Ree li silentis, nun dum iom pli longa tempo. Sed subite li ŝajnis ekmemori pri siaj devoj kiel ĝentila komercisto.
– Sed mi babilas kaj forgesas mian devon. Pardonu! Kion vi do diris? Ĉu vi ne deziras, ke mi elserĉu kostumon por vi hodiaŭ? Karlo estis forgesinta la patron kaj pensis nur pri la vespera renkontiĝo en la parko, vidis antaŭ si la gajajn kaj belvestitajn gejunulojn, vidis sin mem apud Enjo ... kaj je la demando liaj revoj densiĝis je vortoj.
– Mi ne scias ... sed mi povus ja. Ĉu hodiaŭ, ĉu post semajno – povas esti egale ...
– Same pensas mi. Kion oni povas fari hodiaŭ, oni ne prokrastu ĝis morgaŭ, diras bona proverbo. – Li alrigardis Karlon bonkore, mezuris lian staturon per la okuloj kaj alportis kostumon. – Kun rideto de kontento la patro akceptis la monon, pri kiu ili pli frue interkonsentis. Kiam li vidis la novan kostumon, li grumbletis ion nekompreneblan, sed ne riproĉis. Lia mieno diris: Vi fariĝis sendependa kaj malŝatas mian konsilon. Mi ne volas disputi kun vi. Agu do, kiel plaĉas al vi! Karlo sentis lian penson, kaj iamaniere ĝi iomete doloris lin. Estis al li, kvazaŭ li de nun disiĝas de la patro kaj de la familio kaj staras tute sola en la mondo.
Vespere li iris al la parko por renkonti Enjon. Post la promenado al la Martira fonto li kunestis kun ŝi ankoraŭ du fojojn. Ili iris la saman solecan vojon, same interparolis pri kelkaj ĉiutagaĵoj, kaj li pli kaj pli intimiĝis kun ŝi. Same ili flankeniĝis de la ŝoseo, atingis la fonton kaj tie eksidis. Tiam la vortoj mutiĝis, silente kaj senmove ili rigardis unu la alian. Kvazaŭ en sonĝo li vidis antaŭ si ŝiajn harojn, okulojn, buŝon. La ardo en lia juna koro reflamiĝis, kaj li volis levi sin por ĉirkaŭbraki tiun gracian, molforman kolon, karesi la abundan, blondetan hararon, kisi la briletantajn okulojn kaj la maldikajn, belajn lipojn.
Sed io retenis lin. Estis kvazaŭ ŝi vidus liajn pensojn kaj kvazaŭ ŝia mieno demandus, ĉu li ne rememoras sian promeson. Li vidis la seriozecon de ŝiaj rigardoj kaj respektis ĝin, ĉar li tro alte estimis ŝin por fari ion, kio ne plaĉus al ŝi. Tiel ili restis silentaj kaj senmovaj, kaj al li estis kvazaŭ inter ili stariĝus nevidebla muro, kiu senkompate disigas ilin unu de la alia. Liaj rigardoj serĉis ŝiajn, petis klarigon. Kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj okuloj respondis: Mi komprenas vin, kaj mi tre ŝatas vin, sed tio ne povas esti. Estis kvazaŭ ili tra dika fera krado tuŝus kaj premus la manojn unu de la alia, kunigitaj kaj tamen disigitaj.
Larmoj aperis en iliaj okuloj, kaj senintence li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj same kiel antaŭe ŝi provis rideti kaj diris sian: – Ni ne estu sentimentalaj! Estas tempo iri hejmen. Veninte hejmen li insultis sin, pro la malsprita afero kun tiu nekomprenebla knabino. Li ja volis ŝerci, gaji kaj amindumi kaj li ja sciis, ke ŝi ne volas tion. Aŭ ĉu ŝi artifikas? Sed ne povas esti. Sed kial li do iris kun ŝi, ĉu li tamen atendis ŝian favoron? Nu, alian fojon li trovos alian knabinon.
Sed la postan matenon li jam forgesis tiun decidon, kaj lia unua penso post la vekiĝo flugis al la dometo inter la siringaj arbustegoj, kie ŝi nun ellitiĝas por prepari kafon al la frato. Ree li sopiris kaj revis, kaj la estonta semajno ŝajnis al li senfine longa.
Li laboris en grupo de ŝarĝistoj, kaj dum la tagoj li ne trovis multan tempon por meditado. Sed kiam vesperiĝis kaj li forlasis la bruplenan Torenton por iri hejmen al la trankvila bieno en la arbaro, liaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ ŝi, kaj la moviĝema fantazio de la revanta junulo kreis belajn konstruaĵojn por la estonteco. Ŝi jam fariĝis centro de lia interna vivo, io de kio li ne povis kaj ne volis plu liberiĝi. – Li alvenis al la parko, kaj kiel kutime li devis longe atendi ŝin. Dume li ĉirkaŭpromenis, tie kaj tie parolante kelkajn vortojn kun la novaj konatoj el Torento. La novaj vestoj donis al li senton de memstareco kaj egaleco kun ili, kaj por la unua fojo li sentis sin plene hejme en tiu ĉi societo.
Okaze li renkontis junulon, kun kiu li kelkafoje interparolis dum manĝopaŭzoj. Tiu junulo, Andreo, estis elektristo. Li estis tre inteligenta kaj legis multe. Kiam li parolis pri legitaĵo aŭ pri ideoj proponitaj de aliaj, li preskaŭ ĉiam kontraŭdiris kaj cetere ŝajnis havi proprajn opiniojn pri ĉiuj aferoj.
Baldaŭ Bertil aliĝis al la duopo, kaj ili eksidis ĉe tableto por trinki kafon. Karlo tempon post tempo rigardis al la enirejo kaj vivis en siaj propraj pensoj. Nur malmulte li atentis pri la interparolo de Andreo kaj Bertil . Sed iom post iom ĝi kaptis lian intereson.
– Vi tamen devas konsenti pri tio, ke la homoj estas la plej stultaj estaĵoj en la tuta mondo, – diris Andreo al Bertil . – Ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas laŭ la grado de ilia pretendita prudentiĝo. Ili parolas pri frateco. Kio estas ĝi? Idolo farita el teorioj! La doktrino de frateco estas nova religio, kiu mistifikas la homojn same kiel la malnova. Frateco en kutima senco apartenas al la mondo de intelektaj fantazioj kaj tute ne korespondas al la reala vivo. Ĉiu deziras por si mem kiel eble plej grandan pecon da mono kaj pano, kiel eble plej grandan porcion da ĝuaĵoj. Tia estas la vero pri la homoj. Rigardu nin mem! Ĉu ni ne volontege akceptus dudek kronojn potage, aŭ kiom ajn pli, se ni povus akiri tiom? Ni farus tion; ĉiu homo farus tion, mi povas veti, kvankam ni ĉiuj tre bone scias, ke ekzistas multegaj fratoj, kiel oni tiel bele nomas la malriĉajn samvivanojn, kiuj devas vivteni sin kaj grandan familion per kvinono de tiu sumo. Mi povas veti, ke la plej multaj prenus la monon sen eĉ pensi pri la kompatindaj fratoj kaj tamen same serioze kiel antaŭe farus siajn litaniojn al la idolo de frateco. Jen! Same rilate la interpopolan paciĝon, kiu estas iu subidolo de frateco. oni faras belajn frazojn, kiujn oni ankaŭ sincere kredas. Sed la reala vivo estas io alia. Ĉu la pacemuloj ne faras militservon – pro timo de puno aŭ pro aliaj kaŭzoj – ĉu la tiamaj pacemuloj ne iris al la frontoj, kiam eksplodis la granda milito? Ĉu la pacemaj fratoj ne laboras tre volonte en la mortigilaj fabrikoj, kiam tio estas je ilia propra avantaĝo? Same en rilatoj inter la seksoj. Rigardu nur tien! Kial ili estas tiel belvestitaj, kial ili venis tien ĉi? La idolana regularo diras: ni portas belajn vestojn, ĉar tio estas klara rajto de ĉiu, kiu honeste plenumas sian oficon en la socio; esti bone kaj bele vestita – pri laboristoj, kompreneble – signifas nur efektiviĝon de la frateco. Ni iras al dancejo, ĉar estas nia plena rajto amuziĝi, ankaŭ la pli kaj pli komuna amuziĝo atestas pri la efektiviĝo de la frateco.
Tiel diras la regularo de la idolanoj. Sed kion diras la rea la vivo? Jene: Ni portas belajn vestojn, ĉar tio treege plaĉas al ni kaj niaj enspezoj ja permesas tion. Se kelkaj ne povas esti vestitaj kiel ni – ni bedaŭras, sed tio ja ne estas nia afero. Per niaj vestoj ni akiras la respekton de aliaj homoj, precipe de junaj homoj de la alia sekso. Por trovi ilin, ni venis tien ĉi. La amuziĝo estas ja sufiĉe gaja afero, sed ververe ĝi estas nur prologo al pli gravaj aferoj. Sed ĉar tiu prologo estas neevitebla, oni devas scii amuziĝi kaj precipe amuzi la kunulon aŭ kunulinon kun granda sperto kaj konvena gusto. Tial la belaj vestoj, tial la gajaj ridoj, tial la decaj vortoj, tial la lertaj paŝoj en la danco. Nur por akiri la plej bongustan pecon da ĝuaĵo! Kompreneble ne ĉiam, sed en la plej multaj okazoj.
Vidu, la homoj vivas duone en la ŝajnmondo de intelektaj fantazioj, duone en la reala mondo de naturaj instinktoj. La lasta estas la sole vera, sed la homoj hontas pri siaj naturaj inklinoj kiel la unua virino pri sia nudeco. Ili kovras ilin per vestoj el fantaziaj, ne ekzistantaj ŝtofoj, kaj tiel adoras tiujn vestojn, ke ili fine kredas, ke la fantazio estas pli reala ol la realeco mem. La kredo de la homoj apartenas al la idoloj faritaj el teorioj, sed la instinktoj apartenas al la reala vivo. El tio devenas la konflikto inter diroj kaj agoj, la tuta hipokriteco de la nuna socio, la malfeliĉoj de ĉiuj specoj.