– Mi ne petos almozojn, li obstine diris. Tamen li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj kaj jam post kelkaj tagoj forveturis kun la unua grupo de laboristoj, kiu forlasis la hejmon.
Kiam Arne venis hejmen de la lernejo en tiu tago, lia patrino aspektis kvazaŭ alia homo ol antaŭe. Estis io nekutime dolĉa kaj afabla en ŝiaj parolo kaj rigardo, kaj ŝia vizaĝo estis pli trankvila kaj kontenta, ol li iam antaŭe vidis. Eĉ speciale bonan manĝaĵon ŝi preparis por li.
Post la manĝo li tuj iris al sia pentrado. Kontraŭkutime la patrino eksidis apud li, dum ŝi flikis vestaĵojn. Tiam kaj tiam ŝi levis la rigardojn de sia flikado kaj rigardis lin kaj lian laboron. Neordinara varma brilo radiis el ŝiaj okuloj.
– Sciu, ke mi multe pensis kaj pensas pri vi, kvankam mi ne multe parolis kun vi, ŝi diris, kiam ŝiaj manoj iom paŭzis. Pri via estonteco. Patro ne komprenas vin kaj viajn inklinojn, sed certe ni povos iel aranĝi por vi. Mi ne komprenas la pentrajn aferojn kaj ne scias pri lernejoj, sed oni ja povos demandi homojn, kiuj scias.
*
Vintro venis kun neĝo kaj malvarmo. La infanoj elportis siajn sledetojn kaj skiojn el iliaj someraj ripozlokoj. Sur stratoj kaj apudaj deklivoj regis gajo kaj vigla moviĝemo, kvazaŭ Torento ankoraŭ estus la sama kiel en pasintaj vintroj.
Sed sur la tegmentojn de la industriaj konstruaĵoj metis sin la neĝo en dikaj tavoloj, blankaj, netuŝitaj de fulgo kaj varmo. Inter la konstruaĵoj, sur liberaj lokoj, sur vojoj kaj relvojoj estis sternita la blanka kovraĵo, netuŝita de piedoj kaj laboro. Nur al la elektra stacio kondukis mallarĝa vojeto kun altaj neĝodeklivoj sur la flankoj.
Nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko. Kelkiam ree ekvivis ilia malnova briloludo, kiam palaj vintraj sunradioj trabreĉis la inerte kuŝantajn nubojn. Sed baldaŭ ili estis same nigraj kaj malgajaj kiel antaŭe, kaj malantaŭ ili regis mallumo kaj sensona silento.
En la mallumaj vintrovesperoj la uzino kuŝis kiel urbo de mortintoj. Lampoj ne lumis tie, senvivaj kuŝis la fornoj, kies fajrobrilo iam ludis en la fulgokovritaj fenestroj, forestis la ruĝaj feraj serpentoj, kiuj senĉese kaj rapide movis sin tien kaj reen en la nigraj kavernoj de la lamenejo.
*
Sed cetere la katastrofo ne estis tiel frakasa kaj ĉiorenversa, kiel en la unua momento oni imagis. Tago post tago pasis, kaj oni kutimiĝis al la nova ordo. Oni zorge pripensis antaŭ ol elspezi la malmultajn monerojn, la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma kaj monsendo de la familiestroj aŭ subteno de la komunumo ankoraŭ ne estis ricevita.
Sed iel oni trapasis la malfacilaĵojn kaj eĉ povis ridi kaj ŝerci pri ili. En la kino oni prezentis filmon dufoje semajne, kaj almenaŭ unufoje en ĉiu semajno estis balo en la popola domo. Iel oni trovis monon ankaŭ por plezuroj kaj belaj vestoj, almenaŭ tiuj, kiuj plej multe deziris. Eble patrinoj kaj malgrandaj gefratoj devis rezigni diversajn aferojn, eble la gejunuloj mem rezignis pli necesajn aferojn. Sed ĉu estus eble vivi tute sen amuziĝo en tia senfina tempo de nenifaro?
*
Printempo venis kaj neĝo degelis. Sur la nigra tero interne kaj ekstere de la industrieja barilo brilis la kapetoj de sunflavaj tusilagoj. Alnoj kaj salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj. Freŝe verdaj staris junaj herboj inter fulgokovrita rubaĵo kaj rustobruna fero.
Iun posttagmezon, kiam la infanoj vagis laŭ la rivero, ili eksentis deziron rigardi, kiel aspektas interne en la mortinta urbo de laboro. Ĉiuj pordoj krom tiu apud la elektra stacio estis ŝlositaj, kaj oni ne rajtis eniri. Tial ili provis trovi alian enirejon.
Sur la suda flanko de la barilo estis tre densa arbareto el junaj alnoj kaj salikoj. Tie ili trovis vojeton, kiu kondukis al la barilo. Oni povis trairi tie, ĉar du latoj estis for. Verŝajne estis iama privata vojo de laboristoj, kiuj loĝis tiuflanke.
