Выбрать главу

— Ni scios ion novan pri Smaino — diris s-ro Tarkowski.

— Jes — respondis s-ro Rawlison, samtempe ordonante al la servisto enkonduki Fatmon.

Post momento envenis la alta, juna sudanino, kun la vizaĝo tute nevualita, tre malhela haŭtkoloro kaj belegaj, kvankam sovaĝaj kaj iom malbonaŭguraj okuloj. Enirinte, ŝi tuj ĵetis sin teren, kaj kiam s-ro Rawlison ordonis, ke ŝi ekstaru, ŝi rektiĝis nur, sed restis sur genuoj.

— „Sidi" — ŝi diris — Allaho benu vin, vian idaron, vian hejmon, kaj vian brutaron!

— Kion vi volas? — demandis la inĝeniero.

— Kompaton, savon kaj helpon en la malfeliĉo, ho sinjoro! Jen mi estas malliberigita en Port-Saido kaj la pereo minacas min kaj miajn infanojn.

— Vi diras, ke vi estas malliberigita, kaj jen vi povis alveni ĉi tien, kaj eĉ nokte.

— Ĉi tien kondukis min „zabtje", gardas mian hejmon, kaj mi scias, ke ili havas ordonon baldaŭ senkapigi nin ĉiujn.

— Diru kiel prudenta virino — respondis s-ro Rawlison, movante la brakojn. — Vi ne estas en Sudano, sed en Egiptujo, kie oni neniun mortigas senjuĝe, do vi povas esti certa, ke eĉ ne unu haro falos de sur via kapo, nek de sur la kapo de viaj infanoj.

Sed ŝi komencis petegi lin, ke li intervenu ankoraŭfoje ĉe la registaro en ŝia afero kaj elpetu por ŝi permeson veturi al Smaino.

— Angloj tiel grandaj kiel vi, sinjoro — ŝi diris — ĉion povas fari. La registaro en Kairo opinias, ke Smaino perfidis, kaj tio estas malvera! Estis ĉe mi hieraŭ arabaj komercistoj, kiuj alveturis el Souakimo, kaj antaŭe ili aĉetis gumon kaj eburon en Sudano, kaj ili informis min, ke Smaino kuŝas malsana en El-Faŝero kaj vokas min al si kune kun la infanoj por beni ilin.

— Fatmo, ĉio ĉi estas nur via fantaziaĵo — interrompis s-ro Rawlison.

Sed ŝi komencis ĵuri je Allaho, ke ŝi diras la veron. Kaj poste ŝi deklaris jenon: Se Smaino resaniĝos, tiam li sendube elaĉetos ĉiujn kristanajn militkaptitojn, se li tamen mortos, tiam ŝi, kiel parencino de la derviŝestro, facile trovos al li vojon kaj akiros, kion ŝi volos. Oni nur permesu al ŝi elveturi, ĉar ŝia koro en la brusto hurletas pro sopiro al la edzo. Pri kio ŝi, malfeliĉa virino, kulpis al la registaro kaj la kedivo? Ĉu ŝi povas pri tio respondi, ke la sorto faris ŝin parencino de la derviŝo Mahommed-Aĥmedo?

Fatmo ne kuraĝis en ĉeesto de „angloj" nomi sian parencon Mahdi, ĉar tio signifas elaĉetanto de la mondo — ŝi ja sciis, ke la egipta registaro opinias lin ribelanto kaj trompisto. Sed frapante ĉiam per la frunto kaj alvokante la ĉielon por atesto de sia senkulpeco kaj malfeliĉo, ŝi komencis plori kaj samtempe vee hurli, kiel kutimas fari virinoj en Oriento post la perdo de siaj edzoj kaj filoj. Poste ŝi ĵetis sin ree vizaĝaltere, aŭ pli ĝuste sur la tapiŝon, per kiu la pargeto estis kovrita — kaj ŝi atendis silente.

Nel, kiu estis iom dormema antaŭ la fino de la tagmanĝo, nun komplete ekvigliĝis, kaj kiel bonkora knabineto, ŝi kaptis la manon de la paĉjo kaj kelkfoje kisante ĝin, komencis peti por Fatmo:

— Helpu ŝin, paĉjo! Helpu ŝin!

Kaj Fatmo, komprenante verŝajne angle, diris inter plorego, ne deturnante sian vizaĝon de la tapiŝo:

— Benu vin la granda Allaho, paradiza floro, ĝuego de Omajo, senmakula steleto!

Kvankam Staĉjo estis en la animo tre kolera kontraŭ la mahdianoj tamen ankaŭ li kortuŝiĝis pro la petego kaj doloro de Fatmo. Krom tio Nel pledis por ŝi, kaj li volis ĉiam tion, kion volis Nel — do post momento li parolis, kvazaŭ al si mem, sed tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi.

— Se mi estus la registaro, mi permesus al Fatmo forveturi.

— Sed, ĉar vi ne estas la registaro — respondis al li s-ro Tarkowski — vi faros pli bone, ne entrudiĝante en tion, kio ne estas via afero.

S-ro Rawlison estis ankaŭ bonkora kaj li bone komprenis la situacion de Fatmo, sed frapis lin en ŝiaj vortoj diversaj maleblaĵoj, kiuj ŝajnis al li simpla mensogo. Havante preskaŭ ĉiutage rilatojn kun la doganoficejo en Izmailo, li bone sciis, ke neniaj novaj transportoj de gumo aŭ de eburo, traiĝis lastatempe tra la Kanalo. La komerco pri tiuj varoj ĉesis preskaŭ komplete. Ankaŭ arabaj komercistoj ne povis reveni el la urbo El-Faŝero, situanta en Sudano, ĉar la mahdianoj ĝenerale en la komenco ne enlasis ĉe si komercistojn, kaj tiujn, kiujn ili povis kapti, ili prirabis kaj retenis en malliberejo. Estis do preskaŭ certe, ke la rakonto pri la malsano de Smaino estas pura mensogo.

Sed, ĉar la okuletoj de Nel rigardis ĉiam petege al la paĉjo, kaj tiu ne volis malĝojigi la knabineton, li diris post momento al la sudananino:

— Fatmo, mi jam skribis al la registaro en via afero, sed senefike. Kaj jen aŭskultu! Morgaŭ kun ĉi tiu mehendiso (inĝeniero), kiun vi vidas, ni elveturos al Medinet-el-Fajum; survoje ni haltos dum unu tago en Kairo, ĉar la kedivo volas paroli kun ni pri la kanaloj, kiuj kondukas de Bahr-Jussef, kaj doni al ni ĉi-rilatajn komisiojn. Dum la interparolo mi penos prezenti al li vian aferon kaj akiri por vi lian favoron. Sed nenion pli mi povas fari kaj promesi al vi.

Fatmo tuj leviĝis kaj, etendinte ambaŭ manojn kiel signon de sia dankesprimo, ekkriis:

— Do mi estas jam savita!

— Ne, Fatmo — respondis s-ro Rawlison — ne parolu pri savo, ĉar mi jam diris al vi, ke morto minacas nek vin, nek viajn infanojn. Tamen, ĉu la kedivo permesos vian forveturon, mi ne garantias, ĉar Smaino ne estas malsana, sed li estas perfidulo, kiu, forpreninte la registaran monon, eĉ ne pensas elaĉeti la militkaptitojn de Mahommed-Aĥmed.

— Smaino estas senkulpa, sinjoro, kaj kuŝas en El-Faŝero — ripetis Fatmo — kaĵ eĉ se li perfidus la registaron, tiam mi ĵuras antaŭ vi, mia bonfaranto, ke, se oni permesos al mi forveturi, tiel longe mi petegos Mahommed-Aĥmedon, ĝis mi elpetos viajn militkaptitojn.

— Do bone. Mi promesas al vi ankoraŭfoje, ke mi pledos por via afero ĉe la kedivo.

Fatmo komencis frapi kliniĝojn.

— Dankon al vi „Sidi"! Vi estas ne nur potenca, sed ankaŭ justa. Kaj nun mi petegas vin ankoraŭ, ke vi permesu al ni servi vin kiel sklavoj.

— En Egiptujo neniu povas esti sklavo — respondis kun rideto s-ro Rawlison. Da servistaro mi havas sufiĉe, kaj viajn servojn mi ne povas elprofiti ankaŭ pro tio, ke, kiel mi jam diris al vi, ni ĉiuj forveturos al Medinet kaj povas esti, ke ni restados tie ĝis ramadano.

— Mi scias, sinjoro, ĉar diris al mi pri tio la gardisto Ĥadigo. Mi venis ne sole petegi vin pri helpo, sed ankaŭ por informi vin, ke du homoj el mia dangala gento, Idriso kaj Gebhro, estas kamelkondukistoj en Medinet kaj ke ili frapos frunton antaŭ vi, tuj kiam vi alvenos, oferante al vi siajn servojn kaj kamelojn.

— Bone, bone — respondis la direktoro — sed tio estas la afero de la Cook-kompanio, ne mia.

Fatmo, kisinte la manojn de ambaŭ inĝenieroj kaj infanoj, eliris, benante precipe Nel. La du sinjoroj silentis kelkan tempon, kaj poste s-ro Rawlison diris:

— Malfeliĉa virino… sed ŝi mensogas tiel, kiel nur orientanoj scipovas mensogi — kaj eĉ en ŝiaj dankdeklaroj sonas ia falsa tono.

— Sendube — respondis s-ro Tarkowski — sed verdire, ĉu Smaino perfidis aŭ ne perfidis, la registaro ne rajtas reteni ŝin en Egiptujo, ĉar ŝi ne povas responsi pri sia edzo.

— La registaro permesas nun al neniu el la sudananoj elveturi sen speciala tralasatesto al Souakimo kaj al Nubio, do la malpermeso ne tuŝas nur Fatmon. En Egiptujo ili troviĝas multnombre; ili venas ĉi tien por perlabori monon, kaj inter ili estas ia kvanto da homoj, kiuj apartenas al la dangala gento, tio estas al tiu, el kiu devenas Mahdi. Jen ekzemple apartenas al ĝi, krom Fatmo kaj Ĥadigo, ankaŭ tiuj du kamelkondukistoj en Medinet. La mahdianoj nomas la egiptanojn turkoj kaj militas kontraŭ ili, sed ankaŭ inter la ĉitieaj araboj troviĝas sufiĉe da adeptoj de Mahdi, kiuj volonte forkurus al li. Oni devas kalkuli al ili ĉiujn fanatikulojn, ĉiujn iamajn partianojn de la paŝao Arabi kaj multajn el inter la plej malriĉaj klasoj. Ili riproĉas al la registaro, ke ĝi tute subiĝis al anglaj influoj, kaj ili asertas, ke la religio pro tio suferas. Dio scias, kiom el ili forkuris jam tra la dezerto, evitante la kutiman marvojon al Souakimo, do la registaro, sciiĝinte, ke ankaŭ Fatmo volas forkuri, ordonis gardi ŝin. Nur kontraŭ ŝi kaj kontraŭ ŝiaj infanoj, kiel parencoj de Mahdi mem, oni eble povos reakiri la militkaptitojn.