Kaj en ankoraŭ daŭranta revo li ekstaris, proksimiĝis al la knabino, prenis ŝian manon kaj heziteme karesis ĝin. Li enrigardis en la okulojn antaŭ si, kiuj lumetis kvazaŭ io eterne juna, eterne estanta, revo sed tamen ne revo. Kaj, sen mem scii pri tio, li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj lia kapo kliniĝis.
– Lasu tion! – subite sonis stranga, mallaŭta voĉo en lia orelo. La strangeco de la tono efikis je li kiel surverŝita malvarma akvo. Li plene elreviĝis, ekhontis kaj faris paŝon malantaŭen. Sed post momento li levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis lin, milda kaj senriproĉa, sed kun tiel stranga esprimo, kvazaŭ ŝi rigardus al io malproksimega aŭ en la plej internajn kaŝejojn de si mem.
– Mi petas vin, – ŝi diris post momento, – ne faru alproksimiĝon al mi! Alie mi devas forlasi vin. Ĉu vi promesas tion? Li rigardis ŝin konfuzite, demande, preskaŭ kun ioma kolereto. Kion ŝi do volas, tiu stranga estaĵo? Sed se ŝi parolas sincere kaj serioze, se ŝi forirus ... Ne, ne tiel!
– Jes, mi promesas. Kaj pardonu, se mi estis malĝentila, malsaĝa!
– Ne, ne, ne tiel. Vi miskomprenas ... kaj mi ne povas klarigi. Sed sufiĉos, se vi tenos vian promeson. Ĉu vi scias, ke vi tre plaĉas al mi? Ne tiel, kiel junulo ordinare plaĉas al knabino aŭ male; estas io alia. Ŝajnas al mi, ke vi estas pli molkora ol la plejmulto, pli sentema. Mi havas la senton, ke vi iel similas al mi mem, ke vi eble povus kompreni min ... ... Mi estas absolute tutsola en la mondo. Patrino kaj frato, jes ... sed pro tio ankoraŭ pli sola. Pli bone estus, se ili ne estus. Al neniu mi povas paroli, la homoj ne komprenas kaj ne volas kompreni alian homon. Sed kun vi mi povas samsenti. Al vi mi ankaŭ ne povas paroli ... sed estas bone iri kune kun vi kaj babileti, estas trankvilige. Sed forgesu, ke mi estas knabino ... rigardu min kiel kamaradinon, fratinon! Tiel estos pli bone.
Li konsterniĝis, sed samtempe estis tuŝata. Ŝajnis al li, ke ŝi parolis tute sincere, ke la larmoj, kiuj briletis en ŝiaj okuloj, kaj la dolora esprimo de la vizaĝo ne povas mensogi.
– Kara, ne ploru! Kaj se vi volas esti kiel kamaradino, se mi estu kiel bona kamarado al vi – kial ne diri, kion turmentas kaj afliktas vin? Ĉu mi ne estas same sola kiel vi? Gepatroj, gefratoj – kio? Ĉu mia vivo ne estas same soleca kaj senĝoja malgraŭ tio? Sed ŝi viŝis la okulojn kaj levis sin kaj provis rideti.
– Ni ne fariĝu sentimentalaj! Estas tempo reiri.
*
Super verdaj kronoj brilis la suno sur serena, lumplena ĉielo. Ĝiaj radioj filtriĝis tra la densa branĉaro kaj faris orajn vojetojn inter verdaj pingletoj kaj brunaj trunkoj kaj sur la molverdaj muskejoj ĉe la piedoj de la arboj. En araneaj retoj sur arbetoj kaj branĉoj brilegis stelaro de gutetoj kiel multkoloraj sunetoj.
Malrapide kaj per silentaj paŝoj li iris sur la pinglokovrita vojeto, kiu serpentumis inter trunkegoj, borderita de mirteloj, vakcinioj kaj solece kreskantaj arbarfloretoj.
Kiom da fojoj li jam paŝis tiel, rigardante la matenan belecon! Kiom da fojoj li vizitis la solecajn kaŝejojn inter rokoj kaj arbegoj, en marĉoj kaj densejoj! Kiom da delikataj, infanaj revoj naskiĝis tie ĉi en la sensona silento aŭ dum la multvoĉa simfonio de trilantaj birdetoj! Sed neniam li vidis la arbaron tiel bela kiel nun.
Kvankam tuŝita de homa mano, ĝi ankoraŭ staras kiel pura, senmakula paradizo, kie la malbonoj kaj malbelaĵoj de la homa mondo ne havas lokon, – freŝa kaj plenvive juna, kvazaŭ ĵus elirinta el la mano de la kreinto.
