Fariĝis sufoke.
La araboj kriis al la kameloj, ĝis iliaj gorĝoj estis tute sekaj, post kio ili mutiĝis kaj ekestis tombeja silento, interrompata de la best-ĝemoj. Du malgrandaj sablaj vulpetoj kun grandaj oreloj preterkuris la karavanon, forkurante en la kontraŭan direkton.
La sama bedueno, kiu antaŭe parolis kun Idriso, reaŭdiĝis per iu stranga, kvazaŭ ne-sia voĉo:
— Tio ne estos ordinara vento. Postkuras nin malbonaj sorĉoj. Ĉion kulpas la serpento…
— Mi scias — respondis Idriso.
— Rigardu, la aero vibras. Tio ne okazas vintre.
Kaj la arda aero komencis pli kaj pli vibri kaj pro la okuliluzio ŝajnis al la rajdantoj, kvazaŭ vibrus ankaŭ sablo. La bedueno deprenis de sur la kapo sian traŝvititan kufon kaj diris:
— La koro de la dezerto batas pro timo.
Kaj tiam subite la dua bedueno, veturanta ĉe la fronto kiel kamelgvidanto, returniĝis kaj komencis voki:
— Ĝi venas jam! Ĝi venas!
Kaj efektive la vento alvenis. En la malproksimo aperis kvazaŭ malhela nubo, kiu fariĝis pli kaj pli alta kaj alproksimiĝis al la karavano. Ekmoviĝis ankaŭ ĉirkaŭe la plej proksimaj aerondoj kaj subitaj ekblovoj komencis kuntordi la sablon. Tie kaj aliloke formiĝis funeloj, kvazaŭ iu borus per bastono la supraĵon de la dezerto. En kelkaj lokoj leviĝis rapidaj sabloturniĝoj similaj al kolonoj, maldikaj ĉe la malsupro kaj disvolviĝintaj kiel plumtufo en la supro. Sed ĉio ĉi daŭris unu palpebrumon. La nubo, kiun vidis la unua kamelgvidanto, alflugis kun nekomprenebla rapideco. Inter la homojn kaj bestojn kvazaŭ ekbatis la flugilo de giganta birdego. En unu momento la okuloj kaj buŝoj de la rajdantoj pleniĝis per polva kirliĝo. La polvaj nuboj malebligis vidi la ĉielon kaj vualis la sunon, kaj tuj ekestis krepusko. La homoj komencis perdi sin el la okuloj, kaj eĉ la plej proksimaj kameloj konturiĝis kvazaŭ en nebulo.
Ne muĝo — ĉar en la dezerto ne estas arboj — sed la bruego de uragano obtuzigis la vokadon de la gvidanto kaj la bestoblekadon. En la aero estis flarebla tia odoro, kian havas karbohaladzo. La kameloj haltis kaj, forturniĝinte de la vento, etendis siajn longajn kolojn malsupren, tiel, ke iliaj naztruoj tuŝis preskaŭ la sablon.
La sudananoj tamen ne volis permesi la halton, ĉar karavanoj kiuj haltas dum uragano, estas ofte superŝutitaj. Plej bone estas tiam kuregi kune kun la vento, sed Idriso kaj Gebhro ne povis tion fari, ĉar tiamaniere ili revenus al Fajumo, de kie ili ĵus atendis la postkurantojn. Do, kiam la unua ekbato forpasis, ili denove kurigis la kamelojn.
Ekestis momenta silento, sed la brunruĝa krepusko tre malrapide disfluis, ĉar la sunlumo ne povis traiĝi tra la polva nubaro ŝvebanta en la aero. Pli dikaj kaj pli pezaj sableroj komencis tamen malleviĝi. Ili plenigis ĉiujn fendojn kaj truetojn en la seloj kaj restis en la vestfaldoj. Homoj kaj bestoj ĉe ĉiu spiro entiris la polvon, kiu vundetis iliajn pulmojn kaj knaris en la dentoj. Ĉe tio la vento povis ĉiumomente denove leviĝi subite kaj tute vuali la mondon. Al Staĉjo venis la penso, ke se en la momento de tiaj mallumoj li troviĝus sur unu kamelo kun Nel, tiam li povus ĝin returni kaj forkuri kun la vento norden. Kiu scias, ĉu oni vidus ilin en la plena krepusko kaj elementkaoso. Kaj se ili sukcesus atingi la unuan vilaĝon situantan super Bahr-Jussef apud Nilo, ili estus savitaj. Idriso kaj Gebhro eĉ ne kuraĝus postkuri ilin, ĉar ili tuj povus fali en la manojn de la tieaj „zabtje".
Staĉjo, konsiderinte ĉion ĉi, tuŝis la brakon de Idriso kaj diris:
— Donu al mi la akvosakon.
Idriso ne rifuzis, ĉar, kvankam matene ili rimarkeble eniĝis en la foran dezerton kaj ili estis sufiĉe malproksime de la rivero, tamen ili havis ankoraŭ sufiĉan akvo-provizon, kaj la kameloj trinkis abunde dum la nokta haltejo. Krom tio, kiel homo bone konanta la dezerton, li sciis, ke post la uragano kutime venas la pluvo, kaj la sekaj „khor" ŝanĝiĝas tuj en riveretojn.
Staĉjo efektive tre soifis, do li trinkis sufiĉe da akvo, post kio, ne redonante la sakon, li ree brakfrapis Idrison:
— Haltigu la karavanon.
— Kial? — demandis la sudanano.
— Tial, ke mi volas transsidiĝi sur la kamelon de la malgranda "bint" kaj doni al ŝi la akvon.
— Dinah havas pli grandan akvosakon ol mi.
— Sed ŝi estas avida kaj certe ŝi jam malplenigis ĝin. En ŝia selo, kiun vi faris simila al korbo, devas troviĝi multe da sablo. Dinah ne povas certe helpi al si pri tio.
— La vento ekfurizos post kelkaj momentoj kaj ĝi ree superŝutos ĉion.
— Des pli la malgranda,bint" bezonos mian helpon.
Idriso ekbatis la kamelon per la vipo, kaj dum momento ili rajdis silente.
— Kial vi ne respondas? — demandis Staĉjo.
— Ĉar mi pripensas, ĉu estus pli bone alligi vin al la selo, aŭ kunligi viajn manojn surdorse.
— Vi freneziĝis!
— Ne. Sed mi divenis, kion vi volas fari.
— La postkurantoj ĉiuokaze atingos nin, do mi ne bezonas tion fari.
— La dezerto estas en Diaj manoj.
Ili ree silentis. La plej dikaj sableroj tute falis teren; restis en la aero nur la subtila, ruĝa polvo, io en la speco de mielroso, tra kiu la suno brilis kvazaŭ kupra disko. Sed oni povis jam vidi pli malproksimen. Antaŭ la karavano tiriĝis nun la ebenaĵo, ĉe kies rando la akrevidaj okuloj de la araboj rimarkis novan nubon. Ĝi estis pli alta ol la antaŭa, kaj krom tio elŝprucis el ĝi kvazaŭ kolonoj, kvazaŭ gigantaj kamentuboj plilarĝiĝintaj ĉe la supro. Je tiu vido la koroj de la araboj kaj beduenoj ektremis, ĉar ili rekonis la grandajn sabloturniĝojn. Idriso levis la manojn kaj, alproksimiginte la manplatojn al siaj oreloj, li kliniĝis honore al la alfluganta ventego. Lia religio de unusola Dio ne malhelpis lin videble adori kaj timi aliajn idolojn, ĉar Staĉjo ekaŭdis klare liajn vortojn: Sinjoro! Ni estas viaj infanoj, do vi ne formanĝos nin!
Kaj „sinjoro" ĝuste alflugis kaj skuis la kamelojn per tiel granda forto, ke ili apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. La bestoj kunpremiĝis nun en densa amaso, kun la kapoj turnitaj al ties centro. Ekmoviĝis tutaj sabloamasoj. La karavanon ĉirkaŭis krepusko ankoraŭ pli densa ol antaŭe, kaj en tiu krepusko flugis preter la rajdantoj iaj ankoraŭ pli malhelaj, neklaraj objektoj, kvazaŭ grandegaj birdoj aŭ kameloj dispelitaj kune kun la uragano.
Timo ekkaptis la arabojn, al kiuj ŝajnis, ke tio estas la spiritoj de bestoj kaj homoj perdiĝintaj sub la sablo. Meze de la furiozeco kaj bruego de la uragano oni aŭdis strangajn voĉojn, kiuj similis jen al plorego, jen al rido, jen al vokado pri helpo. Sed ili estis nur iluzioj. La karavanon minacis centoble pli terura, reala danĝero. La sudananoj sciis bone, ke se iu el la grandaj sabloturniĝoj, formiĝantaj senĉese, ekkaptos ilin per siaj tordiĝoj, tiam ĝi faligos la rajdantojn kaj dispelos la kamelojn. Kaj se ĝi rompiĝos kaj falos sur ilin, tiuokaze ĝi ŝutos en unu momento super ili grandegan sablan tombon, en kiu ili atendos, ĝis la sekva uragano malkovros iliajn skeletojn.
Staĉjo eksentis kapturniĝon, la spiro mankis en la brusto kaj la sablo blindigis lin. Sed de tempo kaj tempo ŝajnis al li, ke li aŭdas la ploron kaj vokadon de Nel, do li pensis nur pri ŝi. Profitante de tio, ke la kameloj staris en densa aro kaj ke Idriso ne povis nun priatenti lin, li decidis transsidiĝi senbrue sur la kamelon de la knabineto, jam ne por forkuri, sed ĉefe por helpi kaj kuraĝigi ŝin. Sed apenaŭ li kurbigis siajn piedojn kaj etendis la manojn, por ekkapti la selrandon de Nel, la grandega pugno de Idriso skuis lin. La sudanano kaptis lin neatendite, kvazaŭ li estus plumeto, metis lin antaŭ si kaj komencis lin ligi per palma ŝnuro, kaj post la kunligo de liaj manoj li kuŝpendigis lin sur la selo. Staĉjo kunpremis la dentojn kaj kontraŭstaris, kiel li nur povis, sed vane. Havante la gorĝon seka kaj la buŝon sabloplena, li ne povis kaj ne volis konvinki Idrison, ke li deziris nur helpi la knabineton kaj ne forkuri.