Henryk Sienkiewicz. Tra dezerto kaj praarbaro
El pola tradukis prof. Mieczysław Sygnarski
— Sciu, Nel — diris Staĉjo Tarkowski al sia amikino, eta anglino — ke hieraŭ alvenis „zabtje" (policistoj) kaj arestis la edzinon de la gardisto Smaino kaj ŝiajn tri infanojn — tiun Fatmon, kiu jam kelkfoje vizitis la oficejon de via patro kaj tiun de la mia.
Kaj la malgranda Nel, simila al ĉarma bildeto, rigardis per siaj verdetaj okuloj Staĉjon kaj demandis duonmire kaj duontime:
— Ĉu oni forprenis ŝin al malliberejo?
— Ne, sed oni ne permesis al ŝi forveturi al Sudano — kaj alvenis oficisto, kiu ŝin gardos, ke ŝi ne faru eĉ unu paŝon el Port-Saido.
— Kial?
Staĉjo, kiu estis finonta dek kvar jarojn kaj kiu tre amis sian okjaran kunulinon, sed opiniis ŝin ankoraŭ infano, diris kun mieno ege tromemfida:
— Kiam vi atingos mian aĝon, vi scios ĉion, kio okazas, ne sole laŭlonge de la Kanalo de Port-Saido ĝis Suezo, sed ankaŭ en la tuta Egiptujo. Ĉu vi nenion aŭdis pri Mahdi?
— Mi aŭdis, ke li estas malbela kaj malĝentila. La knabo ridetis kun kompato.
— Ĉu li estas malbela, mi ne scias. Sudananoj asertas, ke li estas bela. Sed diri, ke estas malĝentila la ulo, kiu murdis jam tiom da homoj, povas nur okjara knabineto, en robo tia — ĝis la genuoj!
— Paĉjo diris tion al mi, kaj paĉjo scias plej bone.
— Li diris tiel, ĉar alie vi ne komprenus. Al mi li certe ne esprimiĝus tiamaniere. Mahdi estas pli malbona ol tuta aro da krokodiloj. Ĉu vi komprenas? Bona eldiraĵo „malĝentila", tiel oni parolas al suĉinfanoj.
Sed vidinte la malserenan vizaĝon de la knabino, li silentiĝis, kaj poste li diris:
— Nel! Vi scias, ke mi ne volis ofendi vin; venos la tempo, ke ankaŭ vi estos dekkvarjara. Mi certe promesas tion al vi.
— Ĝuste! — respondis ŝi kun zorga rigardo — kaj se Mahdi invados antaŭe Port-Saidon kaj manĝos min?
— Mahdi ne estas kanibalo, do li ne manĝas homojn, li nur murdas ilin. Ankaŭ Port-Saidon li ne invados, kaj se li eĉ invadus kaj volus vin mortigi, antaŭe li havus aferon kun mi.
Tiu deklaro de Staĉjo kaj ties fajfsimila pernaza enspiro, kiu anoncis nenion bonan por Mahdi, trankviligis rimarkeble Nel'on rilate ŝian personon.
— Mi scias — ŝi respondis — vi ne transdonus min al li. Sed kial oni ne lasas Fatmon el Port-Saido?
— Ĉar Fatmo estas kuzino de Mahdi. Ŝia edzo, Smaino, deklaris al la egipta registaro en Kairo, ke li forveturos Sudanon, kie restadas Mahdi, kaj li akiros la liberon por ĉiuj eŭropanoj, kiuj falis en liajn manojn.
— Do Smaino estas bona?
— Atendu! Via kaj mia paĉjoj, kiuj bonege konis Smainon, tute ne fidis lin, kaj ili avertis paŝaon Nubara, ke ankaŭ li ne fidu lin. Sed la registaro konsentis forsendi Smainon kaj tiu restadas de post duonjaro ĉe Mahdi. Tamen la militkaptitoj ne sole ne revenis, sed el Kartumo oni ricevis sciigon, ke la mahdianoj traktas ilin pli kaj pli kruele, kaj ke Smaino, ricevinte de la registaro sufiĉe da mono, perfidis ĝin. Li aliĝis tute al Mahdi kaj estis de li nomita emiro. Oni rakontas, ke en tiu terura batalo, en kiu mortofalis generalo Hicks, Smaino estris la artilerion de Mahdi kaj li verŝajne instruis la mahdianojn manipuli per kanonoj, kion ili antaŭe, kiel sovaĝuloj, tute ne scipovis. Sed Smaino celas nun eligi el Egiptujo siajn edzinon kaj infanojn. Do, kiam Fatrno, kiu verŝajne sciis antaŭe, kion faros Smaino, volis sekrete forlasi Port-Saidon, la registaro nun arestis ŝin kune kun ŝiaj infanoj.
— Kaj por kio Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas bezonaj al la registaro?
— La registaro diros al Mahdi: „Redonu al ni militkaptitojn, kaj ni redonos al vi Fatmon".
Post tio ilia interparolo rompiĝis, ĉar la atenton de Staĉjo okupis birdoj flugantaj de la regiono Echtum om Farag al la lago Menzaleh. Ili flugis sufiĉe malalte, kaj en la travidebla aero oni vidis klare kelkajn pelikanojn kun koloj kurbigitaj surdorse, kiuj malrapide moviĝis per siaj grandaj flugiloj. Staĉjo komencis tuj imiti ilian flugadon, do li suprenlevis la kapon kaj kuris dekkelkajn paŝojn sur la digo, simile svingante la etenditajn manojn.
— Rigardu! Rigardu! Jen flugas flamingoj! — ekkriis subite Nel.
