Выбрать главу

— Li estas la enkorpiĝinta satano! — kriis Idriso kun vizaĝo pala pro timo kaj emocio.

— Li estus mortpafinta nin kiel sovaĝajn anserojn por manĝaĵo — aldiris Gebhro.

— Ho, se ne estus estinta tiu hundo!

— Dio sendis ĝin.

— Kaj vi volis ĝin mortigi — diris Ĥamiso.

— Neniu de nun tuŝos ĝin.

— Ĝi ĉiam havos ostojn kaj akvon.

— Allah! Allah! — ripetis Idriso, ne povante trankviliĝi — la morto ŝvebis super ni. Uff!

Kaj ili rigardis al la kuŝanta Staĉjo kun malamo, sed ankaŭ kun certa miro, ke unu malgranda knabo estus povinta kaŭzi ilian malsukceson kaj pereon.

— Je profeto! — aŭdiĝis unu el la beduenoj — oni devas ja antaŭzorgi, ke tiu filo de Ibliso (Lucifero) ne tordu niajn nukojn. La serpenton ni venigas al Mahdi. Kion vi decidas nun fari pri li?

— Oni devas fortranĉi lian dekstran pugnon! — kriis Gebhro.

La beduenoj respondis nenion, sed Idriso ne konsentis tion. Tuj enkapiĝis al li, ke se la postkurantoj kaptus ilin, la puno por la kripligo de la knabo estus tiom pli kruela. Fine, kiu do povas garantii, ke la knabo eltenos tion kaj ne mortos post la operacio? Kaj tiuokaze por la interŝanĝo je Fatmo kaj ŝiaj infanoj restus nur Nel.

Do kiam Gebhro eligis la tranĉilon, volante efektivigi sian minacon, Idriso ekkapitis la artikon de lia mano kaj malhelpis lin:

— Ne! — li diris. — Estus granda honto por la kvin batalantoj de Mahdi timi unu kristanan hundidon tiel, ke necesas fortranĉi al li la pugnon. Ni ligos lin por la nokto, kaj por tio, kion li volis nun fari, li ricevos dek batojn per la skurĝo.

Gebhro estis preta tuj plenumi la verdikton, sed Idriso forpuŝis lin ree kaj ordonis plenumi tion al unu el la beduenoj, flustrinte en lian orelon, ke li ne faru tion tro forte. Ĉar Ĥamiso, eble pro sia antaŭa servo ĉe la inĝenieroj kaj eble pro alia kaŭzo, ne volis sin miksi en tiun aferon, la alia bedueno faligis Staĉjon kun la dorso supren kaj la plenumo estis jam komenciĝa kiam subite okazis neatendita malhelpo.

Jen en la malfermaĵo de la kaverno aperis Nel kun Saba. Okupita pri sia favorato, kiu, enkurinte en la kavernon, tuj ĵetis sin al ŝiaj piedetoj, ŝi ja aŭdis la kriojn de la araboj, sed ĉar en Egiptujo kaj la araboj kaj la beduenoj kriegas ĉe ĉiu okazo, kvazaŭ ili volus mortigi sin reciproke, ŝi tute ne atentis tion. Nur kiam ŝi, vokinte Staĉjon kaj ne ricevinte de li respondon, eliris eksteren por sciiĝi, ĉu li sidas jam sur la kamelo, ŝi ekvidis kun teruro ĉe la unuaj ekbriloj de la mateno Staĉjon kuŝantan sur la tero kaj super li la beduenon kun la skurĝo en la mano. Ĉe tiu ĉi vido ŝi komencis krii laŭtege kaj piedfrapi, kaj kiam la bedueno, ne atentante tion, celis jam la unuan baton, ŝi ĵetis sin antaŭen kaj kovris per si la knabon.

La bedueno hezitis, ĉar li ne ricevis ordonon bati la knabinon, kaj dume aŭdiĝis ŝia voĉo plena de malespero kaj teruro:

— Saba! Saba!

Kaj Saba komprenis, pri kio temas, kaj per unu salto ĝi troviĝis apud la infanoj. Ĝiaj haroj ekstaris sur la nuko kaj dorso, la okuloj ekflamis ruĝkolore, en la brusto kaj en la potenca gorĝo ekbruis kvazaŭ tondro.

Poste la lipoj de ĝia sulkiĝinta faŭko iom post iom suprenleviĝis kaj la blankaj kojndentoj, longaj unu colon, montriĝis ĝis la sanga dentkarno. La grandega dogo komencis nun turni sian kapon jen dekstren, jen maldekstren, kvazaŭ ĝi volus bone montri al la sudananoj kaj beduenoj sian terurigan „garnituron" kaj diri al ili:

— Rigardu! Jen, per kio mi defendos la infanojn.

Kaj ili tuj retiriĝis rapide, ĉar unue ili sciis, ke Saba savis ilian vivon, kaj due al ili estis klare, ke la kolerega „mastifo" enigus tuj la kojndentojn en la gorĝon de tiu, kiu alproksimiĝus tiumomente al Nel. Do ili staris senkonsilaj, rigardante sin reciproke per necertaj rigardoj kaj kvazaŭ demandante unu la alian, kion oni devas nun fari.

Ilia hezito daŭris tiel longe, ke Nel havis sufiĉe da tempo, por voki la maljunan Dinah kaj ordoni al ŝi distranĉi la ŝnurojn, per kiuj Staĉjo estis ligita. Tiam la knabo ekstaris kaj, tenante la manon sur la kapo de Saba, turnis sin al la atakintoj:

— Mi tute ne volis vin mortigi, nur la kamelojn — li diris tra la kunpremitaj dentoj.

Sed ankaŭ tia sciigo terurigis la arabojn tiomgrade, ke ili estus sendube ĵetintaj sin denove sur Staĉjon, se ne estus la flamantaj okuloj kaj stariĝintaj haroj de Saba. Gebhro volis eĉ salti al li, sed unu obtuza ekmurmuro sufiĉis por haltigi lin surloke.

Ekestis silento, post kio eksonis la laŭtega voĉo de Idriso:

— Ni daŭrigu nian vojon!

ĈAPITRO XI

Pasis unu tago, la nokto kaj ankoraŭ la dua tago, kaj ili kuregis senĉese suden, haltante en „khor"-oj nur mallonge. Ili ne volis tro lacigi la kamelojn kaj dum la ripozo ili trinkigis kaj nutris ilin kaj samtempe disdonis al ĉiuj provianton kaj akvon. Timante la postkurantojn, ili deflankiĝis ankoraŭ pli multe suden, ĉar pri la akvo ili ne bezonis zorgi dum kelka tempo. La pluvego daŭris apenaŭ sep horojn, sed ĝi estis tiel abunda, kvazaŭ super la dezerto deŝiriĝus ĉiuj nuboj. Do same Idriso kaj Gebhro kiel ankaŭ la beduenoj sciis bone, ke sur la fundo de la „khor"-oj kaj tie, kie la rokoj formas naturajn enprofundaĵojn, troviĝos por kelkaj tagoj tiom da akvo, ke ĝi sufiĉos ne nur por ili kaj por la kameloj, sed eĉ por fari provizon. Post la granda pluvo ekestis, kiel kutime, belega vetero. La ĉielo estis sennuba, la aero tiel travidebla, ke la vido atingis senmezuran malproksimon. Nokte la stelriĉa ĉielo brilis kaj flagris kvazaŭ per miloj da diamantoj. De la dezerta sablo leviĝis refreŝiga malvarmeto. La ĝiboj de la kameloj iom malgrandiĝis, sed la bestoj, bone nutritaj, estis ĉiam laŭ la araba esprimo fortikaj, t.e. ili ne perdis la forton kaj kuris tiel volonte, ke la karavano antaŭenŝoviĝis ne malpli rapide ol en la unua tago post la ekvojaĝo el Gharak-el-Sultani.

Staĉjo rimarkis kun miro, ke en kelkaj,khor"-oj, en rokaj disfalaĵoj, ŝirmitaj kontraŭ la pluvo, la beduenoj trovas provizojn da „durro" kaj daktiloj. El tio li divenis, ke antaŭ ol ili estis forrabitaj, oni jam bone preparis ĉion, kaj ke ĉio estis antaŭe priparolita inter Fatmo, Idriso kaj Gebhro unuflanke kaj la beduenoj aliaflanke. Facile oni povis ankaŭ diveni, ke ĉi tiuj du homoj estis adeptoj kaj konfesanoj de Mahdi, ke ili volis traiĝi al li kaj pro tio la sudananoj facile tiris ilin en la konspiron. En la ĉirkaŭaĵo de Fajumo kaj apud Gharak-el-Sultani estis sufiĉe da beduenoj, kiuj kune kun siaj infanoj kaj kameloj nomadis en la dezerto kaj alvenis al Medinet aŭ al la fervojaj stacioj por serĉi laboron. Sed ĉi tiujn du Staĉjo neniam antaŭe vidis, kaj ili ankaŭ certe ne estadis en Medinet, se ili ne konis Saba'n, kio poste montriĝis.

Al la knabo enkapiĝis la penso, ĉu li ne sukcesus korupti ilin, sed, rememorinte iliajn fervorplenajn ekkriojn, kiomfoje ili aŭdis la elparolitan nomon de Mahdi, li rekonis tion maleblaĵo. Tamen li ne subiĝis pasive al la okazintaĵoj, ĉar en tiu knabeta animo estis vere miriga energio, kiun instigis ankoraŭ la ĝisnunaj malsukcesoj. "Ĉio kion mi entreprenis — li diris al si mem — finiĝis per tio, ke oni vipis min. Sed, eĉ se mi estus ĉiutage vipita de ili per la skurĝo, kaj eĉ mortigita, mi ne ĉesus pensi pri tio, por elŝiri Nel'on kaj min mem el la manoj de tiuj friponoj. Se la postkurantoj kaptos ilin, tiom pli bone, tamen mi agos tiamaniere, kvazaŭ mi tion tute ne atendus". Kaj ĉe la rememoro pri tio, kio trafis lin, ĉe la penso pri tiuj perfidaj kaj kruelaj homoj, kiuj post la elŝiro de la pafilo el liaj manoj frapis lin per la pugnoj kaj piedbatis lin, la koro ribelis en li, kaj pligrandiĝis la kolerego. Li sentis sin ne sole venkita, sed ankaŭ humiligita de ili en sia ambicio de la blanka homo. Tamen li sentis dolore antaŭ ĉio la malutilon al Nel, kaj tiu sento kune kun la ĉagreno, kiu turmentis lin post la lasta malsukceso, ŝanĝiĝis en rankoran malamon al ambaŭ sudananoj. Li aŭdis ofte de sia patro, ke la malamo blindigas kaj ke al ĝi subiĝas nur tiaj animoj, kiuj ne scipovas riski ion pli bonan; momente tamen li ne povis ĝin venki en si kaj eĉ ne scipovis ĝin kaŝi. Kaj ĝis tia grado li tion ne scipovis, ke Idriso rimarkis ĝin kaj komencis maltrankviliĝi; li komprenis, ke okaze de ilia malsukceso, li ne povos kalkuli je protekto flanke de la knabo. Idriso estis ĉiam preta al la plej aŭdacaj agoj, sed kiel homo ne senigita de prudento, li opiniis, ke oni devas ĉion antaŭvidi kaj okaze de malfeliĉo lasi al si iun pordeton malfermita por la savo. Tiukaŭze li volis post la lasta okazintaĵo iel repaciĝi kun Staĉjo kaj tiucele dum la sekva halto li komencis kun li jenan interparolon: