— Sed ni estas ja pluirontaj al Abisenujo.
— Jes. Sed oni devas antaŭe ripozi, kaj mi diris hieraŭ al vi, ke ni decidis resti ĉi tie unu semajnon, aŭ eĉ du. Vi ne volas forlasi vian elefanton, kaj mi timas pri vi pro la pluva sezono, kiu jam komenciĝis kaj dum kiu la febro estas preskaŭ certa. Hodiaŭ estas bela vetero, tamen vi vidas, ke nuboj amasiĝas ĉiam pli dense — kaj kiu scias, ĉu la pluvo ne falos jam antaŭ la vespero. La tendo ne ŝirmas vin sufiĉe, kaj en la baobabo, se ĝi ne estas putrinta ligno ĝis la supro de la trunko, ni povas ridi pri la plej granda pluvego. Estus ankaŭ en ĝi pli sekure ol en la tendo, kaj se ĉiuvespere oni ŝirmus tiun malfermaĵon kaj la fenestrojn, kiujn mi aranĝus por la taglumo, tiam povus ĉirkaŭ la arbego muĝi multe da leonoj. La printempa pluvperiodo ne daŭras pli longe ol unu monaton kaj mi pli kaj pli pensas, ke oni devas nepre transatendi ĝin. Kaj se jes, tiam pli bone ĉi tie ol ie ajn alie kaj pli bone en ĉi tiu giganta arbego ol sub la tendo.
Nel ĉiam konsentis ĉion, kion volis Staĉjo, do ŝi konsentis ankaŭ nun, tiom pli, ĉar la penso pri la restado ĉe la elefanto kaj pri la loĝado en la baobabo plaĉis al ŝi eksterordinare. Ŝi komencis do tuj pripensi, kiamaniere ili aranĝos la loĝejon, kiel ili meblos la ĉambrojn kaj kiel ili invitos sin reciproke por „five o'clock"-oj kaj tagmanĝoj. Fine ili ambaŭ amuziĝis sufiĉe — kaj Nel volis tuj ĉirkaŭrigardi en la nova loĝejo, sed Staĉjo, kiu ĉiutage fariĝis pli sperta kaj singarda, retenis ŝin de tro subita mastrumado.
— Antaŭ ol ni mem tie ekloĝos — li diris — oni devas elpeli la antaŭajn loĝantojn, se iaj tie troviĝas.
Dirinte tion, li ordonis al Mea enĵeti en la internon de la baobabo kelkajn ardantajn kaj freŝajn, do forte fumantajn branĉojn. Kaj montriĝis, ke li bone faris, ĉar la giganta arbo estis delonge enloĝata de tiaj gemastroj, je kies gastamo oni ne povis kalkuli.
Du malfermaĵoj estis en la arbo: unu vasta, duonon de metro super la tero, la dua malpli granda, ĉirkaŭ en alteco de unua etaĝo en urbaj domoj. Apenaŭ Mea enjetis en la malsupran malfermaĵon la brulfumantajn branĉojn, tuj el la supra malfermaĵo komencis elflugi grandaj vespertoj, kiuj, blindigitaj pro la sunbrilo, ĉirkaŭflugis la arbon kvazaŭ frenezaj, akre kriante. Sed post momento el la malsupra malfermaĵo elŝoviĝis fulmrapide la vera mastro, nome grandega boa-serpento, kiu digestis evidente en duondormo la restojn de la lasta kaptaĵo. Nur kiam la fumo atingis ĝiajn naztruojn, ĝi vekiĝis kaj ekpensis pri sia savo. Ĉe la vido de la ferkolora korpaĉo, kiu kvazaŭ grandega risorto saltis el la fumanta arbotruego, Staĉjo ekkaptis Nel'on per la brakoj kaj komencis forkuri kun ŝi en la direkto de la malfermita ĝangalo. Sed la amfibio, mem ekterurita, ne intencis postkuri ilin; anstataŭ tio, tordiĝante meze de la herbo kaj disstarigitaj pakaĵoj, ĝi forkuradis kun grandega rapideco en la direkto de la intermonto, volante kaŝi sin inter rokrompaĵoj kaj fendaĵoj. La infanoj retrankviliĝis. Staĉjo starigis Nel'on sur la teron kaj eksaltis por preni la pafilon, post kio li sekvis la serpentegon al la intermonto, kaj Nel postkuris Staĉjon. Sed post dekkelkaj paŝoj tiel eksterordinara vido ekbatis iliajn okulojn, ke ambaŭ haltis konsternitaj. Jen supre, super la rando de la intermonto, aperis por palpebrume daŭro la korpaĉo de la serpentego kaj, zigzaginte en la aero, falis denove malsupren. Post momento ĝi aperis duafoje kaj ree malsuprenfalis. La infanoj, alkurinte ĝis la rando, vidis kun mirego, ke ilia nova amiko, la elefanto, ludis tiamaniere kun la boa-serpento kaj, sendinte ĝin unue en dufojan aerveturon, nun piedpremis ĝian kapon per sia giganta, ŝtiposimila piedego. Fininte tiun operacion, ĝi denove levis per sia rostro la ankoraŭ tremantan korpon, sed ĉi-foje ne ĵetis ĝin supren, nur rekte en la akvofalon. Post kio, balancante ambaŭflanken kaj ventumante per la orelegoj, ĝi komencis penetreme rigardi Nel'on, kaj fine ĝi etendis al ŝi sian rostron, kvazaŭ postulante rekompencon por sia heroa kaj samtempe ege prudenta faro.
Kaj Nel alkuris tuj al la tendo kaj, reveninte kun amaso da sovaĝaj figoj, komencis al ĝi ĵeti po kelkajn, kaj la elefanto serĉis ilin diligente en la herbo kaj enmetis unu post la alia en sian faŭkon. Tiujn, kiuj enfalis en pli profundajn fendojn, ĝi spirblovante eligis per tia forta blovado, ke kun la figoj supren flugis ŝtonoj grandaj kiel homa pugno. Tiun spektaklon la infanoj akceptis per aplaŭdoj kaj rido. Nel revenis kelkfoje por novaj provizoj, ne ĉesante aserti ĉe ĉiu figo, ke la elefanto estas jam komplete malsovaĝa kaj ke ŝi povus eĉ nun malsupreniri al ĝi.
— Vidu, Staĉjo — jen ni havos protektanton! Ĉar ĝi timas neniun en la dezerto: nek leonon, nek serpentegon, nek krokodilon. Plue ĝi estas tre bona — kaj ĝi amas nin tutcerte.
— Se ĝi malsovaĝiĝos — diris Staĉjo — kaj se mi povos lasi vin sub ĝia protekto, tiam efektive mi iros ĉasi en plena trankvilo, ĉar pli bonan defendanton mi ne povus serĉi al vi en la tuta Afriko.
Post momento li aldonis:
— La tieaj elefantoj estas pli sovaĝaj, sed mi legis, ke ekzemple la aziaj havas specialan inklinon al infanoj. Neniam okazis en Hindujo, ke elefanto malutilis al infano kaj se ĝi fŭrioziĝas, kio okazas de tempo al tempo, tiam la lokaj loĝantoj elsendas infanojn por trankviligi ĝin.
— Jen vidu, vidu!
— Ĉiuokaze vi faris bone, ke vi ne permesis al mi ĝin mortpafi.
Je tio la pupiloj de Nel ekflamis pro ĝojo, kvazaŭ du verdetaj fajretoj. Ekstarante sur la piedfingretoj, ŝi metis sur la brakojn de Staĉjo siajn du manojn kaj, klinante la kapeton malantaŭen, ŝi demandis, rigardante al liaj okuloj:
— Mi agis, kvazaŭ mi estus kiomjara? — diru! — kiomjara?
Kaj li respondis:
— Almenaŭ sepdekjara.
— Vi ĉiam ŝercas pri mi.
— Koleretu, koleretu! — kaj kiu liberigos la elefanton?
Aŭdinte tion, Nel komencis tuj kaĵoli kvazaŭ juna katineto.
— Vi! Kaj mi tre amos vin pro tio kaj ankaŭ ĝi.
— Mi pensas pri tio, — diris Staĉjo — sed tio ne estas facila laboro kaj mi ne faros tion nun, sed nur tuj antaŭ nia plua ekiro.
— Kial?
— Tial, ke ĝi certe forlasus nin, se mi liberigus ĝin, antaŭ ol ĝi malsovaĝiĝos kaj alkutmiĝos al ni.
— Ho! — Ĝi ne forlasos min.
— Vi pensas, ke ĝi same farus kiel mi! — rediris Staĉjo kun certa malpacienco.
La pluan interparolon haltigis la alveno de Kali, kiu alportis la buĉitan zebron kaj ĝiajn idojn mortmorditajn de Saba. Ĝi estis feliĉo por la hundo, ke kurante post Kali, ĝi ne ĉeestis la batalon kontraŭ la serpento. La hundo estus certe postkurinta la serpenton kaj, atinginte ĝin, pereus en ĝiaj mortigaj tordiĝoj, antaŭ ol Staĉjo sukcesus alkuri por helpi. Pro mortigo de la zebridoj ĝi ricevis de Nel batpunon, kiun ĝi ne tro sentis, ĉar ĝi eĉ ne retiris sian elpendantan langaĉon, kun kiu ĝi revenis de la ĉasado.
Dume Staĉjo deklaris al Kali, ke li intencas aranĝi loĝejon en la arbo kaj rakontis al li, kio okazis dum la purigado de la arbotrunko per la fumo, kaj kiamaniere la elefanto venkis la boa-serpenton. La projekto ekloĝi en la baobabo, kiu povos doni ŝirmon ne sole kontraŭ la pluvo, sed ankaŭ kontraŭ sovaĝaj bestoj, tre plaĉis al la negro, sed la ago de la elefanto tute ne gajnis lian aprobon.
— La elefanto estas malsaĝa — li diris — ke ĝi enĵetis „niokon" en la ŝaumantan akvon, sed Kali scias, ke nioko estas bona, do li serĉos ĝin post la ŝaumanta akvo kaj li rostos ĝin, ĉar Kali estas saĝa — kaj donkey.