Kaj Staĉjo komencis rakonti al Linde, kiamaniere li heredis la negron post la morto de Gebhro kaj ke Kali diris al li, ke li estas la filo de la estro de ĉiuj Va-himanoj. Sed Linde akceptis tiun informon pli apatie, ol Staĉjo esperis.
— Tiom pli bone — li diris — ĉar li povos esti al vi helpa. Inter nigruloj troviĝas ankaŭ bonkoraj animoj, kvankam ĝenerale oni ne povas kalkuli je ilia dankemo: ili estas infanoj, kiuj forgesas tion kio estis hieraŭ.
— Kali ne forgesos, ke mi savis lin el la manoj de Gebhro — mi estas certa pri tio.
— Eble — diris Linde — kaj, montrante al Nasibu, li aldonis:
Ankaŭ li estas bana infano. Zorgu pri li post mia morto.
— Ne diru kaj ne pensu pri la morto.
— Mia kara — respondis la sviso — mi ĝin deziras — ĝi nur alvenu sen granda turmento. Pripensu, ke mi estas nun tute sendefenda kaj se iu el tiuj mahdistoj, kiujn mi disbatis, okaze trafus ĉi tien, li sola povus min murdi kiel ŝafon.
Ĉe tio li montris la dormantajn negrojn:
— Tiuj jam ne vekiĝos, kaj pli ĝuste — mi malbone parolas: ĉiu el ili vekiĝas antaŭ la morto por mallonga tempo kaj en frenezeco forkuras en la ĝangalon, el kiu li jam ne revenas… El ducent homoj restis al mi nur sesdek. Multaj forkuris, multaj mortis pro variolo, kaj kelkaj endormiĝis en aliaj lokoj.
Staĉjo komencis observi la dormantojn kun kompato kaj teruro. Iliaj korpoj estis grizkoloraj, kio ĉe negroj signifas palecon. Unuj havis la okulojn fermitaj, aliaj duonfermitaj, sed ankaŭ tiuj lastaj dormis profunde, ĉar iliaj pupiloj estis sensentaj je lumo. Al kelkaj ŝvelis la genuoj. Ĉiuj estis terure maldikaj, tiel ke tra la haŭto oni povis vidi iliajn ripojn. Iliaj manoj kaj piedoj senĉese tremis tre rapide. Bluaj grandaj muŝoj sidis dense sur iliaj okuloj kaj lipoj.
— Ĉu ne estas por ili savo? — demandis Staĉjo.
— Bedaŭrinde ne estas. En la regionoj de Viktoria-Nianza tiu malsano senhomigas tutajn vilaĝojn. De tempo al tempo ĝi furiozas grandskale, alifoje malpli minace. Plej ofte malsaniĝas je ĝi homoj el vilaĝoj situantaj en ĉebordaj arbustoj.
La suno transiris jam al la orienta flanko de la ĉielo, sed jam antaŭ la vespero Linde finrakontis al Staĉjo sian historion. Li estis filo de komercisto el Zuriko. Lia familio devenis el Karlsruhe, sed post la jaro 1848 ĝi translokiĝis al Svisujo. Lia patro eksterordinare riĉiĝis per komercado pri silko. Li ebligis al la filo studadon, ke li estu inĝeniero, sed al la juna Henriko jam de fruaj jaroj plaĉis vojaĝoj. Fininte la studojn en politekniko kaj heredinte la tutan gepatran havaĵon, li entreprenis la unuan vojaĝon al Egiptujo. Estis la tempoj ankoraŭ antaŭ Mahdi, do li atingis Kartumon kaĵ ĉasis kun dangaloj en Sudano. Poste li dediĉis sin al la geografio de Afriko kaj tiurilate fariĝis tiel lerta kompetentulo, ke multaj geografiaj asocioj alkalkulis lin al la nombro de siaj membroj. Tiun lastan vojaĝon, kiu estis finiĝonta por li tiel fatale, li komencis el Zanzibaro. Li atingis la Grandajn Lagojn kaj intencis traiĝi laŭlonge de nekonata ĝis nun montaro Karamojo al Abisenujo, kaj de tie al la bordoj de la oceano. Sed la zanzibaranoj ne volis pluiri. Feliĉe, aŭ malfeliĉe, estis tiam la milito inter la reĝoj de Ugando kaj Unjoro. Linde oferis grandajn servojn al la reĝo de Ugando, kiu rekompence donacis al li pli ol ducent sklavojn. Tio plifaciligis la tutan vojaĝon kaj la vizitadon de la montaro Karamojo, sed poste en iliaj vicoj aperis la variolo, kaj post ĝi venis la terura dormomalsano — kaj finfine la pereo de la karavano.
Linde posedis grandajn provizojn de ĉiuspeca konservaĵo, sed timante la skorbuton, li ĉasis ĉiutage por havigi freŝan viandon. Li estis bonega pafisto, sed ne sufiĉe singarda ĉasisto. Kaj okazis, ke antaŭ kelkaj tagoj li alproksimiĝis senpripense al faligita apro-,ndiri", kiu saltleviĝis neatendite kaj terure disŝiris al li la piedon, kaj samtempe piedpremis lian sakron. Tio okazis tuj apud la tendaro kaj en ĉeesto de Nasibu, kiu, disŝirinte sian propran ĉemizon kaj farinte el ĝi bandaĝon, sukcesis haltigi la sangadon kaj konduki la vunditon al la tendo. Sed dumvoje pro la interna sangado formiĝis koagulaĵoj kaj la malsanulon minacis gangreno.
