Выбрать главу

— Staĉjo, kial ni tiel kuregas? — ŝi ekkriis, turnante sin al sia kunulo.

— Mi pensas, ke ili troe kurigis la kamelojn kaj nun ili ne povas ilin haltigi — respondis Staĉjo.

Sed rimarkinte, ke la vizaĝo de la knabineto iom paliĝis, li komencis alvoki la beduenojn, kuregantajn ĉe la fronto, ke ili tuj malrapidigu la rajdadon. Lia voko havis tamen nur tian efikon, ke aŭdiĝis denove ekkrioj: „Yalla"! — kaj ke la bestoj ankoraŭ pli rapidigis la kuron.

En la unua momento la knabo pensis, ke la beduenoj ne aŭdis lin. Tamen, kiam je la refoja alvoko sekvis neniu respondo, kaj kiam Gebhro veturanta malantaŭ ili ne ĉesis vipadi tiun kamelon, sur kiu li sidis kun Nel, li certiĝis, ke ne la kameloj mem tiel rapidegas, sed ke faras tion la homoj pro iu nekonata kaŭzo.

Enkapiĝis al li supozoj, ke eble la kondukistoj elektis la malĝustan vojon kaj ke, volante reakiri la perditan tempon, ili kuregas nun pro timo, ke la pli aĝaj sinjoroj insultos ilin kaŭze de ilia tro malfrua alveno. Sed post momento li komprenis, ke tio ne povas esti, ĉar s-ro Rawlison pli kolerus kontraŭ ili pro troa laciĝo de Nel. Kion do tio signifas? Kial ili ne obeas lian ordonon?

La koron de la knabo plenigis kolero kaj timo pri Nel.

— Haltu! — li ekkriis per tuta forto, turnante sin al Gebhro.

— Ouskout (silentu)! — responde ekhurlis la sudanano.

Kaj ili kuregis plu.

En Egiptujo noktiĝas ĉirkaŭ je la sesa horo, do baldaŭ la vespera ĉielruĝo estingiĝis, kaj post kelka tempo sur la ĉielon ruliĝis la granda, ruĝkolora luno kaj eklumigis la tutan dezerton per milda lumo.

En la silento aŭdiĝis nur la lacega spirado de la kameloj kaj la obtuza, rapida frapado de iliaj piedoj sur la sablo, kaj de tempo al tempo la vipfajfado. Nel estis jam tiel laca, ke Staĉjo devis ŝin subteni en la selo. Ĉiam ŝi demandis, ĉu ili devas ankoraŭ longe rajdi kaj videble plifortigis ŝin la sola espero, ke ŝi baldaŭ ekvidos la patron. Sed vane ili ambaŭ ĉirkaŭrigardis. Pasis jam unu horo, poste la dua: nek tendoj, nek fajro estis videblaj.

Tiam la haroj ekstaris sur la kapo de Staĉjo, ĉar li konsciiĝis, ke ili estas forrabitaj.

ĈAPITRO VI

Kaj sinjoroj Rawlison kaj Tarkowski atendis la infanojn, sed ne inter la sablaj montetoj de Wadi-Rajan, kien ili havis nek bezonon nek deziron veturi, nur en la tute alia regiono, en la urbo El-Fachen, ĉe la samnoma kanalo, kie ili kontrolis la laborojn faritajn antaŭ la jarfino. El-Fachen distancas de Medinet en rekta linio je ĉirkaŭ kvardek kvin kilometroj. Ĉar ne estas senpera kunigo kaj oni devas veturi al El-Wasta, kio preskaŭ duobligas la vojon, s-ro Rawlison, trarigardante la fervojan gvidlibron, faris jenajn kalkulojn:

— Ĥamiso elveturis antaŭhieraŭ vespere — diris s-ro Rawlison al s-ro Tarkowski — kaj en El-Wasta li kaptis la vagonaron venantan el Kairo, sekve en Medinet li estas hodiaŭ matene. La infanoj estos vojaĝpretaj en unu horo. Forveturinte tamen tagmeze, ili devus atendi la noktan vagonaron, kiu havas sian vojon laŭlonge de Nilo, kaj ĉar ni ne permesis al Nel veturi nokte, ili ekveturos hodiaŭ matene kaj estos ĉi tie tuj post la sunsubiro.

— Jes, — diris s-ro Tarkowski — Ĥamiso devas iom ripozi, kaj kvankam Staĉjo estas rapidega, oni tamen povas ĉiam kalkuli je lia prudento, se temas pri Nel. Cetere, mi sendis al li sciigon, ke ili ne ekveturu antaŭ la nokto.

— Brava knabo, kaj mi fidas lin tute — respondis s-ro Rawlison.

— Verdire ankaŭ mi. Malgraŭ siaj diversaj mankoj Staĉjo havas noblan karakteron, ĉar li estas kuraĝa, neniam mensogas kaj mensogas nur malkuraĝuloj. Ankaŭ da energio li posedas sufiĉe, kaj se li post ia tempo sukcesos akiri kvietan konsideron, tiam mi povas esti certa, ke li bone helpos sin en la vivo.

— Certe. Sed rilate al konsidero, ĉu vi estis prudenta en lia aĝo?

— Mi devas konfesi, ke ne, — respondis ridante s-ro Tarkowski — sed eble mi ne estis tiel aplomba kiel li.

— Tio pasos. Intertempe estu feliĉa, ke vi havas tian filon.

— Kaj vi, ke vi havas tiel dolĉan kaj amindan estaĵon kiel Nel.

— Dio benu ŝin — respondis kortuŝita s-ro Rawlison.

Ambaŭ amikoj manpremis reciproke, post kio ili eksidis kaj komencis trarigardi la planojn kaj supozitajn kostojn de la laboroj. Ĉe tiu okupo pasis al ili la tempo ĝis la vespero.

Je la sesa horo, kiam noktiĝis, ili troviĝis en la stacidomo kaj, promenante sur la perono, ili interparolis plu pri la infanoj.

— Belega vetero, sed iom malvarmete — diris s-ro Rawlison. Ĉu Nel kunprenis la varman veston?

— Staĉjo memoros tion kaj ankaŭ Dinah.

— Tamen mi bedaŭras, ke anstataŭ venigi ilin ĉi tien, ni ne veturis mem al Medinet.

— Rememoru, ke mi konsilis ĝuste tion.

— Mi scias — kaj se ne estus la fakto, ke ni estas pluveturontaj de ĉi tie suden, mi estus konsentinta tion. Tamen mi elkalkulis, ke la vojo okupus al ni multan tempon, kaj ke ni estus kun la infanoj pli mallonge. Cetere mi devas konfesi, ke Ĥamiso sugestis al mi venigi la infanojn ĉi tien. Li deklaris al mi, ke li ege sopiras al ili kaj ke li estus feliĉa, se mi sendus lin por ili. Mi ne miras, ke li alkutimiĝis al ili…

La pluan interparolon ĉesigis la signaloj anoncantaj la alproksimiĝon de la vagonaro. Post momento en la mallumo aperis la lumigaj okuloj de lokomotivo, kaj samtempe aŭdiĝis ĝiaj penspirego kaj fajfado.

La vico de la lumigitaj vagonoj ŝoviĝis laŭlonge de la perono, ektremis kaj haltis.

— Mi vidis ilin en neniu fenestro — diris s-ro Rawlison. — Ili sidas eble pli interne, kaj probable ili tuj eliros.

La vojaĝantoj komencis elvagoniĝi, sed plej-parte araboj, ĉar El-Fachen, krom belaj palmaj kaj akaciaj arbetaroj havas nenion vidinda. La infanoj ne alvenis.

— Aŭ Ĥamiso ne kaptis la vagonaron en El-Wasta — aŭdiĝis kun la nuanco de malbona humoro s-ro Tarkowski — aŭ post nokta vojaĝo li preterdormis kaj ĉiuj alvenos nur morgaŭ.

Povas esti — respondis kun maltrankvilo s-ro Rawlison — aŭ povas ankaŭ esti, ke iu malsaniĝis.

— Sed Staĉjo telegrafus tiuokaze.

— Kiu scias, ĉu ni ne trovos depeŝon en la hotelo.

— Ni iru!

Sed en la hotelo atendis ilin neniu depeŝo. S-ro Rawlison estis pli kaj pli maltrankvila.

— Ĉu vi scias, kio povis ankaŭ okazi? — diris s-ro Tarkowski. Jen, se Ĥamiso preterdormis, tiam li ne sciigis pri tio la infanojn, alvenis ĉe ili hodiaŭ kaj anoncis, ke ili estas veturontaj morgaŭ. Antaŭ ni li mensogos, ke li miskomprenis niajn ordonojn. Ĉiuokaze mi telegrafos al Staĉjo.

— Kaj mi al la mudiro de Fajumo.

Post momento du depeŝoj estis forsenditaj. Ne estis ankoraŭ kaŭzoj por maltrankvilo, tamen en atendado de respondo la inĝenieroj malbone pasigis la nokton kaj la frua mateno trafis ilin sur la piedoj.

La respondo de la mudiro alvenis nur ĉirkaŭ je la deka horo kaj tekstis jene:

„Kontrolite en stacidomo. Infanoj elveturis hieraŭ al Gharak-el-Sultani".

Estas facile kompreni, kia konsterniĝo kaj kolerego ekkaptis la patrojn je tiu neatendita informo. Dum kelka tempo ili rigardis unu la alian, kvazaŭ ili tute ne komprenus la enhavon de la depeŝo, post kio s-ro Tarkowski, kiu estis impulsiĝema homo, batis per la manplato la tablon kaj diris:

— Tio estas la ideo de Staĉjo, sed mi dekutimigos lin de tiaj ideoj.

— Mi ne supozis tion pri li — respondis la patro de Nel.

Sed post momento li demandis:

— Kaj kio do pri Ĥamiso?

— Aŭ li ne trovis ilin kaj ne scias, kion fari, aŭ li veturis post ili.