— Staĉjo! Staĉjo! Rigardu min — mi estas netuŝita — nenio malbona okazis al mi.
Sed li rekonsciiĝis kaj retrankviliĝis nur post longa tempo. Tuj poste alvenis Kali, kiu, aŭdinte la pafon proksime al la tendaro kaj sciante, ke,bvana kubva" neniam pafas vane, kondukis kun si la ĉevalon por kunpreni la ĉasaĵon. La juna negro, rigardinte la mortpafitan beston, retiriĝis subite kaj lia vizaĝo tuj griziĝis:
— Vobo! — li ekkriis.
La infanoj alproksimiĝis nun al la rigidiĝinta kadavro, ĉar Staĉjo ĝis nun ne sciis, kiun rabobeston li mortigis. Al la knabo ŝajnis je la unua vido, ke ĝi estas escepte granda servalo (flava besto kun nigraj makuloj, je grandeco de linko, el la speco de katoj), sed post pli bona inspektado li konvinkiĝis, ke tiel ne estas, ĉar la senviva besto superis per grandeco eĉ leopardon. Gia flava felo havis kaŝtankolorajn punktetojn, ĝia kapo estis pli mallarĝa ol tiu de leopardo, kio faris ĝin iom simila al lupo. La piedoj estis pli altaj kaj pli larĝaj, la okuloj — grandegaj. Unu el ili la kuglo tute puŝis eksteren, la dua rigardis ankoraŭ al la infanoj, senfunda, senmova kaj teruriga. Staĉjo supozis, ke ĝi estas iu speco de pantero, pri kiu la zoologio same nenion sciis, kiel la geografio pri la lago Bassa-Narok.
Kun eksterordinara teruro Kali rigardis longe la disetendiĝintan beston, ripetante per mallaŭta voĉo, kvazaŭ li timus ĝin veki:
— Vobo!… Sinjoro granda mortpafis vobon!
Sed Staĉjo turnis sin al la knabineto, metis sian manplaton sur ŝian kapeton, kvazaŭ volante certiĝi, ke vobo ŝin ne forkaptis, post kio li diris:
— Vi vidas, Nel, vi vidas, ke, eĉ se vi estus tute plenkreska, vi ne povus sola iri tra la ĝangalo.
— Vi pravas, Staĉjo — respondis Nel kun kortuŝita mieneto.
— Sed kun vi aŭ kun King mi povas. Ĉu ne?
— Diru al mi, karulino, kiel tio okazis. Ĉu vi ekaŭdis, kiam ĝi proksimiĝis?
— Ne… Nur el la floroj elflugis granda orkolora muŝo, do mi turniĝis post ĝi kaj tuj ekvidis, kiel la bestaĉo elrampis el la intermonto.
— Kaj kio sekvis poste?
— Ĝi haltis kaj komencis rigardi min.
— Ĉu ĝi longe rigardis?
— Longe, Staĉjo. Kaj nur kiam mi lasis fali la florojn el la manoj kaj ŝirmis min per ili kontraŭ ĝi, ĝi komencis rampi al mi…
Al Staĉjo venis la penso, ke, se Nel estus negrino, ŝi estus tuj forkaptita de ĝi kaj ke sian savon ŝi dankas ankaŭ al la konsterno de la besto, kiu, vidinte unuafoje blankan, ĝis nun neniam vidatan estaĵon, ne estis certa, kion fari.
Kaj frostotremo denove kuris tra liaj ostoj.
— Dank' al Dio! Dank' al Dio, ke mi revenis!…
Poste li plu demandis:
— Kion vi pensis tiu-momente?
— Mi volis voki vin kaj… mi ne povis…, sed…
— Sed kio?
— Sed mi pensis, ke vi defendos min… Mi mem ne scias…
Dirinte tion, ŝi denove ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj li komencis glatumi ŝian hartufon.
— Ĉu vi ne timas plu?
— Ne!
— Mia malgranda Mzimu! Mia Mzimu! — vi vidas nun, kio estas Afriko!
— Jes, sed vi mortpafos ĉiun malbelan bestaĉon.
— Mi mortpafos.
Ili denove komencis rigardi la monstregan beston. Staĉjo, volante konservi por rememoro ĝian felon, ordonis al Kali senfeligi ĝin. Sed tiu, pro timo, ke alia vobo elrompus el la intermonto, petis, ke oni ne lasu lin sola. Kaj je la demando, ĉu li efektive timas vobon pli ol leonon, li respondis:
— Leono muĝi nokte kaj ne transsalti palisaro, kaj vobo transsalti dumtage kaj mortigi multe da negroj en vilaĝcentro, kaj poste forkapti unu el ili kaj formanĝi. Kontraŭ vobo lanco ne defendi, nek pafarko, nur sorĉaĵoj, ĉar vobo ne estas mortigebla.
— Sensencaĵo! — diris Staĉjo. — Rigardu ĝin, ĉu ĝi ne estas bone mortpafita?
— Blanka sinjoro mortpafi vobo, sed nigra homo ne mortpafi ĝi — respondis Kali.
