— Ili ambaŭ estas „la granda mondo" kaj mi havas latunan ringon nur sur unu piedo.
Dum la tri sekvaj tagoj ili rajdis konstante en la intermonto kaj ĉiam supren. La tagoj estis plejparte varmegaj, la noktoj alterne malvarmetaj aŭ sufokaj. Alproksimiĝis la pluva sezono. El trans la horizonto ŝoviĝis ĉi tie kaj tie nuboj blankaj kvazaŭ lakto, sed profundaj kaj minacaj. Ialoke oni povis jam vidi pluvostriojn kaj malproksimajn ĉielarkojn. La trian tagon je la tagiĝo unu el tiaj nuboj krevis super iliaj kapoj, kiel barelo, de kiu forfalis la ringego, kaj surŝprucigis ilin per varma kaj abunda, sed feliĉe mallonga pluvo. Poste fariĝis denove belega vetero, kaj ili povis daŭrigi la marŝon. La numidoj ree aperis en tia nombro, ke Staĉjo pafis ilin, sidante sur la ĉevalo, kaj tiamaniere li pafmortigis kvin pecojn, kio, kalkulante eĉ la hundon, povis tre bone sufiĉi por unufoja manĝaĵo. La vojaĝo en la refreŝiga aero ne estis tute malfacila, kaj la abundeco de bestaro kaj akvo forigis la timon pri malsato kaj soifo. Ĝenerale ili trovis ĉion pli facila ol ili esperis, pro tio Staĉjo estis en bona humoro kaj, rajdante apud la knabineto, li babilis kun ŝi gaje kaj de tempo al tempo li eĉ ŝercis:
— Ĉu vi scias, Nel — li diris, kiam ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj — de tempo al tempo ŝajnas al mi, ke mi estas vaganta kavaliro.
— Kaj kio do estas vaganta kavaliro? — demandis Nel, turnante al li sian belegan kapeton.
— Antaŭ multaj, multaj jaroj, en mezepokaj jarcentoj, estis tiaj kavaliroj, kiuj vagadis tra la mondo kaj serĉadis aventurojn. Ili batalis kontraŭ grandeguloj kaj drakoj kaj vi devas scii, ke ĉiu el ili havis sian sinjorinon, kiun li protektis kaj defendis.
— Tiam mi estas tia sinjorino?
Staĉjo meditis dum momento, post kio li rediris:
— Ne — por tio vi estas tro malgranda. Ili ĉiuj estis plenkreskaj.
Kaj ne eĉ por momento venis en lian kapon la konscio, ke eble neniu vaganta kavaliro faris tiom por sia sinjorino, kiom li por tiu malgranda fratineto, — simple ŝajnis al li, ke tio, kion li faris, estis tute natura kaj komprenebla.
Sed Nel sentis sin iom ofendita per liaj vortoj, do pintiginte kun kolereta mieno la buŝeton, ŝi diris:
— Kaj vi parolis iufoje en la dezerto, ke mi kondutis kiel persono dektrijara? — Ĝuste!
— Nur unufoje. Sed vi estas okjara.
— Do post dek jaroj mi estos dekokjara!
— Granda afero! Kaj mi dudekkvarjara! En tia aĝo homo ankoraŭ ne pensas pri sinjorinoj, ĉar li havas ion alian por fari. Memkompreneble!
— Kaj kion vi faros?
— Mi estos inĝeniero, aŭ maristo, aŭ, se en Pollando estos milito, mi foriros batali, kiel mia patro.
Kaj ŝi demandis maltrankvile:
— Sed vi revenos al Port-Saido?
— Antaŭe ni ambaŭ devas tien reveni.
— Al paĉjo! — respondis la knabineto.
Kaj ŝiaj okuloj nebuliĝis per malĝojo kaj sopiro. Feliĉe en tiu momento alflugis areto da belegaj papagoj, grizaj, kun rozkoloraj kapoj kaj kun rozkolora plumaĵo sub la malsupro de la flugiloj. La infanoj tuj forgesis la antaŭan interparolon kaj komencis observi ilian flugon. La areto direktiĝis super eŭforbi-arbetaro kaj falis sur kreskantan apude sikomoron, inter kies branĉetaro aŭdiĝis tuj voĉoj similaj al babilema interkonsiliĝo aŭ disputo.
— Jen estas la papagoj, kiuj plej facile lernas paroli — diris Staĉjo. Kiam ni haltos ie pli longe, mi penos kapti iun por vi.
— Ho, Staĉjo! Dankon! — respondis Nel kun ĝojo. — Ĝi nomiĝos Daisy…
Dume Mea kaj Kali, fortranĉinte fruktojn de la panarbo, plenŝarĝis per ili la ĉevalojn, kaj la malgranda karavano ekiris antaŭen. Sed posttagmeze la vetero denove komencis malsereniĝi kaj de tempo al tempo aperis la pluvo pleniganta per akvo ĉiujn grundkavojn. Kali antaŭdiris la grandan pluvegon, do al Staĉjo venis en la kapon, ke la intermonto, kiu pli kaj pli mallarĝiĝis, ne estos sufiĉe sekura rifuĝejo por la nokto, ĉar ĝi povos ŝanĝiĝi en rivereton. Pro tio li decidis tranokti supre, kaj tiu decido ĝojigis ankaŭ Nel'on, tiom pli, ĉar Kali sendita por esplorado revenis kaj deklaris, ke proksime troviĝas arbareto konsistanta el diversaj arboj, kaj en ĝi multe da malgrandaj simioj, ne tiom malbelaj kaj malbonaj kiel la pavianoj, kiujn ili ĝis nun renkontadis. Trafinte do lokon, en kiu la rokmuroj estis pli malaltaj kaj alireblaj, ili elkondukis la ĉevalojn, kaj antaŭ ol mallumiĝis, ili pretiĝis por la nokto. La tendo de Nel ekstaris en loko alta kaj seka, ĉe granda termitejo, kiu tute fermis la alirejon de unu flanko kaj plifaciligis per tio la konstruadon de zeribo. Proksime suprenleviĝis giganta arbo, kun vaste etenditaj branĉoj, kaj tiuj, kovritaj de densa foliaro, povis doni bonan ŝirmon kontraŭ la pluvo. Antaŭ la zeribo kreskis apartaj arboj, kaj pli malproksime densa arbaro, super kiu alte elstaris la kronoj de iaj strangaj palmoj, similaj al grandegaj ventumiloj aŭ al disvolvitaj pavaj vostoj.
Staĉjo sciiĝis de Kali, ke antaŭ la dua pluvperiodo, t.e. aŭtune, danĝere estas nokti sub tiuj palmoj, ĉar tiam iliaj maturaj grandaj fruktoj deŝiriĝas neatendite kaj falas el sufiĉe granda alteco kun tia forto, ke ili povas mortigi homon kaj eĉ ĉevalon. Sed nun la fruktoj estis apenaŭ embrioj. De malproksime, antaŭ ol la suno subiris, oni povis vidi sub iliaj kronoj preterkurantajn malgrandajn simietojn, kiuj en gajaj saltetoj penadis kapti unu la alian.
Staĉjo pretigis kun Kali grandan provizon da brulaĵo, por ke ĝi sufiĉu por la tuta nokto, kaj ĉar de tempo al tempo ekleviĝis fortaj blovoj de varma vento, ili plifortigis la zeribon per palisetoj, kiujn la juna negro pintigis per la glavo de Gebhro kaj fiksis en la tero. Tiu singardo ne estis tute superflua, ĉar la forta vento povis disĵeti la dornhavajn branĉojn, el kiuj estis konstruita la zeribo, kaj plifaciligi al rabobestoj la atakon. Tamen tuj post la sunsubiro la vento iom trankviliĝis, kaj la aero fariĝis vaporplena kaj sufoka. Inter apartaj nuboj trabrilis komence ĉi tie kaj tie la steloj, sed poste venis nokto tute malhela, tiel, ke en distanco de unu paŝo nenio estis videbla. La malgrandaj migrantoj kolektiĝis ĉe la fajro, aŭskultante kriegojn kaj krakojn de la simioj, kiuj en la proksima arbaro faris veran foiran tumulton. Akompanis ilin la hurletado de ŝakaloj kaj diversaj aliaj nekonataj voĉoj, en kiuj speguliĝis la maltrankvilo kaj timo antaŭ tio, kio sub la vualo de la mallumo minacas ĉiun vivantan estajon en la arbaro.