Antaŭ la tagiĝo kaj post la sunsubiro preterflugis tutaj aroj da lokaj paseretoj, tiom multnombraj, ke, se ne estus ilia pepado kaj la bruo de iliaj flugiletoj, oni povus opinii ilin nuboj. Staĉjo supozis, ke tiuj birdetoj tiamaniere bruegas, kiam ili disflugas dumtage al la unuopaj arbustaroj.
Sed per la plej granda mirego kaj admiro plenigis ambaŭ infanojn aliaj birdoj, kiuj flugis en etaj grupoj, kaj kiuj plenumis verajn koncertojn. Ĉiu areto konsistis el kvin aŭ ses inoj kaj el unu masklo brilanta per metalkoloraj plumoj. Ili sidis precipe sur la apartaj akacioj kaj tiamaniere, ke la masklo lokiĝis sur la arbopinto, kaj la inoj iom pli malsupre kaj post la unuaj tonoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ gorĝo-agordado, la masklo komencis kanti kaj ili aŭskultis silente.
Nur post kiam ĝi finis, ili ripetis per unuvoĉa ĥoro la lastan strofon de ĝia kanto. Post mallonga paŭzo ĝi denove komencis kaj finis, ili denove ripetis, post kio la tuta grupeto flugis per ondoforma facila flugo sur la sekvan plej proksiman akacion kaj la koncerto, konsistanta el solisto kaj ĥoro denove eksonis en la tagmeza senbrueco. La infanoj ne povis sufiĉe satĝui tion. Nel ekkaptis la ĉefan melodion de la koncerto kaj kun la ĥoro de la inetoj ŝi kantis per sia delikata voĉeto la lastajn tonojn, sonantajn kiel rapide ripetataj sonoj:,tui, tui, tui, tui, tviling-ting! ting!"
Iun tagon la infanoj, irante de arbo al arbo post la flugilhavaj muzikistoj, malproksimiĝis je unu kilometro de la tendaro, lasante en ĝi la tri negrojn, la elefanton kaj la hundon, kiun Staĉjo, volante samtempe ĉasi, ne kunprenis, por ke per sia bojado ĝi ne fortimigu ĉasbestojn. Kiam do la areto fine flugis de la lasta akacio al la transa flanko de la larĝa intermonto, la knabo haltis kaj diris:
— Nun mi kondukos vin al King, kaj poste mi vidos, ĉu en la alta ĝangalo ne estas antilopoj aŭ zebroj, ĉar Kali diris, ke la fumaĵita viando sufiĉos apenaŭ por du tagoj.
— Mi estas ja sufiĉe granda — respondis Nel, al kiu ĉiam tre deziris montri, ke ŝi ne plu estas malgranda infano — do mi revenos sola. La tendaro estas de tie bone videbla kaj ankaŭ la fumo.
— Mi timas, ke vi perdos la vojon.
— Mi ne perdos la vojon. En la alta ĝangalo eble mi povus perdi la vojon, sed ĉi tie, rigardu, kiel malalta estas la herbo.
— Eble io atakos vin.
— Vi mem diris, ke leonoj kaj panteroj ne ĉasadas tage. Krome vi aŭdas, kiel King trumpetas pro sopiro al ni. Kiu do leono kuraĝus ĉasi tie, kie aŭdiĝas la voĉo de King?
Kaj ŝi komencis tre insiste peti:
— Mia Staĉjo, permesu, ke mi iru sola, kiel plenkreska.
Dum momento Staĉjo hezitis, sed fine li konsentis. La tendaro kaj la fumo estis efektive videblaj. King, kiu sopiris al Nel, trumpetis ĉiumomente. En la malalta herbo ne minacis ŝin vojperdo, kaj pri leonoj, panteroj kaj hienoj oni ne bezonis timi, ĉar ĉi tiuj bestoj serĉadas kaptaĵojn nur nokte. Cetere la knabo bone sciis, ke li faros al la knabineto la plej grandan plezuron, kiam li montros, ke li ne opinias ŝin malgranda infano.
— Nu bone — 1i diris — iru sola, sed iru rekte kaj ne haltu dumvoje.
— Kaj ĉu mi povas kolekti nur iom de tiuj floroj? — ŝi demandis, montrante al la arbusto,kusso" (Brajera anthelmitica, belega kreskaĵo, kies grajno estas bonega kuracilo kontraŭ solitero. Gi kreskas precipe en la suda Abisenujo), kovrita per grandega nombro da rozaj floroj.
— Vi povas.
Dirinte tion, li returnis ŝin kaj montris ankoraŭfoje la grupon da arboj, el kiuj elvenis la tendara fumo kaj de kie aŭdiĝis ĉiam la trumpetado de King, poste li enprofundiĝis en la altan ĝangalon kovrantan la randon de la intermonto.
