Выбрать главу

Post momento ŝiaj okuloj reviviĝis, kaj ŝajnis al li, ke estas esprimo de doloro en la vizaĝo.

– Estos pli bone, ke ni ne renkontos nin.

– Kial? Ĉu mi do malplaĉas al vi?

– Ne, tute ne. Tamen ... estos plej bone por vi, se vi ne renkontos min plu.

– Vi nur ŝercas. Aŭ mi tamen malplaĉas al vi? Mi tre ĝojus, se mi povus ree renkonti vin. Kial vi ne volas?

– Mi volus. Kaj vi ne malplaĉas al mi, mi asertas. Tamen mi ne povos.

Sed liaj rigardoj petegis kaj karesis kaj ne volis lasi ŝin sen promeso.

– Diru, kial!

– Se mi nur povus! Sed mi ne povas. Sed fine ŝi ŝajnis rezigni antaŭ liaj petantaj rigardoj, kaj je lia demando, ĉu li morgaŭ vespere revidos ŝin en la parko, ŝi klinis la kapon kaj movis la lipojn kiel por diri jes. Poste ŝi premis lian manon kaj senvorte forlasis lin.

II.

Post kelkhora, sensonĝa dormo Karlo vekiĝis tute refreŝigita. Larĝa, varmkolora strio de sunlumo enfalis tra la fenestreto de la subtegmenta malgranda ĉambro, kie li kaj unu pli juna frato kuŝis. Estis ankoraŭ frue. La frato dormis trankvile. En la kuirejo, kiu estis rekte sube, estis tute silente. Verŝajne la gepatroj kaj la gefratoj ankoraŭ dormis.

Dum kelka tempo li restis en la lito, rigardante la moviĝon de la sunstrio sur la kontraŭa muro kaj pensante pri sia nokta aventuro.

Enjo ŝi nomiĝas. Ĉu ŝi estas bela? Li provis rememorigi ŝian vizaĝon – la okulojn, la harojn, la nazon, la buŝon. Sed vane. Li nur povis memori, ke la okuloj havis iun grizverdan koloron kaj kvazaŭ lumetis de interna brileto, ke ŝiaj lipoj estis maldikaj kaj kunpremitaj. Ŝajnis al li, ke li povas tute klare vidi ŝian vizaĝon, sed tamen li tute ne povis diris, kiel ŝi aspektis.

Sed kial ŝi tiel strange kondutis? Kial ŝi ne volis renkonti lin plu? Li neniel povis trovi akcepteblan kaŭzon kaj fine supozis, ke ŝia konduto estis iu stranga maniero fari sin interesa. Eble la virinoj estas tiaj, li pensis. Diras ion, sed pensas kaj deziras ion tute alian. Pri tio li ja aŭdis, pri tio li legis en noveloj de gazetoj, tion li mem vidis en la kino. Sed ĉu la homoj, la aŭtoroj kaj la filmoj diras la veron tiurilate? Li tute ne meditis pri tio pli frue, kaj eĉ nun li ne povis konvinkiĝi pri la praveco de la asertoj.

Tamen – ĉu oni povus alimaniere klarigi ŝian strangan konduton? Kiam li volis kisi ŝin kaj ŝi protestis, ŝi eble deziris ĝuste tion, ke li kisu ŝin? Kaj ĉar li ne kisis ŝin, ŝi trovis lin malkuraĝa kaj malsaĝa? Eble.

Povas esti, ke ili estas tiaj. Se la virinoj esprimas iun deziron, oni do devas fari la malon por esti kompleza al ili. Stranga afero. Sed eble ili kredas, ke tiaj mistifikoj faras ilin interesaj, aŭ ili tute simple trovas plezuron en stranga sinteno.

Li ne povis solvi la problemon, sed decidis ekzameni ĝin pli bone venontan vesperon.

Nun li aŭdis bruon el la kuirejo. Kredeble la patrino pretigas la kafon. Li levis sin, vestis sin duone kaj malsupreniris por lavi sin.

La patrino rigardis lin mirigite.

– Vi estas jam sur la piedoj? Ĉu vi ne revenis tre malfrue? – Ne tre.

La patro komencis movi sin sub la kovrilo, levis la kapon kaj post larĝa oscedo diris:

– Estas bonege. Surmetu alian veston kaj akompanu panjon en la brutejon! Anjo kredeble dormos ĝis tagmezo. Ŝi iris hieraŭ vespere al la popolparko en Torento, kaj post la tiea nokta ekzercado ŝi certe ne estas vekebla. Sed kie estis vi? – Ankaŭ mi estis tie. Sed mi ne vidis ŝin.

– Ankaŭ vi! Verdire la dancejoj estas kvazaŭ daŭrigaj lernejoj. La tuta infanaro kuras tien. Espereble ili tie enkapigas, kion ili malakceptis en la popola lernejo. Ĉu ne? Sed post tiuj akraĵoj li trankviliĝis kaj komencis tiel detale eldemandi Karlon pri la parko kaj la vivo tie, ke oni povus supozi, ke li mem havas grandan deziron iri tien. Kaj eble li havis, malgraŭ sia grumblado. Sed li ne estis plu juna.

