Выбрать главу

— Same ankaŭ mi pensas.

Kaj unu horon poste ili ambaŭ ekiris al Medinet. En la tendoj ili sciiĝis, ke ne estas kamel-kondukistoj, kaj en la stacidomo oni konfirmis, ke Ĥamiso elveturis kun la infanoj al El-Gharak. La afero prezentis sin ĉiam pli malklare kaj oni povis ĝin klarigi nur en El-Gharak.

Kaj efektive nur tie komenciĝis malvualiĝi la terura realeco. La staciestro, la sama dormema egiptano kun malhelaj okulvitroj kaj kun ruĝa fezo, rakontis al ili, ke li vidis knabon ĉirkaŭ dek kvarjaran kaj okjaran knabineton kun nejuna negrino, kiuj forrajdis al la dezerto. Li ne memoras, ĉu estis entute ok aŭ naŭ kameloj, sed li rimarkis, ke unu el ili estis ŝarĝita kiel por pli longa vojo, kaj du beduenoj havis ankaŭ grandajn selsakojn — li ankaŭ rememoris, ke, kiam li rigardis la karavanon, unu el la kamelkondukistoj, sudanano, diris al li, ke ili estas la infanoj de angloj, kiuj antaŭe forveturis al Wadi-Rajan.

— Ĉu ĉi tiuj angloj jam revenis? — demandis s-ro Tarkowski.

— Jes. Ili revenis jam hieraŭ kun du ĉasitaj lupoj — respondis la staciestro — kaj tio eĉ mirigis min, ke ili ne revenas kune kun la infanoj. Sed mi ne demandis ilin pri tio, ĉar tio ne estas mia afero.

Dirinte tion, li foriris al siaj okupoj.

Dum tiu rakonto la vizaĝo de s-ro Rawlison paliĝis kiel papero. Rigardante per erarvagantaj okuloj la amikon, li deprenis la ĉapelon, levis la manplaton al la ŝvitkovrita frunto kaj ekŝanceliĝis, kvazaŭ li estus falonta.

— Rawlison, estu viro! — vokis s-ro Tarkowski. — Niaj infanoj forrabitaj! Oni devas ilin savi.

— Nel! Nel! — ripetadis la malfeliĉa anglo.

— Nel kaj Staĉjo! Pri tio ne kulpis Staĉjo. Oni perfide allogis kaj forkaptis ilin ambaŭ. Kiu scias kial. Eble por elaĉetpago. Ĥamiso sendube partoprenas la konspiron. Idriso kaj Gebhro ankaŭ.

Ĉe tio li rememoris, kion diris Fatmo, ke ambaŭ sudananoj apartenas al la dangala gento, en kiu naskiĝis Mahdi kaj ke el ĉi tiu gento devenas Ĥadigo, la patro de Ĥamiso. Je tiu rememoro la koro ŝajne haltis en lia brusto por momento, ĉar li bone konsciiĝis, ke la infanoj povis esti forkaptitaj ne por elaĉetpago, sed por interŝanĝo kontraŭ la familianoj de Smaino.

Sed kion faros kun ili la samgentanoj de la malbonaŭgura profeto? Kaŝiĝi en la dezerto aŭ ie ĉe la bordo de Nilo ili ne povas, ĉar en la dezerto ili ĉiuj povus morti pro malsato kaj soifo, kaj ĉe Nilo oni certe kaptus ilin. Eble ili forkuros kun la infanoj ĝis Mahdi.

Kaj ĉi tiu penso terurigis s-ron Tarkowski, sed la energia eksmilitisto baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis pripensi ĉion, kio okazis, kaj samtempe serĉi savrimedojn.

— Fatmo — li rezonis — havis nenian kaŭzon por sin venĝi, nek al ni, nek al niaj infanoj; se ili tamen estis forkaptitaj, do videble pro tio, por doni ilin en la manojn de Smaino. Neniuokaze minacas ilin la morto. Kaj tio estas feliĉo en la malfeliĉo, sed atendas ilin terura vojo, kiu povas esti pereiga por ili.

Kaj tuj li sciigis la amikon pri siaj pensoj, post kio li tiel diris:

— Idriso kaj Gebhro, kiel sovaĝaj kaj malsaĝaj homoj imagas, ke la trupoj de Mahdi estas jam proksime, kaj dume Kartumo, kiun Mahdi atingis, situas de tie du mil kilometrojn. Tiun vojon ili devas trairi laŭlonge de Nilo kaj ne malproksimiĝi de ĝi, ĉar alie la kameloj kaj homoj mortus pro soifo. Veturu tuj al Kairo kaj postulu de la kedivo, ke oni forsendu depeŝojn al ĉiuj militpostenoj kaj ke oni aranĝu postkuron dekstre kaj maldekstre laŭlonge de la rivero. Al la ĉebordaj ŝejkoj promesu por la ekkapto de la forkurintoj grandan premion. En la vilaĝoj ili haltigu ĉiujn, kiuj alproksimiĝos al la akvo. Tiamaniere Idriso kaj Gebhro devas nepre fali en la manojn de la estraro kaj ni reakiros niajn infanojn.

S-ro Rawlison regajnis jam sian trankvilon.