Sed li ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam jam ekkaptis lin maltrankvilo.,Estas malsaĝaĵo miaflanke — li pensis — ke mi permesis al Nel iri sola tra Afriko — granda malsaĝaĵo! Ŝi estas ja infano! Mi devus ŝin forlasi nek por unu paŝo, escepte, se King estas ĉe ŝi. Kiu scias, kio povos okazi! Kiu scias, ĉu sub tiu roza arbusto ne insidas iu serpento, ankaŭ grandaj simioj povas veni el la intermonto kaj forkapti aŭ mortigi ŝin. Dio gardu! Mi faris grandegan malsaĝaĵon!"
Kaj lia maltrankvilo ŝanĝiĝis en koleron pri si mem, kaj samtempe en teruran timon. Ne longe pripensante, li returniĝis, kvazaŭ tuŝita per subita malbona antaŭsento. Irante rapidege, kun nekutima lerteco, kiun li akiris ĉe la ĉiutaga ĉasado, li tenis la armilon pafpreta kaj ŝoviĝis senbrue inter dornohavaj mimozoj, tute kvazaŭ pantero, kiu nokte ŝteliras al antiloparo. Post momento li elŝovis la kapon el alta arbustaro, rigardis kaj — ŝtoniĝis.
Nel staris apud la arbusto,kusso" kun etenditaj manetoj; la rozaj floroj, kiujn ŝi lasis fali pro teruro, kuŝis ĉe ŝiaj piedoj, kaj en la distanco de ĉirkaŭ dudek paŝoj granda flav-griza bestaĉo rampis al ŝi en la malalta herbo.
Staĉjo vidis tre bone ĝiajn verdajn okulojn fiksitajn al la kretoblanka vizaĝo de la knabineto, ĝian mallarĝan kapon kun platigitaj oreloj, ĝiajn suprenlevitajn skapolojn pro ĝia insida kaj rampanta pozicio, ĝian longan korpon kaj ankoraŭ pli longan voston, kies fino moviĝis per facila kata movo. Ankoraŭ unu momento — unu salto kaj Nel estus perdita por ĉiam.
Je ĉi tiu vido la knabo, hardita kaj alkutimiĝinta al danĝeroj, fulmrapide komprenis, ke se li ne reakiros malvarman sangon kaj samtempe trankvilon kaj konscion, se li malbone pafos kaj nur vundos la atakanton, eĉ grave, tiam la knabineto devas perei. Sed li scipovis jam ekregi sin ĝis tia grado, ke sub la influo de tiuj pensoj liaj manoj kaj piedoj iĝis subite tre trankvilaj, kvazaŭ ŝtalaj risortoj.
Per unu rigardo li ekvidis la malhelan punkteton apud la orelo de la besto — per unu facila movo li direktis al ĝi la pafiltubon kaj ekpafis.
La bruo de la pafo, la ekkrio de Nel kaj mallonga ronka muĝo aŭdiĝis samtempe. Staĉjo saltis al Nel kaj, ŝirminte ŝin per sia propra korpo, li celis ree al la atakanto.
Sed dua pafo montriĝis tute superflua, ĉar la terura kato platiĝis kaj kuŝis kvazaŭ ĉifono, tuŝante per la nazo la teron, kun la ungegoj enbatitaj en la herbon, preskaŭ sen mortotremoj. La krevanta kuglo forŝiris al ĝi la malantaŭan parton de la kapo kun la nuk-vertebroj.
Super la okuloj blankiĝis sangomakulitaj kaj disŝiritaj cerbovolvaĵoj. La juna ĉasisto kaj Nel staris dum kelka tempo, rigardante jen al la mortigita besto, jen al si reciproke, ne povante eligi eĉ unu vorton. Sed poste okazis ia strangaĵo. Jen la sama Staĉjo, kiu antaŭ momento mirigus per sia malvarma sango kaj trankvilo eĉ la plej spertajn ĉasistojn de la tuta mondo, subite paliĝis, liaj piedoj komencis tremi, el la okuloj fluis larmoj, kaj poste li ekkaptis sian kapon per la manplatoj kaj komencis ripetadi:
— Ho, Nel, Nel! Se mi ne estus reveninta!…
Kaj ekregis lin tia teruro, tia malfruiĝinta malespero, ke ĉiu vejneto tremis en li, kvazaŭ li havus febroparoksismon. Post la nekutima volo-streĉo kaj streĉo de ĉiuj fortoj, animaj kaj fizikaj, lin regis momento de malforto kaj cedemo. En liaj okuloj aperis la bildo de la terura besto kun sangokovrita muzelo, kiu, fuĝinte en iun malhelan kavernon, disŝiris la korpon de Nel. Kaj tiel povus esti kaj tiel certe okazus, se mi ne estus reveninta! Unu minuto, unu sekundo pli — kaj jam estus tro malfrue. Tiun penson li simple ne povis forŝovi.
Finfine Nel, trankviliĝinte iomete, devis konsoli lin. La malgranda, bonkora kreaĵo, ĵetis ambaŭ manetojn ĉirkaŭ lian kolon kaj ankaŭ plorante, komencis lin voki tiel laŭte, kvazaŭ ŝi volus veki lin el la dormo: