Выбрать главу

La luno ruliĝis alte sur la ĉielo kaj arĝentis la branĉetojn de la mimozoj kaj akacioj. En la densaj ĝangaloj aŭdiĝis tie kaj aliloke la terura kaj samtempe kvazaŭ ĝojplena rido de hienoj, kiuj en tiu sanga regiono trovis sufiĉe da homaj kadavroj. Sporade la taĉmento kondukanta la karavanon renkontiĝis kun aliaj patroloj kaj interŝanĝis kun ili la difinitan signalvorton. Fine ili venis al la apudbordaj montetoj kaj tra longa intermonto ili atingis Nilon. La homoj, ĉevaloj kaj kameloj eniris la vastajn kaj platajn „dahabije" (pramoj), kaj baldaŭ la pezaj remiloj komencis per mezuraj movoj disbati kaj rompi la glatan akvoplaton de la rivero, en kiu respeguliĝis la stelriĉa ĉielo.

Post duonhoro, en la suda flanko, kien flosis kontraŭ la fluo „dahabije", ekbrilis lumoj, kiuj dum ilia alproksimiĝo ŝanĝiĝis en faskojn da ruĝa rebrilo kuŝanta sur la akvo. Nur-el-Tadhil ektuŝis la brakon de Idriso; poste etendinte antaŭ si la manon, li diris:

— Jen nia Kartumo!

ĈAPITRO XVI

Ili haltis ĉe la fino de la urbo, en domo, kiu antaŭe estis la posedaĵo de riĉa, itala komercisto. Post lia mortigo dum la atako kontraŭ la urbo la domo estis aljuĝita al Tadhilo kiel militkaptaĵo. La edzinoj de la emiro okupiĝis en sufiĉe homa maniero pri Nel, kiu estis apenaŭ viva pro la granda laciĝo, kaj kvankam en la tuta Kartumo sentiĝis la manko de nutraĵo, ili trovis por la malgranda „djano" (ŝafideto) iom da sekigitaj daktiloj kaj iom da rizo kun mielo, post kio ili kondukis ŝin al la unua etaĝo kaj kuŝigis ŝin por dormi. Staĉjo, kiu noktis ekstere inter la kameloj kaj ĉevaloj, devis kontentiĝi pri nur unu biskvito; anstataŭ tio ne mankis al li la akvo, ĉar la fontano en la ĝardeno hazarde ne estis difektita kaj funkciis bone. Malgraŭ sia grandega laciĝo li longe ne povis ekdormi, unue kaŭze de la skorpioj rampantaj ĉiam sur la feltaĵon, sur kiu li kuŝis, kaj due pro la morta maltrankvilo, ke oni disigos lin de Nel kaj ke li ne povos plu gardi ŝin persone. Lian maltrankvilon dividis videble ankaŭ Saba, kiu flarsentis ĉirkaŭen, kaj de tempo al tempo ĝi hurlis, pro kio koleris la soldatoj. Staĉjo trankviligis ĝin laŭpove, timante, ke al ĝi oni malutilos. Feliĉe la grandega dogo elvokis tian admiron de la emiro mem kaj de ĉiuj derviŝoj, ke neniu kuraĝis levi la manon kontraŭ ĝi.

Ankaŭ Idriso ne povis ekdormi. De post la hieraŭa tago li ne fartis bone, kaj ĉe tio post la lasta interparolo kun Nur-el-Tadhil li perdis multe da iluzioj, kaj sian estontecon li vidis kvazaŭ vualita. Malgraŭ tio li estis kontenta, ke ili translokiĝos morgaŭ al Omdurmano apartigita nur je la larĝeco de la Blanka Nilo; li esperis trovi tie Smainon, sed kio sekvos poste? Dum la vojo ĉio prezentis sin al li pli klare kaj pli bone. Li kredis sincere je la profeto, kaj la koro tiris lin al li tiom pli, ke ili ambaŭ devenis el la sama gento. Sed ĉe tio li estis tre avida kaj ambicia, kiel preskaŭ ĉiu arabo. Li revis, ke oni superŝutos lin per oro kaj faros lin almenaŭ emiro; li revis pri militekspedicioj kontraŭ la „turkoj", pri akiritaj urboj kaj kaptaĵoj. Post tio, kion li sciiĝis de Tadhilo, li intertempe komencis timi, ke ĉiuj liaj agoj malaperos en la pli grandaj okazintaĵoj kiel sola pluvguto perdiĝas en la maro. „Eble — li pensis amare — neniu atentos tion, kion mi faris, kaj ankaŭ Smaino eble ne estos kontenta, ke mi venigis al li tiujn infanojn". Kaj li vere ĉagreniĝis pri tio. La morgaŭa tago estis dispelonta aŭ konfirmonta liajn timojn, do li atendis ĝin malpacience.

Je la sesa matene la suno leviĝis kaj tuj komenciĝis la movo inter la derviŝoj. Baldaŭ aperis ankaŭ Tadhilo kaj ordonis al ili pretiĝi por la vojo. Li deklaris, ke ili iros piede apud lia ĉevalo ĝis la rivero. Je la granda ĝojo de Staĉjo, Dinah alkondukis el la supera etaĝo Nel'on, post kio ili ekiris sur la digo, laŭlonge de la tuta urbo, ĝis la loko, kie staris sur la akvo la transport-boatoj. Tadhilo rajdis ĉevale ĉe la fronto, Staĉjo kondukis je la mano Nel'on, post ili sekvis Idriso, Gebhro kaj Ĥamiso kun la maljuna Dinah kaj Saba, kaj krome tridek soldatoj de la emiro. La aliaj el la karavano restis en Kartumo.

Staĉjo, rigardante ĉirkaŭen, ne povis kompreni, kiamaniere falis la urbo tiel bone fortikigita kaj situanta ĉe la kunfluejo de la Blanka, kaj Blua Niloj, sekve ĉirkaŭita de tri flankoj per la akvo kaj atingebla nur de la sudo. Tamen poste li sciiĝis de la kristanaj sklavoj, ke la rivero tiam malleviĝis kaj malkovris la vastajn sablaĵojn, kiuj plifaciligis la aliron al la remparoj. La garnizono, perdinta la esperon je baldaŭa helpo kaj malfortigita pro la malsato, ne povis kontraŭstari la atakon de la furiozaj bandoj. Tial la urbo estis prenita, post kio sekvis la masakro al la loĝantoj. Kvankam pasis jam unu monato de post tiu atako, la postsignoj de la batalo estis ĉie videblaj laŭlonge de la remparo. Interne suprenstaris la ruinoj de la detruitaj domoj, kontraŭ kiujn turnis sin la unua impeto de la venkintoj, kaj en la ekstera fosaĵo kuŝis multaj kadavroj, kiujn neniu volis enterigi. Antaŭ ol li troviĝis ĉe la transportejo, Staĉjo nombris pli ol kvarcenton de ili. Tamen ili ne infektis la aeron, ĉar la sudana suno elsekigis ilin je mumioj; ĉiuj havis la koloron de griza pergameno, tiel egale, ke la kadavroj de la eŭropanoj, egiptanoj kaj negroj estis malfacile distingeblaj. Inter la kadavroj svarmis malgrandaj grizaj lacertoj, kiuj antaŭ la alvenantoj tuj kaŝiĝis sub tiujn homrestaĵojn, eniĝante ofte en iliajn buŝojn, aŭ inter sekiĝintajn ripojn.

Staĉjo kondukis Nel'on tiamaniere, ke ŝi ne devu rigardi tiujn teruraĵojn, kaj li petis ŝin rigardi nur al la alia flanko de la urbo. Sed ankaŭ tie aperis bildoj, kiuj plenigis la okulojn kaj la animon de la knabino per teruro. La vido de,anglaj" infanoj prenitaj en kaptitecon kaj de Saba, kiun Ĥamiso kondukis per ŝnuro, altiris homamason pligrandiĝantan ĉiumomente dum ilia alproksimiĝo al la rivero. Post kelka tempo la homamaso fariĝis tiel granda, ke oni devis halti. De ĉie aŭdiĝis minacaj krioj. Strangaj tatuitaj vizaĝoj kliniĝis super Staĉjo kaj Nel. Kelkaj el la sovaĝuloj eksplodis per ridego ĉe ilia vido kaj pro ĝojo frapis unuj la koksojn de la aliaj, insultante ilin laŭtege; kelkaj kriegis, kiel sovaĝaj bestoj, montrante siajn blankajn dentojn kaj rulante la okulojn, fine oni komencis minaci kaj eĉ celi ilin per tranĉiloj. Nel, duonkonscia pro timo, alpremiĝis al Staĉjo, kaj li ŝirmis ŝin laŭpove, en la konvinko, ke venas por ili ambaŭ la lasta horo. Feliĉe, tiu impeto de la bestiĝinta amasaĉo tro tedis ankaŭ al Tadhilo. Laŭ lia ordono dekkelkaj soldatoj ĉirkaŭis la infanojn, kaj la aliaj komencis senkompate vipi per skurĝoj la hurlantajn homogrupojn. La kunkurinta homamaso dispeliĝis ĉe la fronto, sed ĝi pligrandiĝis malantaŭ la taĉmento kaj, sovaĝe kriegante, ĝi akompanis ilin ĝis la boatoj.

La infanoj respiris dum la boatveturado. Staĉjo konsolis Nel'on, ke, kiam la derviŝoj kutimiĝos al ilia vido, ili ĉesos persekuti ilin. Li certigis la knabineton, ke Smaino ŝirmos kaj defendos ilin ambaŭ, precipe ŝin, ĉar, se okazus al ili io malbona, tiam li ne povus interŝanĝi ilin kontraŭ siaj infanoj. Tio estis vero, sed la knabineton tiom teruris la antaŭaj atakoj, ke ŝi, kaptinte la manon de Staĉjo, ne volis ĝin lasi dum kelka tempo, ripetante ĉiam kvazaŭ en febro:,Mi timas ilin! Mi timas ilin!". Efektive li deziris el tuta animo, ke ili kiel eble plej baldaŭ troviĝu en la manoj de Smaino, kiu konis ilin de longe kaj kiu en Port-Saido montris aŭ almenaŭ ŝajnigis al ili grandan amikecon. Ĉiuokaze li ne estis tiel sovaĝa kiel la aliaj sudananoj el la dangala gento, kaj la mallibereco en lia hejmo povus esti pli eltenebla.