Выбрать главу

La sopiro je Enjo terure plilongigis la tagojn, kaj en la vasta, libera arbaro li sentis sin kvazaŭ inter karceraj muroj. Tio kune kun la abomeno al la teda kaj cetere malbone pagata laboro subite donis pli realan formon al liaj revoj kaj malklaraj intencoj.

En la fino de la semajno, vendrede, li renkontis Bertil on. Kiel dirite, tiu laboris en Torento, kaj renkonti lin estis al Karlo kvazaŭ ricevi salutojn de ŝi, kiu loĝas tie. Kaj li preskaŭ sentis iom da envio al la amiko, kiu ĉiutage estas en la plenviva loko, laborante kune kun multaj homoj, kiuj per babilado kaj ŝerco mallongigas la tempon kaj faciligas la laboron. Kaj subite kaj senpripense liaj kaŝitaj deziroj prenis konkretan formon.

– Ĉu vi kredas, ke mi povus trovi laboron en Torento?

– Eble. Certe mi ne scias. Ĉu vi do intencas meti hakilon kaj segilon flanken?

– Se mi trovos ion pli bonan, jes.

– Bone. Se vi deziras, mi demandos morgaŭ, kaj morgaŭ vespere vi havos respondon.

Fruvespere la postan tagon venis Bertil  al la hejmo de Karlo. Karlo ĵus estis veninta el la arbaro kaj kune kun la tuta familio sidis ĉe la kuireja tablo kaj trinkis kafon. Bertil  komunikis al li, ke oni akceptos lin. Li povos komenci lundon matene.

La patro mirigite rigardis al Bertil , poste al Karlo. Unue li ŝajnis ne kompreni, poste li ridetis iom sarkasme.

– Ŝajnas, ke vi fariĝis plenkreskulo! – li turnis sin al la filo.

– Jes, mi demandis pri laboro en Torento. Ĉu vi malkontentas pri tio?

– Kontentas, malkontentas! Sensencaĵo! Ĉu vi ne komencis jam iri vian propran vojon? Iru do, pro Diablo!

– Ne koleru! Kiom mi akiras per hakado? Vi ja scias mem! Tie mi akiros duoble pli multe. Do mi povos doni al vi tiom multe kiom nun, kaj krom tio mi vestos min mem kaj reste havos iom por aliaj bezonetoj. Ĉu vi povas diri, ke tio estas malprudenta?

– Kial malprudenta? Vi ja vizitis lernejon dum ses jaroj kaj dekdu pliaj semajnoj. Vi do devas scii kalkuli. Kaj ĉar vi krom tio nun atingis la aĝon, kiam vi komencas mem decidi pri viaj faroj, vi memkompreneble ne povas agi alie ol prudente. Ĉu ne? Kion mi do povus diri kontraŭ vi? Oni invitis Bertil on trinki kafon. Li eksidis inter la aliaj, kaj oni trinkis kaj babiletis. La patro mem silentis dum tempeto, poste li neatendite turnis sin al Bertil .

– Karlo diris, ke li akiros tiom kaj tiom. Ĉu vere? Kiom vi akiras? Bertil  diris la proksimuman tagan akiron. La patro balancis la kapon kaj ŝajnis enpensiĝi.

– Bona sumo! – li diris post momento. – En la arbaro oni devas labori du ĝis tri tagojn por akiri tiom. Estas granda diferenco. Kaj kiom oni devas labori sur la tero por tiom akiri per grajno kaj lakto! Aj, aj, aj, tion oni eĉ ne povas elkalkuli ... Mi konas la aferojn. Kaj konservu mian konsilon, – li turnis sin al Bertil  kaj Karlo: Neniam fariĝu terkulturistoj, antaŭ ĉio ne fariĝu lufarmistoj kiel mi! Tiu ĉi profesio estas la plej mizera en la mondo. Sed kiam mi estis juna, ne ekzistis multe da industrio; due, mi ne komprenis la aferojn. Kaj nun mi estas tro maljuna por ŝanĝi. Sed ĉiu juna homo, kiu havas siajn kvin sensojn en sana stato, ne povas heziti pri tio, kion li faru. Tia estas mia opinio.

III.

Nova vivo komenciĝis. En la unuaj momentoj la brua kaj plenvive pulsanta vivo en kaj ekster la uzinoj iomete timigis lin. Rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj, tondra bruo de gigantaj lameniloj kaj ĉiea tintego de fero kontraŭ fero vekis en li ian senton de danĝero. Sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj, kaj la impresoj el la silentaj arbaroj forviŝiĝis aŭ senrimarke kaŝiĝis en lia submemoro.

Stranga, kreviga ĝojo plenigis lian bruston, kiam li post du semajnoj ricevis sian unuan salajron. Neniam li ricevis tiom da mono por tiom da laboro. Kun preskaŭ febra ĝojo li rapidis al la ekipejo kaj aĉetis helan somerĉapelon, belkoloran kravaton kaj kelkajn aliajn necesaĵojn. Ĉe la muro malantaŭ la vendotablo pendis longa vico da helaj someraj kostumoj, kiuj sorĉe altiris al si lian rigardon. La komercisto rigardis lin kun afabla rideto, duone malfermis la palpebrojn kaj iomete klinis sian kapon al la flanko.

– Belaj kostumoj, supera kvalito kaj malaltaj prezoj. Ĉu vi permesas, ke mi elserĉu unu por vi? Li demandis pri la prezoj, sed je la respondo li skuis la kapon.

– Poste, sed ne nun. Mi ne havas monon. Sed la mieno de la vendisto fariĝis ankoraŭ pli afabla.

– Ne tre gravas. Vi pagu, kiom vi povas kaj volas poste vi laŭplaĉe depagos posemajne. Estas tre facile aranĝi la aferon. – Mi ne ŝatas tiun sistemon, – respondis Karlo, sed li sentis, ke li duone mensogas. – Kiam mi aĉetas objekton, mi volas, ke ĝi ankaŭ fariĝu mia, entute kaj ne nur parte.

– Mi komprenas vin. Estas ja tute natura penso sed tamen naiva. Vidu, la mondo nun estas alia ol antaŭ dudek jaroj, ho, tute alia ol antaŭ dek jaroj. La mondo estas plena de bonaj kaj benindaj aferoj, objektoj kiuj parte ekzistis jam pli frue, sed kiuj tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj. Sed ĉu ne malpli riĉaj homoj aŭ eĉ malriĉaj ankaŭ rajtas posedi la nuntempajn benindaĵojn? Kompreneble, jes! Sed kiamaniere? Mi deziris havi aŭtomobilon. Sed mi estis malriĉa same kiel vi, kaj devus ŝpari dek, dek-kvin jarojn por havigi ĝin. Kaj se mi provus ŝpari, mi certe malsukcesus, disdonante la monon por mil aliaj malgrandaĵoj. Nu, mi aĉetis depage, kaj mi tute ne bedaŭras tion, sed kontraŭe benas la bonan sistemon. Unue, mi havas la aŭton jam nun; due, mi estas devigita ŝpari monon por la fiksitaj depagoj.

Kaj same la laboristoj. Verdire, ili akiras relative bonan salajron. Sed tiom kaj tiom la junuloj devas lasi en la hejmo aŭ en loĝejo kaj restoracio, tiom kaj tiom por aliaj bezonataj aferoj. Kiom poste restas? Se juna laboristo volus aĉeti kostumon per ŝparita mono, li en plej bona okazo povus aĉeti la someran kostumon aŭtune kaj la vintran – printempe. Ĉu vi vizitis, ekzemple, la popolan parkon? Tie vi povas vidi tre bone kaj dece vestitajn junulojn. Ĉu vi kredas, ke la kostumoj plene apartenas al la junuloj? Se jes, vi tre eraras. Jes, verdire kelkaj; sed multaj, multaj estos plene pagitaj nur venontan kristnaskon aŭ eĉ pli poste. Kaj mi tute ne riproĉas ilin pro tio. Ili estas honestaj homoj, kaj mi ricevos mian monon. Kaj ili, siaflanke, tre gaje dancas kaj amuzas sin kaj tute ne pensas pri tio, ke la kostumoj ne estas plene pagitaj. Ĉu ne? La mono cirkuladas rapide, kaj la ĉefa afero estas, ke oni povu iomete ĝui de la benindaĵoj de nia tempo.

Tiu mallonga prelego en moderna socia ekonomio iom mirigis Karlon. La ideoj ŝajnis al li iomete strangaj, kaj li ne aprobis ilin tute. Sed cetere li ne multe zorgis pri la diritaĵo. Pli grava estis la demando, ĉu li aĉetu la kostumon aŭ ne. Li ja povus fari tion, – sed kion dirus la patro? Eble tiom da novaj vestaĵoj estus tro multe al li en unu tago. Kaj li decidis atendi almenaŭ ĝis venonta sabato.

Li diris tion, kaj la komercisto same afable rigardis lin. – Bone, tute kiel vi deziras. Mi estos je via servo, kiam ajn vi deziros.

Li silentis dum momento kaj poste li diris, kvazaŭ liaj pensoj estus irintaj en alian direkton:

– Sentiĝas bone, kiam semajno da laboro finiĝis kaj sabata vespero proksimiĝas, ĉu ne? Tiam oni bezonas kaj meritas iom da ripozo, iom da amuzo. Vi iros al la popola parko vespere, ĉu ne? Aŭ ĉu vi ne ŝatas danci kaj amuziĝi? Karlo ne sciis, kion respondi al tiu demando, kiu ŝajnis al li iom tro intima.

– Eble, mi ne scias ...

– Malsaĝa estas tiu, kiu diras, ke la junularo ne devas amuziĝi! Sufiĉe frue venos la tempo de seriozeco. Ho, bela estas la vivo en junaj tagoj! Iri en gajan societon en la dancejo, gvidi la junajn, belvestitajn fraŭlinojn ĉe danco, akompani belulinon al la pordo de trankvile dormantaj gepatroj ... Malsaĝuloj riproĉas la junularon, sed laŭ mia opinio la gejunuloj plene pravas, kiam ili volas ĝui la printempon de la vivo. Tio ne estas peko, tio ne malbonigas ilin. Kontraŭe.