– Vi tiras avantaĝon de via edzineco, sinjorino. Al mi ŝajnas, ke ne estas tute honeste.
La edzino rektigis sin.
– Silentu! Vi ja vidas, ke Alfredo decidis. Vi ja venis por ekscii lian decidon. Nun vi scias. Do bonvolu foriri. Aŭ ĉu vi ne tiel decidis, Alfredo?
– Jes, jes, kial vi demandas? Fraŭlino Kegel ekridis.
– Nu, bone. Mi gratulas al vi, sinjorino, ke vi havas tian edzon. Fartu bone! Ŝi turnis sin kaj rapide foriris.
Post kelkaj pluaj repacigaj vortoj la edzino forviŝis la larmojn kaj surprenis sian mantelon. Antaŭ ol foriri ŝi forte ĉirkaŭbrakis la filinon.
– Estas skandalo, ke vi devas ĉeesti ion tian. Pardonu nin, Alda ! Nun mi devas iri. Mi parolos kun vi poste.
Post ŝia foriro la patro bruligis cigaredon kaj komencis iri tien kaj reen en la ĉambro.
– Alda , li diris. Tio ĉi estis malagrabla afero. Mi bedaŭras, ke vi estas hejme. Ne pensu, ke mi estas malbona homo. Vi ne povas plene kompreni tian aferon, ankoraŭ ne. Sed venas momentoj en la homa vivo ... Alda , ĉu vi malŝatas min? Alda levis la rigardojn al la patro. La sovaĝa esprimo malaperis el ŝiaj okuloj, sed la ordinara, vigla brilo estis for, kaj ili estis plenaj de melankolio.
– Vi estas ridindaj, ŝi diris.
– Bonege dirite, knabino, li diris entuziasme. Prava vi estas, prava. Lernu de niaj eraroj! Li ree ekkuŝis sur la sofo kaj denove dediĉis sin al la moderna poemaro.
*
Dum kelkaj semajnoj la laboristoj vivis en plena nescio pri la estonteco. Maltrankvile kaj sendecide ili iris tien kaj reen en siaj hejmoj aŭ sur la kortoj kaj stratoj, grumblis kaj blasfemis kaj ĉiutage centfoje remaĉis la samajn frazojn pri senlaboreco kaj mallumaj perspektivoj.
El la junuloj granda parto pasigis la tutajn tagojn sur la sportloko. Sed pli granda parto sencele vagadis sur la stratoj, babilis en la stratanguloj dum tutaj horoj aŭ ludis kartojn en ŝirmitaj lokoj, kaj la malbelaj figuroj kaj vortoj sur muroj kaj bariloj rapide plinombriĝis dum la tagoj de senfina nenifaro. Fine venis la decida vorto! Ne estos laboro plu. Laboristoj kaj oficistoj estas senescepte maldungataj. La bienon de Torento oni vendos, same laŭeble la maŝinaron kaj aliajn objektojn de la uzino. La laboristoj povos resti en siaj loĝejoj tiom longe, kiom ili pagos la luprezon. La bankoj perdis multege da mono, kaj ili volas rehavigi tiom, kiom ili povas.
Estis klaraj sciigoj, sed ili ne indikis eĉ per unu vorto, kiel la laboristaj familioj solvu sian apartan problemon. La estraro de la sindikato vokis la membrojn al kunveno por diskuti la cirkonstancojn. Dum duona nokto oni diskutis, faris proponojn kaj frakasis proponojn, ĝis oni trovis, ke estus sensence daŭrigi.
La komunumo starigis Komisionon por senlaboreco. Post kelkaj monatoj la plej granda parto de la laboristoj estis disĵetitaj al diversaj proksimaj kaj malproksimaj lokoj en la lando, kie okazis laboroj aranĝitaj de la ŝtato speciale por senlaboruloj. La ceteraj membroj de la familioj restis. Kelkaj malmultaj speciallaboristoj trovis okupon en alilokaj entreprenoj kaj forveturis kun siaj familioj. Sed al multaj proponis sin nenia okupo. Ili restis hejme kaj ricevis ioman subtenon de la komunumo.
*
Iun posttagmezon post la senlaboriĝo Arne venis hejmen kun paketo, kiu entenis tubojn de oleofarbo, penikojn kaj tolon por oleopentro. Estis granda momento por li. Longe li revis pri pentrado per oleaj farboj. Iu juna laboristo, kiu iom okupis sin pri artaj aferoj, donis al li diversajn klarigojn pri la tekniko, kaj ĉe li Arne faris siajn unuajn ekzercojn.
Dum longa tempo li devis penadi por atingi tion. Ĉiun okazon por akiri iomete da mono li utiligis, kaj ĉiun akiritan moneron li zorge konservis. Fine la ekspedicioj por kankrokapto konsiderinde pligrandigis lian kason kaj ebligis al li ekposedi la sopiritajn objektojn.
Post rapida manĝo li fiksis tolon al streĉokadro, kiun li mem pretigis en la lerneja manlaborejo. Stablon li ne havis, sed ordinara seĝo donis kontentigan servon por lia bezono. Poste li metis tabureton antaŭ la seĝon, eksidis kaj per karbo desegnis la konturojn laŭ desegno, kiun li faris speciale por tiu celo.
La patro ne estis hejme, kaj li ĝojis pro tio. La patro ordinare ne estis malafabla al li aŭ traktis lin malbone, sed li estis tre indiferenta al Arne , kvazaŭ ekzistus nenio komuna inter ili. Precipe kiam Arne okupis sin pri siaj desegnoj kaj akvareloj, lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko.
Kiam li ankoraŭ laboris, tio ne ĝenis tre multe, ĉar la patro preskaŭ ĉiam dormis, kiam li ne estis en sia laboro. Nun estis pli ĝene. Li malofte eliris, li ne ŝatis interparoli kun kamaradoj, kiel faris la plej multaj aliaj laboristoj. En la hejmo li pasigis la tempon sidante tute senokupa sur la kuireja sofo aŭ kuŝante sur sia lito en la alia ĉambro. Li incitiĝis pro bagateloj, kiujn li antaŭe eĉ ne rimarkis, kaj ofte grumblis kaj insultis.
La patrino sugestis, ke li alportu akvon kaj brullignon, por ke li havu almenaŭ iom da okupo por siaj manoj. Sed ankaŭ tiam li ekgrumblis.
– Mi ne estas domservisto. Se vi ne havas tempon iri mem, sendu la knabon. Tiaj okupoj estas por virinoj kaj knaboj.
La kontura skizo ankoraŭ ne estis preta, kiam li revenis kaj eksidis sur la rando de sia lito. La novaj aranĝoj kaptis lian atenton. Antaŭe li neniam vidis ion tian. Kiam la skizo estis preta kaj Arne komencis premi farbon el la tuboj, li demandis, kial li faras tiajn strangajn aranĝojn por sia pentrado.
Arne klarigis al li, kaj iom scivole li prenis kelkajn tubojn por rigardi ilin.
– Sed tio ĉi kostis sufiĉe da mono, ĉu ne? Kiom vi pagis? Arne antaŭsentis la efikon, sed tamen diris la ĝustan sumon.
– Tiom? Ĉu vi estas freneza? Pagi tiom da mono por sensenca ludo! De kie vi ricevis la monon? Pri tio Arne sciigis pli firmtone, ĉar pro tio li ne povus ricevi riproĉojn.
– Bone. Sed estas tamen same freneze. Oni devus vin vergi. Li turnis sin al la edzino kaj seninterrompe daŭrigis:
– Ĉu vi sciis pri tio antaŭe? Kial vi ne malpermesis tian stultaĵon?
– Mi sciis. Sed li ja aĉetis por sia propra mono, kiun li mem akiris.
– Mi ne parolas pri la deveno de la mono sed pri la elspezo. Estas blinda frenezo eldoni tiom da mono por ludiloj, kiam laboro ĉesis kaj neniu scias, kiam ĝi rekomenciĝos.
– Sed estas ja la sola plezuro, por kiu li elspezas monon. Aliaj infanoj elspezas multe pli por kino, dolĉaĵoj, sportiloj kaj aliaj aferoj.
– Kial vi parolas pri aliaj infanoj? Kaj vi diras, ke estas plezuro por li. Bone. Sed kial li ne povas uzi krajonon kaj paperon kiel antaŭe kaj siajn akvofarbojn kaj kretojn?
– Nu, povus ja esti. Sed li tiom sopiris. Veraj pentristoj pentras plej multe per oleofarbo. Vi ja scias, ke la geinstruistoj montras intereson por li, kaj dum la lasta ekzameno la paroĥestro atentis speciale liajn laboraĵojn kaj diris, ke li havas veran talenton kaj eble iam fariĝos granda pentristo.
– Sensencaĵo! Vi imagas, ke li estas io eksterordinara pro tio ke li ... Nu. Tiaj aferoj estas por riĉaj homoj, kiuj povas pasigi sian tempon per ludo anstataŭ per honesta laboro. Sed sufiĉas. Farite estas farite. Sed: ne ripetu tian stultaĵon, tion mi diras! Kiam venis la sciigo pri definitiva haltigo de ĉiu laboro, fariĝis ankoraŭ pli malagrable. Li ne havis trankvilon por resti sur la sofo aŭ la lito, sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo, grumblegis kaj blasfemadis.
– Kaj tio estas la danko, tio estas la danko por multjara laboro. Estus plej bone pendigi sin.
Tagon post tago li ripetis tiujn vortojn, kaj la edzino komencis timi, ke li freneziĝos.
Kiam oni starigis Komisionon por senlaboreco li grumblis ankaŭ pro tio.