Post tio ili ambaŭ komencis rigardi sciavide la kreskaĵaron, ĉar ĝis nun ili neniam preteriris la tropikan arbaron tiel proksime. Ili nun rajdis laŭ ĝia rando mem, por havi super la kapo ombron. La tero estis tie malseketa kaj mola, kovrita de malhel-verdeta herbo, musko kaj filiko. Tie ĉi kaj tie kuŝis maljunaj putrintaj arbotrunkoj, kovritaj, kvazaŭ per tapiŝo, per belegaj orkideoj kun diverskoloraj floroj, similaj al papilioj, kaj kun same multkolora kaliko meze de la korolo. Kie la suno estis enpenetrinta, tie la tero oriĝis pro aliaj kuriozaj orkideoj, etaj kaj flavaj, en kiuj du petaloj, leviĝante ĉe ambaŭ flankoj de la tria petalo, similis al la kapo de besteto kun grandaj, pintformaj oreloj. Kelkloke la arbaro estis borderita per arbustoj de sovaĝa jasmeno, kiuj formis girlandojn de delikataj branĉetoj kun rozkoloraj floroj. Malprofundaj fosaĵoj kaj terkavaĵoj estis kovritaj de filiko, kiu formis unu netraireblan densaĵon. La kreskaĵoj estis jen malaltaj kaj etenditaj, jen altaj, kun trunkoj ĉirkaŭvolvitaj kvazaŭ per ŝpinaĵo, atingantaj preskaŭ la unuajn arbobranĉojn kaj sterniĝantaj sub ili en delikata verda puntaĵo. En la profundo de la arbaro estis diversspecaj arboj: daktilujoj, rafioj, ventumil-palmoj, sikomoroj, baobaboj aŭ panarboj, eŭforbioj, gigantaj specoj de senecioj, akacioj; arboj kun malhela kaj brila aŭ sangoruĝa foliaro kreskis unu apud la alia, trunko ĉe trunko, implikitaj per la branĉaro; el ili supreniĝis floroj flavaj kaj purpuraj similaj al kandelabroj. En kelkaj interspacoj ne estis videblaj arboj, ĉar de la fundo ĝis la supro kovris ilin volvorampaĵoj, ĵetante sin de trunko al trunko, formante kvazaŭ grandajn literojn: W kaj M, pendante malsupren en formo de festonoj, flank- aŭ litkurtenoj. Kaŭĉukaj lianoj preskaŭ sufokis en milaj serpentoformaj tordiĝoj la arbojn kaj ŝanĝis ilin je piramidoj, superŝutitaj de neĝoblankaj floroj. Cirkaŭ la pli grandaj lianoj vidiĝis pli malgrandaj, kaj la misvolvaĵo fariĝis tiel nekutima, ke ĝi transformiĝis preskaŭ en muron, tra kiu nek homo, nek besto povus traiĝi. Nur en kelkaj lokoj, kie trapuŝiĝis elefantoj, kies potencon nenio povas kontraŭstari, estis trabatitaj en la densaĵo kvazaŭ profundaj kaj serpentaj koridoroj. La birdokantoj, kiuj tiom agrabligas la eŭropajn arbarojn, tute ne estis aŭdeblaj. Anstataŭ tio meze de arbopintoj disaŭdiĝis la plej strangaj voĉoj, similaj jen al resonoj, kiujn eligas la segilo, jen al la kaldronbatado, jen al cikoni-klakado, jen al knarado de malnovaj pordoj, jen al manfrapado, al miaŭado de katoj, aŭ eĉ al laŭta, incitita homa interparolo. De tempo al tempo suprenflugis super la arboj areto da grizaj, verdaj kaj blankaj papagoj, aŭ grupeto da tukanoj kun akre kolorita plumaro, kies flugo estas senbrua kaj ondanta. Sur la neĝoblanka fono de kaŭĉukaj volvorampaĵoj pretersaltis sporade kvazaŭ arbaraj fantomoj malgrandaj simietoj „funebruloj" tute nigraj, escepte de la blanka vosto, kun blankaj strioj je ambaŭ flankoj kaj tiaj vangharoj, ĉirkaŭantaj la karbokoloran vizaĝon.
La infanoj rigardis kun mirego tiun praarbaron, kiun verŝajne neniam ankoraŭ vidis la okuloj de la blanka homo. Saba ĉiumomente enpenetris en tiun densejon, de kie aŭdiĝis ĝia ĝojplena bojado. La malgrandan Nel refreŝigis la kinino, matenmanĝo kaj ripozo. Sia vizaĝeto plivigliĝis kaj alprenis delikatajn kolorojn, la okuletoj rigardis pli gaje. Seninterrompe ŝi demandis Staĉjon pri la nomoj de diversaj arboj, kreskaĵoj kaj birdoj, kaj li respondis, kiel li sciis. Fine ŝi deklaris, ke ŝi volas deĉevaliĝi por kolekti iom da floroj. Sed la knabo ridetis kaj respondis:
— Vi estus tuj formanĝita de „siafu".
— Kio estas tio? Ĉu tio estas io pli danĝera ol leono?
— Pli danĝra kaj malpli danĝere. Ili estas formikoj, ege pikmordantaj. Ili troviĝas sur la branĉoj, de kiuj ili malsuprenfalas kvazaŭ arda pluvo sur homajn dorsojn. Sed ili iras ankaŭ sur la tero. Provu nur deĉevaliĝi kaj iri iomete en la arbaron, kaj vi tuj komencos saltetadi kaj krii kvazaŭ simieto. Eĉ kontraŭ leono estas pli facile defendi sin. Ili povas ankaŭ prezentiĝi grandamase kaj tiam ĉio foriĝas el ilia vojo.
— Kaj ĉu vi sukcesus trovi rimedon kontraŭ ili?
— Mi? Memkompreneble!
— Kaj kiamaniere?
— Helpe de fajro aŭ bolantaĵo.
— Vi ĉiam scias helpi vin — ŝi diris kun profunda konvinko.
Al Staĉjo ege flatis tiuj vortoj, do li aldonis tromemfide, sed samtempe gaje:
— Vi nur estu sana, la aliajn aferojn vi povas lasi al mi.
— Mi eĉ ne plu havas kapdoloron.
— Dankon al Dio, dankon al Dio!
Tiel interparolante, ili pasis la arbaron, kiu nur per unu flanko tuŝis la intermonton. La suno staris ankoraŭ alte sur la firmamento kaj forte varmigis, ĉar la vetero fariĝis belega kaj la ĉielo estis preskaŭ sennuba. La ĉevaloj kovriĝis per ŝvito, kaj Nel komencis tre plendi pri la varmego. Tiukaŭze Staĉjo, serĉinte konvenan lokon, direktiĝis al la intermonto, en kiu la okcidenta muro ĵetis profundan ombron. Tie estis malpli varmege kaj la akvo restanta en terkavaĵoj post la hieraŭa pluvego estis relative malvarmeta. Super la kapo de la junaj vojaĝantoj tukanoj kun purpuraj kapoj, bluaj brustoj kaj flavaj flugiloj ĉiam flugis de unu rando de la intermonto al la alia; do la knabo komencis rakonti al Nel, kion li sciis el libroj pri ilia vivmaniero:
— Ĉu vi scias — li diris — ke estas tiaj tukanoj, kiuj en la tempo de ovometado serĉas arbokavaĵon; tie la ino demetas la ovojn kaj eksidas sur ilin, kaj la virbirdo surgluas la malfermaĵon per argilo, tiel, ke nur la kapo de la ino estas videbla. Kaj nur post la eloviĝo de la birdidoj, la virbirdo rompas per sia granda beko la argilon kaj liberigas la birdinon.
— Kaj kion manĝas la ino dum tiu tempo?
— La virbirdo mem nutras ĝin. Li ĉirkaŭflugas ĉiam kaj alportas al ŝi diversajn berojn.
— Kaj ĉu li permesas al la malliberigitino dormi? — ŝi demandis plu per dormema voĉo.
Staĉjo ridetis.
— Se la tukanino deziras tion, kiel vi ĉi-momente, tiam li permesas tion.
Kaj efektive en la malvarmeta intermonto la knabineton komencis turmenti neforigebla dormemo, ĉar la ripozo de la mateno ĝis la tagmezo ne sufiĉis al ŝi. Staĉjo vere emis sekvi ŝian ekzemplon, sed li ne povis, ĉar li devis subteni ŝin, timante, ke ŝi elfalos. Ĉe tio al li estis tre maloportune sidi virmaniere sur la plata kaj larĝa selo, kiun Hatim kaj Seki-Tamala aranĝis por la etulino jam en Faŝodo. Li ne kuraĝis tamen moviĝi kaj kondukis la ĉevalon kiel eble plej malrapide nur por ne veki ŝin.
Dume ŝi, kliniĝinte malantaŭen, apogis sian kapeton al lia brako kaj tute endormiĝis. Sed ŝi spiris tiel egalritme kaj kviete, ke Staĉjo ĉesis bedaŭri la lastan kinin-pulvoron. Aŭskultante ŝian spiradon, li sentis, ke la febro-danĝero momente estis forigita kaj li komencis tiel mediti:
— La intermonto iras ĉiam supren, kaj nun eĉ sufiĉe krute. Ni troviĝas pli kaj pli alte kaj ankaŭ la lando estas pli kaj pli seka. Oni devas nur trovi iun lokon pli altan, bonege ŝirmitan, ĉe rapide fluanta akvo, kaj tie aranĝi sin por pli longa restado, doni al la etulino kelksemajnan ripozon kaj eble transatendi la tutan printempan pluvperiodon (massikon). Pluraj knabinoj ne eltenus eĉ dekonon de ĉiuj penoj, sed necesas, ke ŝi tutplene ripozu! Post tia nokto aliulino tuj ekhavus febron, kaj ŝi — kiel bonege ŝi dormas! Dankon al Dio.
Kaj tiuj pensoj alportis al li bonegan humoron, pro kio, rigardante de supre la kapeton de Nel apogitan sur lia bursto li diris al si mem gaje, sed samtempe ne sen ia ekmiro:
— Estas tamen kurioza afero, kiel mi ŝatas ĉi tiun malgrandan muŝon! Verdire, mi ŝatis ŝin ĉiam, sed nun pli kaj pli multe!
Kaj ne sciante, kiel klarigi al si tion, li ekhavis la sekvan supozon:
— Certe pro tio, ke ni ambaŭ tiom travivis kune kaj ke ŝi estas sub mia protekto.
Dume li tenis tiun „muŝon" kun granda singardo per la dekstra mano ĉe la zono, por ke ŝi ne falu el la selo kaj ne rompu sian nazeton. Ili rajdis antaŭen tre malrapide kaj silente, nur Kali kantetis al si sub la nazo pri la gloro de Staĉjo: