Nel, laca pro la ploro kaj furioza rajdo, kiu daŭris jam ses horojn, komencis fine dormeti, kaj eĉ komplete ekdormis. Staĉjo, sciante, ke kiu falos de sur la galopanta kamelo, povas esti mortigita surloke, alligis ŝin firme al si per ŝnuro, kiun li trovis hazarde ĉe la selo. Sed post kelka tempo ŝajnis al li, ke la kurado de la kameloj fariĝis malpli rapida, kvankam ili kuris nun sur glata kaj mola sablo. En la malproksimo oni vidis neklarajn montetojn, kaj sur la ebenaĵo komenciĝis kutimaj noktaj iluziobildoj. La luno brilis sur la ĉielo pli kaj pli pale, kaj dume antaŭ ili aperis rampantaj malalte, trangaj, rozkoloraj nubetoj, tute travideblaj, kvazaŭ teksitaj el lumo. Ili estiĝis pro nesciata kialo kaj ŝoviĝis antaŭen, kvazaŭ puŝitaj per facila vento. Staĉjo vidis, kiel la burnusoj de la beduenoj kaj la kameloj subite roziĝis, eniĝante en tiujn lumigitajn teritoriojn, kaj poste la tutan karavanon ĉirkaŭprenis la delikata, roza brilo. De tempo al tempo la nubaĵo alprenis palbluan koloron kaj tiel estis ĝis la montetoj.
Apud la montetoj la kurado de la kameloj ankoraŭ pli multe malrapidiĝis. Cirkaŭe oni vidis nun rokojn elstarantajn el la sablaj montetoj aŭ disĵetitajn inter superŝutaĵoj en sovaĝa malordo. La grundo fariĝis ŝtonriĉa. Ili pasis tra kelkaj malaltaĵoj, kovritaj de ŝtonoj, kaj tra lokoj similaj al sekiĝintaj riverujoj. De tempo al tempo ilian vojon baris interkrutejoj, kiujn ili devis ĉirkaŭrajdi. La bestoj komencis paŝi singarde, piedumante kvazaŭ en danco inter sekaj kaj malmolaj tufegoj, faritaj de jeriĥaj rozoj, per kiuj la superŝutaĵoj kaj rokoj estis kovritaj abunde. Ofte la kameloj faletadis kaj estis evidente, ke oni devas doni al ili ripozon.
Post kelka tempo la beduenoj haltis en la dezerta intermonto kaj, elseliĝinte, ekokupiĝis pri la malligado de la selsakoj. Idriso kaj Gebhro faris la samon. Oni komencis prizorgi la kamelojn, malstreĉi la selrimenojn, depreni la provianton kaj serĉi platajn ŝtonojn por aranĝi fajrujon. Estis nek brulligno, nek sekiĝinta sterko, kiun kutime uzas araboj, sed Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, kolektis sufiĉe da jeriĥaj rozoj, formis el ili grandan stakon kaj ekbruligis ĝin. Dum kelka tempo, kiam la sudananoj estis okupitaj pri la kameloj, Staĉjo, Nel kaj ŝia vartistino, la maljuna Dinah, troviĝis kune, tute izolitaj. Sed Dinah estis ankoraŭ pli terurigita ol la infanoj mem kaj ŝi tute ne povis paroli. Ŝi nur ĉirkaŭvolvis la knabineton per la varmiga plejdo kaj, sidiĝinte apud ŝi sur la tero, komencis kun ĝemo kisi ŝiajn manetojn. Staĉjo tuj demandis Ĥamison, kion signifas ĉio ĉi, kio okazis, sed li, ridante, nur rnontris al li siajn blankajn dentojn kaj iris kolekti plu brulmaterialon. Poste Idriso, demandita pri tio, respondis per unu vorto: "vi vidos", — kaj minacis al li per la fingro. Kiam fine ekbrilis la fajro el rozoj, kiuj pli bruletis ol flamis, ĉirkaŭis ĝin ĉiuj, krom Gebhro, kiu restis ankoraŭ apud la kameloj, kaj oni komencis manĝi maizflanojn kaj sekan ŝaf- kaj kapro-viandon. La infanoj, malsataj pro la longa rajdado, ankaŭ manĝis, kvankam Nel estis tre dormema kaj ŝiaj okuletoj fermiĝadis pro laciĝo. Sed intertempe en la eta lumo de la fajro aperis la malhelhaŭta Gebhro kaj, briletante per la okuloj, suprenlevis du malgrandajn helkolorajn gantojn kaj demandis:
— Kies ili estas?
— Miaj — respondis Nel dormeme kaj per laca voĉo.
— Viaj, malgranda aspido? — siblis tra la kunpremitaj dentoj la sudanano. — Tiamaniere vi signas la vojon, por ke via patro sciu, kien li devas nin postkuri?
Kaj tion dirinte, li batis ŝin per la skurĝo, terura araba vipo, kiu tranĉas eĉ la haŭton de kamelo. Nel, kvankam envolvita en dika plejdo, ekkriis pro doloro kaj pro timo, sed Gebhro ne sukcesis bati ŝin refoje, ĉar Staĉjo eksaltis sammomente kiel sovaĝa kato, puŝis lian bruston per la kapo kaj ekkaptis lian gorĝon.
Tio okazis tiel fulmrapide kaj neatendite, ke la sudanano falis dorsen kaj Staĉjo sur lin, kaj ili ambaŭ komencis ruliĝi sur la tero. La knabo por sia aĝo estis eksterordinare forta, tamen Gebhro baldaŭ subigis lin. Antaŭ ĉio li fortiris liajn manojn de sia gorĝo, post tio li turnis lian vizaĝon al la tero kaj, alpreminte per la pugno lian nukon, li komencis bati lian dorson per la skurĝo.
La krio kaj larmoj de Nel, kiu, kaptante la manojn de la sovaĝulo, petegis lin samtempe, ke li pardonu al Staĉjo, helpus nenion, se ne aperus ĉi-momente Idriso, kiu neatendite venis helpe al li. Li estis pli aĝa ol Gebhro, multe pli forta kaj de la komenco de la forkuro el Gharak-el-Sultani ĉiuj subordiĝis al liaj ordonoj. Nun li ŝiris la skurĝon el la mano de la frato kaj, forĵetinte ĝin malproksimen. kriis:
— For malsaĝulo!
— Mi mortbatos tiun skorpion! — respondis Gebhro, grincante per la dentoj.
Sed Idris kaptis lin je la brusto kaj, ekrigardinte en liajn okulojn, li komencis paroli per minaca, sed mallaŭta voĉo:
— La nobla Fatmo malpermesis fari malutilon al tiuj infanoj, ĉar ili protektis ŝin…
— Mi mortbatos! — ripetis kolere Gebhro.
— Kaj mi diras al vi, ke vi ne plu levos la skurĝon por bati ilin. Se vi tamen faros tion, mi redonos al vi por ĉiu bato dekoble.
Kaj li komencis skui lin kiel palman branĉon, post kio li tiel pluparolis:
— Ĉi tiuj infanoj estas la propraĵo de Smaino, kaj se iu el ili ne alvenos en vivanta stato, Mahdi mem (Dio plilongigu la tagojn de lia vivo!) ordonos pendigi vin. Ĉu vi nun komprenas, vi malsaĝulo?
La nomo de Mahdi faris sur ĉiuj liaj adeptoj tiel grandan impreson, ke Gebhro tuj mallevis la kapon kaj ripetadis kun teruro:
— Allah akbar! Allah akbar! (Dio estas granda!)
Staĉjo leviĝis de la tero, sed li sentis, ke, se lia patro povus lin vidi kaj aŭdi ĉi-momente, li estus certe fiera pri li, ĉar ne sole li eksaltis senhezite por savi la knabinon, sed ankaŭ nun, kvankam la batoj per la skurĝo kaŭzis al li bruldoloron, li ne pensis pri sia propra doloro, sed komencis konsoli la kompatindan knabineton kaj demandi, ĉu la batoj ne faris al ŝi iun malutilon.
Kaj poste li diris:
— Kiom mi ricevis, tiom mi ricevis, sed li ne kuraĝos sin ĵeti plu sur vin. Ho, se mi havus ian armilon!
La malgranda virineto ĉirkaŭis lian kolon per ambaŭ manoj kaj malsekigante liajn vangojn per larmoj, komencis certigi, ke ŝi ne multe suferis kaj ke ŝi ploras ne pro doloro, nur pro kompato al li. Post tio Staĉjo alproksimigis sian buŝon al ŝia orelo kaj diris, flustrante:
— Nel, ne ĉar li batis min sed ĉar li kuraĝis vin bati, mi ĵuras, ke mi ne pardonos al li.
Tiel finiĝis la okazaĵo. Post kelka tempo Gebhro kaj Idriso, repaciĝintaj jam, disetendis sur la tero siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur ili. Ĥamiso baldaŭ sekvis ilin. La beduenoj donis al la kameloj nutraĵon, post kio, sidiĝinte sur du el ili, ili ekrajdis direkte al Nilo. Nel kuŝigis sian kapeton sur la genuojn de la maljuna Dinah kaj tuj ekdormis. La fajro iom estingiĝis kaj baldaŭ aŭdiĝis nur la dentkrakado de la kameloj, kiuj remaĉis. Sur la ĉielo aperis nubetoj, kiuj de tempo al tempo vualis la lunon, sed la nokto estis lumplena. Malantaŭ la rokoj aŭdiĝis ĉiam sopira hurlado de ŝakaloj.
Post du horoj la beduenoj revenis sur la kameloj, portantaj akvon en ledaj sakoj. Disflamiginte la fajron, ili eksidis sur la sablon kaj komencis manĝi. Ilia alveno vekis Staĉjon, kiu ekdormetis, kaj la du sudananojn kaj Ĥamison, la filon de Ĥadigo. Tiam apud la fajro komenciĝis jena interparolo:
— Ĉu ni povas plurajdi? — demandis Idriso.
— Ne, ĉar ni devas ripozi, — ni kaj niaj kameloj.
— Ĉu iu vidis vin?
— Neniu. Ni atingis la riveron inter du vilaĝoj. De malproksime nur bojadis la hundoj.
— Oni devas ĉiam iri por akvo en la noktomezo kaj ĉerpi ĝin en senhomaj lokoj. Plej grave estas preteriri la unuan „challal" (katarakton), ĉar pli malproksime la vilaĝoj estas malmultaj kaj pli favoraj al la profeto. La postkuro sekvos nin tutcerte.