Staĉjo haltis sammomente, ĉar efektive post la pelikanoj, sed iom pli alte, estis videblaj kvazaŭ du grandaj, rozaj kaj purpuraj floroj, pendigitaj en la ĉielbluo.
— Flamingoj! Flamingoj!
— Ili revenas antaŭ la vespero al siaj sidlokoj sur insuletoj — klarigis la knabo. Ho, se mi havus pafilon!
— Kial vi volus pafi kontraŭ ilin?
— Virinoj ne komprenas tiajn aferojn. Sed ni iru plu, eble ni vidos pli multe de ili.
Dirinte tion, li prenis la knabineton je la mano, kaj ili iris al la unua kanala albordiĝejo post Port-Saido, kaj ilin rapidsekvis la negrino Dinah, iama vartistino de la malgranda Nel. Ili iris laŭ la digo, apartiganta la akvon de la lago Menzaleh de la Kanalo, sur kiu estis traveturanta sammomente granda angla vaporŝipo, direktata de piloto.
Alproksimiĝis la vespero. La suno staris ankoraŭ sufiĉe alte, sed ĝi kliniĝis jam al la flanko de la lago. Ĝia saleta akvo komencis orbrili kaj vibri per rebriloj de pavkoloroj. De la araba bordo etendiĝis ĝis la lazura ekstremo la palflava, sabloplena dezerto — silenta, minaca, senviva. Inter la vitrosimila, kvazaŭ mortinta ĉielo kaj la senlimeco de sulkiĝinta sablo estis neniu postsigno de viva estaĵo. Dum sur la Kanalo bolis la vivo, turniĝis la boatoj, disaŭdiĝis fajfoj de vaporŝipoj, kaj super Menzaleh flagris en la suno aroj da mevoj kaj sovaĝaj anasoj — tie, sur la araba bordo, etendiĝis kvazaŭ mortolando. Nur en la tempo kiam la suno, malleviĝante, fariĝis pli kaj pli ruĝa, la sabloamaso komencis alpreni violkoloron, tian, kian aŭtune havas erikejoj en polaj arbaroj.
La geknaboj, irante al la albordiĝejo, ekvidis ankoraŭ kelkajn flamingojn, al kiuj ridis iliaj okuloj, post kio Dinah deklaris, ke Nel devas jam hejmreveni. En Egiptujo, post tagoj, kiuj eĉ en vintro ofte estas varmegaj, sekvas noktoj tre malvarmaj; kaj ĉar la sanstato de Nel postulis grandan zorgon, ŝia patro, s-ro Rawlison, ne permesis, ke la knabino troviĝu post la sunsubiro ĉe la akvo. Do ili direktiĝis al la urbo, en kies rando staris proksime al la Kanalo la vilao de s-ro Rawlison — kaj en la momento, kiam la suno subakviĝis en la maro, ili troviĝis jam sub tegmento. Baldaŭ alvenis la invitita por la tagmanĝo inĝeniero Tarkowski, la patro de Staĉjo — kaj la tuta societo altabliĝis kune kun la francino Olivier, la instruistino de Nel.
S-ro Rawlison, unu el la direktoroj de la Suezkanala kompanio, kaj Władysław Tarkowski, supera inĝeniero de la sama kompanio, vivis jam multajn jarojn en la plej intima amikeco. Ili ambaŭ estis vidvoj. Sinjorino Tarkowski, denaska francino, mortis ĉe la naskiĝo de Staĉjo, tio estis antaŭ pli ol dek tri jaroj, kaj la patrino de Nel mortis pro ftizo en Heluano, kiam la knabino estis apenaŭ trijara.
Ambaŭ vidvoj loĝis en najbaraj domoj en Port-Saido kaj pro siaj okupoj ili intervidiĝis ĉiutage. La komuna malfeliĉo alproksimigis ilin unu al la alia ankoraŭ pli forte kaj plifortigis la amikecon antaŭe ekligitan. S-ro Rawlison ekamis Staĉjon, kiel propran filon, kaj s-ro Tarkowski estis preta ĵeti sin en fajron kaj akvon por la malgranda Nel. Post la plenumo de siaj taglaboroj la plej agrabla ripozo por ili estis paroli pri siaj infanoj, pri ilia edukado kaj estonteco. Dum similaj interparoloj plej ofte okazis, ke s-ro Rawlison laŭdis la talenton, energion kaj bravecon de Staĉjo, kaj s-ro Tarkowski raviĝis pri la dolĉeco kaj anĝela vizaĝeto de Nel. Ambaŭ opinioj estis ĝustaj.
Staĉjo estis iom tromemfida kaj iom fanfaronema, sed li lernis bonege, kaj la instruistoj de angla lernejo, kiun li vizitadis en Port-Saido, rekonis en li efektive nekutimajn kapablojn. La kuraĝon kaj kapablon sin helpi li heredis de sia patro, ĉar s-ro Tarkowski posedis tiujn ecojn altgarde, kaj grandparte al ili li ŝuldis sian nunan altan postenon. En la jaro 1863 li batalis senlace dum dek unu monatoj. Poste vundita, malliberigita kaj ekzilita Siberion, li forkuris post mallonga tempo kaj restadis eksterlande. Jam antaŭ la aliĝo al la insurekcio li estis inĝeniero, tamen ankoraŭ unu jaron li destinis por hidraŭlikaj studoj, post kio li ricevis postenon ĉe la kanal-konstruo kaj post kelkaj jaroj — kiam oni ekkonis liajn kompetentecon, energion kaj laboremon — li ricevis la altan postenon de supera inĝeniero.