— Mi veturas — li diris. — Tiuj friponoj forgesis, ke la angla armeo de Wolseley, kiu rapidas helpe al Gordon, estas jam survoje kaj detranĉos ilin de Mahdi. Ili ne forkuros. Ili ne povas eskapi! Mi sendas tuj la depeŝon al nia ministro, kaj poste mi veturos. Kaj kion intencas vi?

— Mi telegrafos pri forpermeso kaj, ne atendante la respondon, mi ekiros sur Nilo al Nubio, serĉi iliajn postsignojn, por gardatenti la postkuron.

— Do ni devas renkontiĝi. ĉar mi faros la samon el Kairo.

— Bone! Kaj nun ek al la laboro!

— Kun helpo de Dio! — respondis s-ro Rawlison.

ĈAPITRO VII

Dume la kameloj kuregis kiel uragano tra la brilantaj sabloj en la luna lumo. Fariĝis jam profunda nokto. La luno, komence granda kiel disko kaj ruĝa, paliĝis kaj ruliĝis alten. La malproksimaj montetoj de la dezerto kovriĝis per muslin-arĝenta vaporaĵo, kiu, ne vualante iliajn konturojn, ŝanĝis ilin kvazaŭ en iujn lumaperaĵojn. De tempo al tempo aŭdiĝis de rokoj tie kaj aliloke dismetitaj la melankolia hurletado de ŝakaloj.

Pasis denove unu horo. Staĉjo ĉirkaŭbrakis sian amikinon kaj subtenis ŝin, penante tiamaniere mildigi la lacigan skuadon dum la furioza rajdado. La knabino ĉiam pli ofte demandis lin, kial ili tiel kuregas kaj kial oni vidas nek tendojn, nek la paĉjojn. Staĉjo decidis fine diri al ŝi la veron, kiun sekretigi estis neeble.

— Nel, — li diris — deprenu la ganton kaj nerimarkeble ĵetu ĝin teren.

— Kial, Staĉjo?

Kaj li alpremis ŝin al si kaj respondis kun ia nekutima karesemo:

— Faru, kion mi diris.

Per unu mano Nel tenis sin je Staĉjo kaj timis lasi lin, sed ŝi helpis sin tiamaniere, ke ŝi komencis depreni la ganton per la dentetoj — de ĉiu fingreto aparte — kaj fine, farinte tion, ŝi ĵetis ĝin teren.

— Post kelka tempo ĵetu la duan — diris Staĉjo. — Mi ĵetis jam la miajn, sed rimarki la viajn estos pli facile, ĉar ili estas helkoloraj.

Kaj vidante, ke la knabineto rigardas lin per demandaj okuloj, li daŭrigis:

— Ne teruriĝu, Nel… Sed povas esti… povas okazi, ke ni tute ne renkontos niajn patrojn…, ĉar verŝajne tiuj friponoj forkaptis nin perfide. Sed ne timu… ĉar, se tiel estas, tiam ekiros post ni la postkuro. Oni nin kuratingos kaj certe liberigos. Pro tio mi ordonis al vi ĵeti la ganton, por ke la postkuro povu trovi postsignojn. Dume ni povas fari nenion alian, sed poste mi ion elpensos… Tutcerte mi eltrovos ion, nur ne timu kaj fidu min…

Sed Nel, sciiĝinte, ke ŝi ne ekvidos la paĉjon, kaj ke ili forkuras ien en la foran dezerton, komencis tremi pro timo kaj plori, karese alpremante sin al Staĉjo kaj demandante kun plorego, kial ili estas forkaptitaj kaj kien oni kondukas ilin. Li konsolis ŝin laŭpove — kaj preskaŭ per la samaj vortoj, per kiuj lia patro konsolis s-ron Rawlison. Li certigis ŝin, ke la patroj mem postkuros ilin kaj sciigos ĉiujn garnizonojn laŭlonge de Nilo, ke, kio ajn okazus, li neniam forlasos kaj ĉiam defendos ŝin.

Sed la bedaŭro kaj sopiro al la patro estis en ŝi eĉ pli grandaj ol la timo, do ŝi ne ĉesis plori dum longa tempo kaj ili ambaŭ kuregis, malĝojaj, en la hela nokto, tra la palaj sabloj de la dezerto.

En Staĉjo tamen premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto. Pri tio, kio okazis, li ja vere ne kulpis, sed li rememoris sian antaŭan elmontriĝemon, kiun tiel ofte mallaŭdis ĉe li la patro. Antaŭe li estis konvinkita, ke ne ekzistas tia situacio, en kiu li ne helpus sin; li opiniis sin nevenkebla bravulo kaj li estis preta provoki la tutan mondon. Nun li komprenis, ke li estas nur malforta knabo, pri kiu ĉiu povas fari, kion li volas, kaj ke jen li kuregas sur kamelo kontraŭ sia volo kaj nur pro tio, ke tiun kamelon pelas de malantaŭe duonsovaĝa sudanano. Pro tio li sentis sin ege humiligita, kaj li vidis nenian rimedon kontraŭstari. Li devis rekoni antaŭ si mem, ke li simple timas tiujn homojn, tiun dezerton kaj tion, kio povas ilin ambaŭ trafi.

Tamen li promesis sincere, ne sole al ŝi, sed ankaŭ al si, ke li gardos kaj defendos ŝin, eĉ je la prezo de la propra vivo.