Kaj kaŭze de tiuj pensoj li decidis antaŭeniĝi kiel eble plej malproksimen en suda direkto. Oni povis tie renkontiĝi kun negroj lokaj kaj tiuj, kiuj forkuris de la bordoj de la Blanka Nilo. Sed el la du malbonaĵoj Staĉjo preferis nigrulojn ol mahdianojn. Krome li kalkulis je tio, ke okaze de la renkontiĝo kun forkurintoj aŭ kun lokaj negroj, Kali kaj Mea povos lin helpi. La junan negrinon sufiĉis rigardi por diveni, ke ŝi apartenas al la gento de dinka aŭ ŝiluk, ĉar ŝi havis tre longajn kaj maldikajn piedojn, per kiuj distingiĝis ĉi tiuj du gentoj, loĝantaj ĉe la bordoj de Nilo kaj vadantaj kvazaŭ gruoj aŭ cikonioj tra ĝiaj inundejoj. Kaj Kali, kvankam sub la mano de Gebhro li fariĝis simila al skeleto, havis tute alian staturon. Li estis malsvelta kaj forte konstruita; li havis fortajn brakojn, kaj la plandoj, kompare kun tiuj de Mea, estis relative malgrandaj. Ĉar li preskaŭ tute ne parolis arabe kaj malbone la lingvon kisvahili, kiun oni povas paroli preskaŭ en la tuta Afriko kaj kiun Staĉjo lernis iom de zanzibaranoj, laborantaj ĉe la kanalo, estis videble, ke li devenis el iuj malproksimaj regionoj.
Staĉjo decidis esplori lin ĉi-rilate.
— Kali, kiel nomiĝas via nacio? — li demandis.
— Va-hima — respondis la juna negro.
— Ĉu ĝi estas granda nacio?
— Granda, kiu militas kontraŭ malbonaj Samburu-anoj kaj forprenas de ili brutaron.
— Kaj kie kuŝas via vilaĝo?
— Malproksime! malproksime!… Kali ne scii, kie.
— Ĉu en tia lando kiel ĉi tiu?
— Ne. Tie esti la granda akvo kaj montaro.
— Kiel vi nomas tiun akvon?
— Ni nomas ĝin: Malhela Akvo.
Staĉjo pripensis, ke la knabo povas deveni el la regionoj de Albert-Nianza, kiuj estis ĝis nun en la manoj de paŝao Emino, do volante tion kontroli, li plu demandis:
— Ĉu loĝas tie blanka estro, kiu havas nigrajn fumantajn boatojn kaj armeon?
— Ne. Maljunaj homoj diri ĉe ni, ke ili vidis blankaj homoj (ĉe tio Kali disstarigis la fingrojn) unu, du, tri!… Jes. Ili estis tri en longaj blankaj vestoj. Ili serĉi kojndentoj… Kali ne vidi ili, ĉar li jam ne vivi, sed la patro de Kali akcepti ili kaj doni al ili multe da kojndentoj.
— Kio estas via patro?
— La reĝo de la Va-himanoj.
Al Staĉjo tio iom flatis, ke li havas reĝidon kiel serviston.
— Ĉu vi volus ekvidi la patron?
— Kali voli vidi la patrino.
— Kaj kion vi farus, se ni renkontus Va-himanojn kaj kion ili farus?
— Va-himanoj fali kapteren antaŭ Kali.
— Do konduku nin al ili, tiam vi restos kun ili kaj vi regos post la patro, kaj ni plu iros ĝis la maro.
— Kali ilin ne trafi kaj ne resti, ĉar Kali ami la grandan sinjoro kaj la filino de la luno.
Staĉjo turnis sin gaje al la kamaradino kaj diris:
— Nel, vi fariĝis la filino de la luno!
Sed, rigardinte ŝin, li subite malgajiĝis, ĉar venis al li la penso, ke la lacigita knabino aspektas kun sia pala kaj diafana vizaĝo vere pli ĝuste kiel luna ol kiel tera estaĵo. La juna negro silentis dum momento, post kio li ripetis:
— Kali ami „bvana kubva", ĉar „bvana kubva" ne mortigi Kali, nur Gebhro, kaj al Kali doni multe manĝi.
Kaj li komencis glatumi sian bruston, ripetante kun videbla ĝuo:
— Multego da viando, multego da viando!
Staĉjo volis ankoraŭ scii, kiamaniere la knabo trafis en la malliberon de la derviŝoj, sed montriĝis, ke de la tempo, kiam en iu nokto oni kaptis lin apud kavoj fositaj por la zebroj, li transiris tra tiom da manoj, ke el liaj respondoj oni ne povis konkludi, tra kiuj landoj kaj kie oni kondukis lin ĝis Faŝodo. Mirigis Staĉjon nur tio, kion li parolis pri la „malhela akvo", ĉar se li devenus el la regionoj de Albert-Nianza, Albert-Edvard-Nianza aŭ Viktoria-Nianza, apud kiu kuŝis la ŝtatoj Unjoro kaj Ugando, li sendube aŭdus ion pri paŝao Emino, pri lia armeo kaj pri la vaporŝipoj, kiuj vekis en la negroj admiron kaj timon. Tanganjiko estis tro malproksime, restis do nur la supozo, ke la nacio de Kali havas siajn sidlokojn ie pli proksime. Pro tio renkontiĝo kun la homoj de Va-hima ne estis tute malebla.
Post la kelkhora vojaĝo la suno komencis malaltiĝi. La varmego rimarkeble malgrandiĝis. Ili trafis vastan valon, en kiu estis akvo kaj kreskis dekkelkaj sovaĝaj figarboj, do ili haltis, por doni ripozon al la ĉevaloj kaj nutriĝi per la manĝaĵ-provizoj. Ĉar la rokaj muroj estis en tiu loko pli malaltaj, Staĉjo ordonis al Kali suprengrimpi por konstati, ĉu en la ĉirkaŭajo estas videblaj iuj fumoj. Kali tuj plenumis la ordonon, kaj baldaŭ li troviĝis supre. Cirkaŭrigardinte la regionon, li ŝoviĝis malsupren ĉe la dika trunketo de liano kaj deklaris, ke ne estas fumo, sed „niama". Estis facile diveni, ke li parolis ne pri la numidoj, sed pri iuj pli dikaj ĉasbestoj; montrante samtempe al la pafilo de Staĉjo, li almetis la fingrojn al sia kapo kiel signon, ke temas pri kornohava bestaro. Staĉjo ankaŭ surgrimpis la rokon kaj, elŝovinte singarde la kapon super la rokrandon, komencis rigardi antaŭen. Nenio vualis al li la vidon foren, ĉar la antaŭa alta ĝangalo estis forbruligita, kaj la nova, kiu elkreskis el la nigriĝinta tero, havis apenaŭ kelkajn colojn da alteco. Tiel malproksime kiel liaj okuloj povis atingi, li vidis maldense kreskantajn altajn arbojn kun trunkoj fumnigrigitaj de fajro. Sub la ombro de unu el ili sin paŝtis aro da gnu-antilopoj similaj laŭ la korpoformo al ĉevaloj kaj laŭ la kapoj al bubaloj. La suno, trapenetrante la foliaron de la baobabo, ĵetis vibrantajn lummakulojn sur iliajn brunajn dorsojn. Entute ili estis naŭ pecoj. La distanco estis ne pli granda ol cent paŝojn, sed la vento blovis de la bestoj al la intermonto, do ili paŝtis sin trankvile, suspektante neniun danĝeron. Staĉjo, volante provizi per viando la karavanon, pafis al la plej proksima besto, kiu falis teren, trafita kiel per tondro. La resto de la aro diskuris, kaj kun ĝi granda bubalo, kiun li ne rimarkis antaŭe, ĉar ĝi kuŝis kaŝita post ŝtonego. La knabo, ne laŭ la bezono, sed pro ĉasemo, trovinte la momenton, en kiu la besto turnis sin iom flanken, postsendis kuglon ankaŭ al ĝi. La bubalo post la pafo forte ekŝanceliĝis, sed ĝi penkuris plu, kaj antaŭ ol Staĉjo sukcesis ŝanĝi la pafaĵon, ĝi malaperis en la malebena grundo.
Antaŭ ol la fumo disbloviĝis, Kali jam sidis sur la antilopo kaj distranĉis ĝian ventron per la tranĉilo de Gebhro. Staĉjo alproksimiĝis al li, volante pli bone rigardi la beston, kaj granda estis lia miro, kiam post momento la juna negro donis al li per la sangmakulitaj manoj la ankoraŭ vaporantan hepaton de la antilopo.
— Kial vi donas tion al mi? — li demandis.
— Msuri, msuri! Bvana kubva tuj manĝi.
— Manĝu ĝin mem! — respondis Staĉjo, indignita pro lia propono.
Kali ne donis okazon ripeti tion duan fojon, sed tuj komencis disŝiri per la dentoj la hepaton kaj kun avido engluti la nekuiritajn viandopecojn, kaj vidante, ke Staĉjo rigardas lin kun abomeno, li ne ĉesis dume ripetadi: „Msuri! msuri!"
Tiamaniere li manĝis pli ol la duonon de la hepato, post kio li okupiĝis pri la senfeligado de la antilopo. Li faris tion eksterordinare lerte kaj rapide, tiel ke baldaŭ la besto estis senfeligita kaj la femuraĵo disigita de la dorso. Tiam Staĉjo, mirigita iom, ke Saba ne ĉeestas ĉe tiu laboro, fajfis pro ĝi, por inviti ĝin al la abunda festeno konsistanta el la antaŭaj partoj de la besto. Sed Saba tute ne aperis, kaj Kali, klinita super la antilopo, levis la kapon kaj diris:
— Granda hundo forkuri post bubalo.
— Ĉu vi vidis? — demandis Staĉjo.
— Kali vidi.
Dirinte tion, li surmetis sur la kapon la lumbaĵon de la antilopo, kaj du femuraĵojn sur la brakojn kaj ekiris al la intermonto. Staĉjo fajfis ankoraŭ kelkfoje kaj atendis, sed vidante, ke li faras tion vane, iris post li. En la intermonto Mea estis jam okupita pri la tranĉado de dornoj por zeribo, kaj Nel, disŝirinte per siaj malgrandaj fingretoj la lastan numidon, demandis: