— Post tio, kion vi intencis fari — li diris — mi estis devigita puni vin, ĉar alie ili estus mortigintaj vin, sed mi malpermesis al la beduenoj vipi vin tro forte.
Kaj kiam li ricevis neniun respondon, li plu diris post momento:
— Aŭskultu, vi mem diris, ke la blankuloj ĉiam plenumas siajn promesojn, do, se vi ĵuros al mi per via Dio kaj per la kapo de la malgranda „bint", ke estonte vi faros nenion kontraŭ ni, tiam mi ne ordonos ligi vin por la nokto.
Staĉjo respondis al tio eĉ ne per unu vorto kaj nur el la brilo de liaj okuloj Idriso ekkonis, ke li parolas vane.
Tamen, malgraŭ la instigoj de Gebhro kaj la beduenoj, li ne permesis ligi lin por la nokto, kaj kiam Gebhro ne ĉesis insisti, li respondis al li kolere:
— Anstataŭ iri dormi, vi gardostaros hodiaŭ. Mi decidas, ke de nun unu el ni ĉiam gardos lin, dum la aliaj dormos.
Kaj efektive la ŝanĝoj en la gardostarado estis enkondukitaj de post tiu tago konstante. Tio altgrade malfaciligis kaj preskaŭ neniigis ĉiujn intencojn de Staĉjo, kiun ĉiu gardostaranto bone observis kaj atentis.
Sed kompense al tio oni lasis al la infanoj pli grandan liberon, ke ili povis alproksimiĝi unu al la alia kaj babili sen malhelpoj. Dum la unua halto Staĉjo tuj sidiĝis apud Nel, ĉar urĝis al li danki ŝin por la helpo. Sed kvankam li sentis por ŝi grandan dankemon, li ne scipovis esprimiĝi superlative, nur tute simple, do li komencis nur skui ŝiajn manetojn.
— Nel! — li diris — Vi estas tre bona kaj mi dankas vin pro la helpo. Kaj krom tio mi devas malkaŝe diri, ke vi kondutis kiel persono almenaŭ dektrijara.
En la buŝo de Staĉjo similaj vortoj estis por ŝi la plej alta laŭdo, do la koro de la malgranda virineto ekflamis pro ĝojo kaj fiero. Ŝajnis al ŝi tiumomente, ke ne estas por ŝi io malebla.
— Lasu min nur baldaŭ plenkreski, — tiam ili vidos! — ŝi rediris, rigardante militeme en la direkto de la sudananoj.
Sed ĉar ŝi ankoraŭ ne komprenis, pri kio temis kaj pro kio ĉiuj araboj sin ĵetis sur Staĉjon, la knabo komencis rakonti al ŝi, kiel li decidis elŝteli la pafilon, mortigi la kamelojn kaj devigi ĉiujn al la reveno en la direkto de la rivero.
— Se mi estus sukcesinta tion fari — li diris — ni estus jam liberaj.
— Sed ili vekiĝis? — demandis la knabineto kun batanta koro.
— Jes, ili vekiĝis. Kaŭzis tion Saba, kiu alkuris kaj komencis tiel laŭte boji, ke tio povus veki eĉ mortinton.
Tiam ŝia indigno turnis sin kontraŭ Saba.
— Malbela Saba, malbela! Por tio, kiam ĝi nun alkuros, mi alparolos ĝin eĉ ne per unu vorto kaj mi diros al ĝi, ke ĝi estas malbelega.
Je tio Staĉjo, kvankam li tute ne havis humoron por ridi, tamen ekridetis kaj demandis:
— Kiamaniere vi povos alparoli ĝin eĉ ne per unu vorto kaj samtempe diri al ĝi, ke ĝi estas malbela?
La brovetoj de Nel suprenleviĝis kaj sur ŝia vizaĝo respeguliĝis momenta embaraso, post kio ŝi respondis:
— Ĝi ekkonos tion el mia mieno.
— Supozeble. Sed ĝi ne estas kulpa, ĉar ĝi ne povis scii, kio okazas. Memoru ankaŭ, ke poste ĝi alkuris por savi nin.
Tiu rememoro plimildigis iom la koleron de Nel, tamen ŝi ne volis tuj pardoni al la kulpulo.
— Nu bone, — ŝi diris — sed kiu estas vera ĝentlemano, tiu ne devas boji por bonveno.
Staĉjo ekridetis denove:
— La vera ĝentlemano eĉ ne bojas por adiaŭo, escepte se ĝi estas hundo, kaj Saba estas tia.
Sed post momento la malĝojo nebuligis la okulojn de Staĉjo — li ĝemetis kelkfoje, post kio li leviĝis de sur la ŝtono, sur kiu li sidis kaj diris:
— Plej malbone estas, ke mi ne povis vin liberigi.
Kaj Nel ekstaris sur la piedfingroj kaj ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝi volis lin konsoli, ŝi volis de proksime, kun la nazeto ĉe lia vizaĝo, elflustri sian dankon, sed ĉar ŝi ne scipovis trovi konvenajn vortojn, ŝi nur premis ankoraŭ pli forte lian kolon kaj kisis lin sur la orelon.
Dume Saba, kiu ĉiam malfruiĝis — ne nur pro tio, ke ĝi ne povis sekvi la kamelojn sufiĉe rapide, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ĉasis dumvoje ŝakalojn aŭ bojtimigis vulturojn kiuj sidis sur la rok-krutaĵoj, alflugis kun ne malpli granda bruo ol kutime. La infanoj forgesis ĉion ĉe ĝia vido kaj malgraŭ ilia malfacila situacio ili karesis ĝin kaj ludis, ĝis la araboj interrompis tion. Ĥamiso donis al la hundo manĝi kaj trinki, post kio ĉiuj eksidis sur la kameloj kaj ekrajdis suden kun la plej granda rapideco.
Estis la plej longa etapo, ĉar oni rajdis kun nur unu malgranda halto dek ok horojn. Nur veraj rajdkameloj posedantaj sufiĉan akvoprovizon en siaj stomakoj, povas elteni tian longedaŭran vojon. Idriso ne ŝirmis ilin kontraŭ la laciĝo, ĉar li vere timis la postkurantojn. Li komprenis, ke ili devis jam delonge ekiri, kaj supozis, ke ambaŭ inĝenieroj mem gvidas ilin kaj ne perdas tempon. La danĝero minacis ilin de la rivero, ĉar estis certe, ke tuj post la forrabo de la infanoj ordonoj estis senditaj telegrafe al ĉiuj apudbordaj kolonioj, por ke la ŝejkoj faru ekspediciojn al la profunda dezerto je ambaŭ flankoj de Nilo kaj haltigu ĉiujn, kiuj vojaĝas suden. Ĥamiso certigis, ke la registaro kaj inĝenieroj devis promesi altajn premiojn por ilia kapto kaj ke pro tio multe da serĉantoj certe svarmas en la dezerto. La sola konsilo je tio estus deflankiĝi kiel eble plej malproksime al la okcidento; sed en la okcidento troviĝis la granda oazo Kharge, kiun la depeŝoj povis ankaŭ atingi, kaj krom tio, se ili forirus tro malproksime de la rivero, post kelkaj tagoj mankus al ili la akvo kaj atendus ilin la soifomorto. Kaj temis ankaŭ pri la nutraĵo. Dum la du semajnoj antaŭ la forrabo de la infanoj la beduenoj preparis en kaŝejoj konataj nur de ili mem, la provizojn de „durra", de biskvitoj kaj daktiloj, sed nur por la tempo de kvar vojaĝ-tagoj de Medinet. Kun timo Idriso pensis, ke, se ekmankos la nutraĵo, oni devos nepre sendi la homojn al apudbordaj vilaĝoi por aĉeti provianton kaj tiam tiuj homoj, rezulte de la vekita gardemo kaj promesitaj premioj por la kapto de la forkurintoj, facile povas fali en la manojn de la tieaj ŝejkoj — kaj perfidi poste la tutan karavanon. Do la situacio estis efektive tre malfacila, preskaŭ malespera, kaj Idriso vidis ĉiutage pli klare, kiel riskoplena estis lia grandega entrepreno.
— Se ni nur baldaŭ troviĝus transe de Assuano! — li diris al si kun timo kaj malespero en la animo. Li ne fidis Ĥamison, kiu asertis, ke la batalantoj de Mahdi atingas preskaŭ Assuanon, ĉar Staĉjo neis tion; kaj Idriso rimarkis jam delonge, ke la blanka „uled" scias pli multe ol ili ĉiuj. Sed li supozis, ke trans la unua katarakto, kie la homoj estas pli sovaĝaj, malpli subordigitaj al la influoj de la angloj kaj la egipta registaro, troviĝos pli multe da kaŝitaj adeptoj de la profeto, kiuj okaze de bezono certe helpos ilin, liveros nutraĵon kaj kamelojn. Sed, bedaŭrinde, ĝis Assuano estis ankoraŭ, kiel elkalkulis la beduenoj, ĉirkaŭ kvin vojaĝ-tagoj, ĉiam pli dezertaj, kaj ĉiu halto malgrandigis rimarkeble la provizaĵojn por homoj kaj bestoj. Feliĉe, la homoj povis rapidi kaj pelegi la kamelojn al la plej granda rapideco, ĉar la varmego ne elĉerpigis iliajn fortojn.