— Kion fari?
— Memoru, ke, kiam ni ambaŭ foriros el Faŝodo, la infanoj mortos pro malsato, se ilin ne pli frue mortigos la febro.
— Je la profeto! Tio estas vera!
Kaj efektive ne estis alia konsilo ol forsendi la infanoin por nova migrado. Hatim, kiu montriĝis tute bona homo, zorgis nur pri tio, ke Gebhro, kies kruelecon li ekkonis jam dumvoje, ne ĉikanu la infanojn. Sed la minaca Seki-Tamala, kiu estigis timon eĉ inter siaj propraj soldatoj, alvokigis la sudananon al si kaj ordonis al li konduki la infanojn al Smaino en viva kaj bona farto. Samtempe li ordonis trakti ilin malsevere, ĉar alie li estos pendigita. La bonkora Hatim elpetis ankaŭ ĉe la emiro, ke li donacis al la malgranda Nel sklavinon, kiu povus servi ŝin kaj zorgi pri ŝi ne nur dum la vojaĝo, sed ankaŭ en la tendo de Smaino. Nel tre ĝojis pro tiu donaco, tiom pli, ke la sklavino estis junulino el la dinka-gento, kun agrablaj trajtoj kaj dolĉa vizaĝesprimo.
Staĉjo sciis bone, ke Faŝodo estas por ili la certa morto, do li ne kontraŭstaris al tiu tria nova vojaĝo, kiu atendis ilin ambaŭ. En la animo li pensis ankaŭ, ke moviĝante sud-orienten, ili devas alproksimiĝi al la sudaj limoj de Abisenujo kaj ke ili povos forkuri. Li esperis, ke sur la sekaj altaĵoj Nel pli facile povos eviti la febron kaj pro tiuj kaŭzoj li ekokupiĝis volonte kaj fervore pri la preparoj por la vojo.
Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj ankaŭ ne estis kontraŭaj al tiu vojaĝo, esperante, ke ĉe la flanko de Smaino ili sukcesos kapti sufiĉan nombron da sklavoj, kaj poste vendi ilin profite sur la foirejoj. Ili sciis, ke la sklav-komercistoj akiras ofte grandajn havaĵojn. Ĉiuokaze ili preferis nun vojaĝi ol restadi ĉi tie sub la gardo de Hatim kaj Seki-Tamala.
Sed la prepariĝoj okupis sufiĉe da tempo, tiom pli, ke la infanoj devis plene ripozi. La kameloj ne povis esti plu uzataj por tiu vojaĝo, do necesis preni arabajn ĉevalojn, kaj sur ili Staĉjo kaj Nel devis rajdi, dum Kali, la sklavo de Gebhro, kaj Mea, la servistino de Nel (la nomon por ŝi elektis Staĉjo mem) devis piediri apud la ĉevaloj.
Hatim elpetis ankaŭ azenon, kiu portis la tendon destinitan por la knabineto kaj nutraĵon por la infanoj por tri tagoj. Pli multe Seki-Tamala ne povis doni al ili. Por Nel oni aranĝis ion similan al virina selo per feltaĵoj, palmaj matoj kaj bambuoj.
Tri tagojn la infanoj pasigis en Faŝodo por ripozi, sed grandega nombro da kuloj apud la rivero faris la restadon ĉi tie neeltenebla. Dum la tago aperis tutaj svarmoj da grandaj bluaj muŝoj, kiuj envere ne pikis, sed estis ege tedaj. Ĉiam ili eniĝis en la orelojn, sidiĝis sur la okulojn kaj falis eĉ en la buŝon. Staĉjo aŭdis ankoraŭ en Port-Saido, ke la kuloj kaj muŝoj disportas la febron kaj bacilojn de okulbrulumo; fine li mem petis Seki-Tamalon, ke li sendu ilin kiel eble plej frue, tiom pli, ĉar alproksimiĝis jam la pluva printempa sezono.
— Staĉjo, kial ni vojaĝas kaj vojaĝas kaj Smaino estas nenie?
— Mi ne scias. Certe li iras rapide antaŭen por kiel eble plej frue atingi la regionojn, en kiuj li povos kapti sufiĉe da negroj. Ĉu vi volus, ke ni jam kuniĝu kun lia taĉmento?
La knabineto faris signon per sia blonda kapeto, ke ŝi tion tre dezirus.
— Kial vi volus tion? — demandis Staĉjo.
— Ĉar eble Gebhro ne kuraĝus ĉe Smaino tiel terure bati tiun kompatindan Kali.
— Smaino certe ne estas pli bona. Ili ĉiuj ne havas kompaton por siaj sklavoj.
— Ĉu vere?
Kaj du larmetoj ruliĝis tra ŝiaj malgrasiĝintaj vangoj. Estis la naŭa tago de ilia vojaĝo. Gebhro, kiu nun fariĝis gvidanto de la karavano, trovis komence tre facile la postsignojn de la Smaino-ekspedicio. Lian vojon montris la partoj de forbruligita ĝangalo kaj tendarejoj plenaj de ĉirkaŭmorditaj ostoj kaj diversaj restaĵoj. Sed post la paso de kvin tagoj oni trafis la senliman spacon de la forbruligita stepo, sur kiu la vento disblovis la fajron ĉiudirekten. La postsignoj iĝis ĉiam malpli videblaj, ĉar Smaino verŝajne dispartigis sian taĉmenton je pluraj malpli grandaj aroj, por plifaciligi al ili la ĉirkaŭadon de bestaro kaj la akiradon de nutraĵo.
Gebhro ne sciis, kien iri, kaj ofte okazis, ke la karavano post longa vagado revenis al la sama loko, de kie ĝi eliris. Poste oni trafis arbarojn kaj, trairinte ilin, oni eniris en rokoriĉan regionon, kie la grundo estis kovrita de plataj ŝtonegoj aŭ etaj ŝtonoj disĵetitaj sur grandaj spacoj tiel dense, ke ili rememorigis la infanojn pri urbaj pavimŝtonoj. La kreskaĵaro ne estis abunda. Nur tie ĉi kaj tie en la rokdisfalaĵoj kreskis altaj eŭforbioj, mimozoj, kaj pli malofte ankoraŭ sveltaj, helverdaj arboj, kiujn Kali nomis en la lingvo „kisvahili" — „m'ti" kaj kies folioj estis nutraĵo por ĉevaloj. En la regiono tute mankis riveretoj, sed feliĉe komencis pluvi de tempo al tempo, do oni trovis facile akvon en kavoj kaj rokdisfalaĵoj. La ĉasbestaron fortimigis la taĉmentoj de Smaino, kaj la karavano mortus certe pro malsato, se ne estus multaj aroj da numidoj, kiuj ĉiumomente subite leviĝis el sub la piedoj de la ĉevaloj kaj vespere sidis ĉirkaŭe sur la arboj tiel dense, ke sufiĉis ekpafi en konvena direkto, por faligi teren kelkajn el ili. Ĉe tio ili tute ne estis timemaj kaj toleris densan alproksimiĝon kaj leviĝis tiel peze kaj malrapide, ke Saba, antaŭkurante la karavanon, kaptis kaj mortsufokis ilin preskaŭ ĉiutage.
Ĥamiso mortpafis ilin po dekkelkaj dumtage per sia malnova kapsula pafilo, kiun li elŝakris de iu derviŝo survoje de Omdurmano al Faŝodo. Tamen la kugletojn li ne posedis pli multe ol por dudek ŝargaĵoj, kaj li maltrankviliĝis ĉe la penso: kio okazos, kiam la tuta provizo elĉerpiĝos. Envere, malgraŭ la forpelo de la ĉasbestaro de tempo al tempo aperis inter la rokoj tutaj aroj da „arieloj", belaj antilopoj, ordinaraj en la tuta centra Afriko, sed la arielojn oni devis pafi per mallonga pafilo; ili ne sciis uzi la pafilon de Staĉjo, kaj Gebhro ne volis enmanigi ĝin al li. Ankaŭ la sudanano komencis maltrankviliĝi pri la longa vojo. Por unu momento enkapiĝis al li, ke estus necese reveni al Faŝodo, ĉar se ili ne renkontiĝus kun Smaino, ili povus perdi la vojon en la sovaĝaj regionoj, en kiuj, ne parolante jam pri la malsato, minacus al ili atakoj flanke de sovaĝaj bestoj kaj ankoraŭ pli sovaĝaj negroj, venĝopretaj pro kaptadoj, kiujn oni aranĝis kontraŭ ili. Sed li ne sciis, ke Seki-Tamala bataliros kontraŭ Emino, ĉar la interparolo pri tio okazis ne en lia ĉeesto, do lin kaptis timo ĉe la penso, ke li devos stariĝi antaŭ la vizaĝo de la potenca emiro, kiu ordonis al li konduki la infanojn al Smaino kaj donis al li leteron por li, samtempe deklarante, ke, se li ne plenumos sian devon, atendos lin la ŝnuro (pendigo).
Ĉio ĉi plenigis lian animon per ĉagreno kaj kolerego. Sed li ne plu kuraĝis venĝi sin pro siaj malsukcesoj je Staĉjo kaj Nel, anstataŭ tio la ŝultroj de la kompatinda Kali sangis ĉiutage sub la skurĝo. La juna sklavo ĉiam alproksimiĝis al la kruela sinjoro kun tremo kaj timego. Sed vane li ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj kisis la manojn, vane li terenfalis antaŭ li. La ŝtonan koron kortuŝis nek humileco, nek ĝemoj, kaj la skurĝo disŝiris la korpon de la malfeliĉa knabo pro bagatelaĵo kaj ofte tute senkaŭze. Por la nokto oni enmetis liajn piedojn en lignan tabulon kun truoj, por ke li ne forkuru. Tage li estis alligita per ŝnuro al la ĉevalo de Gebhro, kio tre amuzis Ĥamison. Nel ofte ploris pro la malbona sorto de Kali, Staĉjo ekscitiĝis en sia koro kaj kelkfoje provis defendi lin kontraŭ tiuj torturoj, sed kiam li rimarkis, ke tio eĉ pli incitas Gebhron, li kunpremis nur la dentojn kaj silentis.
Sed Kali komprenis bone, ke ili ambaŭ protektas lin, kaj li ekamis ilin profunde per sia dolora, kompatinda koro. De post du tagoj ili rajdis tra ŝtonplena intermonto kun altaj krutaj rokoj. El la alportitaj kaj senorde disĵetitaj ŝtonoj oni povis facile ekkoni, ke dum pluva vetero la intermonto pleniĝis per akvo, sed nun ĝia fundo estis komplete seka. Apud la muroj kreskis ĉe ambaŭ flankoj iom da herbo, multaj dornoj kaj eĉ ĉi tie kaj tie ankaŭ arboj. Gebhro eniĝis en tiun rokfaŭkon pro tio, ke ĝi konstante supreniris, do li opiniis, ke ĝi kondukos lin ĝis ia altaĵo, de kie li povos pli facile rimarki dumtage fumojn kaj nokte la tendarajn fajrujojn de Smaino. En kelkaj lokoj la intermonto fariĝis tiom mallarĝa, ke nur du ĉevaloj povis iri kune, en aliaj lokoj ĝi larĝiĝis en malgrandaj rondaj valoj ĉirkaŭitaj kvazaŭ per altaj ŝtonmuroj, sur kiuj sidis grandaj pavianoj, petolante inter si, bojante kaj montrante la dentojn al la karavano.