Выбрать главу

Tamen post momento, sentante, ke li sufokiĝos, li komencis voki per sufokita voĉo:

— Savu la malgrandan „bint"!…. savu la malgrandan „binit"!

Sed la araboj preferis pensi pri sia propra vivo. La sabloblovado fariĝis tiel terura, ke nek ili povis sidi sur la kameloj, nek la kameloj povis stari sur la sama loko. La du beduenoj, krom tio Ĥamiso kaj Gebhro saltis teren, por teni la bestojn per la ŝnuroj, kiuj estis fiksitaj al la rimenoj sub iliaj subaj mekseloj. Idriso, forpuŝinte Staĉjon en la malantaŭan parton de la selo, faris la samon. La bestoj disstarigis la piedojn kiel eble plej larĝe, por kontraŭstari la furiozan ventegon, sed mankis al ili la fortoj. Kaj la karavano, vipita per la gruzo, kiu tranĉis ilin kvazaŭ per centoj da batoj, kaj per la sablo, kiu pikis kvazaŭ per pingloj, komencis turniĝi jen pli malrapide, jen pli rapide, kaj retiriĝi kontraŭ la uragan-puŝego. De temo al tempo la ventego elŝiradis kavojn sub iliaj piedoj, jen ree la sablo kaj gruzo, refrapante de la kameldorsoj, formis momente altaĵojn, kiuj atingis iliajn genuojn kaj leviĝis eĉ pli alte. Tiamaniere pasis horo post horo.

La danĝero fariĝis ĉiam pli terura. Idriso ekomprenis fine, ke la sola savo estos eksidi sur la kamelojn kaj kuri kun la ventego. Sed tio signifus reiri al la direkto de Fajumo, kie atendis ilin la egiptaj juĝoj kaj la pendigilo.

— Ha! bedaŭrinde — ekpensis Idriso — la uragano devis haltigi ankaŭ la postkurantojn, kaj tuj kiam ĝi ĉesos, ni ekiros denove suden.

Kaj li komencis kriegi, ke oni ree sidiĝu sur la kamelojn.

Sed subite okazis io, kio tute ŝanĝis la situacion.

Jen, neatendite, tra la malhelaj preskaŭ nigraj sablo-nuboj brilis grizblua lumo. La mallumo fariĝis poste ankoraŭ pli profunda, sed samtempe leviĝis tondro dormanta en pli altaj regionoj kaj vekita de la ventego. Ĝi komencis ruliĝi inter la araba kaj libia dezertoj — potenca, minaca, furioza. Ŝajnis, ke el la ĉielo malsuprenruliĝas montoj kaj rokoj. Surdiganta krako potenciĝis, kreskis, skuadis la teron, ĉirkaŭkuris la tutan horizonton — ialoke ĝi eksplodis kun forto tiel terura, kvazaŭ la rompiĝanta firmamento falus teren; — poste ĝi denove ruliĝis kun obtuza, senĉesa bruego; ree eksplodis, ree rompiĝis, blindigis per fulmoj, bategis per tondroj, supren kaj malsuprenleviĝis, krakis kaj daŭris.

La vento silentiĝis, kvazaŭ terurita, kaj kiam post longa tempo ie en la nemezurebla malproksimo la ĉielpordego fermiĝis post la tondro, ekestis tombeja silento.

Sed post kelka tempo en tiu silento eksonis la voĉo de la gvidanto:

— Dio estas super la fulmotondro kaj uragano! Ni estas savitaj.

Ĉiuj ekiris. Sed ĉirkaŭis ilin nokto tiel malluma, ke kvankam la kameloj kuris unu proksime al la alia, la homoj ne povis vidi sin reciproke, kaj ili devis ofte voki sin laŭte por ne perdiĝi en tiu mallumo. De tempo al tempo la blindigaj fulmoj, grizbluaj aŭ ruĝaj, dislumigis la sablan spacon, sed post ili aperis la mallumo tiel densa, ke ĝi ŝajnis preskaŭ palpebla. Malgraŭ la fido, kiun enverŝis en la korojn de la sudananoj la voĉo de la gvidanto, la maltrankvilo ankoraŭ ne forlasis ilin, ĝuste pro tio, ke ili antaŭenŝoviĝis blinde, ne sciante efektive, kien ili rapidas — ĉu ili eble turniĝas ronde aŭ reiras norden. La bestoj faletadis tre ofte kaj ne povis kuri rapide, kaj krome ili penspiregis iom strange kaj tiel laŭte, ke al la rajdantoj ŝajnis, kvazaŭ la tuta dezerto spiregus pro timego. Fine ekfalis la unuaj grandaj pluvogutoj, kio preskaŭ ĉiufoje sekvas post la uragano, kaj samtempe la voĉo de la gvidanto aŭdiĝis tra la mallumo:

— Khor!…

Ili atingis intermonton. La kameloj haltis ĉe ĝia rando, post kio ili komencis malsupreniri tre singarde.

ĈAPITRO IX

La „khor" estis larĝa kaj ĝia fundo superŝutita de ŝtonoj, inter kiuj kreskis nanaj kaj dornaj arbustoj. Ĝian Sudan flankon formis altaj rokoj plenaj de disfalaĵoj kaj kavaĵoj. La araboj ekkonis ĉion ĉi ĉe la lumo de la senbruaj, sed pli kaj pli oftaj fulmoj. Baldaŭ ili malkovris en la roko iun specon de malprofunda groto kaj antaŭ ĉio vastan kavernon, kie la homoj povis facile lokiĝi, kaj okaze de la pluvo trovi konvenan rifuĝejon. Por la kameloj troviĝis ankaŭ oportuna loko sur la malgranda altaĵo apud la kaverno. La beduenoj kaj la du sudananoj deprenis de ili la selojn kaj la ŝarĝojn, por ke ili povu bone ripozi. Kaj Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, okupiĝis dume pri la fortranĉado de dornarbustoj por fajro. La grandaj unuopaj pluvogutoj falis senĉese, sed la pluvego komenciĝis nur kiam la homoj jam kuŝiĝis por dormi. Komence estis, kvazaŭ falus akvoŝnuretoj, poste ŝnuregoj, kaj fine ŝajnis, ke tutaj riveroj malsuprenfluas el nevideblaj nuboj. Estas ĝuste tiaj pluvoj, kiuj okazas unufoje en kelkaj jaroj, superakvas eĉ vintre la kanalojn kaj Nilon, kaj en Adeno ili plenigas per akvo la grandegajn cisternojn, sen kiuj la urbo tute ne povus ekzisti. Staĉjo neniam en sia vivo vidis ion similan. Sur la fundo de la „khor" komencis brui la torento; la enirejon al la groto vualis kvazaŭ akvokurteno, kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis nur la plaŭdado kaj bruado de la pluvoakvo. La kameloj staris sur ŝtona grundo kaj la pluvego povis esti por ili nur agrabla duŝo; tamen la araboj ofte rigardis eksteren, ĉu al ili minacas ia danĝero. Kaj al la homoj estis agrable sidi en la groto, ŝirmanta kontraŭ la pluvo, ĉe la fajro, kiu vigle flamis. Sur iliaj vizaĝoj bildiĝis la ĝojo. Idriso, kiu tuj post la alveno malligis la manojn de Staĉjo, por ke li povu manĝi, nun turnis sin al li kaj mokridetante diris:

— Mahdi estas pli potenca ol ĉiuj blankaj sorĉistoj. Jen li silentigis la uraganon kaj alportis la pluvon.

Staĉjo respondis nenion, ĉar li okupis sin pri Nel, kiu estis preskaŭ senviva. Antaŭ ĉio li skuis la sablon el ŝiaj haroj. Poste, ordonante al la maljuna Dinah elpaki la necesajn aĵojn, kiujn ŝi kunportis el Fajumo, pensante, ke la infanoj vojaĝas al siaj patroj, li prenis viŝtukon, trempis ĝin en akvo kaj frotis per ĝi la okulojn kaj la tutan vizaĝon de la etulino. Dinah ne estis kapabla fari tion, ĉar vidante malbone nur per unu okulo, ŝi perdis preskaŭ komplete la vidpovon dum la uragano, kaj la lavado de ŝiaj brulumaj palpebroj havigis al ŝi momente nenian mildiĝon. Nel subiĝis pasive al ĉiuj operacioj de Staĉjo, ŝi rigardis lin kvazaŭ lacigita birdeto, kaj nur kiam li deprenis ŝiajn ŝuetojn por elŝuti el ili la sablon kaj poste sternis al ŝi la feltaĵon, tiam ŝi ĵetis siajn braketojn ĉirkaŭ lian kolon. Kaj en lia koro naskiĝis granda kompatsento. En ĉi tiu momento li opiniis sin ŝia protektanto, la pli aĝa frato kaj la sola ŝirmanto de Nel. Samtempe li rimarkis, ke tiun etan fratinon li ege amas, multe pli ol kiam ajn antaŭe. Li amis ŝin ankaŭ en Port-Saido, sed li traktis ŝin tiam kiel infanon — do ekzemple neniam antaŭe enkapiĝis al li la penso, ke li povus kisi ŝian maneton por diri „bonan nokton". Se iu sugestus lin tiudirekte, li opinius, ke fraŭlo, kiu finis sian dektrian jaron, ne povas fari ion similan sen malpliigo de siaj digno kaj aĝo. Sed nun la komuna sorto vekis en li la dormantan sentemon, do li kisis ne nur unu, sed ambaŭ manetojn de la knabineto.

Malleviĝinte, li plu pensis pri ŝi kaj decidis efektivigi iun eksterordinaran agon por liberigi ŝin el la kaptiteco. Li estis preta por ĉio, eĉ por suferoj kaj morto, nur kun tiu sekreta kaj eta kondiĉo, ke la vundoj ne estu tro dolorigaj kaj la morto ne estu la vera morto, ĉar tiuokaze li ne povus vidi la feliĉon de la liberigita Nel. Poste li komencis konsideri la plej heroajn kaj taŭgajn savrimedojn, sed liaj pensoj ĉe tio komencis malklariĝi. Dum momento ŝajnis al li, ke tutaj sablonuboj superŝutas ilin. Poste, ke ĉiuj kameloj eniĝas en lian kapon, kaj li ekdormis.