Post tio Ĥamiso turniĝis sur la ventron kaj, apogante sian vizaĝon per la manoj, li diris:
— La mehendisoj (inĝenieroj) antaŭe atendos la infanojn en El-Fachen dum la tuta nokto kaj ĝis la sekvanta vagonaro. Poste ili veturos al Fajumo, kaj de tie al Gharak. Ne pli frue ol tie ili ekkomprenos, kio okazis, kaj tiam ili devas reveni al Medinet, por sendi vortojn, kurantajn tra la kupra fadeno al la urboj apudnilaj, kaj rajdantojn sur kameloj, kiuj nin postkuros. Ĉio ĉi daŭros almenaŭ tri tagojn. Tial pli frue ni ne bezonas lacigi niajn kamelojn kaj ni povas trankvile „trinki fumon" el la piptuboj.
Tion dirinte, li altiris el la fajrujo flamantan stangeton de jeriĥa rozo kaj ekbruligis per ĝi la pipon, kaj Idriso komencis, laŭ la araba kutimo, ŝmaci pro kontento.
— Bone vi tion aranĝis, filo de Ĥadigo, — li diris — sed ni devas eluzi la tempon por dum ĉi tiuj tri noktotagoj atingi kiel eble plej malproksimen al sudo. Mi reekspiros pli trankvile nur tiam, kiam ni trarajdos la dezerton inter Nilo kaj Kharge (granda oazo okcidenten de Nilo). Donu Dio, ke la kameloj eltenu.
— Ili eltenos — aŭdiĝis unu el la beduenoj.
— Oni diras ankaŭ, — interrompis Ĥamiso — ke la armeo de Mahdi (Dio plilongigu lian vivon!) atingos jam baldaŭ Assuanon.
Tiam Staĉjo, kiu tre atente aŭskultis tiun interparolon, kaj bone memoris, kion antaŭe diris Idriso al Gebhro, leviĝis kaj diris:
— La armeo de Mahdi estas apud Kartumo.
— La! la! (ne! ne!) — neis Ĥamiso.
— Ne atentu liajn vortojn, — respondis Staĉjo — ĉar ne sole lia haŭto, sed ankaŭ lia cerbo estas nigra. Se vi ĉiun trian tagon aĉetus novajn kamelojn kaj kuregus kiel hodiaŭ, vi atingus Kartumon ne pli frue ol post unu monato, kaj krome vi certe ne scias, ke la vojon interbaros al vi la armeo ne egipta, sed angla…
Tiuj vortoj impresis ilin kaj Staĉjo, rimarkinte tion, parolis plu:
— Antaŭ ol vi troviĝos inter Nilo kaj la granda oazo, ĉiuj vojoj en la dezerto estos jam gardataj de tuta vico da militgardistoj. Ha! la vortoj tra la kupra fadeno kuras pli rapide ol la kameloj! Kiamaniere vi sukcesos eskapi?
— La dezerto estas larĝa — respondis unu el la beduenoj.
— Sed vi devas teni vin proksime al Nilo.
— Ni povas eĉ transiĝi kaj, se oni serĉos nin je ĉi tiu flanko de la rivero, ni estos je la alia.
— La vortoj, fulmkurantaj tra la kupra fadeno, atingos la urbojn kaj vilaĝojn ĉe ambaŭ riverbordoj.
— Mahdi sendos al ni anĝelon, kiu metos la fingrojn sur la okulojn de la angloj kaj turkoj (egiptanoj), kaj nin mem vualos per flugiloj.
— Idriso, — diris Staĉjo — mi ne turnas min al Ĥamiso, kies kapo estas kvazaŭ malplena kukurbo, nek al Gebhro, kiu estas ŝakalaĉo, sed al vi. Mi jam scias, ke vi volas venigi nin al Mahdi kaj transdoni nin en la manojn de Smaino. Sed, se vi faras tion pro monprofito, tiam sciu, ke la patro de ĉi tiu malgranda „bint" (knabineto) estas pli riĉa ol ĉiuj sudananoj kune.
— Kaj kio sekvas el tio? — interrompis Idriso.
— Kio? Reiru propravole, kaj la granda mehendiso kaj ankaŭ mia patro ne avaros por vi ĉiuj la monon.
— Aŭ ili liveros nin al la registaro, kiu tuj ordonos pendigi nin.
— Ne, Idriso. Vi sendube pendos, sed nur tiuokaze, se oni kaptos vin dum la forkurado. Kaj tio certe okazos. Sed, se vi mem reiros, neniu puno vin trafos kaj krom tio vi fariĝos riĉuloj ĝis la vivofino. Vi scias, ke la blankuloj el Eŭropo ĉiam plenumas siajn promesojn. Jen mi donas al vi ĵurpromeson en la nomo de ambaŭ mehendisoj, ke estos tiel, kiel mi diris.
Kaj Staĉjo estis efektive certa, ke lia patro kaj s-ro Rawlison centoble pli preferos plenumi la de li faritan promeson ol elmeti ilin ambaŭ, kaj precipe la knabineton Nel, al terura vojaĝo kaj ankoraŭ pli terura vivo inter la sovaĝaj kaj furiozaj bandoj de Mahdi.
