Staĉjo komprenis nun, kial la egipta armeo ne povis kontraŭstari al tiuj sovaĝaj soldatoj. Kiam la bruo iomete silentiĝis, la profeto ree ekparolis. Li rakontis pri la vizioj, kiujn li havas, kaj pri la misio, kiun li ricevis de Dio. Jen Allaho ordonis al li purigi la kredon kaj disvastigi ĝin tra la tuta mondo. Kiu ne rekonas lin Mahdi, savanto, tiu estas kondamnita al pereo. La finiĝo de la mondo estas jam proksima, sed antaŭe estas la devo de ĉiuj kreduloj almiliti Egiptujon, Mekkon kaj ĉiujn landojn, en kiuj trans la maroj vivas paganoj. Tia estas la dia volo kaj nenio povas ĝin ŝanĝi. Multa sango ankoraŭ fluos, multaj batalantoj ne plu revenos al siaj edzinoj kaj infanoj sub siajn tendojn, sed neniu lingvo kapablos esprimi la feliĉon de tiuj, kiuj mortfalos. Poste li etendis la manojn al la ĉeestantoj kaj finis tiamaniere:
— Do jen mi, la savanto kaj dia servisto, benas la sanktan militon kaj vin, batalantojn. Mi benas viajn penadojn, vundojn, morton, mi benas la venkon kaj priploras vin kiel patro, kiu vin forte amis…
Kaj li ekploris. Kriego kaj tumulto disaŭdiĝis, kiam li malsupreniris de la predikejo. La plorado fariĝis ĝenerala. Malsupre la du kalifoj Abdullahi kaj Ali-uled-Helu prenis la profeton sub la brakojn kaj kondukis lin al la ŝaffeloj, kie li ekgenuis. Dum ĉi tiu mallonga tempo Idriso febre demandis Staĉjon, ĉu inter la emiroj estas Smaino.
— Ne! — respondis la knabo, kiu vane per la okuloj serĉis la konatan vizaĝon. — Mi nenie vidas lin. Eble li mortfalis ĉe la konkerado de Kartumo.
La preĝoj daŭris longe. Dume Mahdi movis la manojn kaj piedojn kvazaŭ marionete, aŭ li ekstaze suprenlevis la okulojn, ripetante:,Jen estas li! Jen estas li!" La suno komencis jam subiri, kiam li leviĝis kaj iris hejmen. La infanoj povis nun konvinkiĝi, per kia adoro la derviŝoj ĉirkaŭas sian profeton, ĉar tutaj homgrupoj ĵetis sin al liaj spuroj kaj prenis la teron el tiuj lokoj, kiujn tuŝis liaj piedoj. Okazis ĉe tio malpacoj kaj eĉ bataloj, ĉar oni kredis, ke tia tero preventas diversajn malsanojn kaj sanigas malsanulojn.
La placo de preĝo iom post iom senhomiĝis. Idriso mem ne sciis kion fari, kaj li estis jam revenonta kun la infanoj kaj la tuta sekvantaro por la nokto al la tendoj kaj al Ĥamiso, kiam neatendite aperis antaŭ ili la sama greko, kiu matene donis al Staĉjo kaj Nel po unu taleron kaj po unu plenmanon da daktiloj.
— Mi parolis pri vi kun Mahdi — li diris arabe — kaj la profeto volas vin vidi.
— Dankon al Allaho kaj al vi, sinjoro — ekkriis Idriso. — Ĉu ĉe la flanko de Mahdi ni trovos Smainon?
— Smaino estas en Faŝodo — respondis la greko.
Post tio li turnis sin al Staĉjo en angla lingvo:
— Estas eble, ke la profeto prenos vin ambaŭ en sian protekton, ĉar mi klopodis lin persvadi pri tio. Mi diris al li, ke la famo pri lia kompatemo tiam disvastiĝos inter ĉiuj blankaj nacioj. Ĉi tie okazas teruraĵoj kaj sen lia protekto vi sendube pereos pro malsato, maloportuno, malsanoj aŭ per la manoj de frenezuloj. Sed vi devas gajni lin por vi, kaj tio dependas nur de vi.
— Sinjoro, kion do mi devas fari? — demandis Staĉjo.
— Unue, kiam vi stariĝos antaŭ li, ĵetu vin sur la genuojn, kaj se li etendos al vi la manon, tiam kisu ĝin kun respekto kaj poste petegu lin, ke li bonvole prenu vin ambaŭ sub siajn ŝirmantajn flugilojn.
Ĉi tie la greko interrompis kaj demandis:
— Ĉu neniu el tiuj homoj komprenas la anglan lingvon?
— Neniu. Ĥamiso restis en la tendo, Idriso kaj Gebhro komprenas apenaŭ kelkajn vortojn — kaj la aliaj scias nenion.
— Bone! Do aŭdu plu, ĉar necesas ĉion antaŭvidi. Jen Mahdi demandos vin verŝajne, ĉu vi estas preta akcepti lian kredon. Respondu al li tuj senhezite, ke jes kaj ke lia vizaĝo, de post la unua rigardo, fluigis sur vin la nekonatan lumon de la graco. Memoru al vi:,la nekonatan lumon de la graco!" Tio certe flatos lin kaj li kvalifikos vin eble al la mulazemoj, t.e. al la personaj servistoj. Vi havos tiam bonstaton kaj ĉiajn komfortaĵojn, kiuj ŝirmos vin ambaŭ kontraŭ malsanoj… Sed se vi agus alie, vi malfavorigus ne nur vin mem kaj tiun malgrandan kompatindulinon, sed eĉ min, kiu volas ja vian bonfarton. Ĉu vi komprenas?
Staĉjo kunpremis la dentojn kaj respondis nenion. Nur lia vizaĝo malsereniĝis kaj la okuloj malgaje ekbrilis. Vidante tion, la greko daŭrigis jene:
— Mi scias, mia knabo, ke tio estas malagrabla afero, sed ne estas alia eliro! Tiuj, kiuj saviĝis post la kartuma masakro, ĉiuj akceptis la instruon de Mahdi. Ne konsentis tion nur kelkaj katolikaj misiistoj kaj kelkaj monaĥinoj, sed tio estas alia afero. La Korano malpermesas mortigi pastrojn, do, kvankam ilia sorto estas terura, almenaŭ ne minacas ilin la morto. Sed por la laikuloj ne estis alia savo. Mi ripetas al vi, ke ili ĉiuj akceptis la mahometanismon: germanoj, italoj, koptoj, angloj, grekoj… kaj ankaŭ mi mem…
Kaj ĉe tio, kvankam Staĉjo certigis lin, ke neniu el la karavananoj komprenas angle, li tamen mallaŭtigis sian voĉon, flustrante en lian orelon:
— Mi ne bezonas klarigi al vi, ke tio tute ne estas malkonfeso de la kredo, neniu perfido kaj neniu apostatado. En la koro ĉiu restis tia, kia li estis kaj Dio vidas tion… Antaŭ la perforto oni devas cedi, eĉ se ŝajne… La homa devo estas ŝirmi la vivon — kaj estus frenezaĵo, kaj eĉ peko, riski ĝin — por kio? Por ŝajnoj, por kelkaj vortoj, kiujn vi povas samtempe malkonfesi en la animo? Kaj vi devas memori, ke vi havas en la mano la vivon, ne nur vian propran, sed ankaŭ tiun de via malgranda kunulino, pri kiu vi ne rajtas laŭvole disponi. Evidente!… Mi povas garantii al vi, ke se Dio iam savos vin el tiuj manoj, tiam nek vi mem havos ion por riproĉi al vi, nek iu ajn riproĉos al vi — same, kiel al ni ĉiuj.
Dirante tion, la greko trompis eble sian propran konsciencon, sed lin trompis ankaŭ la silento de Staĉjo, ĉar fine li atribuis ĝin al lia timego. Do li decidis kuraĝigi la knabon.
— Jen la domoj de Mahdi — li diris. — La profeto preferas loĝi en tiuj lignaj budoj en Omdurmano, ol en Kartumo, kvankam tie li povus okupi por si la palacon de Gordon. Nu, kuraĝe, mia knabo! Ne perdu la kapon! Je demandoj respondu tuj kaj decide. Ili ŝatas ĉi tie la kuraĝon. Ne pensu ankaŭ, ke Mahdi tuj kriegos al vi kvazaŭ leono. Ne! Li ĉiam ridetas, eĉ tiam, kiam li intencas nenion bonan.
Dirinte tion, li komencis voki al la homgrupoj, kiuj staris antaŭ la domo, ke ili cedu antaŭ la,gastoj" de la profeto.
Kiam ili enĉambriĝis, Mahdi kuŝis sur mola divano, ĉirkaŭita de siaj edzinoj, el kiuj du ventumis lin per grandaj strutaj plumoj, kaj du aliaj gratis delikate liajn piedplatojn. Krom ĉi tiuj virinoj ĉeestis nur: la kalifo Abdullahi kaj la kalifo Serif, ĉar la tria, Ali-uled-Helu, kondukis en la sama tempo militistojn al la nordo, nome al Berberujo kaj Abu-Hammed, kiuj jam antaŭe estis konkeritaj de la derviŝoj. Ĉe la vido de la enirantoj la profeto flankenŝovis la virinojn kaj eksidis sur la divano. Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj ĵetis sin teren kaj restis sur la genuoj kun la manoj krucigitaj surbruste. La greko mansignis al Staĉjo, ke li faru la samon, sed knabo, ŝajnigante, ke li ne vidas tion, kliniĝis nur iom kaj restis rektiĝinta. Lia vizaĝo paliĝis, sed la okuloj brilis forte kaj el lia tuta sinteno kaj la fiere levita kapo, el la kunpremitaj lipoj oni povis facile diveni, ke io decidiĝis en li, ke lia necerteco kaj timo forpasis, ke li faris iun neflekseblan decidon, de kiu li neniel cedos. La greko videble komprenis tion, ĉar granda timo respeguliĝis en lia rigardo. Mahdi ĵetis sur ambaŭ infanoj sian mallongan rigardon, serenigis sian grasan vizaĝon per la ordinara rideto, post kio li turnis sin unue al Idriso kaj Gebhro.
— Vi alvenis el la malproksima nordo — li diris.
Idriso ektuŝis la teron per sia frunto.
— Tiel estas, ho Mahdi! Ni apartenas al la dangala gento, do ni forlasis niajn hejmojn en Fajumo, por ekgenui ĉe viaj benataj piedoj.