Do li alportis ilin fiere al la malgranda knabineto, al kiu li donis ĉion, kion li nur povis ricevi, nutrante sin mem de unu semajno preskaŭ ekskluzive per,durro", kiun li forŝtelis de la kameloj. Nel tre ekĝojis je la vido de tiuj ŝatataj fruktoj, sed ŝi volis, ke ankaŭ li manĝu ilin. Do, stariĝinte sur la piedfingroj kaj metinte siajn manojn sur liajn brakojn, ŝi suprenlevis la kapeton kaj komencis rigardi en liajn okulojn kaj peti:
— Staĉjo! Manĝu la duonon, manĝu!
Kaj li respondis:
— Mi manĝis jam sufiĉe, mi manĝis! Ho, kiel sata mi estas!
Kaj li ridetis, sed tuj poste li komencis mordeti siajn lipojn, por ne ekplori, ĉar li estis efektive tre malsata. Li promesis al si, ke li morgaŭ denove iros serĉi laboron. Dume fariĝis alie. Matene alvenis mulazemo de Abdullahi kun la sciigo, ke la kamela poŝto eliras nokte al Faŝodo, kaj kun la ordono de la kalifo, ke ankaŭ Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj pretiĝu kune kun la infanoj al la vojo. Tiu ordono miregis kaj eĉ indignigis Gebhron; do li deklaris, ke li ne vojaĝos, ĉar lia frato estas malsana kaj estas neniu, kiu povus lin gardi. Cetere, eĉ se li estus sana, ili ne vojaĝus, ĉar ili decidis resti en Omdurmano.
Sed la mulazemo respondis:
— Mahdi havas nur unu volon, kaj Abdullahi, lia kalifo kaj mia ĉefo, neniam ŝanĝas siajn ordonojn. Vian malsanan fraton gardos sklavo, kaj vi vojaĝos al Faŝodo.
— Do mi iros al li kaj deklaros, ke mi ne vojaĝos.
— La kalifon eniras nur tiuj, kiujn li mem volas vidi. Kaj se vi perforte irus al li sen permeso, oni tuj kondukus vin — sur la pendigilon.
— Allah akbar! Do diru al mi klare, ke mi estas sklavo.
— Silentu kaj obeu la ordonojn! — respondis la mulazemo.
La sudanano vidis en Omdurmano pendigilojn, fleksiĝantajn sub la pezo de la pendigitoj. Ili estis ĉiutage, laŭ la ordonoj de la kruela Abdullahi, vestitaj per novaj kadavroj. Pro tio li teruriĝis. Tion, kion diris al li la mulazemo, ke Mahdi havas nur unu volon kaj Abdullahi ordonas nur unufoje — ripetadis ĉiuj derviŝoj. Ne estis alia konsilo — kaj necesiĝis vojaĝi.
— Mi ne plu vidos Idrison — pensis Gebhro.
Kaj en lia tigra koro kaŝiĝis tamen ia simpatio al la pli aĝa frato, ĉar ĉe la penso, ke li devas forlasi lin en malsana stato, kaptis lin malespero. Vane Ĥamiso kaj la du beduenoj provis lin konsoli, ke eble en Faŝodo estos pli bone ol en Omdurmano, kaj ke Smaino verŝajne rekompencos ilin pli malavare, ol faris tion la kalifo. Bedaŭrinde neniaj vortoj povis mildigi la koleron de Gebhro, kio evidentiĝis pleje sur la haŭto de Staĉjo.
Estis vere martira tago por la knabo. Oni ne permesis al li iri al la foirplaco, do li povis nenion perlabori, nek elpeti. Anstataŭ tio li devis labori kiel sklavo ĉe la selŝarĝoj, kiujn oni preparadis por la vojo. Tio estis por li tiom pli malfacila, ke pro la malsato kaj laciĝo li ege malfortiĝis. Li estis jam certa, ke li mortos dumvoje, se ne sub la skurĝo de Gebhro, tiam pro plena elĉerpiĝo.
Feliĉe la greko, kiu estis bonkora, alvenis antaŭ la vespero viziti la infanojn kaj adiaŭi ilin, kaj samtempe prizorgi ilin por la vojo. Li alportis al ili ankaŭ kelkajn kinin-pulvorojn, iom da vitraj kolieroj, kaj krom tio iom da nutraĵo. Tamen antaŭ ĉio, sciiĝinte pri la malsano de Idriso, li turnis sin al Gebhro, Ĥamiso kaj al la beduenoj:
— Sciu, — li diris al ili — ke mi venas ĉi tien je ordono de Mahdi.
Kaj ili, aŭdinte tion, kliniĝis ĝis la tero, post kio li daŭrigis:
— Vi devas dumvoje manĝigi la infanojn kaj bone konduti al ili. Ili devas raporti al Smaino pri via konduto, kaj Smaino sciigos pri tio la profeton. Kiam alvenos ĉi tien kontraŭ vi kiu ajn plendo, la sekva poŝto alportos al vi la morto-verdikton.
Nova kliniĝo estis la sola respondo al tiuj vortoj, post kio Gebhro kaj Ĥamiso havis mienojn de hundoj, al kiuj oni surmetis la buŝumon. La greko ordonis al ili foriĝi, post kio li denove parolis al la infanoj en la angla lingvo:
— Mi mensogis ĉion ĉi, ĉar Mahdi donis rilate al vi neniun novan ordonon. Sed ĉar li diris, ke vi devas iri al Faŝodo, do necesas, ke vi povu ĝin atingi vivantaj. Mi estas certa, ke neniu el ĉi tiuj homoj antaŭ sia forveturo vidos plu Mahdi'on, nek la kalifon.
Turnante sin al Staĉjo, li tiel parolis plu:
— Mi havis kontraŭ vi pretendon kaj mi havas ĝin plu. Ĉu vi scias, ke vi preskaŭ pereigis min? Mahdi ekkoleris ankaŭ kontraŭ mi, kaj por akiri lian pardonon, mi devis transdoni la pli grandan parton de mia havaĵo al Abdullahi, kaj mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi savis min por longa tempo. Ĉiuokaze mi ne povos plu helpi al la militkaptitoj, kiel ĝis nun. Sed mi tre bedaŭras vin, kaj precipe ŝin (ĉi tie li montris al Nel)… Mi havas filinon en ŝia aĝo…, kiun mi amas pli ol mian propran vivon… Por ŝi mi faris al vi ĉion, kion mi faris… Kristo juĝos min pro tio… Ŝi portas ĝis nun sub sia vesto surbruste la arĝentan kruceton… Ŝi havas la saman antaŭnomon kiel vi, mia etulino. Se ŝi ne ekzistus ankaŭ mi preferus morti ol vivi en tiu infero.
Kaj li kortuŝiĝis. Dum momento li silentis, fine li frotis per la mano sian frunton kaj ekparolis pri io alia.
— Mahdi forsendas vin al Faŝodo esperante, ke vi tie mortos. Tiamaniere li venĝos je vi ambaŭ por via kontraŭstaro, kiu lin ektuŝis profunde, kaj li ne perdos la famon de,bonkorulo". Tia li estas ĉiam… Sed kiu scias, al kiu antaŭe la morto estas destinita! Abdullahi sugestis lin, ke li ordonu vojaĝi kun vi al tiuj hundoj, kiuj vin forkaptis. Malbone li rekompencis ilin, kaj nun li timas, ke tio disaŭdiĝu. Ili ambaŭ kun la profeto preferas ĉe tio, ke tiuj homoj ne rakontu, ke en Egiptujo estas ankoraŭ armeo, kanonoj, mono kaj angloj… Danĝera estos tiu vojo kaj malproksima. Vi vojaĝos tra lando neloĝata kaj malsaniga, do gardu, kiel okulpupilon, tiujn pulvorojn, kiujn mi donis al vi.
— Ordonu, sinjoro, ankoraŭfoje al Gebhro, ke li ne kuraĝu malsatigi kaj bati Nel'on — diris Staĉjo.
— Ne timu! Mi rekomendis vin al la maljuna ŝejko, kiu kondukas la poŝton. Li estas mia malnova konato. Mi donacis al li poŝhorloĝon kaj per tio mi gajnis lian protekton por vi.
Dirante tion, li komencis adiaŭi ilin. Preninte Nel'on sur siajn brakojn, li premis ŝin al sia brusto kaj diris:
— Dio benu vin, mia infano!…
Dume la suno subiris kaj fariĝis stelriĉa nokto. En la mallumo aŭdiĝis nur ĉevalblekado kaj la ĝemado de la ŝarĝitaj kameloj.
La maljuna ŝejko Hatim plenumis fidele la promeson, kiun li donis al la greko, kaj li zorge okupiĝis pri la infanoj. La vojo al la supra fluo de la Blanka Nilo estis malfacila. Ili vojaĝis tra Ketaino, Ed-Ducim kaj Kano, post kio ili preterpasis Abbon, la arbaran insulon de Nilo, sur kiu antaŭ la milito loĝis Mahdi, kiel derviŝoermito en kaviĝinta arbego. La karavano devis ofte ĉirkaŭiri la vastajn inundejojn, t.n.,suddojn", sur kiuj kreskis papiruso. De tie la blovo alportis la venenitan odoron de putrintaj folioj, kiuj amase kolektiĝis tie per la akvofluo. Post la disfalo de la derviŝ-ŝtato la anglaj inĝenieroj tratranĉis tiujn barojn, kaj la vaporŝipoj povis tiam veturi de Kartumo ĝis Faŝodo kaj pli malproksimen. Tamen nun la rivero denove ŝtopiĝis kaj, ne povante flui libere, ĝi disverŝiĝis ambaŭflanken. La regiono ĉe la dekstra kaj maldekstra bordoj estis kovrita per alta ĝangalo, meze de kiu leviĝis termitejoj kaj unuopaj grandegaj arboj; tie kaj aliloke la arbaroj atingis la riveron. Sur la pli sekaj lokoj kreskis arbetaroj de akacioj. Dum la unuaj semajnoj ili renkontis arabajn koloniojn kaj urbetojn konsistantajn el domoj kun strangaj kukurbformaj tegmentoj faritaj el,doĥno"-pajlo. Sed transe de Abbo, de la kolonio Goz-Abu-Guma ili eniĝis en la landon de la nigruloj. Tamen ĝi estis preskaŭ senhoma, ĉar la derviŝoj forkaptis preskaŭ komplete la tiean negran loĝantaron kaj vendis ilin sur la foirplacoj de Kartumo, Omdurmano, Dary, Faŝero, El-Obeido kaj de aliaj urboj sudanaj, darfuraj kaj kordofanaj. Tiujn loĝantojn, kiuj sukcesis kaŝiĝi antaŭ la sklaveco en densejoj, arbaroj kaj aliaj kaŝejoj, ekstermis la malsato kaj variolo, disvastiĝanta kun eksterordinara forto laŭlonge de la Blanka kaj Blua Niloj. La derviŝoj mem diris, ke pro ĝi formortas,tutaj nacioj". La antaŭaj plantejoj de,sorgo",,manioko" kaj bananoj kovriĝis per ĝangalo. Nur la sovaĝaj rabobestoj plimultiĝis grandnombre, ĉar neniu ĉasis ilin. Ofte en la vespera ĉielruĝo la infanoj vidis de malproksime elefantarojn, similajn al moviĝantaj rokoj kaj paŝantajn malrapide al la konataj akvejoj. Je ilia vido Hatim, la estinta eburo-komercisto, ŝmacis, ĝemetis kaj konfidence tiel diris al Staĉjo: