— Sinjoro granda mortigi Gebhro, mortigi leono kaj bubalo iah! sinjoro granda mortigi ankoraŭ de leonoj! iah! Multa viando! multa viando! iah! iah!…
— Kali, — demandis mallaŭte Staĉjo — ĉu la Va-himanoj ĉasas leonojn?
— Va-himanoj timi leonoj, sed Va-himanoj fosi profundaj kavoj kaj se leono nokte enfali, tiam Va-hima ridi.
— Kion vi poste faras?
— Va-himanoj ĵeti multaj lancoj, ĝis leono kiel erinaco. Tiam eltiri ĝin el kavaĵo kaj manĝi. Leono bongusta.
Kaj laŭ sia kutimo li komencis glatumi sian stomakon. Al Staĉjo ne tre plaĉis tiu ĉasad-maniero, do li demandis, kiuj aliaj ĉasbestoj troviĝas en la lando Va-hima, kaj ili interparolis plu pri antilopoj, strutoj, ĝirafoj kaj rinoceroj, ĝis iliajn orelojn trafis la bruo de akvofalo.
— Kio estas tio — ekkriis Staĉjo — rivero antaŭ ni kaj akvofalo?
Kali skuis la kapon signe do tio, ke videble tiel estas. Kaj dum kelka tempo ili rajdis pli rapide, aŭskultante la akvobruon, kiu fariĝis pli kaj pli distingebla.
— Akvofalo! — ripetis la interesita Staĉjo.
Sed apenaŭ ili pasis la duan vojturniĝon, kiam subite netrairebla baro malhelpis ilian pluan vojon. Nel, kiun antaŭe dormigis la ĉevala movado, tuj vekiĝis.
— Ĉu ni jam haltas por tranokti? — ŝi demandis.
— Ne, sed rigardu! — respondis Staĉjo — roko fermas la intermonton.
— Kion do ni faros?
— Traŝoviĝi preter ĝi estas neeble, ĉar ĉi tie estas malvaste, do ni devos iom reiri, atingi la supron kaj ĉirkaŭrajdi la obstaklon, sed ĝis vespero restas ankoraŭ ĉirkaŭ du horoj, do ni havas sufiĉan tempon. La ĉevaloj ankaŭ iom ripozu. Ĉu vi aŭdas la akvobruon?
— Mi aŭdas.
— Ni haltos apude por tranokti.
Post kio li turnis sin al Kali, ordonis al li suprengrimpi al la rando de la intermonto kaj kontroli, ĉu pli fore ĝia fundo estas barita per similaj obstakloj. Li mem komencis tre atente rigardi la rokon kaj post momento li ekkriis:
— Ĝi deŝiriĝis kaj falegis antaŭ nelonge. Ĉu vi vidas, Nel, tiun derompaĵon? Rigardu ĝin, kiel freŝa ĝi estas. Estas sur ĝi nek muskoj, nek kreskaĵoj. Mi komprenas jam — mi komprenas!
Kaj per la mano li montris al la knabineto baobabon kreskantan ĉe la rando de la intermonto, kies grandega radiko pendis malsupren laŭlonge de la roka derompaĵo.
— Jen ĉi tiu radiko enpenetris en fendon inter la muro kaj la roko kaj, diskreskante, fine derompis la rokon. Tio estas kuriozaĵo, ĉar la ŝtono ja estas pli malmola ol la arbo, tamen mi scias, ke en montaro ofte tiel okazas. Poste io puŝos kontraŭ tia ŝtonego, kiu apenaŭ teniĝas — kaj ĝi deŝiriĝas.
— Sed kio povis ĝin puŝi?
— Malfacile estas tion diri. Eble ia antaŭa fulmotondro, eble la hieraŭa.
En tiu momento Saba, kiu ĝis nun restis malantaŭ la karavano, alkuris, haltis subite, kvazaŭ de malantaŭe tirita je la vosto, ekflaris, poste enpremiĝis en la mallarĝan trairejon inter la muro kaj la deŝirita roko, sed tuj komencis retiriĝi kun hirtiĝintaj haroj. Staĉjo deĉevaliĝis, por ekvidi, kio evidente teruris la hundon.
— Staĉjo, ne iru tien — petis Nel — tie povas esti leono.
Kaj la knabo, kiu estis iom bravulo-memlaŭdanto, kaj kiu de la hieraŭa nokto havis eksterordinaran koleron kontraŭ leonoj, rediris:
— Granda afero — leono — dum la tago!
Sed antaŭ ol li alproksimiĝis al la trairejo, aŭdiĝis de supre la voĉo de Kali:
— Bvana kubva! Bvana kubva!
— Kion vi vidas?
Fulmrapide la negro ŝoviĝis malsupren helpe de lianotrunketo. Sur lia vizaĝo oni povis facile legi, ke li alportas ian gravan novaĵon.
— Elefanto! — li ekkriis.
— Ĉu vere elefanto?
— Jes — respondis la juna negro, svingante la manojn. — Tie la tondra akvo, kaj ĉi tie la ŝtonego. Elefanto ne povi eliri. Sinjoro granda mortpafi elefanto kaj Kali manĝi ĝi — ho manĝi, manĝi!
