– Ni parolu en nia nova lingvo. Estas malagrable ... Fratino naskis infanon ... La vortoj venis malrapide kaj unutone kiel falantaj gutoj. Li iom ruĝiĝis, kaj momente lia rigardo tuŝis ŝin demande.
– Ĉu vi komprenas? Estis kvazaŭ li singarde irus sur malforta glacio. Je la unua rompiĝeto li estas preta salti for de la danĝera loko.
Ŝi kapklinetis kaj restis silenta.
– Jes ... vi komprenas ... Venis ankaŭ tio. Eriko ankoraŭ sidas en malliberejo pro tio, ke li faris brandon, vi ja scias. Kaj kiam li liberiĝos, li tamen ne povos helpi, cetere li verŝajne ne havus emon. Aŭ li restos hejme, senlabora, aŭ li ricevos subtenlaboron en iu loko. Ejnar ricevis subtenlaboron antaŭ du semajnoj, sed lia salajro estas malalta, kaj li ne povas sendi ion al patrino. Kaj se li povus, li tamen ne farus. Patrino ricevos laboron nur en majo, sed ankaŭ ŝia salajro estas tre malalta. Sed eble mi nun povos labori anstataŭ ŝi. Mi demandos pri tio.
Li eksilentis kaj forte kunpremis la lipojn.
– Via patrino tamen ricevas subtenon de la komunumo? diris Alda . Ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco ol ordinare.
– Jes, ŝi ricevas. Ni apartenas al tiuj homoj, kiuj ne volas vivteni sin mem kaj senhonte petas subtenon de la honestaj kaj diligentaj homoj. Mi ne legas multe en la gazetoj, sed mi vidis en iu gazeto, kie oni skribas tiel pri la senlaboruloj.
– Kion diras via patrino?
– Ŝi blasfemas kaj tondras kiel ordinare, kaj diras ke ŝi montros la ungojn, ĉar estus sensence morti pro malsato.
– Sed via fratino ricevos subtenon de sia ... nu, de la patro de la infano.
– Mi scias. Se li havos ion por doni. – Sed ĉu ne estas abomene ... ? Ree li eksilentis kaj rigardis ŝin esplore. Liaj okuloj renkontis la ŝiajn, kaj li vidis, ke ŝi komprenas lian nefinitan aludon. Ree ŝi kapklinetis, sed ne respondis ion.
– Ĉu ŝajnas al vi stulte, ke mi parolas al vi pri tiaj aferoj? – Ĉu ni ne estas kamaradoj? ŝi flustris varmtone.
– Jes ... vi komprenas ... Hejme mi povas paroli kun neniu, neniam povis. Ĉiam estis malagrable, pli kaj pli. Se mi nur estus iom pli aĝa!
– Kion vi tiam faros?
– Mi ne scias. Mi jam estas sufiĉe aĝa por labori. Kiam ankoraŭ ekzistis laboro, la plej multaj knaboj komencis, kiam ili finis la lernejon. Sed nun ne ekzistas laboro. Kaj mi devas atendi kelkajn jarojn, antaŭ ol mi povos ricevi subtenlaboron. Tamen mi kredas, ke mi iel trovos ian. Devas trovi. Sed mi ne pensis ĝuste pri tio ...
– Pri kio do?
– Nu, vi ja komprenas. Estas malagrable. Mi malŝatas la homojn. Mi volus vivi alie ol ili vivas. Ĉu vi ne pensis pri tio?
– Jes. Mi komprenas.
Subite ŝi prenis lian manon kaj ĝin forte premis.
– Ni estu amikoj, Johano! Ni devas helpi unu la alian, kiam estas malfacile. Sed nun ni devas komenci la ripetadon.
*
En la fer-monta regiono oni ankoraŭ, kiel en pasintaj tempoj, salutas la printempon per grandaj fajroj. Tio okazas en la lasta vespero de aprilo. Kiam ili iris hejmen de esperanta kunveno, ili priparolis kiel ili pasigu tiun vesperon. En la popola domo oni montros gajan filmon, kaj poste estos artfajraĵo kaj danco. En la proksima kamparo la gejunuloj havos grandajn fajrojn en diversaj lokoj.
Temis pri elekto, sed ili ne estis tre decidemaj. Sed Alda subite ekhavis tute novan ideon.
– Ni iru sur la monton, kiun ni transpasis, kiam ni iris al nia kankrolago. Ni kunprenu niajn dorsosakojn kaj faru fajron tie. De tie oni vidas la tutan valon kaj la ĉirkaŭajn montojn. Mi imagas, ke tie estus multe pli bele ol tie ĉi en la valo. La aliaj tuj aprobis, kaj frue en la posta vespero ili estis pretaj por foriri. Kiam Ajna eliris el sia hejmo renkonte al la tri aliaj, kiuj venis sur la korton, ankaŭ ŝia patro montris sin en la pordo.
