— Mi preferas negrojn — respondis la knabineto.
— Jes, tiel longe kiel vi estas opiniata diaĵo. Oni forkaptis min el Fajumo kune kun fraŭlineto, kies nomo estis Nel, kaj mi akompanas ian Mzimu. Mi diros al la patro kaj al s-ro Rawlison, ke ili neniam nomu vin alie.
Kaj ŝiaj okuloj komenciĝis tuj heliĝi kaj ridi.
— Eble ni ekvidos niajn paĉjojn en Mombasso?
— Eble. Se ne estus tiu milito apud la bordoj de Bassa-Narok, ni estus tie pli frue. Ĉu vere necesis al Fumba enmiksi sin en tiun milit-aventuron?
Dirinte tion, li vokis al si Kali'n:
— Kali, ĉu la malsana negro aŭdis pri la milito?
— Li aŭdis. Esti granda milito, tre granda, — inter Fumba kaj Samburu.
— Do kio estos? Kiamaniere ni travojaĝos la landon de Samburu.
— Samburu forkuri antaŭ la granda sinjoro, antaŭ King kaj antaŭ Kali.
— Kaj antaŭ vi?
— Kaj antaŭ Kali, ĉar Kali havas pafilon, kiu tondri kaj mortpafi.
Staĉjo komencis konsideri, ĉu li devas partopreni en la batalluktado inter la gentoj Va-hima kaj Samburu, kaj li decidis direkti la aferon tiamaniere, ke la milito ne malfaciligu la vojaĝon. Li komprenis, ke ilia alveno estos tute neatendita okazaĵo, kiu tuj certigos al Fumba la superecon. Oni devos nur elprofiti konvene la antaŭvidatan venkon.
En la vilaĝoj, pri kiuj diris la malsana ĉasisto, ili informiĝis pri la milito. La informoj estis pli kaj pli precizaj, sed por Fumba malfavoraj. La junaj vojaĝantoj sciiĝis, ke li kondukas defendan batalon kaj ke la Samburuanoj, sub la komando de sia reĝo Mamba, ekokupis jam sufiĉe grandan teritorion de Va-hima kaj forprenis grandan nombron da bovinoj. Oni rakontis, ke la milito okazas ĉefe ĉe la suda bordo de la granda akvo, kie sur alta kaj larĝa roko kuŝas granda "boma" (La samo, kio en Sudano: zeribo. Granda boma povas esti ankaŭ speco de fortikaĵo aŭ fortikigita tendaro) de Fumba.
Tiuj informoj ege ĉagrenis la negron Kali. Li do petis Staĉjon, ke ili kiel eble plej rapide transpasu tiun monton, kiu dividas ilin de la regionoj, kie flamiĝas la militbrulego. Li certigis Staĉjon, ke li sukcesos trovi vojon, sur kiu li kondukos ne sole la ĉevalojn, sed ankaŭ King'on. Li estis jam en la regiono, kiun li bone konis, kaj nun li diferencigis kun granda certeco montpintojn konatajn de la infanaĝo.
Sed la transirado ne montriĝis facila kaj, se ne estus la helpo de la donacprovizitaj loĝantoj de la lasta vilaĝo, oni devus serĉi por King alian vojon. Tiuj tamen konis pli bone ol Kali ankoraŭ intermontojn, situantajn ĉe ĉi tiu flanko de la monto kaj, post du tagoj de laciga vojaĝo, dum kiu nokte regis granda malvarmo, ili fine sukcesis feliĉe konduki la karavanon al montselo, kaj de tie en valon troviĝantan jam en la lando de la Va-himanoj.
Staĉjo haltis matene por ripozi en tiu senhoma valo ĉirkaŭita per arbustaro. Kali, kiu petis, ke oni permesu al li por kaŝobservado ekrajdi ĉevale en la direkto de la patra boma malproksima je unu vojaĝtago, ekiris plu jam la saman nokton. Staĉjo kaj Nel atendis lin dum la tuta nokto kaj tago kun la plej granda maltrankvilo — kaj ili jam pensis, ke li pereis aŭ falis en la manojn de la malamikoj, kiam fine li aperis sur la lacigita kaj ŝaŭmkovrita ĉevalo. Li mem estis same lacega kaj tiel deprimita, ke oni devis kore bedaŭri lin.
Li tuj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ Staĉjo kaj komencis petegi lin pri helpo.
— Ho, sinjoro granda! — li diris — Samburu finvenki batalantojn de Fumba, mortigi multe da ili kaj dispeli aliajn, kaj Fumban sieĝi en la granda boma sur la monto Boko. Fumba kaj liaj militistoj havi nenion por manĝi en boma kaj morti pro malsato, se sinjoro granda ne mortigi Mamba kaj ĉiujn Samburuanojn kune kun li.
Tiel petegante, li ĉirkaŭprenis la genuojn de Staĉjo, kaj tiu kuntiris la brovojn kaj konsideris profunde, kion li devas fari, ĉar, kiel ĉiam kaj ĉie, temis ĉefe pri Nel.
— Kie estas — li demandis fine — tiuj batalantoj de Fumba, kiujn dispelis Samburu?
— Kali trovis ilin — kaj ili veni ĉi tien.
— Kiom estas de ili?
La juna negro movis dekkelkfoje per la fingroj de ambaŭ manoj kaj piedoj, sed videble li ne povis precize diri la nombron pro tiu simpla kaŭzo, ke li ne scipovis kalkuli pli ol ĝis dek kaj ĉiu pli granda nombro prezentiĝis al li nur kiel „vengi", t.e. multo.
— Do, se ili venos ĉi tien, tiam vi fariĝu ilia estro kaj iru al la patro kun helpo — diris Staĉjo.
— Ili timi Samburu kaj kun Kali ne iri, sed kun sinjoro granda iri kaj mortigi „vengi, vengi" Samburuanoj.
Staĉjo denove enpensiĝis.
— Ne, — li diris fine — mi povas nek kunpreni „bibi" al la batalo, nek lasi ŝin sola — kaj mi faros tion kontraŭ nenio en la mondo.
Je tio Kali leviĝis kaj, krucigante la manojn, li komencis ripeti plurfoje:
— Luela! Luela! Luela!
— Kio estas tiu Luela? — demandis Stajo.
— Granda boma por virinoj de Va-hima kaj Samburu — respondis la juna negro.
Kaj li komencis rakonti nekutimajn aferojn. Jen Fumba kaj Mamba militis unu kontraŭ la alian de post longaj jaroj. Oni ruinigis al si reciproke la plantejojn kaj forkaptis la brutaron. Sed estis sur la suda bordo de la lago iu loko, nomita Luela, al kiu eĉ dum la plej kruelaj bataloj la virinoj de ambaŭ nacioj kunvenis sendanĝere por komercadi. Ĝi estis sankta loko. Militon okazigis nur viroj, kaj neniaj malsukcesoj aŭ venkoj influis la sorton de virinoj, kiuj en Luela, malantaŭ argila barilo ĉirkaŭanta la vastan foirejon, trovis komplete sekuran azilon. Multaj virinoj rifuĝis tien dum la konfuzo kune kun la infanoj kaj havaĵo. Aliaj alvenis eĉ el malproksimaj vilaĝoj, kunportante fumajitan viandon, fazeolon, milion, maniokon kaj diversajn aliajn provizaĵojn. Al la batalantoj ne estis permesite interbatali en tioma distanco de Luela, el kiu povus veni kokokrio.
Ne estis ankaŭ permesite al ili transpaŝi la argilan remparon, kiu ĉirkaŭis la foirplacon. Ili povis nur stariĝi antaŭ la remparo, kaj tiam la virinoj donis al ili nutraĵon alligitan al longaj bambuoj. Tio estis kutimo de nememoreblaj tempoj kaj neniam okazis, ke iu flanko ĝin rompis. La venkintoj klopodis do ĉiam, detranĉi al la venkitoj la vojon al Luela kaj ne permesi al ili proksimiĝi al tiu sankta loko ĝis tiu distanco, el kiu kokokrio estis aŭdebla.
— Ho, sinjoro granda! — petegis Kali, ĉirkaŭprenante denove la genuojn de Staĉjo — sinjoro granda konduki bibi al Luela, kaj poste kunpreni King'on, kunpreni Kali'n, kunpreni pafilojn, kunpreni ardantajn serpentojn kaj mortigi malbonajn Samburuanojn.
Staĉjo kredis la rakonton de la juna negro, ĉar li aŭdis jam antaŭe, ke en multaj lokoj de Afriko milito ne inkluzivas la virinojn. Li memoris, kiel iam en Port-Saido iu juna germana misiisto rakontis, ke en la regionoj de la grandega monto Kilima-Nĝaro la ege militema gento Massai (aŭtentika) tre zorge konservas kaj gardas tiun kutimon, laŭ kiu la virinoj de la batalantaj flankoj iras tute senĝene al la destinitaj foirejoj kaj neniu atakas ilin. La ekzisto de tiu kutimo sur la bordoj de Bassa-Narok ekĝojigis Staĉjon eksterordinare, ĉar li devis esti certa, ke Nel'on minacas neniu danĝero kaŭze de la milito. Kaj senprokraste li decidis ekiri kun la knabineto al Luela, tiom pli, ke antaŭ la fino de la milito oni ne povis eĉ pensi pri la plua vojaĝo, kiu bezonis la helpon ne sole de la Va-himanoj, sed ankaŭ de la Samburuanoj.
Alkutimiĝinta al rapidaj decidoj, li jam sciis, kiel li devas agi. Liberigi Fumba'n, venki la Saburuanojn, sed ne permesi al la Vahimanoj tro sangan revenĝon, kaj poste ordoni pacon kaj trankviligi la batalantojn — jen la aferoj, kiujn li opiniis necesaj, kaj la plej utilaj ne sole por si mem, sed ankaŭ por la negroj. „Tiel devas esti — kaj tiel fariĝos!" — li diris al si mem en la animo, kaj dume, volante konsoli la junan negron, kiun li kore bedaŭris, li deklaris al li, ke helpon li ne rifuzas.