Kaj je tiu penso lin ekkaptis tia ĝojo, ke li komencis salti, frapi per la manplatoj siajn genuojn kaj ridi, kiel frenezulo, rulante ĉe tio la okulojn kaj montrante siajn blankajn dentojn. Staĉjo komence ne komprenis, kial Kali diras, ke la elefanto ne povas eliri el la intermonto, do volante vidi, kio okazis, li surĉevaliĝis kaj, konfidante Nel'on al Mea, por havi en konvena momento liberajn manojn por pafo, li ordonis al Kali sidiĝi post li. Poste ĉiuj ekiris returne kaj komencis serĉi lokon, en kiu ili povas atingi la supron. Dumvoje Staĉjo demandis, kiamaniere la elefanto povis veni tien, kie ĝi estis — kaj el la respondoj de Kali li komprenis, kio okazis.
Jen la elefanto evidente forkuris tra la intermonto dum la brulado de la ĝangalo, por eviti la fajron; dumvoje ĝi verŝajne kunpuŝiĝis forte kun la difektita roko, kaj tiu falegis, detranĉante al ĝi la reiron. Pluirante al la fino de la intermonto, ĝi troviĝis ĉe la rando de la abismo, en kiu enfluas la rivero, kaj tiamaniere ĝi estis enfermita.
Post kelka tempo la junaj vojaĝantoj trovis elirejon, sed sufiĉe krutan tiel ke oni devis deĉevaliĝi kaj konduki la bestojn post si. Ĉar laŭ la certigo de la negro la rivero estis tre proksima, ili iris plu piede. Fine ili atingis altan terlangon limigitan je unu flanko per la rivero, je la alia per la intermonto kaj, rigardante malsupren, ili vidis la elefanton sur la fundo de la intermonto. La giganta besto kuŝis sur la ventro kaj je la granda miro de Staĉjo ĝi ne leviĝis ĉe ilia vido; nur kiam Saba komencis alproksimiĝi al la rando de la intermonto kaj furioze boji, ĝi ekmovis por momento siajn grandegajn orelojn kaj levis sian rostron, sed tuj poste mallevis ĝin.
La infanoj, tenante sin reciproke je la manoj, longtempe rigardis ĝin en silento, kiun interrompis Kali:
— Ĝi mortas pro malsato — li ekkriis.
Kaj efektive la elefanto estis malgrasiĝinta tiomgrade, ke ĝia spino formis laŭlonge de la korpo kvazaŭ elstarantan kombilon; ĝiaj flankoj estis enkaviĝintaj, sub la haŭto, malgraŭ ĝia dikeco, distingeble reliefiĝis la ripoj — kaj facile estis diveni, ke ĝi ne povas leviĝi pro manko de fortoj.
La intermonto, sufiĉe larĝa ĉe la elirejo, ŝanĝiĝis en valeton fermitan ĉe ambaŭ flankoj per vertikalaj rokoj, sur kies fundo kreskis kelkaj arboj. Tiuj estis rompitaj, la arboŝelo sur ili forŝirita, la branĉoj sen folioj. La volvorampaĵoj pendantaj malsupren de sur la rokoj, estis same forŝiritaj kaj formanĝitaj, kaj la herbo en la valeto pinĉita ĝis la lasta trunketo.
Staĉjo, orientiĝinte detale pri la situacio, komencis interŝanĝi kun Nel siajn perceptaĵojn, sed sub la impreso de la neevitebla morto de la giganta besto, li diris mallaŭte, kvazaŭ li timus malpacigi ĝiajn lastajn vivomomentojn:
— Jes, ĝi efektive mortos pro malsato. Ĝi sidas ĉi tie jam certe du semajnojn, tio estas de la tempo, kiam la fajrego forbruligis la malnovan ĝangalon. Ĝi formanĝis ĉion manĝeblan kaj nun ĝi turmentiĝas, tiom pli, ĉar tie supre kreskas panarboj kaj akacioj kun grandaj silikvoj, kaj ĝi vidas ilin, ne povante ilin atingi.
Kaj dum momento ili ree rigardis ĝin silente, kaj la elefanto ankaŭ siavice direktis al ili kelkfoje siajn malgrandajn kaj malviglajn okulojn — kaj io, kvazaŭ suspiro, eliĝis el ĝia gorĝo.
— Vere — aŭdiĝis la knabo — estus pli bone mallongigi ĝian suferegon.
Dirinte tion, li levis la pafilon al la vango, sed Nel kaptis lian jakon kaj, apogante sin per ambaŭ piedetoj, komencis fortiri lin de la profundaĵo per siaj tutaj fortoj.
— Staĉjo, ne faru tion! Staĉjo, ni donu al ĝi manĝi — ĝi estas tiom kompatinda! Mi ne volas, ke vi mortigu ĝin, mi ne volas, mi ne volas!
Kaj frapante per la piedetoj, ŝi ne ĉesis lin tiri, kaj li ekrigaridis ŝin kun granda miro, sed, vidante ŝiajn larmoplenajn okulojn, li diris: