Выбрать главу

Subite vekis lin la ekmurmuro de Saba, kiu antaŭe kuŝiĝis por dormi tuj apud liaj piedoj.

Kali vekiĝis ankaŭ, kaj ili ambaŭ komencis maltrankvile rigardi al la dogo, kiu streĉita kvazaŭ kordo, direktis la orelojn kaj, movante per la naztruoj, flaris al la direkto, de kiu ili venis, fiksrigardante en la mallumon. La felo hirtiĝis sur ĝia nuko kaj dorso, kaj la brusto plenbloviĝis pro la aero, kiun ĝi, murmurante, entiris en siajn pulmojn.

La juna sklavo tuj ĵetis kelke da sekaj branĉoj en la fajron.

— Sinjoro — li flustris — preni pafilon! preni pafilon!

Staĉjo prenis ĝin kaj ŝoviĝis antaŭ la fajron, por pli bone vidi la krepuskan fundon de la intermonto. La murmurado de Saba ŝanĝiĝis en interrompitan bojadon. Dum longa momento nenio estis aŭdebla, post kio tamen al la oreloj de Kali kaj Staĉjo flugis de malproksime obtuza piedbatado, kvazaŭ iaj grandaj bestoj kuradis rapide al la fajro. Tiu hufbruo eĥe resonis de la rokaj muroj en la nokta silento kaj fariĝis ĉiam pli laŭta.

Staĉjo komprenis, ke alproksimiĝas morta danĝero. Sed kio tio povus esti? Eble bubaloj, eble ia paro da rinoceroj, kiuj serĉas eliron el la intermonto? En tiu okazo, se la bruego de la pafo ne fortimigos kaj reirigos ilin, nenio savos la karavanon, ĉar tiuj bestoj, ne malpli malicaj kaj atakemaj ol rabobestoj, ne timas la fajron — kaj piedpremos ĉion survoje…

Sed se estus iu taĉmento de Smaino, kiu, trafinte la kadavrojn en la intermonto, postkuras la murdintojn? Staĉjo mem ne sciis, kio estus pli bona — rapida morto aŭ nova mallibero? Dume kuris tra lia kapo, ke se Smaino mem troviĝos en la taĉmento, tiam li eble ŝirmos ilin, sed se li ne estas, tiam la derviŝoj mortigos ilin tuj aŭ, kio estus pli malbona, martirigos ilin antaŭ la morto en terura maniero. „Ho, — li ekpensis — donu Dio, ke tio estu bestoj, ne homoj!"

Dume la piedbatado kreskis kaj ŝanĝiĝis en hufbruegon, ĝis fine el la mallumo aperis brilantaj okuloj, disblovitaj naztruegoj kaj distaŭzitaj kolhararoj.

— Ĉevaloj! — ekkriis Kali.

Kaj efektive ili estis la ĉevaloj de Gebhro kaj Ĥamiso. Alkuris ili ambaŭ en furioza impeto, pelitaj videble de timo, sed, penetrinte en la lumrondon kaj vidante siajn katenitajn kamaradojn ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, post kio, ronkante, surteriĝis per la hufoj kaj restis dum momento senmovaj.

Sed Staĉjo ne deprenis la pafilon de la vizaĝo. Li estis preskaŭ certa, ke post la ĉevaloj aperos ĉiumomente la vila kapo de leono aŭ la plata kranio de pantero. Sed li atendis vane. La ĉevaloj iom post iom trankviliĝis, krom tio Saba ĉesis post kelka tempo flaresplori, kaj turniĝinte kelkfoje enloke, kiel kutimas fari la hundoj, kuŝiĝis, kunvolviĝis ronde kaj fermis la okulojn. Evidente, se iu raba besto postkuris la ĉevalojn, ĝi retiriĝis jam de malproksime ekflarante la fumon, aŭ ekvidante sur la rokoj la rebrilon de la fajro.

— Tamen io devis forte ektimigi ilin, — diris Staĉjo al Kali — se ili kuraĝis preterkuri la kadavrojn de la homoj kaj de la leono.

— Sinjoro — rediris la knabo — Kali diveni, kio okazi. Multa multa hieno, ŝakalo eniri intermonto, iri al la kadavroj. La ĉevaloj antaŭ ili kuri, sed hienoj ne kuri, ĉar ili manĝi Gebhron kaj aliaj…

— Povas esti; sed nun iru al la ĉevaloj, senseligu ilin, kunprenu la ujojn kaj sakojn kaj alportu ilin ĉi tien. Kaj ne timu, ĉar la armilo defendos vin.

— Kali ne timi — respondis la knabo.

Kaj disŝovinte iom la dornaĵojn tuj ĉe la roko, li eliĝis tra „zeribo", kaj intertempe Nel venis el la tendo. Saba tuj leviĝis kaj, tuŝante ŝin per la nazo, postulis de ŝi la kutimajn karesojn. Sed ŝi, etendinte komence la manon, retiris ĝin tuj, kvazaŭ abomene.

— Staĉjo, kio okazis? — ŝi demandis.

— Nenio. Alkuris tiuj du ĉevaloj. Ĉu eble ilia piedbatado vekis vin?

— Mi vekiĝis jam antaŭe kaj mi volis eĉ eliri el la tendo, sed…

— Sed kio?

— Mi pensis, ke vi eble koleros.

— Mi? — kontraŭ vi?

Kaj Nel levis la okulojn kaj komencis rigardi lin per iu speciala rigardo, per kia ŝi neniam antaŭe rigardis lin. Tra la vizaĝo de Staĉjo kuris granda ekmiro, ĉar en ŝiaj vortoj kaj rigardo li legis klare la timon.

— Ŝi timas min! — li ekpensis.

Kaj en la unua momento li sentis kvazaŭ rebrilon de kontentiĝo. Flatis lian ambicion la penso, ke post tio, kion li faris, eĉ Nel konsideras lin ne sole kiel homon tute plenkreskan, sed kiel timindan batalanton, kiu ĉirkaŭen dissemas la teruron. Sed tio daŭris mallonge, ĉar la malfeliĉo evoluigis en li menson percepteman. Do li tuj komprenis, ke en la maltrankviligitaj okuloj de la knabino oni povas vidi apud la timo kvazaŭ la abomenon al tio, kio okazis, al tiu sangoverŝado kaj al tiu teruraĵo, kies atestanto ŝi estis hodiaŭ. Li rememoris, kiel antaŭ momento ŝi retiris sian manon, ne volante karesi Saba'n, kiu finsufokis unu el la beduenoj. Jes! — Staĉjo mem sentis ja sur la brusto inkubon. Tute alia afero estis legi en Port-Saido pri amerikaj ĉasistoj, kiuj mortigis en la Malproksima Okcidento multnombre la ruĝhaŭtulojn, kaj alia efektivigi tion persone kaj vidi homojn vivantajn antaŭ momento, kiuj konvulsiis en sangoflako. Jes! Nel havas sendube la koron plena de timo, sed samtempe de abomeno, kiu restos en ŝi por ĉiam. „Ŝi timos min — pensis Staĉjo — sed en la fundo de la koro, malgraŭvole, ŝi ne ĉesos opinii mian agon malbona kaj tio estos mia rekompenco por ĉio, kion mi faris por ŝi".

Je tiu penso granda amareco naskiĝis en lia koro, ĉar li tre bone konsciis, ke, se ne estus la knabino, li jam delonge estus mortigita aŭ forkurinta. Por ŝi li ĉion trasuferis — kaj ĉiuj ĉi turmentoj kaj malsatoj nur utilis por tio, ke jen ŝi staras nun timigita antaŭ li, kvazaŭ ne la sama malgranda fratineto, kaj levas al li la okulojn ne kun la antaŭa fido, sed kun mirigita timo. Staĉjo sentis sin subite tre malfeliĉa. Unuafoje en la vivo li komprenis, kio estas kordoloro. La larmoj malgraŭvole plenigis liajn okulojn kaj se li sentus, ke al „timinda batalanto" neniel decas plori, li eble estus tion farinta. Sed li retenis sin kaj, turninte sin al la knabineto, demandis:

— Ĉu vi timas, Nel?…

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Estas tiel terure!

Je tio Staĉjo ordonis al Kali alporti feltaĵojn el sub la seloj kaj, kovrinte per unu el ili la ŝtonon, sur kiu li antaŭe dormetis, li sternis la alian sur la tero kaj diris:

— Sidiĝu apud mi, ĉe la fajro… Kiel malvarmeta estas la nokto — ĉu? Se la dormo kaptos vin, tiam apogu vian kapon sur mi kaj vi ekdormos.

Kaj Nel ripetis:

— Estas tiel terure!…

Staĉjo ĉirkaŭvolvis ŝin zorge per la plejdo kaj dum kelka tempo ili sidis silente, apogitaj unu al la alia kaj lumigitaj per roza brilo, kiu rampis sur la rokoj kaj brilegis flagrante sur la lamenoj de glimo, per kiuj estis ornamitaj la ŝtonaj blokoj. Malantaŭ la „zeribo" aŭdiĝis ĉevalronkado kaj kraketado de herbo en la dentoj de la ĉevaloj.

— Aŭskultu, Nel, — diris Staĉjo — mi estis devigita tion fari. Gebhro minacis, ke li mortpikos nin, se la leono ne kontentiĝos pri Kali kaj plu postkuros ilin. Ĉu vi aŭdis? Pripensu, ke li minacis per tio ne nur min, sed ankaŭ vin. Kaj li estus certe plenuminta tion! Mi diros al vi malkaŝe, ke se ne estus tiu minaco, mi ne estus pafinta al ili, kvankam mi jam antaŭe pensadis pri tio. Sed li transpaŝis la limon. Vi ja vidis, kiel terure li turmentis la malfeliĉan Kali. Kaj Ĥamiso? Kiel fripone li forvendis nin! Krome, ĉu vi scias, kio okazus, se ili ne trovus Smainon? Jen Gebhro komencus turmenti nin ambaŭ sammaniere… Terure estas pensi pri tio, ke li batus vin per la skurĝo, kaj li estus nin ambaŭ mortbatinta, kaj post nia morto, li revenus al Faŝodo kaj dirus, ke ni mortis pro febro… Nel, mi faris tion ne pro iu krueleco, sed mi devis pensi pri via savo… Temis ĉi tie nur pri vi…