— Li estas kvazaŭ palmo en la dezerto kaj kvazaŭ malvarma akvo dum varmega tago, kaj liaj vortoj kiel maturaj daktiloj — respondis Gebhro.
— Mensogis Nur-el-Tadhil, dirante, ke li ne allasos nin antaŭ sia vizaĝo. Tamen Mahdi allasis nin al si, benis kaj ordonis al Abdullahi rekompenci nin.
— Kiu certe donacos nin malavare, ĉar la volo de Mahdi estas sankta.
— Bismillah! estu tiel, kiel vi diras! — elkriis unu el la beduenoj.
Kaj Gebhro komencis revi pri tutaj aroj da kameloj, pri kornohava bruto, ĉevaloj kaj pri sakoj plenaj de piastroj. El tiuj revoj vekis lin Idriso, kiu, montrante Staĉjon portantan la malgrandan Nel, demandis:
— Kaj kion ni faros pri tiu vespo kaj pri tiu dormanta muŝo?
— Ho! Smaino devus rekompenci nin aparte por ili.
— Kiam la profeto diras, ke li ne permesos intertrakti kun malkreduloj, tiam por Smaino ili estas ankaŭ bagatelaĵo.
— Tiukaze mi bedaŭras, ke ili ne troviĝis en la manoj de la kalifo, kiu estus instruinta tiun hundidon, kio estas bojadi kontraŭ la vero kaj la dia elektito.
— Mahdi estas bonkora — respondis Idriso.
Post tio li ekmeditis dum momento kaj aldonis:
— Tamen Smaino, havante ilin ambaŭ en siaj manoj, estos certa, ke nek la turkoj, nek la angloj mortigos liajn infanojn kaj Fatmon.
— Do li eble rekompencos nin?
— Jes. Prenu ilin la poŝto de Abdullahi al Faŝodo. Ni estos liberigitaj de la zorgo pri la infanoj. Kaj kiam revenos Smaino, ni postulos de li la ekstrapagon.
— Vi diras, ke ni restos en Omdurmano?
— Allah! Ne sufiĉis al vi la vojo de Fajumo al Kartumo. Venis la tempo por ripozi!
La tendoj estis jam proksimaj. Staĉjo iom malrapidigis la marŝadon, ĉar ankaŭ liaj fortoj elĉerpiĝis. Nel, kvankam malpeza, peziĝis al li pli kaj pli. La sudananoj, kiuj volis dormi, kriis al li, ke li plirapidigu la iradon, kaj poste ili pelis lin, batante per pugnoj lian kapon. Gebhro eĉ pikis lin dolorige per tranĉilo sur la skapolon. La knabo elportis ĉion ĉi silente, ŝirmante antaŭ ĉio sian malgrandan knabineton, kaj nur kiam unu el la beduenoj ekpuŝis lin tiel forte, ke li preskaŭ faletis, li diris tra la kunpremitaj dentoj:
— Atentu, ni devas ja vojaĝi ĝis Faŝodo en viva stato!
Kaj tiuj vortoj haltigis la arabojn, ĉar ili timis transpaŝi la ordonon de Mahdi. Eĉ pli efike haltigis ilin tio, ke Idriso subite eksentis kapturniĝon, kaj tiel fortan, ke li devis apogi sin sur la brako de Gebhro. Post kelka tempo tio pasis, sed la sudanano teruriĝis kaj diris:
— Allah! Mi fartas malbone! Ĉu kaptis min iu malsano?
— Vi vidis la profeton, do vi ne malsaniĝos — respondis Gebhro.
Fine ili atingis la tendojn. Alveninte, Staĉjo redonis tuj la dormantan knabinon en la manojn de la maljuna Dinah, kiu, kvankam ankaŭ nesana, tamen preparis por sia fraŭlineto sufiĉe oportunan kuŝejon. La sudananoj kaj beduenoj, englutinte po kelkajn nekuiritajn viandostrietojn, ĵetis sin, kvazaŭ ŝtipoj, sur la feltaĵojn.
Staĉjo ricevis nenion por manĝi, nur la maljuna Dinah enŝovis en lian manon iom da moligita,durro", kiun ŝi ŝtelis de la kameloj. Sed Staĉjo volis nek dormi, nek manĝi. La ŝarĝo, kiu pezis sur liaj brakoj, estis vere tro granda. Jen li sentis, ke forĵetinte la protekton de Mahdi, por kiu necesis pagi per malkonfeso de sia kredo kaj animo, li agis ĝuste, kiel li devis. Li sentis, ke la patro estus fiera kaj feliĉigita pro lia ago. Kaj samtempe li pensis, ke li pereigis Nel'on, la samsortaninon, la malgrandan amatan knabineton, por kiu li fordonus volonte la lastan guton de sia sango.
Do, kiam ĉiuj ekdormis, lin kaptis plorego, kaj, kuŝante sur peco da feltaĵo, li ploris longe, kvazaŭ infano, kiu li ja efektive ankoraŭ estis.
La vizito ĉe Mahdi kaj la interparolo kun li videble ne resanigis Idrison, ĉar nokte li grave malsaniĝis kaj matene li estis senkonscia. Ĥamiso, Gebhro kaj la du beduenoj estis vokitaj al la kalifo, kiu parolis kun ili kelkajn horojn kaj laŭdis ilian kuraĝon. Sed ili revenis en la plej malbonaj humoroj kaj kun kolero en la animo, ĉar ili esperis ricevi grandan rekompencon por la servoj kaj anstataŭ tio Abdullahi donacis al ĉiu po unu egiptan pundon kaj po unu ĉevalon. La beduenoj komencis kvereli kun Gebhro, kaj preskaŭ ekestis interbatiĝo. Fine ili deklaris, ke ankaŭ ili vojaĝos kun la kamela poŝto al Faŝodo, por postuli de Smaino la decan ekstrapagon. Al ili aliĝis ankaŭ Ĥamiso, kiu esperis, ke la protekto de Smaino alportos al li pli grandan profiton ol la restado en Omdurmano.
Por la infanoj komenciĝis semajno de malsato kaj mizero, ĉar Gebhro tute ne volis manĝigi ilin. Feliĉe Staĉjo posedis du talerojn kun la portreto de Maria Tereza, kiujn li ricevis de la greko, do li iris sur la vendoplacon por aĉeti daktilojn kaj rizon. La sudananoj tute ne kontraŭstaris al tiu ekskurseto, bone sciante, ke el Omdurmano li ne povas forkuri kaj neniuokaze li forlasus la malgrandan,bint". Tamen la ekskurso ne okazis sen aventuroj, ĉar la apero de la knabo en la eŭropa vesto, aĉetanta sur la vendoplaco nutraĵojn, kuntiris denove arojn da duonsovaĝaj derviŝoj, kiuj akceptis lin per rido kaj hurlado. Feliĉe multaj el ili vidis, ke li estis hieraŭ ĉe Mahdi, kaj ĉi tiuj haltigis la aliajn, kiuj volis ataki lin. Nur la infanaĉoj ĵetis kontraŭ li sablon kaj ŝtonojn, sed tion li tute ne atentis.
Sur la foirplaco la prezoj estis tre altaj. Daktilojn Staĉjo tute ne povis aĉeti, kaj la pli grandan parton de la rizo forprenis de li Gebhro,por la malsana frato". La knabo kontraŭstaris al tio kun la tuta forto, pro kio okazis interbatiĝo, el kiu la malpli forta knabo eliris kun kelkaj bluaj batmakuloj kaj ŝvelaĵoj. Montriĝis ĉe tio ankaŭ la krueleco de Ĥamiso. Li montris sian simpation nur al Saba kaj nutris lin per nekuirita viando. Sed kun la plej granda indiferenteco li rigardis la mizeron de la infanoj, kiujn li ja konis delonge kaj kiuj ĉiam estis al li bonaj. Kaj kiam Staĉjo turnis sin al li kun la peto, ke li donu almenaŭ al Nel iom da manĝaĵo, li respondis ridante:
— Iru almozpeti.
Kaj okazis fine la neceso, ke Staĉjo volante savi Nel'on de la malsatmorto, komencis almozi en la sekvaj tagoj. Ne ĉiam tio estis senefika. Iam iu eksoficiro aŭ soldato de la egipta kedivo donis al li kelke da piastroj aŭ kelke da sekigitaj figoj, promesante helpi lin ankoraŭ la sekvontan tagon. Iufoje li trafis misiiston kaj monaĥinon, kiuj, aŭskultinte lian historion, ekploris pro la sorto de ambaŭ infanoj kaj, kvankam ili mem troviĝis en granda mizero, ili oferis al li, kion ili havis. Ili promesis krom tio al li viziti ilin en la tendoj. Kaj efektive ili faris tion esperante, ke ili eble sukcesos kunpreni la infanojn al si, antaŭ ol ili forvojaĝos per la poŝto. Sed Gebhro kaj Ĥamiso forpelis ilin de la infanoj per skurĝoj. La sekvintan tagon Staĉjo renkontis ilin denove kaj ricevis de ili iom da rizo kaj du pulvorporciojn da kinino, kiujn la misiisto komisiis al li konservi kiel eble plej zorge, antaŭvidante, ke en Faŝodo sendube ili malsaniĝos je febro.
— Vi vojaĝos nun — li diris — laŭlonge de la inundejo de la Blanka Nilo. La rivero, ne povante flui libere tra la baroj faritaj per kreskaĵoj kaj arbfolioj, kiujn la akvofluo kunportas kaj lokas en pli malprofundaj terenoj, kreas tie vastajn kaj infektajn marĉojn. La febro ne ŝparas tie eĉ la negrojn. Gardu vin precipe kontraŭ noktado sen fajro, sur la nuda tero.
— Ni volus jam morti — respondis Staĉjo ĝemvoĉe.
Je tio la misiisto levis sian mizeran vizaĝon kaj preĝis dum kelka tempo, post kio li krucosignis la knabon, dirante:
— Fidu Dion. Vi ne malkonfesis Lin, do Lia kompato kaj protekto akompanos vin.
Staĉjo provis ne nur almozpeti, sed ankaŭ labori. Vidante iutage arojn da homoj, kiuj laboris sur la preĝoplaco, li aliĝis al ili kaj komencis porti argilon por la muro, per kiu la placo estis ĉirkaŭota. Oni ridis pri li kaj eĉ puŝis lin, sed vespere la maljuna ŝejko, gardanta la laboron, donis al li dek du daktilojn. Staĉjo estis kontenta pri tia salajro, ĉar la daktiloj, krom rizo, estis la sola saniga manĝaĵo por Nel, kaj en Omdurmano ili estis preskaŭ neaĉeteblaj.