Lin teruris nur la penso, kio okazos, se la nuboj kovros la lunon kaj ĉielon, ĉar tiam li troviĝus kvazaŭ en subteraĵo. Sed tio ne estis la sola danĝero. La ĝangalo estas simple teruriga dum la nokto, kiam meze de senbrueco oni aŭdas ĉiun voĉon, ĉiun paŝon kaj eĉ la susuron, kiun faras insektoj rampantaj sur la herboj. Svebas super ĝi timo kaj teruro. Staĉjo devis ĉion atenti, ĉion aŭskulti, gardi, ĉirkaŭrigardi ĉiuflanken, ĉiusekunde movi la kapon kaj teni la pafilon pafpreta. Ĉiam ŝajnis al li, ke io alproksimiĝas, ŝteliras, insidas. De tempo al tempo li aŭdis moviĝantajn herbojn kaj la subitan piedbatadon de forkurantaj bestoj. Tiam li divenis, ke li fortimigis antilopojn, kiuj malgraŭ starantaj gardoj dormas singarde, sciante, ke ne nur unu terura ĉasisto ĉasas en la mallumo tiutempe. Sed jen io granda nigriĝas sub ombrelforma akacio. Eble ĝi estas roko, eble rinocero aŭ bubalo, kiu flaresplorinte homon, vekiĝos el la dormeto kaj sin ĵetos tuj al atako. Tie jen post la nigra arbustaro oni vidas du brilantajn punktojn. Ho! la pafilon al la vizaĝol Jen leono!
Ne! Vana alarmo! Ili estas lampiroj, ĉar unu lumeto suprenleviĝas kaj flugas super la herboj, kvazaŭ stelo falanta oblikve. Staĉjo grimpadis sur la termontetojn ne ĉiam por konvinkiĝi, ĉu li iras en ĝusta direkto, sed ankaŭ por viŝi malvarman ŝviton de sur sia frunto, por respiri kaj atendi, ĝis trankviliĝos lia tro rapide batanta koro. Li estis ĉe tio jam tiel laca, ke li apenaŭ povis stari sur la piedoj. Sed li iris antaŭen, ĉar li pensis, ke tiel necesas por savi Nel'on. Post du horoj li eliĝis sur grundon, kiu estis kovrita de ŝtonoj, kie la herbo estis malpli alta kaj kie estis rimarkeble pli hele. La du altaj montoj konturiĝis tiel malproksime kiel antaŭe; sed pli proksime etendiĝis transverse rokkrutaĵo, post kiu troviĝis dua, pli alta; kaj ili ambaŭ ĉirkaŭis videble iun valon aŭ intermonton, similan al tiu, en kiu estis fermita la elefanto.
Subite en distanco de tricent aŭ kvarcent paŝoj dekstren li rimarkis sur la rokmuro la rozan rebrilon de flamo. Kaj li haltis. Lia koro ree batis tiel forte, ke li preskaŭ aŭdis ĝian batadon en la nokta silento. Kiun li ekvidos tie malsupre? Ĉu arabojn el la orientaj bordoj? Derviŝojn de Smaino, aŭ eble sovaĝajn negrojn, kiuj forlasinte la hejmajn vilaĝojn, kaŝiĝas antaŭ la derviŝoj en nealireblaj montaj arbustaroj? Ĉu li trovos morton aŭ malliberon, aŭ eble la savon por Nel?
Oni devis pri tio konvinkiĝi. Retiriĝi li jam ne povis kaj ne volis. Post momento li komencis ŝteliri al la fajro, paŝante kiel eble plej mallaŭte kaj retenante la spiron en la brusto. Irante tiamaniere proksimume cent paŝojn, li neatendite aŭdis el la ĝangalo ĉevalblekadon, kaj li haltis denove. Ĉe la lunlumo li rimarkis ilin kvin. Por derviŝoj tiu nombro estis sufiĉe malgranda, sed li supozis, ke la aliaj estis kaŝitaj eble en la altaj herboj. Mirigis lin nur, ke ĉe ili estas nenia gardo, ke tiuj gardoj ne bruligas fajron sur altaĵo por fortimigi sovaĝajn bestojn. Sed li dankis al Dio, ke tiel estis, ĉar li tute nerimarkita povis ŝoviĝi antaŭen.
La rebrilo sur la rokoj fariĝis pli kaj pli klara. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, Staĉjo troviĝis en la loko, en kiu la kontraŭkuŝanta roko estis plej forte lumigita, kio montris, ke ĉe ĝia bazo devas bruli la fajro. Tiam, rampante, li atingis malrapide la randon kaj ekrigardis malsupren. La unua objekto, kiu frapis liajn okulojn, estis granda tendo; antaŭ ĝi staris tola kampa lito, kaj sur ĝi kuŝis viro en blankaj eŭropaj vestoj.
Malgranda, eble dekdujara negro ĵetis sekan brulaĵon en la fajron, kiu lumigis la rokmuron kaj vicon da negroj dormantaj apud ĝi, ĉe ambaŭ flankoj de la tendo.
En unu momento Staĉjo malsuprenŝoviĝis laŭ la deklivo ĝis la fundo de la intermonto.
Pro laciĝo kaj kortuŝo li povis eligi dum kelka tempo eĉ ne unu vorton, kaj malfacile spirante li staris, antaŭ la viro kuŝanta sur la lito, kiu ankaŭ silentis kaj rigardis lin kun mirego simila al senkonscio.
Fine li vokis:
— Nasibu, ĉu vi ĉeestas?
— Jes, sinjoro, mi ĉeestas — respondis la negreto.
— Ĉu vi vidas iun kaj ĉu iu staras antaŭ mi?
Sed antaŭ ol la etulo sukcesis respondi, Staĉjo reakiris la parolpovon:
— Sinjoro — li diris — mi nomiĝas Stanislao Tarkowski. Mi forkuris kun la malgranda Miss Rawlison el la mallibero de la derviŝoj kaj ni kaŝiĝas en la ĝangalo. Sed Nel estas grave malsana, do mi petegas vin pri helpo por ŝi.
La nekonata viro rigardis ankoraŭ dum momento palpebrumante, poste li frotis sian frunton per la mano:
— Mi aŭdas, ne sole mi vidas — li diris al si mem. — Tio ne estas iluzio!… Kion? Helpon? Mi mem bezonas ĝin. Mi estas vundita.
Sed subite li skuiĝis, kvazaŭ el sonĝaj iluzioj aŭ rigidiĝo, rigardis pli konscie kaj kun ĝojbrilo en la okuloj li diris:
— Blanka knabo!… Mi vidas ankoraŭ blankulon!… Estu bonvena, kiu ajn vi estas. Vi menciis pri iu malsanulino? Kion vi deziras de mi?
Staĉjo ripetis, ke tiu malsanulino estas Nel, la filino de sinjoro Rawlison, unu el direktoroj de la Kanalo, ke ŝi havis jam du paroksismojn de febro kaj ke ŝi devos morti, se li ne havas kininon, por evitigi la trian.
— Du paroksismoj — malbona afero! — respondis la nekonato. Sed kininon mi povas doni al vi, kiom vi nur volas. Mi havas de ĝi kelkajn botelojn, kiuj certe ne pli utilos al mi.
Tiel dirante, li ordonis al la juna Nasibu doni al si grandan ladan skatolon, kiu estis verŝajne vojaĝa medikamentujo. Li eligis el ĝi du boteletojn, plenigitajn per blanka pulvoro kaj enmanigis ilin al Staĉjo.
— Jen la duono de tio, kion mi posedas. Sufiĉos almenaŭ por unu jaro…
Staĉjo estis krionta pro granda ĝojo, do li komencis dankegi al li kun tia fervoro, kvazaŭ temus pri lia propra vivo.
Kaj la nekonato faris kelkfoje signon per la kapo kaj diris:
— Bone, bone. Mia nomo estas Linde, mi estas sviso el Zuriko… Antaŭ du tagoj mi havis akcidenton: min grave vundis apro „ndiri".
Poste li turnis sin al la nigruleto:
— Nasibu, plenigu al mi la pipon.
Post kio li diris al Staĉjo:
— Dumnokte mi ĉiam havas pli altan temperaturon kaj eĉ kapturnojn. Sed la pipo klarigas miajn pensojn. Vi ja diris, ke vi forkuris el la mallibero de la derviŝoj kaj ke vi kaŝiĝas en la ĝangalo. Ĉu jes?
— Jes, sinjoro, tion mi diris.
— Kaj kion vi intencas fari?
— Rifuĝi al Abisenujo.
— Vi ja falos en manojn de la mahdistoj, kies taĉmentoj vagadas tra la tuta limzono.
— Tamen ni povas entrepreni nenion alian.
— Ho! Ankoraŭ antaŭ unu monato mi ja estus povinta helpi vin. Sed nun mi estas sola, konfidita nur al la favoro de Dio kaj de tiu nigra knabo.
Staĉjo rigardis lin kun miro:
— Kaj ĉi tiu tendaro?
— Estas tendaro de morto.
— Kaj ĉi tiuj negroj?
— Ĉi tiuj negroj dormas kaj ne plu vekiĝos…
— Mi ne komprenas…
— Estas la dormomalsano (En lastaj tempoj oni konvinkiĝis, ke tiun malsanon venigas la sama cecea muŝo, kiu mortigas bovojn kaj ĉevalojn. Tamen ĝia piko kaŭzas la dormomalsanon nur en certaj regionoj. Je la tempo de la Mahdirevolucio la kaŭzo de tiu malsano ankoraŭ ne estis konata).