Staĉjo volis lin nepre rebandaĝi kaj deklaris, ke li ĉiutage revenos aŭ, por ne lasi Nel'on nur sub la gardo de du nigruloj, li transportos lin inter du ĉevaloj sur disetenditaj feltaĵoj sur la terlangon al,Krakovo". Linde konsentis lian helpon pri bandaĝado, sed ne volis esti transportata.
— Mi scias — li diris, montrante siajn negrojn — ke tiuj homoj devas morti, sed tiel longe kiel ili ne mortis, mi ne povas permesi, ke ili estu disŝiritaj en vivanta stato de la hienoj, kiujn dum la noktoj nur la fajro tenas en konvena distanco.
Kaj li komencis ripeti febrotreme:
— Mi ne povas, ne povas, ne povas!
Sed li tuj trankviliĝis kaj daŭrigis per iu strange emociita voĉo:
— Revenu ĉi tien morgaŭ matene… Mi havas al vi grandan peton, kaj, se vi plenumos ĝin, Dio eble elkondukos vin el tiu afrika infero, kaj donos al mi facilan morton. Mi volis tiun peton prokrasti ĝis morgaŭ, sed ĉar morgaŭ mi jam povas esti senkonscia, do mi volas eldiri ĝin hodiaŭ: prenu akvon per iu ujo, ekstaru antaŭ ĉiu el tiuj dormantaj mizeruloj, ŝprucu akvon sur lian kapon kaj diru jenajn vortojn:,Mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito!…"
En tiu momento profunda kortuŝo sufokis lian voĉon kaj li silentiĝis.
— Mi riproĉas al mi — li diris post momento — ke mi ne adiaŭis tiamaniere tiujn, kiuj mortis je variolo, kaj tiujn, kiuj ekdormis antaŭe. Sed nun la morto staras antaŭ mi… kaj mi volus… almenaŭ kun la resto de mia karavano fari tiun lastan kaj grandan vojaĝon kune…
Dirinte tion, li montris per la mano la disflamiĝintan ĉielon — kaj du larmoj malsuprenfluis malrapide sur liaj vangoj.
Staĉjo ploris kiel malgranda infano.
La sekvantan tagon la matena suno lumigis strangan spektaklon. Staĉjo iris laŭlonge de la ŝtonmuro, haltis antaŭ ĉiu negro, aspergis ĉies frunton per akvo kaj eldiris super li la sakramentajn vortojn. Kaj ili dormis kun tremantaj manoj kaj piedoj, kun la kapoj malsuprenlasitaj aŭ suprenlevitaj, ankoraŭ vivantaj kaj jam similaj al kadavroj. Kaj tiel okazis tiu bapto-ceremonio de la dormantoj, en matena silento, en suna brilo, en dezerta senbrueco.
Tiun tagon la ĉielo estis sennuba, altvolba, grizlazura kaj kvazaŭ malgaja. Linde estis ankoraŭ plenkonscia, sed iĝis pli kaj pli malforta. Post ŝanĝo de la bandaĝo li enmanigis al Staĉjo paperojn enfermitajn en lada skatolo kaj konfidis ilin al lia speciala zorgo. Poste li diris nenion plu. Li ankaŭ ne plu povis manĝi, sed granda soifo turmentis lin terure. Longe antaŭ la sunsubiro li komencis deliri. Li vokis al iuj infanoj, ke ili ne tro malproksimiĝu de la lagobordo, kaj fine li ĵetis sin en frostotremoj kaj ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj.
La venontan tagon li jam tute ne ekkonis Staĉjon, kaj tri tagojn poste li mortis tagmeze, ne plu reakirinte la konscion. Staĉjo priploris lin sincere, post kio li portis lin kun Kali al proksima mallarĝa kaverno, kies malfermaĵon ili ŝtopis per dornaĵoj kaj ŝtonoj.
La malgrandan Nasibu Staĉjo kunprenis al,Krakovo", kaj al Kali li ordonis gardi ĉi-loke la provizaĵojn kaj fari dumnokte ĉe la dormantoj grandan fajron, zorgante, ke ĝi ne estingiĝu. Li mem senĉese rajdis inter la du intermontoj, transportante armilojn kaj precipe la ŝargaĵojn por la remingtonaj pafiloj. El ili li eligis la pulvon kaj fabrikis eksplodilon por krevigi la rokon malantaŭ kiu troviĝis King. Feliĉe la sanstato de Nel rimarkeble pliboniĝis post la ĉiutagaj dozoj de kinino, kaj la pli granda varieco de la manĝaĵo pligrandigis ŝiajn fortojn. Staĉjo forlasis ŝin ĉiam nevolonte kaj kun timo, kaj forrajdante, li ne permesis al ŝi eliri el la arbo. Tiucele li fermadis la malfermaĵon per dornohavaj branĉoj de akacio. Sed pro la multaj laboroj, kiuj okupis lin, li estis devigita lasi ŝin sub la gardo de Mea, Nasibu kaj Saba. Tiun lastan li cetere fidis plej multe. Li preferis kelkfoje dum la tago rajdi al la tendaro de Linde por alporti la diversajn pakaĵojn, ol lasi la knabineton sola por pli longa tempo.