Выбрать главу

Karlo rigardis la bene tranĉitan profilon de la apude sidanta parolanto, miris kaj konsterniĝis.

– Mi kredis vin socialisto. Ĉu vi ne estas? Ĉu vi ne kredas, ke frateco estas ebla?

– Mi estis. Sed kiamaniere mi nun povus esti? Mi pli ŝatas la realecon ol mondon de fantomoj. En la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj. Kaj ĉiu pretendas, ke ĝi sola pravas. Laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto, pacemulo kaj militisto, religiano kaj ateisto. Tia homo estus socialisto en la vera senco de la vorto. Sed kredeble tia homo ne estas ebla. Vere la homo estas salamandra, sed tio superas eĉ la plej altan kapablon. Mi malŝatas vortfantomojn, tial mi ne povas konfesi iun ajn religion.

Frateco ... ekzistas unu speco de frateco, kaj tiu estas la sole vera, ĉar ĝi apartenas al la realeco. Kiam vi renkontas ĉifonulon, al kiu ĉio mankas, kaj tiam diras al vi mem, ke tiu mizerulo estas kompatinda diablo, kiu bezonas tason da kafo aŭ pecon da pano, kaj pro tio donas al li iom da mano – tio estas frateco. Se vi kondutas bone al la homoj, ĉar ŝajnas al vi, ke tia konduto estas memkomprenebla afero – tio estas frateco. Sed tio estas io tute alia ol la idolana frateco. – La temoj estis iom fremdaj al Karlo kaj kelkaj vortoj sufiĉe novaj, sed li sukcesis kapti la sencon de la pensoj. Nun li iom hezite kaj necerte demandis:

– Ĉu vi do volas diri, ke tia frateco aŭ boneco – la vortoj estas ja egalaj – apartenas al tio, kion vi nomas naturaj instinktoj? Andreo ŝajnis iom surprizita je la demando, sed post momento da silento respondis:

– Povas esti. Alie oni ne povas klarigi ĝin. Verdire ĝi estas bela, sed sendube ĝi estas la plej malgranda kaj plej malforta el la homaj instinktoj. Ĉiuokaze ĝi havas neniun gravecon en la nuna tempo.

Vidu, la laboristoj nomas sin sklavoj, kaj verdire ili estas tiaj, – ne nur ili, sed la plej multaj el la homoj. Ne en ekonomia senco, tio estas duaranga demando, sed spirite. Rigardu la vizaĝojn de la homoj! Ĉu vi ne vidas, ke iliaj esprimoj estas teksitaj el plej pura sklaveco sub la idoloj, kiuj loĝas en libroj kaj gazetoj kaj antaŭ ĉio en la propraj cerboj de la homoj? Por renkonti unu vizaĝon, kiu esprimas liberecon kaj memstarecon, vi devas serĉi inter miloj da homoj.

Rigardu la gejunulojn tie ĉi! Vi ja scias, kial ili alvenis, t. e. la plej multaj, ĉar kredeble la sama deziro loĝas en via propra brusto. Sed ili hontas pro la natura instinkto, ĉar ili havas idolon, kies nomo estas moralo. Pro tio ili provas kaŝi siajn pensojn kaj dezirojn, kvazaŭ ili estus krimuloj. Supozu, ke ĉiuj iliaj pensoj kaj deziroj subite prenus materian formon kaj fariĝus videblaj! La tuta societo en sama momento neniiĝus pro honto! Kaj tamen ili kuraĝas paroli pri rajtoj! Ba! Nur sklavoj parolas pri rajtoj. Libera homo ne konas rajtojn, li konas nur la vivon kaj siajn proprajn dezirojn. – Tiuj ideoj, tute novaj al Karlo, konsternis lin. Li volis kontraŭdiri kaj demandi, sed ne havis sufiĉe klaran koncepton pri la pensoj de Andreo, nek pri sia propra opinio. Tial li silentis kaj enpensiĝis. Sed la vortoj restis en lia memoro kaj donis al li objekton por meditado dum tagoj kaj semajnoj.

Kiam Bertil  subite ekparolis, li levis la okulojn al li. Hazarde lia rigardo dum momento ripozis ĉe la vestoj de tiu, kaj subita penso frapis lin. Bertil  ne estis vestita kiel la plimulto el la junuloj. Li estis bone vestita, tamen estis iu diferenco, eble eleganteco mankis. Karlo ne povis tute klarigi al si la diferencon sed konstatis ke, vidante la amikon, li vidis preskaŭ nur la personon kaj nur hazarde rimarkis la kostumon. Certe li impresus bone, eĉ se li portus malbonan kostumon. Kaj la elegantaj junuloj kaj junulinoj tute apude? Rigardante ilin, li preskaŭ ne rimarkis la personojn, nur belkolorajn robojn kaj mantelojn, zorge gladitajn kostumojn, kolorajn, atentopostulantajn tuketojn en la brustpoŝoj de la sinjoroj. Se oni forprenus de ili tiujn vestojn kaj anstataŭe surmetus pli ĉiutagajn ... kio tiam restus? Kredeble la memcerteco de junuloj kaj junulinoj tiam forflugus, kaj poste ili estus nur ... nu, kio? En la uzinoj ili estas laboristoj, labormaŝinoj; sed kio ili estus tie ĉi? Kaj subite li sentis skueton de ekhonto. Ĉu ankaŭ li mem estas preskaŭ nur kostumo? Antaŭe li sentis sin fremda kaj timema kaj timis la okulojn de rigardantoj. Hodiaŭ tiu sento estis for, kaj li rigardis sin egalulo de la aliaj. Ĉu ankaŭ lia valoro kiel homo konsistas plejparte nur el la kvalito de la kostumo? – Ŝajnigante distrecon, li prenis la krie verdkoloran tuketon el sia brustpoŝo, viŝis la buŝon kaj poste kaŝis ĝin en la fundo de flanka poŝo. – – Hodiaŭ ili iris suden, preterpasis Torenton kaj la stacidomon kaj sekvis la ŝoseon, ĝis ili atingis la randon de la granda ebeno. Tie ili eksidis sur la herbo sub kelkaj betuloj apud la vojo.

