Выбрать главу

— Maŝallah! — kiom da riĉaĵo troviĝas ĉi tie! Sed nun ne valoras ĉasi, ĉar Mahdi malpermesis al la egiptaj komercistoj veni al Kartumo kaj estas neniaj aĉetantoj de kojndentoj — nur eble la emiroj por la,umbajo"-trumpetoj.

Krom elefantoj oni renkontis ankaŭ ĝirafojn, kiuj, ekvidinte la karavanon, rapide forkuris peztrote, svingante siajn longajn kolojn, kvazaŭ ili estus lamaj. Post Goz-Abu-Guma aperadis pli kaj pli ofte bubaloj kaj tutaj aroj da antilopoj. La karavananoj, kiam al ili mankis freŝa viando, ĉasis ilin — sed preskaŭ ĉiam senefike, ĉar la singardemaj kaj viglaj bestoj permesis al neniu alproksimiĝi, nek ĉirkaŭ sin.

La nutraĵo mankis ĉie, ĉar pro la senhomiĝo de la lando oni povis ricevi nek milion, nek bananojn, nek fiŝojn, kiujn en pasintaj tempoj liveradis al la karavanoj la negroj el la ŝiluk-kaj dinkagentoj, interŝanĝante ilin volonte kontraŭ vitroperloj kaj latuniadeno. Tamen Hatim ne lasis la infanojn malsatmorti, kaj krom tio, li tenis Gebhron en severa disciplino. Kiam tiu lasta iufoje batis Staĉjon okaze de kamel-malŝarĝado, li ordonis kuŝigi lin sur la teron kaj havigi al li per bambuo po tridek punbatojn sur ĉiu kalkano. Dum du tagoj la kruela sudanano povis iri nur sur la piedfingroj kaj malbenis la momenton, kiam li forlasis Fajumon, kaj venĝis sin je sia juna sklavo, nomata Kali, kiun li antaŭ nelonge ricevis donace.

Staĉjo komence estis preskaŭ kontenta, ke ili forlasis la infektitan Omdurmanon kaj ke li povas nun vidi la landojn, pri kiuj li ĉiam revis. Lia forta organismo eltenis ĝis nun sufiĉe bone ĉiujn vojaĝlaciĝojn, kaj la pli abunda nutraĵo revenigis al li la antaŭan energion. Dum la vojo aŭ dum la ripozhoroj li ofte flustris denove en la orelon de la knabineto, ke forkuri oni povas ankaŭ de la Blanka Nilo kaj ke li tute ne ĉesis pensi pri tiu plano. Sed li serioze maltrankviliĝis pri ŝia sanstato. Tri semajnojn post la forveturo el Omdurmano Nel ja ankoraŭ ne malsaniĝis pro febro, sed ŝia vizaĝo malgrasiĝis kaj, anstataŭ sunbruniĝi, fariĝis pli kaj pli diafana, kaj ŝiaj malgrandaj manetoj aspektis kvazaŭ formitaj el vakso. Ne mankis al ŝi protekto, nek eĉ tiaj komfortaĵoj, kiajn Staĉjo kaj Dinah povis al ŝi sekurigi helpe de Hatim, sed mankis la saniga aero de la dezerto. La malseketa kaj varmega klimato en kuniĝo kun la vojaĝlaciĝoj ruinigis iom post iom la fortojn de la delikata infano.

Staĉjo, komence de Goz-Abu-Guma donis al ŝi ĉiutage po duono da kinin-pulvoro kaj li ege ĉagreniĝis ĉe la sola penso, ke ne sufiĉos por longa tempo tiu grava medikamento, kiun li povos poste nenie ricevi. Sed ne estis alia konsilo, ĉar oni devis antaŭ ĉio eviti la febron. De tempo al tempo kaptis lin malespero. Li konsoliĝis nur per la espero, ke Smaino, se li volos interŝanĝi ilin ambaŭ kontraŭ siaj propraj infanoj, devas elserĉi por ili iun pli sanigan regionon ol Faŝodo.

Sed la malfeliĉo ŝajnis ĉiam persekuti siajn viktimojn. Unu tagon antaŭ la alveno al Faŝodo Dinah, kiu jam en Omdurmano ne fartis bone, eksvenis subite, kiam ŝi serĉis en la pakaĵo la bezonajn aĵojn por Nel, kaj falis de sur la kamelo teren. Staĉjo kaj Ĥamiso rekonsciigis ŝin kun granda peno. Tamen ŝi ne tuj rekonsciiĝis, kaj verdire ŝi rekonsciiĝis nur vespere, por adiaŭi sian amatan fraŭlineton kun varmaj larmoj kaj morti. Post ŝia morto Gebhro volis nepre detranĉi ŝiajn orelojn, por montri ilin al Smaino, kiel pruvon, ke ŝi mortis dumvoje, kaj postuli de li la apartan pagon ankaŭ por ŝia forkapto. Tiamaniere oni kutimis agi kontraŭ la sklavoj mortintaj dumvoje. Sed Hatim, je la peto de Staĉjo kaj Nel, ne konsentis tion, do ŝi estis enterigita honeste, kaj ŝian tombon oni sekurigis antaŭ hienoj per ŝtonoj kaj dornoj. La infanoj sentis sin ankoraŭ pli solecaj, ĉar kun ŝia forpaso ili perdis la solan proksiman kaj sindonan animon. Tio estis tre doloriga sortobato precipe por Nel, kiun Staĉjo vane provis konsoli dum la tuta nokto kaj sekva tago.

Venis la sesa semajno de la vojaĝo. La sekvan tagon tagmeze la karavano atingis Faŝodon, sed oni trovis tie nur incendiejon. La mahdianoj bivakis sub la nuda ĉielo aŭ en provizoraj tendoj, kiujn ili rapide starigis. Antaŭ tri tagoj la tuta kolonio komplete forbrulis. Restis nur la fulgonigritaj muroj de argilaj rondaj kabanoj kaj unu granda ligna budo, staranta tuj apud la akvo, kiu dum la egiptaj tempoj servis kiel eburomagazeno, kaj en kiu loĝis nun la derviŝestro emiro Seki-Tamala. Li estis eminentulo inter la mahdianoj, kaŝita malamiko de la kalifo Abdullahi, sed samtempe la persona amiko de Hatim. Li akceptis gastame ĉe si la maljunan ŝejkon kune kun la infanoj, sed tuj ĉe la komenco li diris al Ali malfavoran novaĵon. Ili ne trovos Smainon en Faŝodo. Antaŭ du tagoj li ekiris sudorienten de Nilo kun ekspedicio por kapti sklavojn. Ne estis certe, kiam li revenos, ĉar la plej proksimaj terenoj estis jam senhomigitaj tiomgrade, ke la homan varon oni devis serĉi tre fore. Proksime al Faŝodo estis situanta Abisenujo, kun kiu la derviŝoj estis en milito. Sed Smaino, posedante nur tricent homojn, ne kuraĝis transpaŝi ĝiajn limojn, kiujn gardis nun diligente la batalpretaj loĝantoj kaj la soldatoj de la reĝo Johano.

Tial Seki-Tamala kaj Hatim komencis mediti, kion fari pri la infanoj. La interkonsiliĝo okazis ĉefe dum la vespermanĝo, je kiu la emiro invitis ankaŭ Staĉjon kaj Nel'on.

— Mi mem — li diris al Hatim — devas jam baldaŭ ekiri suden kun tuta ekspedicio kontraŭ la paŝao Emino, kiu sidas en Lado, posedante tie vaporŝipojn kaj armeon. Tian ordonon vi alportis al mi, Hatim… Vi devas reveni al Omdurmano, do en Faŝodo restos nek unu vivanta animo. Loĝi tie ĉi oni ne povas, ne estas io por manĝi kaj regas nur malsanoj. Mi scias, ke la blankuloj ne malsaniĝas je variolo, sed la febro certe mortigos tiujn infanojn dum unu monato.

— Oni ordonis al mi venigi la infanojn al Faŝodo — respondis Hatim — do mi faris tion kaj mi povus nun ne plu zorgi pri ili. Sed mia amiko, la greko Kaliopuli komisiis al mi protekti ilin, tial mi ne volas, ke ili mortu.

— Kaj tio okazos tutcerte.

— Kion do fari?

— Anstataŭ lasi ilin en la senhoma Faŝodo, sendu ilin al Smaino, kune kun tiuj homoj, kiuj kondukis ilin al Omdurmano. Smaino iris al monto-regionoj, al seka kaj alte situanta lando, kie la febro ne mortigas homojn tiom amase kiel apud la rivero.

— Kaj kiamaniere ili povus trovi Smainon?

— Per la postsignoj de la fajro. Li bruligos la ĝangalon, unue pro tio, por peli la bestaron en la rokajn intermontojn, en kiuj estas facile ĉirkaŭi ilin kaj poste buĉi, kaj due, por fortimigi el la densejoj la paganojn, kiuj tie kaŝiĝis antaŭ la postkurado… Smainon ne estos malfacile trovi…

— Ĉu tamen oni povos ĝisatingi lin?

— Ofte li restados en unu regiono tutan semajnon, ĉar li devas fumaĵi la viandon. Se ili ekiros post du, tri tagoj, ili atingos lin certe.

— Sed pro kio ili devas lin sekvi? Li ja revenos al Faŝodo.

— Ne. Se lia sklav-kaptado sukcesos, li kondukos ilin al urboj, kie ili estos venditaj dum foirtagoj…