Выбрать главу

Staĉjo lasis ilin ambaŭ apud la roko kaj iris sur la randon de la intermonto, por konvinkiĝi, ĉu eblos la plua vojaĝo tra ĝi. Kaj efektive li vidis, ke kaŭze de sufiĉe granda dekliveco la pluvakvo jam defluis kaj ke la fundo estas preskaŭ seka. Post momento lian atenton kaptis iu blanketa objekto implikita en volviĝanta kreskaĵo, kiu pendis el la kontraŭa rokmuro. Montriĝis, ke estis la tegmento de la tendo, kiun la ventobato portis ĝis tie kaj tiel enbatis en la densaĵon, ke la pluvakvo ne povis ĝin forkapti. La tendo donis ĉiaokaze pli bonan ŝirmon al la malgranda Nel, ol budo provizore farita el branĉoj, do la retrovo de tiu perdaĵo ekĝojigis Staĉjon eksterordinare.

Sed lia ĝojo pligrandiĝis ankoraŭ, kiam el roka niĉo, kiu estis kaŝita iom pli alte super la lianoj, elsaltis Saba, tenante en la dentegoj iun beston, kies kapo kaj vosto malsuprenpendis ĉe ambaŭ flankoj de ĝia muzelo. La giganta hundo fulmrapide suprengrimpis kaj metis ĉe la piedoj de Staĉjo strian hienon kun frakasita dorso kaj formanĝita piedo, post kio ĝi komencis svingi la voston kaj bojadeti ĝoje, kvazaŭ ĝi volus diri:

— Mi malkuraĝiĝis antaŭ leonoj — mi konfesas malkaŝe — sed ankaŭ vi ne montriĝis kuraĝaj, sidante sur la arbo kiel numidoj. Vidu tamen, ke mi ne perdis la nokton.

Kaj ĝi estis tiel fiera pri si mem, ke Staĉjo apenaŭ sukcesis inklinigi ĝin, ke ĝi lasu ĉi-loke la odoraĉan beston, kaj ne alportu ĝin donace al Nel.

Kiam ili ambaŭ revenis, en la tendaro jam flamis abunda fajro, kaj en la ujoj bolis la akvo, en kiu kuiriĝis grajnoj de durro, du numidoj kaj fumaĵitaj pecoj de lumbaĵo el la gnuo. Nel estis jam alivestita per seka vesto, sed aspektis tiel mizere kaj pale, ke Staĉjo ektimis pri ŝi kaj, preninte ŝian maneton, por kontroli, ĉu ŝi havas febron, demandis:

— Nel, kio estas al vi?

— Nenio, Staĉjo, nur mi estas tre dormema.

— Mi kredas. Post tiel terura nokto! La manojn, dank' al Dio, vi havas malvarmaj. Ho! Kiel stranga estis ĉi tiu nokto! Kompreneble, ke vi tre volas dormi. Ankaŭ mi. Sed ĉu vi ne sentas vin malsana?

— Mi havas iom da kapdoloro.

Staĉjo metis la manplaton sur ŝian frunton. La kapeto estis same malvarma kiel la manetoj, sed tio pruvis la egan elĉerpiĝon kaj malfortiĝon, do la knabo ĝemspiris kaj diris:

— Vi devas manĝi ion varman kaj tuj poste vi kuŝiĝos kaj dormos ĝis la vespero. Hodiaŭ la vetero estas bela kaj ne okazos plu tio, kion ni travivis hieraŭ.

Kaj Nel rigardis lin kun timo.

— Sed ĉi tie ni ne tranoktos?

— Ĉi tie ne, ĉar ĉi tie kuŝas la formorditaj ĉevaloj; ni elektos iun alian arbon, aŭ ni iros al la intermonto kaj tie ni aranĝos tian zeribon, kian la mondo ĝis nun ne vidis. Vi dormos tie tiel trankvile kiel en Port-Saido.

Sed ŝi kunmetis la manetojn kaj komencis lin plorpeti, ke ili vojaĝu plu, ĉar en ĉi tiu terura loko ŝi ne povos endormiĝi kaj certe malsaniĝos. Kaj ŝi tiel petegis lin, tiel ripetis, rigardante en liajn okulojn: „Ĉu bone, Staĉjo?" — ke li konsentis ĉion.

— Do ni rajdos tra la intermonto — li diris — ĉar tie estas ombro. Promesu nur al mi, ke, se mankos al vi la fortoj, aŭ se vi malfortiĝos, vi sciigos min pri tio.

— Ne mankos, ne mankos! Vi alligos min al la selo kaj mi dormos bonege dumvoje.

— Ne. Mi eksidos sur la sama ĉevalo kaj mi tenos vin. Kali kaj Mea rajdos sur la alia, kaj la azeno portos la tendon.

— Bone! Bone!

— Tuj post la matenmanĝo vi devas iom dormi. Ni ne povas ekiri antaŭ la tagmezo, ĉar ni havas multe por labori. Oni devas kapti la ĉevalojn, kunmeti la tendon, aranĝi alie la selsakojn. Parton de ĉiuj aĵoj ni lasos, ĉar nun ni havas entute nur du ĉevalojn. Tio bezonos kelkhoran okupon, kaj intertempe vi satdormos kaj fortiĝos. Hodiaŭ estos varmego, sed sub la arbo ne mankos la ombro.

