Tage, dum la tagmezaj horoj, la suno ja forte varmigis, sed la aero estis ĉiam freŝa, kaj la noktoj tiel malvarmetaj, ke Staĉjo kun permeso de Idriso transsidiĝis sur la kamelon de Nel, volante atenti ŝian sanon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ malvarmumo.
Sed liaj timoj estis vanaj, ĉar Dinah, kies okuloj rimarkeble pliboniĝis, gardis sian fraŭlineton kun granda zorgo. La knabo miris eĉ pri tio, ke la sanstato de Nel estis preskaŭ kontentiga, kaj ke tiun vojon, kun ĉiam pli mallongaj ripozoj, ŝi eltenis same bone kiel li mem. La ĉagrenoj, la timo kaj larmoj, kiujn ŝi verŝis pro sopiro al la paĉjo, videble ne malutilis ŝin tro multe. Eble ŝi iom malgrasiĝis kaj ŝia hela vizaĝeto plibruniĝis pro la vento, sed dum la sekvantaj tagoj de la vojaĝo ŝi sentis multe malpli da laciĝo ol komence. Ja estas vere, ke Idriso donis al ŝi tre oportunan rajdkamelon kaj aranĝis al ŝi bonegan sidlokon, kie ŝi povis ankaŭ bone dormi kuŝante, sed ĉefe la freŝa aero de la dezerto, kiun ŝi tage kaj nokte spiris, donis al ŝi fortojn por elteni la laciĝon de la vojaĝo.
Staĉjo ne sole gardis ŝin, sed intence ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ per ia respekto, kiun li tute ne sentis malgraŭ sia granda sindonemo al la eta fraŭlino. Sed li rimarkis, ke tio transiĝas al la araboj kaj ke ili malgraŭvole konvinkiĝas, kie ili kunhavas ion nekutime valoran, ian escepte gravan militkaptitinon, kiun oni devas trakti kiel eble plej delikate. Idriso alkutimiĝis al tio jam en Medinet, pro tio ĉiuj traktis ŝin bone. Oni ne avaris al ŝi la akvon, nek la daktilojn. La kruela Gebhro nun ne plu kuraĝus levi la manon kontraŭ ŝi. Eble kaŭzis tion ankaŭ la eksterordinara beleco de la knabineto kaj tio, ke estis en ŝi kvazaŭ io el floro kaj birdeto, kaj al tiu ĉarmo ne povis kontraŭstari eĉ la sovaĝaj kaj primitivaj animoj de la araboj. Ofte, kiam dum la ripozhalto ŝi staris ĉe la fajro farita el jerifiaj rozoj aŭ dornoj, — rozkolora de la flamo kaj arĝenta de la lumo, la sudananoj kaj ankaŭ la beduenoj ne povis de ŝi forŝiri siajn okulojn, ŝmacante laŭ sia kutimo pro admiro kaj murmurante: „Allah, Maŝallah aŭ Bismillah".
La duan tagon tagmeze post tiu longa etapo, Staĉjo kaj Nel, kiuj ĉifoje rajdis kune sur la sama kamelo, havis momenton de ĝojiga emocio. Tuj post la sunleviĝo ŝvebis super la dezerto hela kaj travidebla nebulo, kiu tamen baldaŭ malleviĝis. Poste, kiam la suno supreniĝis pli alte, la varmego fariĝis pli granda ol en la pasintaj tagoj. En la momento, kiam la kameloj haltis, ne estis sentebla eĉ la plej malgranda bloveto, tiel ke same la aero kiel ankaŭ la sablo ŝajnis dormi en la varmo, lumo kaj silento. La karavano enrajdis ĝuste sur la grandan, ĉiam egalan ebenaĵon, ne disŝiritan per „khor"-oj, kiam subite al la okuloj de la infanoj prezentis sin belega bildo. Aroj da maldikaj palmoj kaj piproarboj, plantejoj de mandarinoj, blankaj domoj, malgranda moskeo kun pintforma minareto, kaj iom pli malalte muroj ĉirkaŭantaj ĝardenojn, ĉio ĉi aperis kun tia precizeco kaj en distanco tiel negranda, ke oni povis opinii, ke post la forpaso de duonhoro la karavano troviĝos inter la arboj de la oazo.
— Kio estas tio? — ekkriis Staĉjo. — Nel, rigardu, rigardu!
Nel leviĝis kaj momente mutiĝis pro mirego, sed post mallonga tempo ŝi komencis ĝojkrii:
— Medinet! Al la paĉjo! Al la paĉjo! Kaj Staĉjo eĉ paliĝis pro kortuŝo.
— Vere… Eble estas „Kharge"… Sed ne! Estas Medinet. Mi ekkonas la minareton kaj mi vidas eĉ la ventpumpilojn sur la putoj…
Jen efektive. en la malproksimo brilis altlevitaj ventpumpiloj de usonaj putoj, tre similaj al grandaj blankaj steloj. Sur la verda fono de la arboj ili estis tiel bone videblaj, ke la akrevidaj okuloj de Staĉjo povis distingi la ruĝkolore pentritajn randojn de la flugiloj.
