— Sed, Nel…
— Mi ne volas! Mi ne permesos ĝin mortigi! Mi ekhavos febron, se vi ĝin mortigos!
Por Staĉjo sufiĉis tiu minaco, por rezigni pri sia mortiga intenco — rilate al ĉi tiu elefanto, kiun ili havis antaŭ si, kaj rilate al ĉiuj aliaj en la mondo. Dum momento li silentis ankoraŭ, ne sciante, kion respondi al la etulino, poste li diris:
— Nu, bone! bone!… Mi diras al vi, ke bone! Nel, lasu min!
Kaj Nel tuj ĉirkaŭbrakis lin, kaj en ŝiaj larmoplenaj okuloj ekbrilis rideto. Nun temis pri kiel eble plej rapida dono de manĝaĵoj al la elefanto. Kali kaj Mea ege miris, kiam ili sciiĝis, ke „bvana kubva" ne mortigos la elefanton, sed male, ili senprokraste kolektu por ĝi tiom da melonoj el panarbo, tiom da silikvoj de akacio kaj tiom da diversspeca kreskaĵo, folioj kaj herbo, kiom nur eblis al ili.
La dutranĉa sudana glavo de Gebhro bone utilis al Kali por tiu laboro, kaj se ĝi ne estus, la laboro estus malfacila. Sed Nel ne volis atendi ĝian finiĝon kaj, kiam nur la unua melono malsuprenfalis de la arbo, ŝi kaptis ĝin ambaŭmane kaj, portante ĝin al al valeto, ŝi ripetadis rapide, kvazaŭ ŝi timus, ke iu alia volos fari tion antaŭ ŝi:
— Mi mem! Mi mem! Mi mem!
Sed Staĉjo tute ne intencis senigi ŝin de tiu plezuro; nur timante, ke ŝi pro troa fervoro malsuprenfalos kun la melono, li kaptis ŝin ĉe la zono kaj kriis:
— Ĵetu malsupren!
La granda frukto ruliĝis tra la kruta deklivo kaj falis ĉe la piedegoj de la elefanto, kaj tiu eltiris tuj sian rostron, ekkaptis per ĝi la melonon, poste kurbigis la rostron, kvazaŭ ĝi volus meti la frukton sub la kolon — kaj la melono malaperis.
— Ĝi formanĝis ĝin! — kriis la feliĉigita Nel.
— Mi esperas — respondis Staĉjo ridante.
Kaj la elefanto etendis al ili la rostron, kvazaŭ ĝi volus peti ilin pri la samo, kaj aŭdiĝis ĝia giganta voĉo:
— Hrrumpf!
— Ĝi volas pli multe de ili!
— Tutcerte! — rediris Staĉjo.
La dua melono iris la saman vojon kaj same malaperis, poste la tria, kvara, deka, post tio komencis malsuprenfali la silikvoj de akacio kaj tutaj faskoj da herbo kaj grandaj arbofolioj. Nel permesis al neniu anstataŭi ŝin, kaj kiam ŝiaj malgrandaj manoj laciĝis per la laboro, ŝi malsuprenĵetis per la piedetoj pli kaj pli da novaj provizoj, kaj la elefanto manĝegis ĉion kaj, levante de tempo al tempo la rostron, tondris per siaj „hrrumpf" signe, ke ĝi volas ankoraŭ pli multe kaj — kiel asertis Nel — kiel signo, ke ĝi dankas.
Sed fine ankaŭ Kali kaj Mea laciĝis pro la laboro, kiun ili plenumis tre fervore, sed nur en tiu penso, ke „bvana kubva" volas antaŭe grasigi la elefanton kaj poste ĝin buĉi. Fine tamen „bvana kubva" ordonis al ili ĉesi, ĉar la suno malleviĝis jam forte kaj estis jam tempo komenci la konstruadon de la zeribo. Feliĉe tiu afero ne estis ĉi-foje malfacila, ĉar la du flankoj de la triangula terlango estis tute neakireblaj, tiel ke necesis nur bari la trian. Ankaŭ ne mankis akacioj kun dikaj dornoj.
Nel malproksimiĝis nek je unu paŝo de la intermonto kaj, kaŭriĝinte sur ĝia rando, informis de malproksime Staĉjon, kion faras la elefanto, kaj plurfoje aŭdiĝis ŝia delikata voĉeto:
— Ĝi serĉas ĉirkaŭe per la rostro! Aŭ:
— Ĝi movas la orelojn. Ĝiaj oreloj estas grandegaj! Kaj fine:
— Staĉjo! Staĉjo! — Ĝi leviĝas! Ho!
Staĉjo rapide alproksimiĝis kaj kaptis Nel'on je la mano. La elefanto ekstaris efektive kaj nur nun la infanoj povis observi ĝian kolosan staturon. Iam antaŭe ili vidis kelkfoje grandajn elefantojn, kiujn oni transportis sur ŝipoj tra Sueza Kanalo el Hindujo al Eŭropo, sed neniu el ili egalis al tiu koloso, kiu vere aspektis kiel granda, ardezkolora roko iranta sur kvar piedegoj. Ĝi diferencis ankaŭ de tiuj per la grandegaj kojndentoj, kiuj mezuris ĉirkaŭ kvin aŭ pli multe da futoj de longo kaj, kiel tion rimarkis jam Nel, per siaj imponaj orelegoj. Ĝiaj antaŭaj piedoj estis tre altaj, sed relative maldikaj, kion kaŭzis sendube la dekkelktaga fastado.
