Выбрать главу

Ankaŭ la araboj, prizorginte la kamelojn, ege laciĝintaj pro la batalo kun la uragano, falis en profundan dormon. La fajro estingiĝis; en la groto ekregis mallumo. Baldaŭ aŭdiĝis la ronkado de la dormantoj, kaj de ekstere oni aŭdis la plaŭdadon de la pluvo kaj la bruon de la akvo, kiu frapis kontraŭ la ŝtonoj sur la fundo de la „khor". Tiamaniere pasis la nokto.

Sed antaŭ la tagiĝo sento de malvarmo vekis Staĉjon el profunda dormo. Montriĝis, ke la akvo kolektiĝinta en disfalaĵoj sur la supro de la roko, traiĝante iom post iom, guto post guto, tra iu fendo en la arkaĵo de la groto, komencis fine guteti sur lian kapon. La knabo eksidis sur la feltaĵo, kaj dum kelka tempo li luktis kun la dormo, ne povante orientiĝi, kie li estas kaj kio okazas al li. Sed post momento li rekonsciiĝis.

— Ha, mi scias! — li pensis. — Hieraŭ estis uragano, kaj ni estas forkaptitaj, kaj tio estas la groto, kien ni rifuĝis antaŭ la pluvego.

Kaj li ĉirkaŭrigardis. Unue li rimarkis kun miro, ke ne plu pluvas kaj ke en la groto ne plu estas mallumo, ĉar ĝin lumigas la luno, troviĝanta malalte sur la horizonto pro sia subiro. Ĉe ĝia pala lumo oni povis vidi la tutan internon de la larĝa, sed neprofunda groto. Staĉjo vidis klare la arabojn kuŝantajn unu apud la alia, kaj ĉe la alia flanko de la groto la blankan veston de Nel, kiu dormis apud Dinah.

Kaj denove granda karesemo ŝteliĝis en lian koron.

— Ŝi dormas, dormas — li diris al si mem — kaj mi maldormas kaj… mi devas ŝin savi.

Poste, rigardinte la arabojn, li spirite diris:

— Ho, kiel mi volus tiujn friponojn…

Subite li ektremis.

Jen lia rigardo falis sur la ledan ujon, en kiu estis la pafilo donacita al li je Kristnasko — kaj sur la ladan skatolon kun ŝargaĵoj, kiu kuŝis inter li kaj Ĥamiso, tiel proksime, ke sufiĉus nur etendi la manon.

Lia koro komencis forte bati kaj pulsi. Se li sukcesus atingi la pafilon kaj ŝargajojn, li simple fariĝus estro de la situacio. Tiuokaze li povus eliĝi senbrue el la kaverno, kaŝiĝi en distanco de kelkdekoj da paŝoj inter la ŝtonegoj kaj de tie gardi la elirejon.

— Kiam la sudananoj kaj beduenoj — li pensis — vekiĝos kaj rimarkos, ke mi forestas, ili tuj elkuros kune el la kaverno, sed tiam mi faligos la du unuajn per du pafoj, kaj antaŭ ol alkuros la aliaj, la pafilo estos ree ŝargita. Restos nur Ĥamiso, sed rilate al ĉi tiu mi facile trovos taŭgan rimedon.

Ĉi-momente li prezentis al si kvar kadavrojn kuŝantajn en sango, kaj tuj teruro ekkaptis lin. Mortigi kvar homojn! Ili ja estas friponoj, sed ĉiuokaze la ago estos terura. Li rememoris, kiam foje en Port-Saido li vidis laboriston mortigitan per la turnilo de la vapora drag-maŝino kaj kiel impresis lin tiu konvulsiinta hom-restaĵo kuŝanta en ruĝa sango. Kaj li eksentis abomenon je la sola rememoro. Kaj nun oni devus mortigi la kvaron!… Peko kaj teruro!

Ne, ne! Tion li neniam povos fari.

En li baraktis la pensoj. Por si mem li neniam farus tion — jes!

Sed temas ja pri Nel, temas pri ŝia defendo, pri ŝia savo kaj pri ŝia vivo, ĉar ŝi ne eltenos ĉion ĉi kaj certe mortos, aŭ dumvoje, aŭ inter la sovaĝaj kaj brutiĝintaj derviŝ-bandoj. Kion signifas la sango de tiaj kanajloj kompare kun la vivo de Nel, kaj ĉu en simila situacio oni devas heziti?

— Por Nel! Por Nel!

Sed subite tra la kapo de Staĉjo flugis la penso, de kiu liaj haroj tuj ekstaris pro timo. Kio okazos, se iu el tiuj rabistoj metos la tranĉilon al la brusto de Nel kaj deklaros, ke li mortigos ŝin, se li — Staĉjo — ne subigos sin kaj ne redonos al ili la pafilon. Kaj tiam kion li faros?

— Tiam — li respondis al si mem — mi tuj subigos min al ili.

Kaj en la sento de sia malpovo, li ĵetis sin denove sur la feltaĵon. La luno rigardis jam nur malrekte tra la malfermaĵo de la kaverno, kaj en tiu fariĝis pli mallume. La araboj ronkis senĉese. Staĉjo kuŝis dum kelka tempo senmove, post kio nova ideo enkapiĝis al li kaj komencis lin turmenti. Kaj se li, elŝoviĝinte kun la armilo kaj kaŝinte sin inter la rokoj, ne mortigus la homojn, nur mortpafus la kamelojn? Granda domaĝo kaj bedaŭro pri tiuj senkulpaj bestoj — estas vere, tamen kion do fari? Homoj ja buĉas bestojn ne nur por sia vivosavo, sed ankaŭ por akiri manĝaĵon. Estas certa afero, ke se li sukcesus mortpafi kvar, kvin kamelojn, tiam la plua vojaĝo fariĝus malebla. Neniu el la karavananoj kuraĝus iri al la ĉebordaj vilaĝoj por aĉeti novajn kamelojn. Kaj tiuokaze Staĉjo promesus en la nomo de la patroj senpunecon kaj eĉ mon-premiojn — kaj… al ili restus nenio alia, ol konsenti kaj reveni.

Jes. Sed se ili ne donos al li la tempon por fari tiujn promesojn kaj mortigos lin en la unua momento de sia kolerego?

Doni la tempon kaj aŭskulti lin ili devas nepre, ĉar, havante en la mano la pafilon, li scipovos reteni ilin en konvena distanco, ĝis li estos dirinta ĉion. Kiam li tion faros, ili komprenos, ke la sola rimedo kaj savo por ili estas subiĝi. Tiam li fariĝos la gvidanto de la karavano kaj kondukos ĝin rekte al Bahr-Jussef kaj al Nilo. Envere oni ja estas nun sufiĉe malproksime de ili, eble je unu aŭ du tagoj da vojaĝo, ĉar pro singardo la araboj deflankiĝis sufiĉe en la profundan dezerton. Sed tio ne malhelpos; restos ja ankoraŭ kelkaj kameloj, kaj sur unu el ili rajdos Nel. Staĉjo komencis kun atento rigardi la arabojn. Ili ĉiuj dormis profunde, kiel dormas homoj ege lacigitaj, sed ĉar la nokto estis baldaŭ finiĝonta, ili povis jam ĉiumomente vekiĝi. Necesis do agi senprokraste. Forpreni la ladan skatolon kun ŝargaĵoj ne estis malfacile, ĉar ĝi kuŝis apude. Pli malfacile estis pri la pafilo, kiun Ĥamiso kuŝigis ĉe sia alia flanko. Staĉjo esperis, ke li sukcesos ĝin elŝteli, sed li decidis eligi el la ujo kaj ŝargi ĝin nur, kiam li estos en distanco de kelkdeko da paŝoj de la kaverno, ĉar li timis, ke la tinto de la feraĵoj vekus la dormantojn.

La momento venis. La knabo kliniĝis, kiel kurba stango, super Ĥamiso kaj, kaptinte la ujon per la tenilo, li levis kaj transigis ĝin al sia flanko. Liaj koro kaj pulsoj ege batis, en liaj okuloj malheliĝis, la spirado fariĝis pli rapida, sed li kunpremis la dentojn kaj penis ekregi sian eksciton. Tamen, kiam la rimenetoj ĉirkaŭantaj la ujon, iom ekknaris, malvarmaj ŝvitgutoj aperis sur lia frunto. Tiu sekundo ŝajnis al li eterneco. Sed Ĥamiso eĉ ne ektremis. La ujo faris super li arkmovon kaj troviĝis apud la lada skatolo kun ŝargaĵoj.

Staĉio respiris. La duono de la laboro estis iam finita. Nun oni devis elŝoviĝi el la kaverno senbrue, ekkuri dekkelkon da paŝoj, poste kaŝiĝi en rokdisrompaĵoj, malfermi la ujon, munti la pafilon, ŝargi ĝin kaj ŝuti en la poŝon dekkelkajn ŝargaĵojn. Tiam li fariĝos la estro de la tuta karavano.

La nigra silueto de Staĉjo konturiĝis sur la pli hela fono de la grot-elirejo. Ankoraŭ unu sekundon — kaj li estos ekstere. Ankoraŭ unu minuton — kaj li kaŝos sin en la rokaj disrompaĵoj. Kaj tiam, eĉ se iu el la rabistoj vekiĝus, estos jam fakto farita antaŭ ol li konsciiĝos, kio okazis, antaŭ ol li vekos la aliajn. Timante, ke li faligus ian ŝtonon, kiuj kuŝis abunde ĉe la enirejo de la kaverno, la knabo elŝovis unu piedon kaj komencis serĉi por ĝi firman teron. Kaj li jam klinis la kapon el la malfermaĵo, li estis jam elŝoviĝonta kun la tuta korpo, kiam neatendite okazis io, kio glaciigis la sangon en liaj vejnoj.

Jen tra la profunda silento eksonis, kvazaŭ tondro. la ĝojplena bojado de Saba; ĝi plenigis la tutan intermonton kaj vekis la eĥojn dortnantajn en ĝi. La araboj fulmrapide vekiĝis kaj kune eksaltis, kaj la unua bildo, kiu frapis iliajn okulojn, estis la staturo de Staĉjo kun la ujo en unu mano kaj kun la pafilo en la alia.

— Ho ve! Saba, kion vi faris!

ĈAPITRO X

Kun terura krio ĉiuj sammomente ĵetis sin sur Staĉjon kaj elŝiris el liaj manoj la pafilon kaj ŝargaĵojn. Ĵetinte lin teren, ili kunligis liajn manojn kaj piedojn per ŝnuroj kaj ĉe tio ili dolorige frapis kaj piedbatis lin, ĝis Idriso forpelis ilin, ĉar li vere timis pri lia vivo. Poste ili komencis paroli inter si per interrompitaj vortoj, kiel homoj, super kiuj ŝvebis terura danĝero kaj kiujn savis nur blinda hazardo.