La negroj estas homoj el la ĉirkaŭaĵo de la Grandaj Lagoj, kie tiu terura malsano daŭre regas, kaj ili ĉiuj malsaniĝis, krom tiuj, kiuj antaŭe jam mortis je variolo. Restis al mi nur ĉi tiu sola knabo…
Nur nun Staĉjo konsciiĝis, ke en la momento, kiam li malsuprenŝoviĝis en la intermonton, neniu negro moviĝis, eĉ tremis — kaj ke dum la tuta interparolo ĉiuj dormis: la unuj kun la kapoj apogitaj je la roko, la aliaj kun la kapoj klinitaj sur la bruston.
— Do ili dormas kaj ne plu vekiĝos? — li demandis, kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li aŭdis antaŭe.
Kaj Linde diris:
— Ho, tiu Afriko estas vera kadavrejo!…
Sed pluajn vortojn interrompis al li la hufbatado de la ĉevaloj, kiuj, teruriĝinte pro io en la ĝangalo kaj saltetante sur siaj kunligitaj piedoj, alproksimiĝis al la rando de la intermonto, ĉar ili volis esti pli proksimaj al la homoj kaj la lumo.
— Jen la ĉevaloj! — diris denove la sviso. — Mi forprenis ilin de la mahdistoj, kiujn mi venkis antaŭ kelkaj tagoj. Ili estis en nombro de ĉirkaŭ tricent aŭ pli multe. Sed ili havis plejparte lancojn kaj miaj homoj remingtono-pafilojn, kiuj staras tie senutilaj apud la muro. Se al vi mankas armiloj aŭ ŝargaĵoj — tiam prenu, kiom vi volas… Prenu ankaŭ ĉevalon: pli rapide vi revenos sur ĝi al via malsanulino. Kiomjara ŝi estas?
— Okjara — respondis Staĉjo.
— Do ŝi estas preskaŭ infano. Nasibu donu al vi por ŝi teon, rizon, kafon kaj vinon… Prenu, kion vi volas el la provizo, kaj morgaŭ venu por novaj.
— Mi revenos tutcerte, por ankoraŭfoje danki vin tutkore kaj helpi vin laŭpove.
Kaj Linde diris:
— Bone estas almenaŭ rigardi eŭropan vizaĝon. Se vi revenos pli frue, mi estos pli konscia. Nun la temperaturo denove plialitiĝas, ĉar mi vidas vin duoble. Ĉu vi staras antaŭ mi duope? Ne… Mi scias, ke vi estas sola kaj ke tion kaŭzas mia temperaturaltiĝo… Ho, tiu Afriko!…
Kaj li duonfermis la okulojn.
Kvaronhoron pli poste Staĉjo ekiris returne el tiu stranga tendaro de dormo kaj morto, sed ĉi-foje ĉevale. La nokto estis ankoraŭ profunda, sed li jam atentis neniujn danĝerojn, kun kiuj li povus renkontiĝi en la ĝangalo. Tamen li tenis sin pli proksime al la rivero, supozante, ke ambaŭ intermontoj devas konduki al ĝi. Reveni estis cetere rimarkeble pli facile, ĉar en la nokta silento aŭdiĝis de malproksime la muĝo de la akvofalo, kaj ĉe tio la nubetoj dispeliĝis sur la okcidenta flanko de la ĉielo kaj krom la luno brilis forte la zodiaka lumo. La knabo kelkfoje spronis la ĉevalon kaj flugis kiel la vento, ripetante en la animo: „Bagatelaĵo leonoj kaj panteroj! — mi havas kininon por mia etulino!". Kaj de tempo al tempo li tuŝis per la mano la boteletojn, kvazaŭ li volus certiĝi, ke li efektive posedas ilin kaj ke ĉio ĉi ne estis nur sonĝo. Diversaj pensoj kaj bildoj ŝoviĝis tra lia kapo. Li vidis la vunditan svison, al kiu li sentis egan dankemon kaj kiun li kompatis tiom pli kore, ke dum la interparolo li komence opiniis lin frenezulo; li vidis la junan Nasibu, kun ronda kranio kaj tutajn vicojn da dormantoj kaj pafiltubojn, brilantajn en la fajro. Li estis preskaŭ certa, ke tiu batalo, pri kiu menciis Linde, okazis kontraŭ la taĉmento de Smaino — kaj strange ŝajnis al li pensi, ke eble Smaino mortfalis.
Tiuj bildoj miksiĝis kun la senĉesa pensado pri Nel. Li imagis, kiel ŝi miros, ekvidinte morgaŭ la tutan boteleton da kinino kaj ke ŝi opinios lin miraklisto. „Ho, — li diris al si mem — se mi malkuraĝiĝus kaj ne irus konvinkiĝi, de kie devenas tiu fumo, mi riproĉus tion al mi dum la tuta vivo".
Post paso de ĉirkaŭ unu horo la akvobruo fariĝis tute aŭdebla, kaj el la krakado de la ranoj Staĉjo divenis, ke li troviĝas proksime al la loko, en kiu li antaŭe pafis la akvobirdaron. Ĉe la lunlumo li facile rekonis de malproksime eĉ la arbojn, kiuj kreskis tie. Nun necesis esti pli atenta, ĉar la inundejo formis samtempe akvotrinkejon, al kiu devis nepre veni ĉiu najbara besto. Aliloke la riverbordoj estis krutaj kaj malfacile alireblaj. Sed estis jam tro malfrue kaj la rabobestoj videble kaŝiĝis post la nokta ĉasado en rokaj kavernoj. La ĉevalo henis iom, flarante la freŝajn postsignojn de leonoj aŭ panteroj.
Tamen Staĉjo trarajdis feliĉe, kaj post kelkaj momentoj li vidis sur la alta terlango la nigran grandan silueton de „Krakovo". Unuafoje en Afriko li havis tian senton, kvazaŭ li revenus hejmen. Li supozis, ke li trovos ĉiujn dormantaj, sed Saba komencis bojadi tiel laŭte, ke ĝi povus veki eĉ mortintojn. Sekve Kali aperis post unu momento antaŭ la arbo kaj kriis:
— Bvana kubva sur ĉevalo!
Sed en lia voĉo estis pli da ĝojo ol miro, ĉar li tiel kredis je la potenco de Staĉjo, ke li eĉ ne tro mirus, se tiu estus kreinta la ĉevalon antaŭ liaj okuloj. Sed ĉar la ĝojo manifestiĝas ĉe la negroj per rido, li komencis per manplatoj bati siajn koksojn kaj ridi kiel freneza.
— Kunligu tiun ĉevalon — diris Staĉjo — deprenu de ĝi la provizojn, faru fajron kaj boligu akvon.
Poste li eniris la arbon. Ankaŭ Nel vekiĝis kaj komencis voki lin. Staĉjo, deŝovinte la tolan muron, ekvidis ĉe la lumo de la lampeto ŝian palan vizaĝeton kaj la blankajn maldikajn manetojn kuŝantajn sur la plejdo, per kiu ŝi estis kovrita.
— Kiel vi fartas, etulino? — li demandis gaje.
— Dankon, mi fartas bone — mi forte dormis, ĝis vekis min Saba. Sed kial do vi ne dormas?
— Ĉar mi devis forrajdi.
— Kien?
— Al apoteko.
— Al apoteko?
— Jes, pro kinino.
Al la knabineto ne estis bongustaj la kinin-pulvoroj, kiujn ŝi ricevis antaŭe, sed ĉar ŝi opiniis ilin necesega medikamento kontraŭ ĉiuj malsanoj en la mondo, ŝi ekĝemis nur kaj diris:
— Mi scias, ke vi jam ne havas plu kininon.
Staĉjo levis al la lampeto unu el la boteletoj kaj demandis fiere kaj ĝoje:
— Kaj jen tio — kio estas tio?
Nel ne volis kredi al la propraj okuloj, kaj li parolis rapide kaj tute ĝojradianta:
— Vi nun resaniĝos! Tuj sufiĉe grandan dozon mi envolvos en ŝeleton de freŝa figo kaj vi devas ĝin engluti, kaj kion vi trinkos poste, tio montriĝos. Kial vi rigardas min kiel verdan katon? Jes! Mi havas krom tio duan boteleton. Mi ricevis ilin ambaŭ de blanka homo, kies tendaro situas en distanco de ĉirkaŭ kvar mejloj. De li mi revenas. Lia nomo estas Linde, kaj li estas grave vundita; sed li donis al mi multe da bonaj kaj utilaj objektoj. Mi revenis ĉevale, sed al li mi iris piede. Ĉu vi pensas, ke estas agrable iri nokte tra la ĝangalo? Brr! Duan fojon mi neniel irus, escepte nur se temus ree pri kinino.
Tiel dirante, li forlasis la mirigitan knabineton kaj iris al la „vira apartaĵo". Li elektis el la figoj la plej malgrandan, kavigis ĝin kaj enŝutis en ĝian internon iom da kinino, atentante ke la dozo ne estu pli granda ol en tiuj pulvoroj, kiujn li ricevis en Kartumo. Poste li eliris el la arbo, infuzis la teon per la bolanta akvo kaj revenis kun la medikamento al Nel.
Kaj ŝi intertempe pripensis ĉion, kio okazis. Ŝi estis ege scivola, kio estas tiu blankulo; de kie Staĉjo sciiĝis pri li? Ĉu li venos al ili kaj ĉu ili vojaĝos plu kune? Ŝi ne dubis nun, ke ŝi resaniĝos, post kiam Staĉjo ricevis kininon. Ho, tiu Staĉjo… li iris nokte tra la ĝangalo, kvazaŭ tio estus bagatelaĵo! Nel, malgraŭ sia tuta admiro por li, opiniis ĝis nun, ne cerbumante cetere pli longe pri tio, ke ĉio, kion li faras por ŝi, estas tute natura, ĉar estas memkompreneble, ke pli aĝa knabo zorgas kutime pri pli juna knabino. Sed nun venis en ŝian kapeton, ke sen lia protekto ŝi delonge estus pereinta, ke li zorgas pri ŝi eksterordinare, ke li kontentigas kaj defendas ŝin tiel, kiel neniu alia knabo en lia aĝo nek volus kaj nek scius — do granda dankemo amasiĝis en ŝia malgranda koro.
Kaj kiam Staĉjo denove eniris kaj kliniĝis super ŝin kun la medikamento, ŝi ĵetis siajn maldikajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj premis lin elkore: