— Malfermu! — komandis Staĉjo.
Idriso malfermis la pafilon senpene.
— Fermu!
Tion faris Idriso eĉ pli facile.
— Nun donu al mi du malplenajn ŝargaĵ-mantelojn. Mi instruos al vi, kiamaniere oni enmetas la ŝargaĵojn.
La araboj konservis eluzitajn mantelojn, ĉar ili estis latunaj, sekve valoraj por ili. Idriso tuj donis al Staĉjo du el ili, kaj la instruo rekomenciĝis.
La sudanano ektimis ion en la unua momento pro la krako de la kapsuloj, kiuj estis en la malplenaj manteloj, sed fine li konvinkiĝis, ke nek el malplenaj pafiltuboj, nek sen plenaj ŝargaĵoj estas eble pafi. Lia fido al Staĉjo revenis ankaŭ pro tio, ke la knabo ĉiufoje redonis al li la pafilon.
— Jes, — diris Staĉjo — vi povas jam kunmeti la pafilon, vi povas malfermi, fermi kaj teni ĝin al la vizaĝo kaj tiri la ĉanon. Sed oni devas ankoraŭ lerni la celadon. Ĝi estas la plej malfacila afero. Prenu do la malplenan akvosakon kaj starigu ĝin en la distanco de cent paŝoj… jen, sur tiuj ŝtonoj, kaj poste revenu ĉi tien al mi — mi montros al vi, kiamaniere oni celas.
Idriso prenis la sakon kaj senhezite iris starigi ĝin sur la indikitan ŝtonon. Sed antaŭ ol li tie troviĝis, Staĉjo fulmrapide elŝovis el la pafilo la malplenajn mantelojn kaj anstataŭis ilin per plenaj ŝargaĵoj. Ne nur la koro, sed ankaŭ la pulsoj en liaj tempioj komencis bati kun tiel granda forto, ke ili preskaŭ krevigis lian kapon. La decida momento venis, la momento de la liberiĝo por Nel kaj por li — la momento de la venko — samtempe terura kaj ege dezirata!
Jen la vivo de Idriso estas en lia mano. Unu premo sur la ĉanon kaj tiu perfidulo, kiu forrabis Nel'on, falos senviva. Sed Staĉjo, kiu havis en siaj vejnoj polan kaj francan sangon, sentis subite, ke li neniel povos pafi al homo deturnita de li. Li almenaŭ returniĝu kaj rigardu en la okulojn de la morto. Kaj poste kio? Poste alkuros Gebhro, sed antaŭ ol li faros dek paŝojn, ankaŭ li falos teren. Restos Ĥamiso. Sed Ĥamiso perdos la kapon, kaj se li eĉ ne perdus ĝin, estos tempo enŝovi novajn ŝargaĵojn en la pafiltubon. Kiam revenos la beduenoj, ili trovos tri kadavrojn kaj ili mem ricevos tion, kion ili meritis. Poste sufiĉos direkti la kamelojn al la rivero.
Ĉiuj ĉi pensoj kaj imagoj flugis kiel fulmo tra la kapo de Staĉjo. Li sentis, ke tio, kio okazos post kelkaj minutoj, estas samtempe terura kaj necesa. En lia brusto interbatalis la fiero de la venkinto kun la sento de terura abomeno al la venko. Estis momento, ke li hezitis, sed li tuj memoris ĉiujn turmentojn, kiujn suferis la blankaj kaptitoj, lia patro, s-ro Rawlison, Nel; li memoris Gebhron, kiu batis la knabinon per la skurĝo, kaj la malamo eksplodis denove en li kun granda forto. „Necesas, necesas!" — li diris al si tra la kunpremitaj dentoj kaj la neŝanĝebla decido respeguliĝis sur lia vizaĝo, kiu fariĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.
Intertempe Idriso lokis la ledan sakon sur la ŝtonon, kiu troviĝis en distanco de cent paŝoj, kaj returniĝis. Staĉjo vidis lian ridetantan vizaĝon kaj la tutan altan staturon sur la glata, sabla ebenaĵo. La lastan fojon brilis en li la penso, ke jen tiu vivanta homo post momento falos teren kaj per la fingroj ŝiros la sablon en la lasta konvulsia agonio. Sed la hezitoj de la knabo finiĝis — kaj, kiam Idriso faris jam kelkdekojn da paŝoj, li komencis malrapide levi la pafilon al sia vango.
Sed antaŭ ol li tuŝis la ĉanon per la fingro, el malantaŭ la sabloaltaĵoj, malproksimaj je kelkcento da paŝoj, aŭdiĝis vigla ekkrio kaj en la sama momento ĉirkaŭ dudek rajdantoj sur ĉevaloj kaj kameloj svarmis sur la ebenaĵo. Idriso ŝtoniĝis je tiu vido. Staĉjo ne malpli konsterniĝis, sed tuj lia konsterniĝo ŝanĝiĝis je grandega ĝojo.
Jen fine la tiel ege dezirataj postkurantoj! Jes! Io alia tute ne povas esti! En la vilaĝo oni evidente kaptis la beduenojn, kaj ili montris, kie kaŝiĝas la resto de la karavano. Komprenis tion same Idriso, kiu trankviliĝinte iom, kuris al Staĉjo kun vizaĝo pala pro teruro kaj, ekgenuinte apud liaj piedoj, komencis ripeti per penspira voĉo:
— Sinjoro, mi estis bona al vi! Mi estis bona al la malgranda „bint" — memoru tion!…
Staĉjo aŭtomate elŝovis la ŝargaĵojn el la pafiltubo kaj rigardis. La rajdantoj kuregis senspire, ĝojkriante kaj suprenĵetante siajn longajn arabajn pafilojn, kiujn ili rekaptis dum ia kurado kun eksterordinara lerteco. En la hela, diafana aero ili estis bonege videblaj. Meze de la fronto galopis la du beduenoj, svingante, kiel diablaj obseditoj, la manojn kaj burnusojn.
