La ripozintaj kaj trinkigitaj kameloj kuregis kun la rapideco de gazeloj. Saba restis malantaŭ ili, sed oni ne timis, ke ĝi perdos la vojon kaj ne aperos ĉe la unua haltejo. La dromedaro, sur kiu sidis Idriso kun Staĉjo, kuris tre proksime al la kamelo de Nel, tiel ke la infanoj povis libere interparoli. La sidloko, kiun aranĝis la sudananoj, montriĝis bonega kaj la knabineto aspektis en ĝi efektive kiel birdeto en la nesto. Ŝi ne povis elfali, eĉ dormante, kaj la vojaĝo lacigis ŝin multe malpli ol dum la nokto. La hela taglumo aldonis al ambaŭ infanoj kuraĝon kaj fidon. En la koron de Staĉjo eniĝis la espero, ke se Saba ilin atingis, tiam ankaŭ la postkurantoj scipovos fari la samon. En tiu espero li tuj partoprenigis Nel'on, kiu ekridetis al li unuafoje de post ilia forrabo.
— Kaj kiam oni atingos nin? — ŝi demandis france, por ke Idriso ne povu ilin kompreni.
— Mi ne scias. Eble hodiaŭ ankoraŭ, eble morgaŭ, eble post du aŭ tri tagoj.
— Sed ni ne vojaĝos returne sur kameloj?
— Ne. Ni vojaĝos nur al Nilo kaj per la akvovojo ĝis El-Wasta.
— Ho, bone! bone!
La kompatinda Nel, kiu antaŭe tiel ŝatis tian vojaĝon, videble nun estis sufiĉe tedita de ĝi.
— Per Nilo… ĝis El-Wasta kaj al la paĉjo! — ŝi ripetis per dormema voĉo.
Kaj ĉar ĉe la antaŭa haltejo ŝi ne bone dormis, ŝi baldaŭ endormiĝis profunde kiel oni kutimas dormi matene post granda laciĝo. Dume la beduenoj pelis la kamelojn senkompate kaj Staĉjo rimarkis, ke ili direktiĝas al la malproksima dezerto. Do, volante en Idriso malfirmigi la certecon, ke ili sukcesos eskapi la postkurantojn, kaj samtempe montri al li, ke li mem atendas ĝin sendube, li diris:
— Ni malproksimiĝas de Nilo kaj de Bahr-Jussef, sed tio nenion helpos al vi, ĉar oni ja ne serĉos vin ĉe la bordo, kie la vilaĝoj situas unu apud la alia, sed malproksime de ĝi.
Kaj Idriso demandis:
— De kie vi scias, ke ni malproksimiĝas de Nilo, se la bordoj ne estas videblaj de ĉi tie?
— Ĉar la suno, kiu estas je la orienta flanko de la ĉielo, varmigas niajn dorsojn; tio signifas, ke ni turniĝis okcidenten.
— Saĝa knabo vi estas — diris Idriso kun plena admiro.
Post momento li aldonis:
— Sed nek la postkurantoj atingos nin, nek vi forkuros.
— Certe, — rediris Staĉjo — mi ne forkuros… eble kun ŝi.
Kaj li montris al la dormanta Nel.
Ĝis la tagmezo ili kuregis preskaŭ senspire, sed kiam la suno suprenleviĝis pli alte kaj komencis iom fajri, la kameloj, kiuj kutime ŝvitas malmulte, surverŝiĝis per ŝvito, kaj ilia kuro fariĝis rimarkeble pli malrapida. La karavanon ĉirkaŭis ree rokoj kaj superŝutaĵoj. Intermontoj, kiuj dum pluvoj ŝanĝiĝas en riverfluejojn, formante t.n. „khor", aperis pli kaj pli ofte. La beduenoj fine haltis en unu el ili, tute kaŝitaj inter la rokoj. Sed apenaŭ ili alteriĝis de sur la kameloj, ili komencis terure krii kaj ĵetis sin antaŭen, ĉiam kliniĝante kaj ĵetante antaŭ si ŝtonojn. Al Staĉjo, kiu ankoraŭ ne elseliĝis, prezentiĝis stranga bildo. Jen el inter la sekaj arbustoj, kovrantaj la fundon de „khor", elŝoviĝis granda serpento kaj, tordiĝante fulmrapide inter la rokrompaĵoj, forkuris al iu kaŝejo konata al ĝi. La beduenoj tuj postkuris ĝin malcedeme, kaj ankaŭ Gebhro por helpi ilin eksaltis kun la tranĉilo en la mano. Sed, kaŭze de la malglata tereno, estis same malfacile trafi la serpenton per ŝtono, kiel trapiki ĝin per tranĉilo — pro kio ĉiuj tri revenis al la kameloj kun videbla teruro sur la vizaĝo.
Kaj aŭdiĝis kiel kutime la arabaj ekkrioj:
— Allah!
— Bismillah!
— Maŝallah!
Poste ambaŭ sudananoj komencis rigardi per ia stranga kaj samtempe esplora kaj demanda rigardo al Staĉjo, kiu tute ne povis kompreni, pri kio temas.