Pro tio Staĉjo kun batanta koro atendis la respondon de Idriso, kiu profundiĝis en silenton kaj nur post kelka tempo respondis:
— Vi diras, ke la patro de la malgranda „bint" kaj la via donos al ni multan monon?
— Jes!
— Kaj ĉu ilia tuta mono kapablos malfermi al ni la pordon de la paradizo, kiun malfermos unu beno de Mahdi?
— Bismillah! — ekkriis je tio ambaŭ beduenoj kune kun Ĥamiso kaj Gebhro.
Staĉjo tuj perdis la tutan esperon, ĉar li sciis, ke la orientanoj ja estas monavidaj kaj korupteblaj, sed se la pura mahometano ekrigardas iun aferon flanke de sia religio, tiam ne estas en la mondo tiaj trezoroj, kiuj kapablus lin tenti.
Kaj Idriso, incitita per la ekkrio, parolis plu, kaj videble jam ne por respondi al Staĉjo, sed prefere por akiri pli da rekono kaj laŭdo flanke de siaj kamaradoj:
— Ni estas feliĉaj, ke ni apartenas al tiu generacio, kiu eligis la sanktan profeton, sed la nobla Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas liaj parencoj kaj la granda Mahdi amas ilin. Kiam do ni transdonos al li vin kaj la malgrandan „bint", li ŝanĝos vin kontraŭ Fatmo kaj ŝiaj filoj, kaj nin li ekbenos. Sciu, ke eĉ la akvo, en kiu li ĉiumatene lavas sin laŭ la reguloj de la Korano, sanigas malsanojn kaj pardonas pekojn, kaj tiom pli lia beno!
— Bismillah! — ripetis la sudananoj kaj beduenoj.
Sed Staĉjo, kaptante la lastan eblon de la savo, diris:
— Tiam forprenu min solan, kaj la beduenoj reiru kun la malgranda „bint". Kontraŭ mi oni eldonos Fatmon kaj ŝiajn filojn.
— Eĉ pli certe oni eldonos ŝin kontraŭ vi ambaŭ.
Je tio la knabo turnis sin al Ĥamiso:
— Via patro respondecos pri viaj agoj.
— Mia patro estas jam en la dezerto, sur la vojo al la profeto — rediris Ĥamiso.
— Do oni kaptos kaj pendigos lin.
Ĉi tie Idriso rekonis la neceson kuraĝigi siajn kamaradojn:
— Tiuj vulturoj — li diris — kiuj formanĝos la karnon de niaj ostoj, eble ankoraŭ ne estas elkovitaj. Ni scias, kio minacas nin, sed ni ne estas infanoj kaj la dezerton ni bone konas delonge. Tiuj homoj (ĉe tio li montris al la beduenoj) estis multfoje en Berberujo kaj ili konas tiajn vojojn, sur kiuj kuradas nur gazeloj. Tie neniu trovos nin kaj neniu postkuros nin. Ni devas deflankiĝi por akvo al Bahr-el Jussef, kaj poste al Nilo, sed ni faros tion nokte. Ĉu vi opinias, ke apud la rivero ne estas kaŝitaj amikoj de Mahdi? Kaj mi diros al vi, ke ju pli malproksime suden, des pli multaj ili estas, ke tutaj gentoj kaj iliaj ŝejkoj atendas nur konvenan momenton, por ekpreni la armilon defende al la vera religio. Ili mem liveros akvon, manĝaĵon, kamelojn — kaj erarigos la postkurantojn. Vere ni bone scias, ke al Mahdi estas longa vojo, sed ni scias samtempe, ke ĉiu tago alproksimigos nin al la ŝaffelo, sur kiu la sankta profeto genuas por preĝi.
— Bismillah! — ekkriis triafoje la kamaradoj.
Kaj estis videble, ke la estimo al Idriso pligrandiĝis inter ili. Staĉjo komprenis, ke ĉio estas perdita, do volante savi almenaŭ sian amikinon de la sudanana malico, li diris:
— Post ses horoj la malgranda fraŭlineto alvenis apenaŭ viva. Kiel vi povas pensi, ke ŝi eltenos tiel longan vojaĝon? Sed se ŝi mortos, mi mortos ankaŭ, kaj tiam kun kio vi alvenos al Mahdi?
Nun Idriso ne trovis respondon, kaj Staĉjo, vidinte tion, parolis plu:
— Kaj kiel akceptos vin Mahdi kaj Smaino, kiam ili sciiĝos, ke pro via malsaĝeco Fatmo kaj ŝiaj infanoj devos perdi la vivon?
Sed la sudanano jam rekonsciiĝis kaj respondis:
— Mi vidis, kiel vi kaptis Gebhron je la gorĝo. Je Allaho, vi estas vera leonido kaj ne mortos tiel facile, kaj ŝi…
Ĉe tio li rigardis al la kapeto de la dormanta Nel, apogita sur la genuoj de la maljuna Dinah, kaj li finis per ia strange milda voĉo:
— Por ŝi ni prizorgos sur la kamelĝibo nesteton, kiel por birdeto, por ke ŝi tute ne sentu laciĝon kaj povu dum la vojaĝo dormi same trankvile, kiel ŝi dormas nun.