— Jen liliputo! — ekkriis Staĉjo — Se ĝi rektiĝus kaj etendus bone la rostron, ĝi povus vin ekkapti je la piedeto.
Sed la koloso intencis nek rektiĝi, nek kapti ies piedeton. Per ŝanceliĝema paŝo ĝi alproksimiĝis al la elirejo de la intermonto kaj rigardis dum momento en la abismon, sur kies fundo ŝaŭmis la akvo. Poste ĝi turnis sin al la muro situanta pli proksime al la akvofalo, direktis al tiu sian rostron kaj, subakviginte ĝin kiel eble plej skrupule, komencis trinki.
— Estas ĝia savo — diris Staĉjo — ke ĝi povis per la rostro atingi la akvon. Se ne, ĝi estus pereinta.
La elefanto trinkis tiel longe, ke tio maltrankviligis la knabineton.
— Staĉjo, ĉu ĝi ne malsaniĝos? — ŝi demandis.
— Mi ne scias — li respondis, ridante — sed se vi zorgas pri ĝi, vi devas ĝin admoni.
Do Nel kliniĝis super la rando kaj komencis voki:
— Sufiĉas, kara elefanto, sufiĉas!
Kaj la kara elefanto, kvazaŭ ĝi komprenus, pri kio temas, ĉesis tuj trinki kaj komencis surverŝi sin per akvo: unue ĝi surŝprucigis siajn krurojn, poste la dorson, kaj fine ambaŭ flankojn.
Dume krepuskiĝis, do Staĉjo kondukis la knabineton al la zeribo, kie jam atendis ilin la vespermanĝo. Ili ambaŭ estis en bonegaj humoroj: Nel pro tio, ke ŝi savis la elefanton de la pereo, kaj Staĉjo tial, ke li vidis ŝiajn brilantajn okuletojn, kvazaŭ du steletojn, kaj ŝian ĝojigitan vizaĝeton, kiu aspektis pli vigle kaj sane ol iam de post la elvojaĝo el Kartumo. Lian kontentiĝon kaŭzis ankaŭ tio, ke li promesis al si trankvilan kaj bonegan nokton. Neatingebla de du flankoj la terlango sekurigis ilin tre bone kontraŭ bestoatakoj, kaj el la tria flanko Kali kun Mea konstruis tiel altan muron el dornohavaj branĉoj de akacio kaj pasiflorbranĉoj, ke estis tute certe, ke neniu rabobesto sukcesus traiĝi tra tiu baro. La vetero ĉe tio fariĝis belega kaj la ĉielo tuj post la sunsubiro ekbrilis per steloj. Estis agrable spiri la malvarmetan aeron pro la najbareco de la akvofalo, aeron plenan de la odoro de ĝangalo kaj de freŝe rompitaj branĉoj.
— La muŝo ne ekhavos ĉi tie febron! — pensis kun ĝojo Staĉjo.
Poste ili komencis interparoli pri la elefanto, ĉar Nel ne kapablis paroli pri io alia, kaj ŝi ne ĉesis raviĝi pro ĝia kresko, rostro kaj kojndentoj, kiuj efektive estis grandegaj. Fine ŝi demandis:
— Staĉjo, ĝi estas eksterordinare saĝa, ĉu ne?
— Kiel Salomono — respondis Staĉjo. — Sed el kio vi tion konkludas?
— Ĉar, kiam mi petis ĝin, ke ĝi ne trinku plu, ĝi tuj obeis min.
— Se ĝi antaŭe ne prenis lecionojn de la angla lingvo, kaj tamen komprenas angle, tio estas vere admirinda.
Rimarkinte, ke Staĉjo ridigas ŝin, Nel koleretis, poste ŝi denove daŭrigis:
— Diru, kion vi volas, kaj mi estas certa, ke ĝi estas tre inteligenta kaj ke ĝi tuj malsovaĝiĝos.
— Ĉu tuj, mi ne scias, sed ĝi povas malsovaĝiĝi. Afrikaj elefantoj ja estas pli sovaĝaj ol aziaj, sed mi pensas, ke ekzemple Hanibalo uzis la afrikajn.
— Kaj kio estis Hanibalo?
Staĉjo rigardis ŝin kun indulgemo, sed ankaŭ kun kompato.
— Evidente — li diris — en via aĝo eĉ pri tiaj aferoj oni nenion scias. Hanibalo estis granda kartaga armeestro, kiu uzis elefantojn dum la milito kontraŭ la romanianoj, kaj ĉar Kartago situis en Afriko, li devis uzi afrikajn…
Ilian pluan interparolon interrompis la laŭta blekego de la elefanto, kiu manĝinte kaj trinkinte ĝissate, komencis trumpeti, nesciate, ĉu pro ĝojo aŭ pro sopiro al plena liberiĝo. Saba saltleviĝis kaj komencis boji, kaj Staĉjo diris:
— Ĝi certe vokas siajn kamaradojn. Bele ni aspektos, se alvenos ĉi tien tuta aro de ili.
— Ĝi diros al la aliaj, ke ni estis por ĝi bonaj! — respondis rapide Nel.