Estis la kvina horo posttagmeze. La suno jam malleviĝis okcidenten. Gehbro pensis pri tranoktejo; li volis nur atingi iun valeton; kie oni povus aranĝi „zeribon", t.e. ĉirkaŭi la karavanon kune kun la ĉevaloj per barilo el pikilhavaj mimozoj kaj akacioj ŝirmantaj kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj. Saba diskuris antaŭen, bojante de tempo al tempo kontraŭ simioj, kiuj ĉe ĝia vido interkuris maltrankvile, kaj ĝi malaperis en la kurbaĵoj de la intermonto. La eĥo ripetis resone ĝian bojadon.
Subite tamen ĝi silentiĝis kaj post momento ĝi impete alkuris al la ĉevaloj kun hirtiĝinta hararo sur la dorso kaj kun subtirita vosto.
La beduenoj kaj Gebhro komprenis, ke io ĝin teruris, sed rigardinte unu la alian kaj volante konvinkiĝi, kio tio povus esti, ili plu antaŭeniris. Sed trairinte malgrandan kurbaĵon, ili haltis tuj je la vido, kiu frapis iliajn okulojn.
Jen sur malalta roko, situanta meze de la sufiĉe larĝa intermonto, kuŝis leono. Dividis ilin de ĝi maksimume cent paŝoj. La giganta bestego, ekvidinte la rajdantojn kaj ĉevalojn, leviĝis sur la antaŭaj piedoj kaj komencis ilin rigardi. La malalte staranta suno lumigis ĝian, grandegan kapon, vilharan bruston, kaj en tiu ruĝa brilo ĝi similis al unu el tiaj sfinksoj, kiaj ornamas kutime la enirejojn al antikvaj egiptaj temploj.
La ĉevaloj eksidis sur siaj postaĵoj, komencis maltrankvile turniĝi kaj retroiri. Konsterniĝinte kaj miregite la rajdantoj ne sciis kion fari, do de buŝo al buŝo flugis nur timoplenaj kaj senesperaj vortoj: „Allah! Bismillah! Allah akbar!"
Kaj la reĝo de la dezerto rigardis ilin de supre, senmova, kvazaŭ muldita el bronzo. Gebhro kaj Ĥamiso aŭdis de komercistoj venantaj el Sudano al Egiptujo kun eburo kaj gumo, ke leonoj kuŝiĝas ofte sur la vojo de karavanoj, kiuj pro tio devas simple deflankiĝi. Sed ĉi tie ne eblis kien ajn deflankiĝi. Restis nur deturniĝi kaj forkuri! Jes! Sed ĉiokaze estis preskaŭ certe, ke la terura besto postkuros ilin kaj sin ĵetos sur ilin. Do ree eksonis la febraj demandoj:
— Kion fari?
— Kion fari?
— Allah! Eble ĝi retroiros.
— Ĝi ne retroiros!
Kaj denove ĉiuj silentiĝis. Oni aŭdis nur la ronkadon de la ĉevaloj kaj la rapidiĝintan spiron de la homaj brustoj.
— Lasu Kali'on libera de la ŝnuro — aŭdiĝis subite Ĥamiso al Gebhro — kaj ni forkuru sur la ĉevaloj, tiam la leono lin kaptos unuan kaj formanĝos.
— Faru tiel! — ripetis la beduenoj.
Sed Gebhro divenis, ke tiuokaze Kali povus suprengrimpi fulmrapide la rokan muron, kaj la leono atingos en la postkurado la ĉevalojn, do enkapiĝis al li alia terura penso. Li pikmortigos la knabon kaj ĵetos lin antaŭ la karavanon kaj tiam la besto, saltinte post ili, ekvidos sur la tero la sangantan karnon kaj haltos por ĝin formanĝi.
Do li altiris Kali'on per la ŝnuro al la selo kaj jam levis la tranĉilon, kiam en la sama sekundo Staĉjo kaptis lin je la vasta maniko de lia vesto.
— Kion vi faras, fripono?
Gebhro provis elŝiri sin, kaj se la knabo estus kaptinta lin je la mano, li certe elŝirus sin, sed ĉe la maniko ne estis tiel facile, do, elŝirante sin, li komencis samtempe kraĉospiri per sia obtuza voĉo pro kolerego:
— Hundo, se lia karno ne sufiĉos, mi pikmortigos ankaŭ vin ambaŭ! Allah! Mi pikmortigos, pikmortigos!
Kaj Staĉjo mortpaliĝis, ĉar fulmrapide trakuris lian kapon la penso, ke la leono, postkurante antaŭ ĉio la ĉevalojn, povas efektive en la kurego preterlasi la kadavron de Kali, kaj tiaokaze Gebhro certe pikmortigos laŭvice ilin ambaŭ. Do, tirante lin kun duobla forto je la maniko, li ekkriis:
— Donu al mi la pafilon!… mi mortpafos la leonon!
Tiuj vortoj ege mirigis la beduenojn, sed Ĥamiso, kiu vidis ankoraŭ en Port-Saido, kiel lerte Staĉjo pafas, komencis tuj krii:
— Donu al li la pafilon! Li mortpafos la leonon!
Gebhro tuj rememoris la pafojn super la lago Karoun, kaj antaŭ la terura danĝero li ne kontraŭstaris. Kun granda rapido li enmanigis al la knabo la pafilon kaj Ĥamiso malfermis tuj la skatolon kun ŝargaĵo, el kiu Staĉjo elprenis iom per la plena mano. Poste li saltis de sur la ĉevalo, ŝargis la pafilon kaj ekiris antaŭen.
Dum la unuaj paŝoj li estis kvazaŭ narkotita, kaj li vidis nur sin mem kaj Nel kun koloj tratranĉitaj de Gebhro. Sed tuj la pli proksima kaj pli terura danĝero forgesigis lin pri ĉio alia. Li havis antaŭ si la leonon! Ĉe la vido de la besto en liaj okuloj mallumiĝis. Li sentis malvarmon sur siaj vangoj kaj en la nazo, li sentis, ke liaj piedoj estas kvazaŭ el plumbo kaj ke mankas al li la spiro. Simple li timegis. En Port-Saido li ofte legis, eĉ dum la lecionoj en la lernejo, pri ĉasado je leonoj, sed tute alie estis rigardi bildojn en la libroj, kaj alie stari antaŭ la monstro, kiu nun rigardis lin kun mirego, sulkigante sian larĝan frunton, similan al celtabulo.
La araboj retenis la spiron en la brustoj, ĉar neniam en la vivo ili vidis ion similan. Unuflanke la malgranda knabo, kiu meze de altaj rokoj ŝajnis esti ankoraŭ pli malgranda, aliflanke la potenca bestego, ora en la sunradioj, grandioza, minaca, — „sinjoro kun la granda kapo", kiel diras la sudananoj.
Per la tuta forto de sia volo Staĉjo venkis la senmovecon de la piedoj kaj ŝoviĝis antaŭen. Dum momento ankoraŭ ŝajnis al li, ke lia koro atingas ĝis lia gorĝo — kaj tio daŭris tiel longe, ĝis li levis la pafilon al la vizaĝo. Tiam oni devis pensi pri io alia. Ĉu alproksimiĝi pli aŭ jam pafi? Kien celi? Ju pli malgranda la distanco, des pli certa la pafo… do antaŭen! Antaŭen! Kvardek paŝojn — ankoraŭ tro multe… tridek! — dudek! Jam la ventbloveto alportas la akran bestan odoraĉon…
La knabo haltis.
— La kuglo inter la okulojn, aŭ mia pereo! — li pensis. — En la nomo de la Patro kaj de la Filo.
Kaj la leono leviĝis, etendis la dorson kaj klinis la kapon. Ĝiaj lipoj ekmoviĝis, la brovoj ŝoviĝis sur la okulojn. Ĉi tiu eta estaĵo kuraĝis veni tro proksimen — do ĝi preparis sin por la salto, sidiĝante kun tremantaj femuroj sur la malantaŭajn piedegojn.
Sed Staĉjo dum unu palpebrumo rimarkis, ke la celmontrilo ĉe la pafilo troviĝas sur la frunto de la besto — kaj li tiris la ĉanon.
Ekbruegis la trafa pafo. La leono leviĝis tiamaniere, ke dum kelkaj momentoj ĝi rektiĝis per la tuta alteco, post kio ĝi falis dorsen kun la kvar piedoj direktitaj supren. Kaj en la lasta konvulsio ĝi ruliĝis de sur la roko teren.
Dum kelkaj minutoj Staĉjo tenis ankoraŭ la pafilon pafpreta, sed vidante, ke la konvulsio ĉesas kaj ke la palflava korpo streĉiĝis senmove, li malfermis la pafilon kaj ŝargis ĝin denove.
La rokmuroj ankoraŭ sonis ĉiuflanke per la tondra eĥo. Gebhro, Ĥamiso kaj la beduenoj ne povis komence vidi, kio okazis, ĉar dum la antaŭa nokto pluvis kaj la aero estis malseka, la fumo vualis ĉion en la malvasta intermonto. Nur post kiam la fumo malaperis, ili komencis ĝojkrii kaj volis kuri al la knabo, sed vane ĉar nenia forto povis devigi la ĉevalojn iri antaŭen.
Kaj Staĉjo returniĝis, ĉirkaŭprenis per la rigardo la kvar arabojn kaj fiksis la okulojn al Gebhro.
— Ho, sufiĉas! — diris, kunpremante la dentojn. — Vi transpasis la limon. Vi mortigos nek Nel, nek iun alian plu!