Norde kuŝis Torento kvazaŭ duone dormanta en la nokta trankvilo. Malrapide kaj ombrosimile la fumo eliĝis el la brikaj tubegoj kaj iom post iom disiĝis en la senventa aero, restanta en la alto kiel maldensa travidebla vualo. Oriente de la uzinoj kuŝis la kvartaloj de laboristaj domoj kiel unutone pentritaj kaj plensimetrie metitaj lignaj kubetoj de tute samaj formo kaj grandeco. Tiam kaj tiam ekaŭdiĝis malforta brueto, kiam porcio da ferŝtono estis deŝarĝita ĉe la supro de la rostfornoj kaj la vagoneto poste rapidis malsupren sur sia relparo. Griza kaj fulgokolora kuŝis Torento kontraŭ la fono de bluetaj montoj kaj helverdaj betularoj. Vidita en medio de plensomera abundeco ĝi nun ŝajnis al Karlo iomete ĉiutageca kaj teda.

Sed sude etendiĝis la vastega ebeno, en preskaŭ nevidebla malproksimo borderita de montoj aŭ arbaroj, kiuj aspektis kiel etaj strioj de blua fumo ĉe la rando de la ĉielo. Tie kaj tie vilaĝoj aŭ solecaj domoj dormis inter la senfinaj kampoj de verda greno, tie kaj tie en malproksimo preĝejaj turoj leviĝis el la verdaĵo de ĉirkaŭaj arboj. En la mezo de la ebeno kuŝis la rivero kiel helgriza rubando sur verda robo.

Liaj okuloj ensorbis la vidon de la vasta tero kaj provis penetri ĝis la bluaj strietoj ĉe la horizonto. Unuafoje Torento ŝajnis al li malgranda kaj enuiga. Jes, kiel malgranda ja estas Torento! Kiel vasta kaj riĉa la mondo! Kaj kvazaŭ respondon al siaj propraj pensoj li aŭdis apud si la voĉon de Enjo:

– Ho, kiel vasta estas la mondo! Kaj tamen oni devas resti en tiu ĉi loko, resti kaj iom post iom sufokiĝi. Se mi nur povus flugi for ... Li elreviĝis kaj rigardis al ŝi. Ŝi ŝajnis laca kaj ĉagrenita, kaj li eksentis kompaton al ŝi, sed samtempe sentis ŝian doloron kiel sian propran.

– Kaj mi akompanus vin ... Ĉu vi ne volus foriri kune kun mi? Ŝi rigardis lin kvazaŭ demande kaj diris per mallaŭta voĉo:

– Ĉu vi estas mia amiko?

– Kial vi demandas tion? – li flustris kun iom da riproĉo en la tono. Vi ja scias, ke mi estas via amiko, ke mi amas vin. Ŝiaj lipoj ektremetis kaj ŝi mallevis la okulojn, sed subite kaptis lian manon kaj forte premis ĝin.

– Mi kredas vin kaj konfidas je vi. Sed ne parolu pri amo! ... Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ... kaj samtempe bedaŭras. Via amikeco havas por mi pli grandan valoron ol vi povas kompreni. Se vi iam estos tutsola en la mondo, senamika, senforta, tiam vi eble komprenos min. Sed samtempe mi sentas, ke mi misuzas vian amikecon, ke mi estas malhonesta, ke mi trompas vin. Vidu, vi donas tiom al mi, la nura kunesto kun vi estas al mi la plej granda feliĉo, ĉar vi sentas kiel mi kaj eble povus kompreni min. Sed kiom mi donas al vi? Neniom. Mia feliĉo estas en la momentoj de trankvila kunesto kun vi, en la negrava babilado kaj en la sento de via bonkoreco. Sed vi esperas venontan feliĉon ... kiu ne venos. Mi ŝatas vin pli ol vi kredas, kaj mi kredas, ke viaj vortoj kaj pensoj estas pli ol momenta ludo de sentoj. Tial mia kunesto kun vi estas malhonesta, trompa! Ĉar neniam mi povos fariĝi via. Neniam ... Ĉu vi povas pardoni min? Li rigardis ŝin konsternite kaj tuŝite, kaj la lastaj mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel frapo, sed li ne povis kredi, ke ili estas sinceraj.