Выбрать главу

Saba ne plu ricevis manĝaĵon, nek akvon, kaj la infanoj konservis por ĝi manĝaĵ-restaĵojn. Sed ĝi iel helpis al si mem kaj alkuradis ofte al la ripoz-haltejoj kun sanga faŭko kaj kun postsignoj de mordvundoj sur la kolo kaj brusto. Ĉu la akiraĵo en tiuj bataloj estis ŝakaloj aŭ hienoj, ĉu eble sablaj vulpoj aŭ gazeloj, tion neniu sciis; sufiĉis, ke sur ĝi oni ne povis rimarki grandan malsaton. Ofte ĝiaj nigraj lipoj estis malsekaj, kvazaŭ ĝi estus trinkinta. La beduenoj divenis, ke ĝi elfosas profundajn kavojn sur la fundo de la intermontoj kaj tiamaniere akiras akvon, kiun ĝi antaŭe flarsentis sub la tero. Sammaniere devojiĝintoj ofte disfosas la fundojn de disfalaĵoj kaj se ili ne trovas akvon, ili preskaŭ ĉiam akiras malsekan sablon kaj, elsuĉante ĝin, trompas kaj mildigas siajn turmentojn pro la soifo.

En Saba ekestis ankaŭ grandaj ŝanĝoj. Ĝiaj brusto kaj nuko restis ĉiam potencaj, sed ĝiaj flankoj kaviĝis, pro kio ĝi ŝajnis ankoraŭ pli alta. En ĝiaj okuloj, ĉe ruĝetaj skleroj, estis nun io sovaĝa kaj minaca. Al Nel kaj al Staĉjo ĝi estis tre sindona kiel antaŭe, kaj ĝi permesis al ili fari pri si, kion ili volis. Al Ĥamiso ĝi svingis ankoraŭ la voston, sed kontraŭ la beduenoj kaj sudananoj ĝi ĉiam murmuris aŭ grincis per siaj teruraj kojndentoj, kiuj frapis kiel ŝtalaj najlegoj. Idriso kaj Gebhro komencis timi ĝin pli kaj pli. Kaj malgraŭ la servo ĝiaflanke ili tiel malamis ĝin, ke ili estus verŝajne mortpafintaj ĝin per la novakirita pafilo, se ne estus la deziro alporti al Smaino tiel kuriozan beston, kaj se ne estas la fakto, ke ili jam preterrajdis Assuanon.

Jes, Assuano estis jam malantaŭ ili. Staĉjo pensis pri tio ĉiam, kaj en lian animon komencis iom post iom enŝteliĝi la dubo, ĉu la postkurantoj efektive atingos ilin. Li ja sciis, ke ne sole Egiptujo mem, kiu finiĝis malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, sed anakaŭ la tuta Nubio estas ĝis nun en la manoj de la egipta registaro. Sed li komprenis, ke transe de Assuano, kaj precipe post Wadi-Halfa la postkurado havos pli kaj pli grandajn malfacilaĵojn kaj la ordonoj de la registaro estos certe neglekteme plenumataj. Li esperis nur, ke lia patro kune kun s-ro Rawlison, post aranĝo de la postkurado, iris el Fajumo al Wadi-Halfa per vaporŝipo kaj tie, ricevinte de la registaro soldatojn kun kameloj, penos fortranĉi la vojon al la karavano de sudo. La knabo rezonis, ke sur ilia loko li tiel farus, kaj pro tio li opiniis sian supozon tre verŝajna.

Li tamen ne ĉesis pensi pri la savo per sia propra mano. La sudananoj volis havi la pulvon por la rabita pafilo kaj tiucele ili decidis maltordi dekkelkajn el la pafil-ŝargaĵoj. Do li diris al ili, ke nur li mem povos tion fari kaj se iu el ili mallerte manipulos, tiam la ŝargaĵo eksplodos en iliaj fingroj kaj disŝiros krome iliajn manojn.

Idriso, ĝenerale timante la nekonatajn aĵojn kaj precipe la anglajn eltrovaĵojn, decidis fine konfidi tiun funkcion al la knabo. Staĉjo volonte okupiĝis pri tio esperante, ke la forta angla pulvo disŝiros ĉe la unua pafo la malnovan araban pafilon, kaj krom tio li povos kaŝi por si iom da ŝargaĵoj. Kaj li sukcesis tion fari pli facile, ol li pensis. Ili gardis lin ĉe tiu laboro, sed samtempe ili vigle interparolis, ne rimarkinte, ke Staĉjo kaŝis ĉe sia brusto sep ŝargaĵojn. Nun necesis nur akiri iamaniere la pafilon.

La knabo opiniis, ke malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, tio ne estos tro malfacila, ĉar li antaŭvidis, ke la gardemo de la araboj des pli malgrandiĝos, ju pli proksime ili estos al sia celo. La penso, ke li devos mortigi la sudananojn kaj beduenojn kaj eĉ Ĥamison, ĉiam teruris lin. Sed post la murdo, kiun faris antaŭ nelonge ia beduenoj, li ne hezitis plu. Li diris al si, ke temas ĉi tie pri la savo de Nel, pri ŝia libereco kaj vivo, kaj pro tio li ne bezonas indulgi la vivon de siaj malamikoj, precipe, se ili ne subiĝos kaj se okazos batalo. Sed temis ankaŭ pri la akiro de la pafilo. Staĉjo intencis akiri ĝin ruzmaniere kaj, se prezentiĝus konvena momento, ne atendi ĝis Wadi-Halfa, sed plenumi la agon kiel eble plej baldaŭ. Kaj li vere ne prokrastis.

Pasis jam du tagoj, post kiam ili preteriris Assuanon, kaj la trian tagon frumatene Idriso devis fine sendi la beduenojn por aĉeti nutraĵon, kiu jam tute mankis. Pro la malgrandigita nombro de la karavananoj Staĉjo diris al si: „Nun, aŭ neniam!" — kaj li tuj turnis sin al la sudanano kun jena demando:

— Idriso, ĉu vi scias, ke la lando, kiu komenciĝas ne tro malproksime post Wadi-Halfa, estas jam Nubio?

— Jes, mi scias. Mi estis dekkvinjara kaj Gebhro okjara, kiam nia patro kondukis nin el Sudano al Fajumo, kaj mi bone memoras, ke ni trarajdis tiam sur la kameloj la tutan Nubion. Sed tiu lando apartenas ankoraŭ al la turkoj (egiptanoj).

— Jes, Mahdi estas apenaŭ apud Kartumo, kaj vi vidas, kiel malsaĝe parolis Ĥamiso, dirante al vi, ke la soldatoj de la derviŝoj atingas jam Assuanon. Sed mi demandos vin pri io alia. Jen mi legis en libroj, ke en Nubio estas multaj sovaĝaj bestoj kaj multaj banditoj, kiuj servas al neniu kaj atakas same la egiptanojn kiel ankaŭ la konfesanojn de Mahdi. Per kio vi defendos vin, se atakos vin rabobestoj aŭ banditoj?

Staĉjo intence troigis la danĝeron, parolante pri sovaĝaj bestoj; sed rabatakoj okazis en Nubio sufiĉe ofte de post la milito, precipe en la sudaj partoj de la lando, kiuj limis Sudanon.

Dum momento Idriso meditis pri la demando, kiu surprizis lin tute neatendite, ĉar ĝis nun li ne pensis pri tiu nova danĝero, kaj respondis:

— Ni havas tranĉilojn kaj la pafilon.

— Tia pafilo taŭgas por nenio.

— Mi scias. La via estas pli bona, sed ni ne scipovas el ĝi pafi, kaj ni ne donos ĝin en viajn manojn.

— Eĉ neŝargitan?

— Jes, ĉar ĝi povas esti sorĉita. Staĉjo ekmovis la ŝultrojn.

— Idriso, se tion dirus Gebhro, mi ne mirus, sed pri vi mi pensis, ke vi estas pli saĝa. Sciu, ke per la neŝargita pafilo eĉ via Mahdi mem ne povas pafi.

— Eksilentu! — akre interrompis lin Idriso. — Mahdi povas pafi eĉ el sia fingro.

— Tiam ankaŭ vi pafu tiamaniere.

La sudanano rigardis penetre en la okulojn de la knabo.

— Kial vi volas, ke mi donu al vi la pafilon?

— Mi volas instrui al vi, kiamaniere oni pafas el ĝi.

— Ĉu tio estas tiel grava?

— Jes, tio estas tre grava, ĉar se atakos nin banditoj, tiam ili povas mortigi nin ĉiujn! Sed se vi timas la pafilon kaj min mem, tiam ne donu ĝin al mi.

Idriso silentiĝis. Esence li timis, sed li ne volis tion konfesi antaŭ la knabo. Li tre deziris konatiĝi kun la angla armilo, ĉar per ĝia posedo kaj lerta manipulado li multe gajnus en la tendaro de la mahdianoj — ne parolante jam pri tio, ke okaze de iu atako li pli facile povus defendi sin.

Do post mallonga medito li diris:

— Bone. Ĥamiso donu al vi la pafilon kaj vi muntu ĝin.

Ĥamiso indiferente plenumis la ordonon, al kiu Gebhro ne povis kontraŭstari, ĉar li estis okupita pri la kameloj. Staĉjo eligis per iom tremantaj manoj la tubingon kaj pafiltubojn kaj donis ilin al Idriso.

— Vi vidas, ke ili estas malplenaj — li diris.

Idriso prenis la pafiltubojn kaj trarigardis supren.

— Jes, en ili estas nenio.

— Nun atentu — diris Staĉjo — tiamaniere oni muntas la pafilon (dirante tion, li samtempe kunmetis ĝin) kaj tiamaniere oni ĝin malmuntas. Ĉu vi vidas? Mi malmuntas ĝin denove kaj nun vi kunmetu ĝin.

La sudanano, kiu rigardis ĉiujn movojn de Staĉjo kun granda atento, komencis provi. Ne tuj li sukcesis, sed ĉar la araboj estas ĝenerale tre lertaj, post mallonga tempo la pafilo estis denove kunmetita.