Выбрать главу

Kaj en lia voĉo reflektiĝis klare tiu plendo, kiu plenigis lian tutan koron. Nel evidente komprenis tion, ĉar ŝi alpremiĝis al li pli forte, kaj li, reginte la momentan kortuŝon, tiel parolis plu:

— Mi ja ne ŝanĝiĝos kaj mi gardos kaj defendos vin, kiel antaŭe. Kiam ili vivis, estis nenia espero je savo. Nun ni povas forkuri al Abisenujo. La abisenoj estas nigraj kaj sovaĝaj, sed kristanaj kaj malamikoj de la derviŝoj. Ke vi nur estu sana, tiam certe ni sukcesos atingi Abisenujon, ĉar ĝi ne estas tro malproksima. Kaj eĉ se tio ne sukcesus al ni, se ni falus en la manojn de Smaino, ne pensu, ke li venĝos je ni. Li neniam en la vivo vidis Gebhron, nek la beduenojn; li konis nur Ĥamison, sed tio ne gravas. Ni ne bezonas mencii al Smaino, ke Ĥamiso estis kun ni. Se ni sukcesos atingi Abisenujon, tiam ni estos savitaj, kaj se ne, al vi ne estos pli malbone, nur pli bone, ĉar tiaj krueluloj, kiaj ili estis, ne estas plu en la mondo… Do ne timu min, Nel!…

Kaj, volante veki en ŝi la konfidon kaj samtempe kuraĝigi ŝin, li komencis glatumi ŝian blondan kapeton. La knabineto aŭskultis, levante malkuraĝe siajn okuletojn al li. Videble estis, ke ŝi volas ion diri, sed ŝi hezitas, prokrastas kaj timas. Fine ŝi klinis la kapeton tiel, ke la haroj kovris tute ŝian vizaĝon kaj ŝi demandis ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj per iom tremanta voĉo:

— Staĉjo…

— Kion, karulino?

— Kaj ili ne venos ĉi tien?…

— Kiuj? — demandis kun miro Staĉjo.

— Tiuj… mortigitoj?

— Kion vi diras, Nel?…

— Mi timas! mi timas!…

Kaj ŝia paliĝinta buŝeto ektremis.

Ekregis silento. Staĉjo ne kredis, ke mortigitoj povus reviviĝi, sed ĉar estis nokto kaj iliaj kadavroj kuŝis ne malproksime, do fariĝis al li strange: frostotremo trakuris lian dorson.

— Kion vi diras, Nel? — li ripetis. — Certe Dinah lernigis vin timi la fantomojn… Mortigitoj ne…

Kaj li ne finis, ĉar en la sama momento okazis io teruriga. Jen inter la nokta silento en la fundo de la intermonto, en la sama direkto, kie kuŝis la kadavroj, aŭdiĝis subite iu nehoma, terura ridego, en kiu vibris malespero kaj ĝojo kaj krueleco kaj doloro kaj plorego kaj rikano — disŝira kaj spasma rido de frenezuloj aŭ kondamnitoj. Nel ekkriis, kaj kun tutaj fortoj ŝi ĉirkaŭprenis Staĉjon per la brakoj. Kaj al li la haroj hirtiĝis. Saba eksaltis kaj komencis bojadi. Sed la apude sidanta Kali trankvile levis la kapon kaj diris preskaŭ gaje:

— Jen la hienoj ridi pri Gebhro kaj leono…

ĈAPITRO XXIII

La grandaj okazintaĵoj de la antaŭa tago kaj la noktaj impresoj tiom lacigis Staĉjon kaj Nel'on, ke kiam la dormo fine kaptis ilin, ili tuj endormiĝis profunde kaj la knabineto aperis antaŭ la tendo nur ĉirkaŭ la tagmezo. Iom pli frue Staĉjo saltleviĝis de sur la feltaĵo etendita tuj apud la fajro kaj atendanta sian kunulinon, li ordonis al Kali prepari la matenmanĝon, kiu pro la malfrua horo devis esti samtempe ilia tagmanĝo.

La hela taglumo dispelis la noktajn fantomojn; ili ambaŭ vekiĝis ne nur ripozintaj, sed ankaŭ esperigitaj. Nel aspektis pli bone kaj sentis sin pli forta, kaj ĉar ili ambaŭ volis foriĝi kiel eble plej malproksime de la loko, en kiu kuŝis la mortigitaj sudananoj, ili surĉevaliĝis tuj post la manĝo kaj ekiris antaŭen.

Je tiu tempo de la tago ĉiuj vojaĝantoj tra Afriko haltas por tagmeza ripozo kaj eĉ la karavanoj konsistantaj el negroj ŝirmas sin sub la ombro de grandaj arboj, ĉar aperas la t.n. blankaj horoj, la horoj de varmego kaj silento, dum kiuj la suno brulas senkompate kaj, rigardante de supre, ŝajnas serĉi iun por brulmortigi. Ĉiu besto kaŝas sin en la plej dikan densejon, ĉesas la birdkanto, ĉesas la siblado de la insektoj, kaj la tuta naturo enprofundiĝas en silento, kaŝiĝas, kvazaŭ ĝi volus ŝirmi sin kontraŭ la okuloj de malbona fetiĉo. Sed ili rajdis tra la intermonto, en kiu unu el la rokmuroj ĵetis profundan ombron, do ili povis antaŭeniri, ne riskante la efikojn de la varmego. Staĉjo ne volis forlasi la intermonton, unue pro tio, ke sur la altaĵoj ili povus esti facile rimarkitaj de malproksime de taĉmentoj apartenantaj al Smaino, kaj due, ke pli facile estis tie trovi akvon en la diversaj rokdisfalaĵoj, dum en la lokoj malkovritaj ĝi ensorbiĝis en la tero aŭ ŝanĝiĝis al vaporo sub la influo de la varmegaj sunradioj.

Kvankam nerimarkeble, la vojo iris pli kaj pli supren. Sur la rokaĵ muroj oni povis vidi ĉi tie kaj tie flavajn blokojn de sulfuro. La akvo en la rokdisfalaĵoj havis same similan odoron, kio al ambaŭ infanoj rememorigis en malagrabla maniero Omdurmanon kaj la mahdistojn, kiuj ŝmiris la kapon per graso knedita kun sulfura pulvoro. Sed en aliaj lokoj odoris miogaloj, kaj tie, kie el altaj krutaĵoj pendis belegaj lianoj ĝis la fundo de la intermonto, etendiĝis la ebriiga odoro de la vanilo. La junaj migrantoj volonte haltis en la ombro de tiuj kurtenoj broditaj per floroj purpuraj kaj siringviolaj, kiuj kune kun la folioj liveris nutraĵon por la ĉevaloj. Bestoj ne estis videblaj, nur ĉi tie kaj tie sur la rokaj krutaĵoj kaŭris simioj, similaj sur la firmamenta fono al tiaj fantaziaj idolanaj diaĵoj, kiaj en Hindujo kutimas ornami la randojn de la temploj. La grandaj kolharaj maskloj montris al Saba la dentegojn aŭ eltiris trumpetforme la faŭkon signe de konsterno kaj kolero, samtempe saltante, palpebrumante per la okuloj kaj gratante sin je la koksoj. Sed Saba, alkutimiĝinta jam al ilia ĉiama aspekto, malmulte atentis tiun minacon.

Ili vojaĝis vigle. La ĝojo pro la reakirita libereco forpelis de sur la brusto de Staĉjo tiun inkubon, kiu sufokis lin nokte. Lia kapo nun okupiĝis nur pri la penso, kion fari plu, kiel elkonduki Nel'on kaj sin mem el la regionoj, en kiuj minacas al ili denove mallibero ĉe la derviŝoj; kiel helpi al si dum la longa vojaĝo tra la arbaro, por ne morti pro malsato kaj soifo kaj fine: kien iri? Li sciis ankoraŭ de Hatim, ke de Faŝodo ĝis la abisena limo ne estas pli multe ol kvin tagoj da vojaĝo kaj li elkalkulis, ke tio signifas ĉirkaŭ cent anglajn mejlojn. Depost ilia forveturo el Faŝodo pasis proksimume du semajnoj, do estis klare, ke ili ne iris la plej mallongan vojon, sed serĉante Smainon, ili devis rimarkeble deflankiĝi suden. Li rememoris, ke en la sesa tago de la vojaĝo ili transiris riveron, kiu ne estis Nilo, kaj poste, antaŭ ol la lando komencis suprenleviĝi, ili preterrajdis grandajn marĉojn. En la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale la geografion de Afriko kaj en la memoro de Staĉjo restis la nomo Ballor, kio signifas inundejojn de la malmulte konata rivero Sobat enfluanta en Nilon. Verdire li ne estis certa, ĉu ili preterlasis ĝuste ĉi tiujn inundejojn, sed li supozis, ke tiel estis efektive. Venis en lian kapon, ke same Smaino, volante kapti multe da sklavoj, ne povis serĉi ilin rekte oriente de Faŝodo, ĉar la lando estis tie jam tute senhomigita de la derviŝoj kaj la variolo, sed li devis iri suden, en regionojn tute ne tuŝitajn de ekspedicioj. Staĉjo konkludis el tio, ke ili sekvas la spurojn de Smaino — kaj tiu penso ekteruris lin en la unua momento.

Do li komencis konsideri, ĉu ne estas necese forlasi la intermonton, kiu direktiĝis pli kaj pli klare suden, kaj iri rekte al oriento. Sed post momenta konsidero, li rezignis pri tiu intenco. Al li ŝajnis plej sekure sekvi la spurojn de Smaino en distanco de du aŭ tri tagoj, ĉar estis tute malverŝajne, ke Smaino revenu kun la homa varo la saman rondiran vojon anstataŭ direktiĝi rekte al Nilo. Staĉjo komprenis ankaŭ, ke al Abisenujo oni povas trairi nur de la suda flanko, en kiu tiu lando intertuŝiĝas kun la sovaĝa praarbaro, kaj ne de la okcidenta limo, diligente gardata de la derviŝoj.