Ho, kiel bela estas la mondo de liaj junaj revoj! Sed de malproksime vokas lin alia mondo, kaj tiu voko fariĝas pli kaj pli forta. Tie ĉi regas la eterne samsama paradiza trankvilo kaj beleco. Tie regas la intensa vivo de ago kaj laboro, tie loĝas la multaj kunfratoj, al kiuj li tamen apartenas. Eble ekzistas malbelaĵoj kaj malbonoj tie, sed la plej altan feliĉon oni iam akiros, iam ... La sentoj kaj pensoj vokas kaj vokas en lia interno kaj li komprenas, ke li ne povos rezisti, eble eĉ ne volas. Sed tiu sensona silento de l’ arbaro, tiu pureco de juna paradizo – kie estos ĝi? Estis al li, kvazaŭ li diras adiaŭon al la mondo de sia infanaĝo por baldaŭ iri en la alian, grandan mondon, kiu revigas kaj allogas sed samtempe timigas. Sed al ĝi li apartenas, tien li iros. Kaj se mankos tiu ĉi paradizo, li kreos alian! Kaj tie estas ŝi! Ree liaj pensoj kaj sopiroj komencis ĉirkaŭŝvebi ŝin, konstruante el malpeza materialo de helaj esperoj la domon de venonta feliĉo.
Li iris por trovi knabinon, por amindumi, por kisi ŝin, por trankviligi la voĉon de juna sango. Nenion pli. Sed nun li estis preskaŭ forgesinta tion. La travivaĵo de l’ pasinta nokto restigis en lia animo ion novan, antaŭe ne sentitan, kion li ne povis klarigi al si mem, sed kio pli kaj pli plenigis lin kaj preskaŭ ŝajnis al li kiel sola senco de la vivo. – – –
Tagoj pasis.
La loko, kie li laboris, ne estis konvena por fari multan monon. Branĉoplenaj piceoj kaj longaj, sed maldikaj pinoj, postulis sufiĉe da laboro, sed donis malmulte da ligno. Kiam li strie senŝeligis la trunkojn, la rezino fluis kvazaŭ maldensa suko kaj algluiĝis al la manoj. Kaj la manoj siavice algluiĝis al la tenilo de l’ hakilo tiel forte, ke li kelkafoje apenaŭ povis liberiĝi de ĝi sen disŝiri la haŭton. Kvankam liaj manoj estis sufiĉe fortaj kaj kalaj, estiĝis sur ili grandaj vezikoj, kiuj je ĉiu hakilbato doloris kiel brulvundoj. Poste ili disŝiriĝis, lasante la subhaŭton senŝirma, kaj tiam li manovris la hakilon, kvazaŭ ĝi estus iu terura objekto, kiun li preskaŭ ne kuraĝas tuŝi. La tagoj estis longaj. Je la sepa aŭ pli frue li foriris kun paketo da buterpano en unu poŝo kaj botelo da lakto en alia. Dum la tuta tago li vidis neniun, estis tutsola kun si mem, siaj pensoj kaj sopiroj. Poste li revenis ĉirkaŭ la kvina vespere, laca kaj sentante sin kvazaŭ ermito, kiu post longa tempo elvenas el sia rifuĝejo kaj kun timigitaj okuloj rigardas la homojn kaj la domojn. Kaj hejme oni postulis de li plian laboron, en la brutejo, sur la kampoj aŭ aliloke.
Nur post la sunsubiro li havis iom da tempo por si mem. La cetera parto de la familio restis en la kuirejo kaj preparis sin por enlitiĝo. Li iris supren en la mansardon, kie li eksidis ĉe la fenestro kaj rigardis okcidenten, al la densaj arbaroj, ombroplenaj valoj kaj la malproksimaj bluetaj montoj sub la helflavaj spacoj de la nokta ĉielo. Sed tiam li estis tro laca por ion fari aŭ eĉ por klare pensi. En lia cerbo estis kvazaŭ densa nebulo, tra kiu la pensoj ne trovis vojon. En plena konscio estis nun la sopiroj je estado pli bona ol tiu ĉi, de nun ankaŭ je tiu kunfratino en la soleco, kiun li hazarde estis trovinta. Tiel li sidis, ĝis la okuloj per si mem fermiĝis kaj li vole-nevole devis enlitiĝi.
Unu vesperon li rememoris pri la gazeto, kiun li ricevis sed poste tute forgesis. Li elprenis ĝin el la poŝo, kie ĝi ankoraŭ restis, kaj komencis legi ĝin. Kial ne? Ĉar li promesis, li ja devas legi ĝin; cetere, iom da legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio.
Estis sukplenaj vortoj kaj esprimoj, prenitaj el la vortaro de ordinaraj laboristoj kaj pri kies senco li ne povis dubi. Li iom miris, ke oni rajtas diri tiajn aferojn pri la superuloj de diversaj specoj, kaj, se oni rajtas, ke ekzistas homoj, kiuj kuraĝas diri ilin. Kelkaloke estis tiel, aliloke temis pri pli subtilaj aferoj kaj tie estis sufiĉe da fremdaj vortoj, kies signifon li ne tre bone komprenis. Sed la sencon de tiuj subtilaĵoj li kredis kompreni. Temis pri bena, feliĉa estonteco al la malriĉuloj kaj mizeruloj. Ĉiu rajtas vivi feliĉe. Ĉar la superuloj ignoras tiun rajton, oni devas iamaniere repreni ĝin kaj realigi la pacon kaj fratecon sur la tero ... Lia kapo iom post iom kliniĝis, la palpebroj peziĝis, kaj post kelka tempo li dormis kun la kapo sur la brakoj antaŭ si. –