Post kelkaj minutoj la tuta aro atingis la karavanon. Unuj el la rajdantoj terensaltis de sur la ĉevaloj kaj kameloj; aliaj restis en la seloj, kriante ĉiam laŭtege. En tiuj krioj oni povis distingi nur du vortojn:
— Kartumo! Gordon! Gordon! Kartumo!…
Fine unu el la beduenoj — tiu, kiun lia kunulo nomis Abu-Anga, alkuris al Idriso, kaŭranta apud la piedoj de Staĉjo, kaj komencis voki:
— Kartumo prenita! Gordon mortigita! Mahdi venkinto! Idriso rektiĝis, sed ankoraŭ li ne kredis al siaj oreloj.
— Kaj tiuj homoj? — li demandis per tremantaj lipoj.
— Tiuj homoj estis nin kaptontaj kaj nun ili iras kune kun ni al la profeto!
Al Staĉjo malheliĝis en la okuloj.
Kaj efektive estingiĝis la lasta espero je forkuro dum la vojaĝo. Staĉjo jam sciis nun, ke nek liaj elpensaĵoj helpos ion, nek atingos ilin la postkurantoj, kaj se ili eltenos la laciĝon de la vojo, ili venos al Mahdi kaj estos donitaj en la manojn de Smaino. La sola konsolo por li estis nun la penso, ke ili estis forkaptitaj nur, por ke Smaino redonu ilin kontraŭ siaj infanoj. Sed kiam tio okazos kaj kio povos ilin ankoraŭ renkonti? Kiel terura sorto atendas ilin de la sovaĝa amasaĉo ebria pro sangosoifo? Ĉu Nel eltenos ĉiujn ĉi laciĝojn kaj malfacilaĵojn de la vojaĝo, je tio neniu povis respondi. Sed estis konate, ke Mahdi kaj liaj derviŝoj malamas la kristanojn kaj ĝenerale la eŭropanojn; do en la animo de la knabo naskiĝis la timo, ĉu la influpovo de Smaino sufiĉos por ŝirmi ilin ambaŭ kontraŭ la ofendoj, tiraneco, krueleco kaj furiozeco de la mahdianoj, kiuj murdis eĉ mahometanojn fidelajn al la registaro. Unuafoje de post ilia forrabo profunda malespero ekkaptis Staĉjon, kaj samtempe ia superstiĉa supozo, ke persekutas ilin iu malbona sorto. La nura ideo forkapti ilin el Fajumo kaj konduki ilin al Kartumo estis simple frenezaĵo, kiun povis plenumi nur tiel sovaĝaj kaj stultaj homoj kiel Idriso kaj Gebhro. Ili tute ne komprenis, ke ili devas pasi milojn da kilometroj tra la lando, kiu estas subordigita al la egipta registaro, kaj pli ĝuste al la angloj. Verdire, ili povus esti kaptitaj tuj la sekvan tagon post ilia forkapto, kaj tamen ĉio okazis tiel, ke ili estas jam proksime al la dua katarakto kaj ke atingis ilin neniaj antaŭaj postkurantoj, kaj la lasta, kiu povus ilin haltigi, kuniĝis kun la karavano kaj helpos ĝin de nun. Al la malespero de Staĉjo, al lia timo pri la sorto de la malgranda Nel aliĝis ankoraŭ la sento de humiligo, ke li nenion povas fari, nek elpensi, ĉar, eĉ se oni redonus al li la pafilon kaj ŝargajojn, li ja ne povus mortpafi ĉiujn arabojn, el kiuj konsistas nun la karavano.
Kaj tio tre ĉagrenis lin, tiom pli, ke la savo estis jam tiel proksima. Se Kartumo ne estus falinta, aŭ se ĝi estus falinta kelkajn tagojn pli malfrue, la samaj homoj, kiuj nun transiris al la flanko de Mahdi, estus certe kaptintaj la karavanon kaj redonintaj ĝin en la manojn de la registaro. Staĉjo, sidante sur la kamelo malantaŭ Idriso kaj aŭdante iliajn interparolojn, konvinkiĝis, ke sendube tiel estus. Ĉar tuj post la ekiro de la karavano la estro de la postkurantoj rakontis al Idriso, kio estis la kaŭzo, ke ili perfidis la kedivon. Ili jam sciis, ke la granda armeo, jam ne egipta, sed angla, startis suden kontraŭ la derviŝoj sub la komando de generalo Wolseley. Ili vidis multe da ŝipoj, kiuj veturigis minacajn anglajn soldatojn el Assuano al Wadi-Halfa, de kie oni konstruis por ili fervojon ĝis Abu-Hammed. Dum longa tempo ĉiuj apudbordaj ŝejkoj — same tiuj, kiuj restis fidelaj al la registaro, kiel ankaŭ tiuj, kiuj en profunda animo favoris Mahdi'n — estis certaj, ke la pereo de la derviŝoj kaj de ilia profeto estas neevitebla, ĉar la angloj neniam kaj per neniu estis venkitaj.