Finiĝis je tio, ke la gigantan,katon" oni alligis per ŝnuro al la ĉevalo — kaj tiu fortrenis ĝin al la tendaro. Staĉjo tamen ne sukcesis konservi ĝian felon, kaj tio okazis pro King, kiu evidente diveninte, ke vobo volis forkapti ĝian fraŭlineton, estis ekkaptita de tia furioza kolerego, ke eĉ la ordonoj de Staĉjo ne povis ĝin moderigi. Kaptinte per sia rostro la bestaĉon, ĝi suprenĵetis ĝin dufoje, post kio ĝi komencis bati ĝin kontraŭ arbon, kaj fine piedpremis ĝin kaj ŝanĝis ĝin en senforman objekton, kiu similis al marmelado. Staĉjo sukcesis reteni nur ĝian makzelon, kiun li metis kun la resto de la kapo sur la vojon de formikoj. Kaj dum unu horo ili tiel bonege purigis la ostojn, ke restis sur ili nek unu atomo da viando aŭ sango.
Kvar tagojn poste Staĉjo haltis por pli longa ripozado sur monteto simila iom al la monto Linde, sed pli malgranda kaj malpli vasta. La saman vesperon Saba formordis, post tre peniga batalo, grandan masklon de paviano, kiun ĝi atakis en la momento, kiam tiu ludis per restaĵoj de flugdrako, de la dua el la vico de tiuj, kiujn la infanoj flugigis antaŭ la ekiro al la oceano. Staĉjo kaj Nel, profitante de la pli longa halto, decidis glui pliajn, sed flugigi ilin nur tiam, kiam forta musono blovos de la okcidento al la oriento. Staĉjo kalkulis je tio, ke, se almenaŭ unu falos en la manojn de eŭropanoj aŭ araboj, ĝi sendube altiros eksterordinaran atenton kaj kaŭzos, ke oni forsendos specialan ekspedicion por ilia savo. Por pli granda certeco, apud la surskriboj en angla kaj franca lingvoj, li aldonis ankaŭ arabajn, kio ne estis por li malfacila, ĉar la araban lingvon li sciis bone.
Baldaŭ post la ekiro el la ripozo Kali deklaris, ke en la montaro, kiun ili vidis en la oriento, li rekonas kelkajn pintojn, kiuj ĉirkaŭas la grandan nigran akvon, t.e. Bassa-Narok. Tamen ne ĉiam li estis certa pri tio, ĉar depende de tio, de kiu loko ili rigardis, la montoj alprenis malsamajn formojn. Post trairo de negranda valo kovrita per arbustoj de „kusso" kaj aspektanta kvazaŭ unu rozkolora lago, ili trafis kabanon de ermitaj ĉasistoj. En ĝi estis du negroj, unu el ili mordita de „filandria medinensis", vermo maldika, kiel fadeno kaj pli ol unu metron longa. Ĝiaj mordoj ofte kaŭzas gangrenon. La negro estis pro tio malsana. Sed ili ambaŭ estis tiom sovaĝaj kaj stultaj, kaj krome tiom konsternitaj pro la apero de tute neatenditaj gastoj, kaj tiel certaj, ke ili estos mortigitaj, ke en la unuaj momentoj oni povis de ili nenion ekscii. Nur post kelkaj pecoj da fumaĵita viando, kiujn ili ricevis kaj tuj formanĝis, la lango de la malsanulo ekmoviĝis. Montriĝis ĉe tio, ke li estis ne nur malsana, sed ankaŭ tre malsata, ĉar lia kunulo tre avaris al li la nutraĵon. De li ili do sciiĝis, ke post unu vojaĝtago kuŝas apartaj vilaĝoj, regataj de reĝetoj sendepcndaj unu de la alia, kaj poste, ke malantaŭ kruta monto komenciĝas la bienoj de Fumba, disetendiĝantaj okcidente kaj sude de la granda akvo. Kiam Staĉjo aŭdis tion, granda premeco malaperis el lia koro, kaj en lian animon eniris nova fido. Ĉiuokaze ili ja estis preskaŭ antaŭ la sojlo de la Va-hima-lando.
Kiel ilia vojaĝo plu pasos, evidente estis malfacile antaŭvidi, sed la knabo povis ĉiuokaze esperi, ke ĝi ne estos pli laciga kaj malfacila, nek eĉ pli longa, ol tiu terura vojo de la Nil-bordoj, kiun li tamen feliĉe trapasis dank' al sia eksterordinara inventemo, kaj dum kiu li sukcesis savi Nel'on de la pereo. Li ne dubis, ke dank' al Kali la Va-himanoj akceptos ilin kiel eble plej gastame kaj donos al ili ĉiun helpon. Cetere li ekhavis jam bonajn spertojn pri la negroj; li sciis, kiel oni devas konduti rilate ilin, kaj li estis preskaŭ certa, ke eĉ sen Kali li scipovus iel helpi al si kun ili.
— Ĉu vi scias — li diris al Nel — ke de Faŝodo ni faris jam pli ol duonon de la vojo, kaj dum tiu, kiun ni ankoraŭ havas antaŭ ni, ni renkontos eble tre sovaĝajn negrojn, sed ni ne trafos plu derviŝojn.