La tutan tagon lia interno estis plena de helaj revoj pri la renkonto en la venonta vespero, kaj ŝajnis al li, ke la suno multe pli malrapide ol ordinare faras sian vojon trans la ĉielon. Sed iom post iom alia penso komencis maltrankviligi lin. Kiamaniere havigi iom da mono?

Li kalkulis la restantajn monerojn. Ili sufiĉos por eniro kaj por tri dancbiletoj. Sed se li renkontus ŝin jam antaŭ la enirejo? Tiam estus malĝentile ne pagi eniron ankaŭ por ŝi. Kaj poste li devus inviti ŝin al kafo aŭ almenaŭ aĉeti iujn dolĉaĵojn.

Eble la patro donus monon, se li demandus. Sed li ne volis demandi, ne pro timo de grumblado, sed pro fiereco. Se la patro ne volas kompreni la aferon, estas pli bone lasi lin en trankvilo kaj provi aliajn vojojn.

Posttagmeze li fine iris la mallongan vojon al la najbara bieno kaj trovis sian amikon eksterdome, kuŝantan sur la herbo.

Li klarigis al li sian bezonon.

– Kompreneble mi pruntos monon al vi, respondis Bertil . Mi bone komprenas vian staton. Kaj ne zorgu pri la repago, ĝi ne estas urĝa!

Li silentis momenton kaj poste daŭrigis per mallaŭta voĉo:

– Mi malŝatas enmiksiĝi en aferojn de aliaj homoj. Tamen, se vi ne koleriĝus, mi volus doni konsileton al vi.

– Mi ne koleriĝos. Diru!

– Nu do, estu iom singarda rilate al la junulinoj! Se vi iros kun knabino, vi ne devas lasi vian prudenton hejme. Vi povos trovi bonan knabinon, sed ankaŭ iun kun aliaj kvalitoj. Ili estas de diversaj specoj. Kaj pro tio estas plej bone iomete atenti pri ili – kaj ankaŭ pri si mem.

– Bone. Sed mi ne intencas fariĝi patro.

– Kompreneble ne. Neniuj junuloj deziras tion, tamen sufiĉe multaj fariĝas. Tio ne dependas nur de bonaj intencoj. Nu, kaj krom tio ekzistas tie en Torento kelkaj aĉulinoj, kvazaŭ ĉiesulinoj, kiuj povas esti danĝeraj. Vi komprenas? Kelkaj aspektas sufiĉe freŝaj por trompi novulon.

Karlo ruĝiĝis kaj diris iom ĝenite:

– Mi komprenas vian bonan volon. Sed mi ne volas postkuri ĉiujn knabinojn, kaj mi ne volas fari bestaĵojn. Do ...

– Vidu, nun vi tamen iomete koleriĝis. Sed tio ne gravas. Kaj mi kredas al vi. Sed pri venontaj okazoj oni ne povas anticipe decidi. Kaj kompreneble mi ne trudas miajn konsiletojn al vi.

– Ĉu vi do mem spertis? Rideto ekludis ĉirkaŭ la lipoj de Bertil , kaj liaj bluaj okuloj brilis bonkore en lia sunbrunigita vizaĝo.

– Mi spertis nenion. Tiaj aferoj ne interesas min tre. Sed ĉar mi laboras en Torento, mi aŭdis sufiĉe multe pri tio kaj tio, pri tiu kaj tiu. Kaj mi havas bonajn okulojn. La homoj estas kneditaj el unu pasto. Unu fojon li, alian fojon mi. Ĉiu estas kapabla fari malsaĝaĵon. Tial estas bone, se oni almenaŭ provas konservi iom da prudento.

– Kion vi do opinias pri tiu knabino, pri Enjo?

– Mi nenion opinias. Mi vidis ŝin kelkafoje, sed scias nenion pri ŝi. Ŝi aspektas serioza; tio estas la sola, kion mi povas opinii. Rimarku, aspektas. Se ŝi ĉagrenos vin, vi ne diru, ke mi asertis, ke ŝi estas serioza.

– Nu, nu, estas tute bone, kaj mi ne koleras. Se tentulinoj venos, mi rememoros viajn konsilojn. Ĉu vi mem iros al la parko hodiaŭ?

– Ne, mi ja estis tie hieraŭ. Sufiĉas. Hodiaŭ vespere mi iros sur la lagon por meti hokarfadenon por la perkoj. Tia kaptado estas pli interesa.

Kaj Karlo foriris. Venis la vespero. Post la manĝo li intencis diri, kien li iros. Sed rigardante la sulkajn, lacajn vizaĝojn de la patro kaj patrino, li ekhavis la senton, ke tio estus sensenca. Ili tamen ne komprenus, ne volus kompreni. Ili nur demandus pri kaŭzo, grumblus aŭ mokus. Kial do paroli? Se ili tute ne havas komprenon por li kaj liaj aferoj, estas pli bone, ke li restigas siajn pensojn kaj inklinojn en sia interno.