Ankaŭ sur la interna flanko estis vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj, kiuj kreskis sur dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio. Ili trovis malnovan, antaŭ longe forlasitan relvojon kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis al altforno.
La pordoj estis fermitaj sed ne ŝlositaj, kaj ili povis senpene eniri. En la vasta interno regis krepusko, ĉar la malmultaj fenestroj estis kovritaj de dika tavolo de fulgo. En tiu krepusko staris la fornegoj kun feraj zonoj ĉirkaŭ siaj brikaj ventroj, kiel misteraj kaj gigantaj monstroj, dormantaj en la silento de sia malluma loĝejo.
La vasta spaco, la silento kaj la mallumo vekis en ili solenan senton, kaj dum tempeto ili restis senmovaj, dum iliaj rigardoj vagis tien kaj reen. Arne estis la unua, kiu diris ion. – Tien ĉi mi devas reveni! li diris, kaj io varma vibris en lia voĉo.
– Kial? Alda demandis.
– Por desegni, kompreneble. Estas ja mirindaj aferoj. Jen, kiam la sunstrioj ludas en la mallumo! Estas bele!
– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna malaprobe diris. Estas ja nur fulgo kaj mallumo, brikoj kaj fero. Estas malagrabla loko kaj malbela. Kaj tion vi volas desegni? Vi devas fari belajn aferojn, florojn kaj arbojn kaj belajn pejzaĝojn.
– Tamen estas bele. Ĉu vi ne povas vidi tion?
– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna turnis sin al Alda .
– Mi ne scias. Sed estas interese. Ĉu vi memoras, kiam nia klaso estis tie ĉi? Estis en la tria. La instruistino ĉirkaŭpaŝetis kiel pavo inter la laboristoj kaj babilis kaj babilis, sed kiam mi demandis ŝin pri la rilato inter laboristoj kaj kapitalistoj, ŝi fariĝis kolera.
Johano ekridis.
– Kaj kiam ŝi staris tie kaj klarigis ion, mi staris malantaŭe en la grupo. Tiam iu laboristo, kiu sidis sur tiu ĉi benko, okulumis al mi kaj proponis al mi flartabakon, kiam li mem prenis.
– Kaj ĉu vi prenis?
– Mi ŝajnigis preni, kaj tiam aliaj laboristoj ridis tre laŭte. La instruistino turnis sin, sed ne komprenis la aferon. Eble ŝi kredis, ke pri ŝi oni ridas, ĉar ŝi ŝajnis ofendita kaj tuj foriris kun ni.
Ili pluiris, vizitis la ŝtalfarejon, la rostfornojn, la lamenejon, la muldejon, la grandegajn karbmagazenojn kaj aliajn lokojn, kies nomojn ili ne sciis. Ili kuris supren kaj malsupren sur krutaj ŝtuparoj, kaŝludis en mallumaj lokoj kaj vetgrimpis sur piramidoj de ferŝtono kaj kalko.
Cetere ili ne multe ludis, sed esploris kaj observis. Estis kvazaŭ aventura esplorekskurso en nekonata regiono. Arne atentis pri la aferoj, kiuj interesis lin, la knabinoj babilis inter si, kaj Johano cerbumis kaj ne diris multajn vortojn.
Fininte sian rondiron ili venis al la malsupra parto de la industriejo. Estis proksime al la elektra stacio. Tie kuŝis ankoraŭ amasoj da fero ambaŭflanke de la relvojoj, kaj ili povis facile ŝteliri inter ili.
Johano haltis kaj eksidis sur plata ŝarĝvagoneto, kiu ankoraŭ staris tie, same kiel oni iam lasis ĝin. Enpense li rigardis al la aliaj kaj diris:
– Kio el ni fariĝos?
– Kion vi volas diri per tio? demandis Ajna .
– Jam antaŭ longe mi pensis, ke kiam mi finos la lernejon, mi tuj iros al la uzino por serĉi laboron. Ĉiuj knaboj, kiuj devis aŭ deziris labori, ja ĉiam faris tiel. Ili ricevis ian facilan laboron, veturigis diversajn aferojn sur la vagonetoj, purigis kaj tiel plu. Kien mi nun iru por serĉi laboron? Kaj kien ĉiuj aliaj knaboj iru? Post du semajnoj ni finos la lernejon. Sed poste? Ajna gaje ekridis.
– Kiajn zorgojn vi faras al vi! Kvazaŭ vi jam estus plenkreskulo. Estu kontenta, ke vi ne bezonas labori.
– Sed mi volus labori por fariĝi memstara. Mi ne volas dependi de aliaj homoj.
– Nu, vi ja povas iom atendi. Post tri, kvar jaroj.