– Nu, faru do laŭ via volo, li diris en iom malkontenta tono. Mi ne volas al vi malpermesi. Sed fakte ne estus surprizo, se la homoj komencus pri vi babilaĉi. Vi jam estas tiom aĝa, ke vi ne devus ĉirkaŭkuri tiamaniere. Mi ja scias, ke viaj gekamaradoj estas bonaj, sed ĉu mi scias, kiujn aliajn vi eble renkontos? Kaj vere estus bela afero, se la homoj komencus fari pri vi historiojn. Tamen, vi iru ... tiun ĉi fojon.
Li fermis la pordon, kaj ili foriris. La admono malagrable impresis al la aliaj kaj ili iris silentaj dum kelka tempo. Sed al Ajna ĝi ŝajne neniel efikis. Ŝi estis tre gaja kaj rakontis al la aliaj pri siaj leteramikoj en Estonio kaj Germanio.
– Ĉu via patro malŝatas, ke vi venas kun ni? Alda interrompis ŝian babileton.
– Li ne malŝatas, ke mi iras kun vi, pri vi ĉiuj li neniam diris ion malbonan. Sed patro komencas fariĝi stulta. Jen, li diras, ke nun mi ne estas malgranda knabino plu kaj ne devas ĉirkaŭkuri kiel knabo. Li timas, ke mi kuros al junuloj kaj fariĝos tia, kia li mem estis, kiam li estis juna.
Ankaŭ tiu respondo ne estis tute agrabla al ili. Ŝi estis pli aĝa ol la aliaj kaj multe pli alta. Estis, kvazaŭ ŝi dirus, ke nun ŝi apartenas ne nur al ilia rondo. Tamen ili ne prenis la aferon tre serioze.
– Ne parolu tiel pri via patro! diris Johano kaj provis imiti la petan tonon, kiun Ajna mem uzis en similaj okazoj.
Eksplodis forta rido de ĉiuj kvar, kaj la ordinara intimeco jam estis restarigita.
– Eble via patro estas prava, daŭrigis Johano tre serioze. Jam antaŭ du jaroj vi dancis en la popola parko ...
– Lasu tion! diris Ajna . Nun mi scias, kion mi volas, kaj nun mi faros, kiel mi mem volas.
– Kaj kion vi volas? demandis Alda .
– Mi volas fariĝi instruistino, instruistino de esperanto. Jam ekzistas tiaj. Do ankaŭ mi povos fariĝi.
– Tiam via patro ankoraŭ pli timos, diris Johano. Vi ja memoras, kiel la junulinoj postkuris la eksterlandan instruiston, kiu instruis tie ĉi. Same la junuloj postkuros vin, kiam vi venos al eksterlando.
– Vi babilaĉas. Mi scias, kion mi volas. Ĉu vi ne aprobas, Alda ?
– Jes, estas bone.
Ili jam alvenis al la unuaj deklivoj, kaj silente ili iris supren. La vortoj de Ajna estis tiel firmtonaj, ke ili ne povis dubi, ke ŝi vere intencas, kion ŝi diris. Ŝi ne fantaziis. Ŝi trovis ion, kio ŝin kontentigas, kaj laŭ tio ŝi agos.
– Vi estas feliĉa, diris Johano. Vi jam scias, kion vi faros. – Nu, vi ja povos fariĝi instruisto. Pli bone ol iri al subtenlaboro.
– Povos, povus. Eble. Sed tio ne estas laŭ mia gusto. Veninte sur la monton ili tuj komencis kolekti sekajn branĉojn kaj erikajn arbustetojn por la fajro.
La suno jam antaŭ longe subiris, kiam ili finis sian laboron. Blua krepusko kuŝis en la valo kaj sur la malhelaj montoj. En la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo.
Kaj jen en la senkontura malhelo sur la montaj deklivoj kaj en la profunda krepusko de la valo ekbrilis la unuaj fajroj. Kvazaŭ salute ekflamis aliaj, alte ĉe la ĉielrando kaj sur la malproksima ebeno en la sudo. Tra la valo kaj trans la montojn ruliĝis la tondro de dinamitaj eksplodoj, ankaŭ tio laŭ malnova kutimo.
Johano bruligis la branĉamason. La fajro rapide kaptis la sekan lignon, kaj grandaj flamoj susure levis sin en la aeron. Antaŭ la alveno ili ĝojis pro la plezuro, kiun la fajro donos al ili. En pasintaj printempoj ili estis ĉe fajroj en la valo. Estis ludo tie kaj gajaj krioj el plenaj gorĝoj.
Sed nun ili ne sentis tiun plezuron. Ili staris silentaj, rigardante la ludon de la flamoj kaj la seriozajn vizaĝojn unu de la aliaj.
Ia animprema sento kaptis ilin ĉiujn. La soleco de la loko kaj la nokto ektuŝis ion en iliaj internoj, kio jam ekzistis tie, sed pri kio ili antaŭe ne estis konsciaj. Ĉiu el ili sentis tiun preman doloron en la propra animo, sed samtempe ĉiu tute klare sentis, kio moviĝas en la interno de la aliaj.