— Tio estas Medinet!…
Staĉjo ja sciis el libroj kaj el rakontoj, ke en la dezerto estas miraĝoj, t.n. „fatamorgano", kaj ke ofte okazas al vojaĝantoj vidi oazojn, urbojn, arb-tufegojn kaj lagojn, kiuj estas nenio alia ol miraĝo, lumludo, rebrilo de realaj malproksimaj objektoj. Sed ĉi-foje la aperaĵo estis tiel klara, tiel preskaŭ palpebla, ke li tamen ne povis dubi, ke li vidas la veran Medinet. Jen la tureto sur la domo de la mudiro, jen la rondforma balkoneto aranĝita sub la alta pinto de la minareto, de kie la muezino vokas ĉiujn al la preĝo, jen la konataj aroj de arboj kaj precipe tiuj ventpumpiloj! Ne — tio devas esti realeco. Al la knabo enkapiĝis la penso, ke eble la sudananoj, konsiderinte la malfacilan situacion, konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos forkuri kaj, nenion dirante al li, returniĝis al Fajumo. Sed ilia trankvilo diris al li ion alian. Se tio reale estus Fajumo, ĉu ili rigardus ĝin tiel indiferente? Ankaŭ ili vidis la aperaĵon kaj montris ĝin per la fingroj al si reciproke, sed en iliaj vizaĝoj bildiĝis nenia malcerteco aŭ emocio. Staĉjo rigardis ankoraŭfoje kaj eble tiu trankvilo de la araboj kaŭzis, ke la bildo ŝajnis al li jam malpli klara. Li ankaŭ ekpensis, ke se ili vere revenus, tiam la karavano ariĝus kaj la homoj, almenaŭ nur pro timo, vojaĝus ĉiuj kune. Kaj dume la beduenoj, kiuj laŭ la ordono de Idriso de post kelkaj tagoj antaŭenŝoviĝis rimarkeble, tute ne estis videblaj, kaj Ĥamiso, rajdanta kiel postgvardio, ŝajnis esti de malproksime ne pli granda ol vulturo fluganta malalte super la tero.
— Fatamorgano! — Staĉjo diris al si.
Intertempe Idriso alproksimiĝis al li kaj kriis:
— Ho, pelu la kamelon! Ĉu vi vidas Medinet?
Videble li diris tion ŝerce kaj en lia voĉo estis tiom da spitemo, ke en la animo de la knabo malaperis la lasta ombro de la espero, ke li havas antaŭ si la veran Medinet.
Kaj kun la bedaŭro en la koro li turnis sin al Nel, volante dispeli ankaŭ ŝian iluzion, kiam subite okazis nova akcidento, kiu atentigis ĉiujn en alian flankon.
Antaŭe aperis unu bedueno, galopante kun tutaj fortoj al ili kaj svingante de malproksime longan araban pafilon, kiun antaŭe neniu el la karavananoj posedis. Alkurinte al Idriso, li rapidege interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, post kio la karavano vigle turniĝis al la profunda dezerto. Sed post kelka tempo aperis la dua bedueno, kondukanta post si per ŝnuro grasan kamelinon kun selo sur la ĝibo kaj kun ledaj sakoj, kiuj pendis ĉe ambaŭ flankoj de la besto.
Komenciĝis denove mallonga interparolo, de kiu Staĉjo povis tamen nenion kompreni. En granda kurego la karavano rapidis ĉiam okcidenten kaj haltis nur, kiam oni trafis mallarĝan „khor". Ĝi estis plena de disĵetitaj rokoj en sovaĝa malordo, disfalaĵoj kaj kavernoj. Unu el ili estis tiel vasta, ke la sudananoj kaŝis en ĝi la homojn kaj kamelojn. Staĉjo, kvankam li pli malpli divenis, kio okazis, ekkuŝis apud Idriso kaj ŝajnigis dormanton, esperante, ke la araboj, kiuj interŝanĝis ĝis nun apenaŭ kelkajn vortojn pri la akcidento, komencos nun pli detale paroli pri ĝi. Kaj vere la espero ne trompis lin, ĉar tuj post la disdono de la furaĝo inter la kameloj, la beduenoj kaj sudananoj kune kun Ĥamiso eksidis por interkonsiliĝi.
— Ni povas de nun rajdi nur nokte, kaj tage ni devas kaŝiĝi — aŭdiĝis la unu-okula bedueno. — "Khor"-oj estos nun multaj kaj en ĉiu troviĝos sekura kaŝejo.
— Ĉu vi estas certaj, ke estis gardisto? — demandis Idriso.
— Allah! Ni parolis kun li. Feliĉe li estis nur sola. Li staris malantaŭ roko, tiel, ke ni ne povis vidi lin, sed ni aŭdis de malproksime la voĉon de kamelo. Tiam ni malrapidigis la kuron kaj alrajdis tiel senbrue, ke li ekvidis nin kiam ni estis en kelkpaŝa distanco de li. Li tre ektimis kaj direktis al ni la pafilon. Se li estus pafinta, eĉ se li neniun el ni mortigus, aliaj gardistoj povus aŭdi lian pafon, do senspire, mi diras al li: „Haltu! Ni postkuras homojn, kiuj forrabis du blankajn infanojn, kaj baldaŭ alkuros ĉi tien la tuta postkurantaro". La knabo estis juna kaj malsaĝa, do li kredis tion, nur li ordonis al ni ĵuri per la Korano, ke tiel estas. Ni tuj deŝoviĝis de sur la kameloj kaj ni ĵuris… Mahdi absolvos nin…