— Kaj vi — kaj Mea kaj Kali? Mi ĉagreniĝas, ke mi sola dormos, kaj vi ĉiuj devos labori…

— Certe, troviĝos ripoztempo ankaŭ por ni. Pri mi ne zorgu. En Port-Saido dum la ekzamenoj mi pasigis la tutajn noktojn sendorme, pri kio ankaŭ mia patro sciis nenion… Ankaŭ miaj kolegoj ne dormis. Sed alia afero estas, se temas pri viroj, alia, se tio rilatas al tia muŝo, kia vi. Vi ne povas imagi, kiel vi hodiaŭ aspektas… tute kiel el vitro! Restis nur okuloj kaj hartufo, kaj vizaĝo ne estas.

Li diris tion ŝerce, sed en la animo li timis, ĉar ĉe la forta taglumo Nel havis kvazaŭ malsanan vizaĝon, kaj unuafoje li komprenis, ke se tiel daŭros, tiam la kompatinda infano ne nur povas, sed ankaŭ devas morti. Kaj je tiu penso la piedoj sub li ektremis, ĉar li eksentis subite, ke okaze de ŝia morto, ankaŭ li ne plu havus celon por vivi nek por reveni al Port-Saido.

— Ĉar kion mi tiam farus? — li pensis.

Por momento li deturniĝis, por ke Nel ne rimarku en liaj okuloj malĝojon kaj timon, kaj poste li iris al la aĵoj kolektitaj sub arbo, forĵetis la feltaĵon, per kiu estis kovrita la skatolo kun la ŝargaĵoj, li malfermis ĝin kaj komencis ion serĉi. Li kaŝis tie en malgranda vitra boteleto la lastan kinintablojdon kaj gardis ĝin, kiel la okulon en la kapo; ĝi estis destinita por la „nigra horo", tio estas por la okazo, se Nel ekhavus febron. Sed nun li estis preskaŭ certa, ke post tia nokto la unua paroksismo de febro atingos ŝin sendube, do li decidis evitigi ĝin. Li faris tion kun peza koro, pripensante, kio okazos poste; kaj se ne estus la fakto, ke al viro kaj karavanestro ne decas plori, pro ĉi tiu lasta pulvoro li estus ekplorinta. Do, volante kaŝi sian kortuŝon, li alprenis ege severan mienon kaj, reveninte al la knabineto, diris:

— Nel, prenu antaŭ la matenmanĝo la reston de la kinino.

Kaj ŝi demandis:

— Kaj se vi ekhavos febron?

— Tiam mi tremos. Prenu, mi petas vin.

Ŝi prenis ĝin sen plua rezisto, ĉar de post la tempo, kiam li mortigis sudananojn, ŝi timis lin iom, malgraŭ ĉiaj zorgoj, per kiuj li ĉirkaŭis ŝin kaj malgraŭ la boneco, kian li montris al ŝi. Poste ili eksidis por matenmanĝi kaj post laciga nokto la varmega buljono el numidaĵo gustis al ili bonege. Nel endormiĝis tuj post la manĝado, kaj ŝi dormis kelkajn horojn. Staĉjo, Kali kaj Mea aranĝis dum tiu tempo la karavanon, alportis el la intermonto la supran parton de la tendo, selis la ĉevalojn, pakŝarĝis la azenon — kaj enfosis sub la radikoj de „nabaku" tiujn objektojn, kiujn ili ne povis kunpreni. La dormemo turmentis ilin ege ĉe tiu laboro, sed Staĉjo, timante, ke ili preterdormu, permesis al si kaj al ili nur alternan dormetadon.

Estis eble la dua horo posttagmeze, kiam ili ekiris. Staĉjo tenis Nel'on antaŭ si, Kali veturis kun Mea sur la dua ĉevalo. Tamen ili ne tuj malsuprenrajdis en la intermonton, sed antaŭenŝoviĝis inter ĝia rando kaj la arbaro.. La juna ĝangalo kreskis tre rimarkeble dum tiu unu pluvoriĉa nokto, sed la grundo sub ĝi estis nigra kaj portis postsignojn de la fajro. Facile estis diveni, ke aŭ Smaino tramarŝis ĉi tie kun sia taĉmento, aŭ ke la brulo, alpelita per la vento de malproksime, flugis tra la seka ĝangalo kaj fine, trafinte la malseketan arbaron, traŝoviĝis per ne tro larĝa vojstrio inter ĝi kaj la intermonto kaj iris plu. Staĉjo volis kontroli, ĉu sur tiu vojstrio troviĝas iaj postsignoj de tendaro de Smaino aŭ stampoj de ĉevalhufoj — kaj kun plezuro li baldaŭ konvinkiĝis, ke nenio simila estis videbla. Kali, kiu en tiaj aferoj estis sperta, asertis kategorie, ke la fajro devis esti alportita per la vento kaj ke de tiu tempo pasis jam dekkelkaj tagoj.

— Tio pruvas — rimarkis Staĉjo — ke Smaino kun siaj mahdistoj estas jam Dio scias kie — kaj ke ni falos neniel en liajn manojn.