Dume Nel ankaŭ elseliĝis kaj, kvankam ŝi estis malpli laca ol nokte, Staĉjo sternis por ŝi la feltaĵon en ombra glata loko, por ke ŝi povu kuŝiĝi kaj etendi siajn piedetojn. La araboj okupiĝis pri la tagmeza nutraĵo, kiu konsistis nur el biskvitoj, daktiloj kaj unu gluto da akvo. La kamelojn oni ne trinkigis, ĉar ili trinkis jam nokte. La vizaĝoj de Idriso, Gebhro kaj la beduenoj estis pli kaj pli zorgoplenaj kaj la ripozhalto okazis en silento. Fine Idriso vokis Staĉjon al la flanko kaj komencis demandi lin kun la vizaĝo tre maltrankvila kaj enigma.
— Ĉu vi vidis la serpenton?
— Jes, mi vidis ĝin.
— Ĉu ne vi sorĉis, ĝin, ke ĝi aperu al ni?
— Ne.
— Nin certe trafos ia malfeliĉo, ĉar tiuj malsaĝuloj ne sukcesis ĝin mortigi!
— Trafos vin ĉiujn la pendigilo.
— Silentu! Ĉu via patro estas sorĉisto?
— Li estas — Staĉjo respondis senhezite, kompreninte tuj, ke tiuj sovaĝuloj kaj superstiĉuloj opinias la aperon de la amfibio malbona aŭguro kaj antaŭsigno, ke la forkuro ne sukcesos al ili.
— Do via patro sendis ĝin al ni — respondis Idriso — sed li devus kompreni, ke por lia sorĉo ni povas venĝi nin je vi.
— Nenion vi faros al mi, ĉar alie la filoj de Fatmo pagus por mia malutilo.
— Kaj ĉu tion ankaŭ vi jam komprenis? Sed memoru, ke, se mi ne estus alveninta je via defendo, vi estus sanginta sub la skurĝo de Gebhro — vi kaj ankaŭ la malgranda „bint".
— Pro tio mi protektos nur vin solan, kaj Gebhro estos pendigita.
Je tio Idriso rigardis Staĉjon dum momento kvazaŭ kun miro kaj diris:
— Nia vivo ankoraŭ ne estas en viaj manoj, kaj vi jam parolas al ni kiel nia estro…
Post momento li aldonis:
— Stranga vi estas „uled" (knabo) kaj tian mi ankoraŭ ne vidis. Mi estis ĝis nun bona por vi, sed vi moderiĝu kaj ne minacu.
— Dio punas la perfidon — respondis Staĉjo.
Tamen estis videble, ke la aplombo, kun kiu la knabo parolis, kune kun la malbona aŭguro sub la formo de la serpento, kiu sukcesis forkuri, altgrade maltrankviligis Idrison. Sidiĝinte jam sur la kamelo, li ripetis kelkfoje: „Jes! Mi estis bona al vi!", kvazaŭ li volus ĉiuokaze enkapigi tion al Staĉjo, kaj poste li komencis preĝi kaj traŝovi la rozari-globetojn faritajn el la nukso-ŝelo „dum".
Cirkaŭ la dua posttagmeze la varmego, malgraŭ la vintra sezono, fariĝis nekutima kaj neeltenebla. Sur la ĉielo estis neniu nubeto, sed la randoj de la horizonto griziĝis. Super la karavano ŝvebis kelkaj vulturoj, kies plenstreĉitaj flugiloj ĵetis moveblajn nigrajn ombrojn sur la paleflavan sablon. En la arda aero oni kvazaŭ flarsentis brulodoron. La kameloj, ne ĉesante kuregi, komencis strange grunti. Unu el la beduenoj alproksimiĝis al Idriso:
— Prepariĝas io malbona — li diris.
— Kion vi pensas? — demandis la sudanano.
— La malbonaj spiritoj vekis la venton dormantan en la okcidenta flanko de la dezerto, kaj ĝi leviĝis el la sablo kaj kuras kontraŭ ni.
Idriso leviĝis iom sur la selo, rigardis al la malproksimo kaj rediris:
— Jes. Ĝi venas de okcidento kaj sudo, sed kutime ĝi ne estas tiel furioza kiel „khmasin" (la vento same sud-okcidenta, blovanta nur printempe).
— Antaŭ tri jaroj ĝi tamen superŝutis tutan karavanon apud Abu-Hamel, kaj ĝi deblovis ĝin nur dum la pasinta vintro. Yalla! Ĝi povas esti sufiĉe forta, por ŝtopi la naztruojn de la kameloj kaj sekigi la akvon en la sakoj.
— Oni devas kuregi, por ke ĝi puŝu nin nur per unu flugilo.
— Ni kuras rekte al ĝi kaj ni ne sukcesos eviti ĝin.
— Ju pli rapide ĝi alvenos, des pli rapide ĝi preterblovos kaj estos for.
Dirinte tion, Idriso ekbatis la kamelon per la skurĝo, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Dum kelka tempo oni aŭdis nur la obtuzajn frapojn de la dikaj vipoj similaj al la manklakado kaj la ekkriojn: „Yalla!"… En la sudokcidento la antaŭe blanketa horizonto iĝis nun iom malhela. La varmego ĉiam daŭris kaj la suno brulis sur la kapoj de la rajdantoj. La vulturoj videble tre alte suprenleviĝis, ĉar la ombroj de iliaj flugiloj malgrandiĝis pli kaj pli kaj fine ili tute malaperis.