Выбрать главу

Kaj, sen diri ion ajn, ili ŝtele forlasis la hejmon. En la trankvilo de la sunsubiro li ree iris la vojon al sudo. La ĉiutagaj kaj ne tre gajaj impresoj el la hejmo baldaŭ estis forviŝataj de la nova sento, kiu tute okupis lian animon kaj kvazaŭ plenigis ĝin per plenakorda interna kanto.

Kiam li alvenis, li povis trovi Enjon nek ekster la parko nek interne.

Estas ankoraŭ tre frue, li pensis. Ŝi tuj venos. Kaj dum li atendis, li sencele kaj senintence iradis tien kaj reen en la parko, kvazaŭ pelate de interna maltrankvilo. La bolantan vivon li ne priatentis. Ĝi ne interesis lin plu. Li rimarkis tiun ŝanĝiĝon en si mem kaj ridetis, Kiamaniere koncernas min tiu foira vivo? li demandis sin mem. Neniel! De kiam li renkontis ŝin, estis pasintaj nur iom pli ol dudek horoj. Ĉu vere nur tiom? Ŝajnis al li, ke estas longa, longa tempo de tiam. Ne nur pro la atendado. Li sentis, kvazaŭ li mem ŝanĝiĝis kaj pliaĝiĝis. Hodiaŭ li estas juna viro, hieraŭ li estis granda knabo.

Unu horo pasis; sed ŝi tamen ne venis, kaj li komencis riproĉi ŝin en siaj pensoj. Ĉu ankaŭ tio estas knabina artifiko? Ĉu eble estas plezuro al ŝi turmenteti lin tiamaniere? Dum sia vagado li okaze ekhaltis ĉe grupeto da viroj, kelkaj tre junaj, kelkaj pli aĝaj. Ili diskutis pri iuj sociaj aferoj, sufiĉe vigle, sed bonorde kaj ne tre laŭte. Laŭŝajne ili tute malatentis la dancadon kaj la aliajn plezurojn de la loko. Karlo aŭskultis la frazojn kaj iom scivoleme rigardis la vizaĝojn. Estis iom pli da inteligento kaj energio en tiuj vizaĝoj ol en la granda homamaso.

Li konis kelkajn laŭvide, ĉar li jam antaŭe renkontis ilin tie ĉi. Preskaŭ ĉiam ili diskutadis, unu ĉiam portis pakon da gazetoj kaj libretoj sub la brako, preskaŭ neniam li vidis ilin danci. Li scias, ke ili estas radikaluloj, kiuj propagandas por iuj laboristaj ideoj, kiujn li tre malmulte konas.

Li ne havis intereson por tiaj aferoj, sed tamen li dum kelka tempo restis ĉe la grupeto, ĉar iel la homoj mem interesis lin kaj plaĉis al li.

La viro kun la gazetoj kelkafoje observis lin dum momento. Subite li alpaŝis kun gazeto en la mano.

– Aĉetu gazeton! – li diris kun voĉo, kiu duone petis, duone postulis.

Karlo skuis la kapon kaj komprenigis, ke mankas al li mono.

La viro mezuris lin per ekzamena rigardo.

– Eble vi diras la veron. Sed se vi promesas, ke vi legos ĝin, mi donacos al vi numeron. Se vi renkontos min post semajno, vi diros, kiel la enhavo plaĉis al vi. Ĉu konsentite?

Karlo ne emis legi la gazeton; sed, por liberiĝi de la homo, li murmuris “jes” kaj akceptis. Pro nura ĝentileco al la grupanoj li dum momento rigardis la unuan paĝon, sed vidis preskaŭ nur la titolon: “La Flamo”, en krudaj kaj kvazaŭ energiradiantaj literoj.

La moltona krepusketo de la hela nokto jam volvis sin ĉirkaŭ la loko, kaj ree oni lumigis la lampojn. Karlo jam perdis la esperon renkonti Enjon, kiam li fine vidis ŝin ĉe la enirejo. Kun batanta koro li rapidis tien, rigardante al la flankoj por vidi, ĉu iu konato vidas lin.

Lia rigardo renkontis ŝian, kaj kiam li donis al ŝi sian manon, li havis la senton, ke ĝi tremetas inter ŝiaj etaj fingroj.

– Ĉu vi longe atendis min?

– Jes, tre longe. Sed tio ne gravas. Ili foriris de la enirejo kaj komencis vageti sur la vojetoj en la eksteraj partoj de la parko. Ambaŭ silentis, kaj Karlo ŝtele rigardis ŝian vizaĝon. Tia ŝi do aspektas, ne tute laŭ lia imago, sed tamen sufiĉe bela.

Enjo eksentis lian rigardon.

– Kial vi okulumas min tiel?

– Vi aspektas tre serioza, – li respondis, memorante la vortojn de Bertil , kiuj laŭŝajne estis tute pravaj.

– Ĉu tio malplaĉas al vi?

– Ne, kontraŭe. Sed la plej multaj knabinoj ne estas tiaj. Poste ili ree silentis. Ŝajne ŝi enpensiĝis kaj preskaŭ forgesis lin. Li, siaflanke, kredis sian silenton malĝentila, sed vane provis trovi ion por diri. Fine li proponis al ŝi danci aŭ trinki kafon.

– Mi ne tre ŝatas. Se vi ne kontraŭas, mi preferas eliri el la parko kaj fari promeneton.

Li iomete miris pri ŝia propono, sed ĝoje konsentis forlasi la parkon. Ekstere homaj rigardoj ne tiel ĝenos ilin, kaj li havos ŝin pli por si mem.

Veninte sur la grandan vojon ili senvorte sed kvazaŭ interkonsentinte suriris alian ŝoseon, kiu kondukis okcidenten, rekte en densan, malhelan pice-arbaron. Tie estis neniuj domoj je distanco de multaj kilometroj, kaj ili ne bezonis timi scivolemajn rigardojn de konatoj aŭ aliaj.

Kiam Torento estis malaperinta post kurbiĝo de la vojo, Enjo komencis paroli. Ŝi demandis pri li memori lia hejmo, lia laboro kaj aliaj ĉiutagaj aferoj. Li respondis mallonge – paroli pri si mem kaj sia sufiĉe malriĉa hejmo iom ĝenis lin. Anstataŭ plie rakonti li demandis ŝin per similaj frazoj. Tiam ŝi rakontis, ke ŝia patro estas mortinta, kaj ke ŝi loĝas kune kun la patrino kaj unu frato en la dometo, kie li jam estis. La patrino komencas maljuniĝi kaj estas malsanema. La frato, unu jaron pli juna ol Enjo, laboras en la lamenejo. Multe li ne akiras, sed la familio tamen povas honeste vivi.

Vole-nevole li ekrigardis al ŝiaj vestoj. Tute per si mem venis en lian kapon la penso, ke la vestoj de lia kunulino estas rezulto de laboro de tiu juna familiestro, kiu eble ne povas reteni por si mem sufiĉe da mono por aĉeti bonan kostumon. Kaj plaĉis al li, kiam li trovis, ke ŝiaj vestoj estas modestaj, eĉ uzitaj. Certe ŝi ne estis postulinta pli ol necese. Kaj kion fari? Ŝi ja ne povas iri nuda.

Tiaj etaj kaj malgravaj konfidaĵoj iom post iom pli proksimigis ŝin al li. La estaĵo de liaj junaj revoj fariĝis pli reala pli simila al li mem. Kaj samtempe liaj en la ĉielo ŝvebintaj revoj surteriĝis kaj transformiĝis en senton de trankviliga feliĉo. Ili estis jam sufiĉe malproksime de Torento, kaj ŝi proponis, ke ili reiru. Sed tio ne plaĉis al li, kaj li serĉis iun pretekston por iri pli foren.

– Ĉu vi scias pri la Martira fonto? Ĝi devas esti ie proksime.

– Jes, ĝi estas tute apude, cent metrojn de la vojo. Ĉu vi deziras vidi ĝin? Li jesis, kaj ili forlasis la vojon kaj eniris en la arbaron, – ŝi antaŭe por montri la direkton. Baldaŭ ili staris ĉe la rando de la malgranda fonto, kiu kuŝis nigra kaj trankvila en densejo de junaj, alttrunkaj tremoloj. Nur la plaŭdeto de la elfluanta akvo aŭdiĝis en la noktomeza silento, sonanta kiel preskaŭ nerimarkebla susurado inter ŝtonoj kaj herbetoj.

Per kelkaj vortoj ŝi rakontis la legendon pri la fonto. Antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco. Kie li mortis, elŝprucis tiu fonto el la tero.

Li eksidis sur la tero, ŝi sur ŝtono kelkajn paŝojn de li. Senvorte li rigardis ŝin, la fonton kaj la forfluantan akvostrieton, kiu spegule briletis en la nokta lumo.

Stranga sento ekkaptis lin. Mil jaroj! Kiom da tempo, kiom da tagoj kaj noktoj! Sed certe la somera nokto same silente kaj kviete kiel nun envolvis la teron per siaj helaj, molaj vualoj. Eble la malamikaj homoj ĝuste dum tia nokto mortbatis la kompatindan predikiston. Sed same molsone kiel nun susuris la elfluanta akvo, ĉar kredeble ĝi ekzistis jam antaŭe, same dolĉe venis odoroj de herboj, floroj kaj folioj, same pale lumetis la du-tri apenaŭ videblaj steloj sur la hela ĉielo. Aŭ povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo. Eble ŝteliris junulo kaj junulino al la silenta bosko kun la plaŭdanta fonteto por flustri unu al la alia la hezitemajn vortojn, kiujn fortimigis la akra lumo de la tago.

Antaŭ mil jaroj ... Post mil jaroj ... Ĉu la lando tiam samsame ripozos en kvieto de la somera noktomezo ... ĉu junulo kaj junulino same ŝteliros la vojon ĉi tien? ... Tio estas revoj, malsaĝaj revoj, li subite pensis. Sed tiel fortaj estis tiuj revoj, ke ankaŭ la nuno aspektis kvazaŭ revo, kiam liaj pensoj provis reveni al la realeco. Estinteco, nuno kaj estonteco ŝajnis al li kvazaŭ kunfandiĝi en unu, pri kiu li ne scias plu, kio estas reala kaj kio nur revo.