— Kiel malproksime estas de ĉi tie al Luela? — li demandis.
— Duona tago da vojaĝo.
— Aŭskultu do: ni forkondukos tien „bibi" senprokraste, post kio mi rajdos sur King kaj forpelos la Samburuanojn de la boma de via patro. Vi rajdos kun mi kaj vi batalos kotraŭ ili.
— Kali mortigi ili per pafilo!
Kaj, transirante tuj de malespero al ĝojo, li komencis salti, ridi kaj danki Staĉjon kun tiel granda fervoro, kvazaŭ jam estus post la venko. Sed liajn pluajn eksplodojn de dankemo kaj ĝojo interrompis la alveno de tiuj militistoj, kiujn li kolektis dum sia kaŝesplora observado kaj al kiuj li ordonis stariĝi antaŭ la vizaĝo de la blanka sinjoro. Ili estis ĉirkaŭ tricent entute, armitaj per defendŝildoj el hipopotama haŭto, per ĵetponardoj, arkoj kaj tranĉiloj. Iliaj kapoj estis ornamitaj per plumoj, per kolhararo de pavianoj kaj per filikoj.
Je la vido de la elefanto en la servo de homo, je la vido de blankaj vizaĝoj, de Saba kaj de la ĉevaloj, ekkaptis ilin tiel granda timo kaj samgrada mirego, kiel la negrojn en tiuj vilaĝoj, tra kiuj la karavano iris antaŭe. Sed Kali antaŭsciigis ilin, ke ili ekvidos bonan Mzimu kaj potencan sinjoron, „kiu mortigas leonojn, kiu mortigis vobon, kiun timas elefanto, kiu rompas rokojn, eligas ardantajn serpentojn" k.t.p. — do, anstataŭ forkuri, ili staris longvice en silento, plenaj de admiro, briletante nur per siaj skleroj, ne certaj, ĉu ili devas ekgenui aŭ fali vizaĝaltere, sed samtempe fidoplenaj, ke, se tiuj eksterordinaraj estaĵoj helpos ilin, tiam baldaŭ finiĝos la venkoj de Samburu. Staĉjo preterrajdis sur King laŭlonge de la vico, tutsimile al armeestro, kiu faras trarigardon de la militistaro; poste li ordonis al Kali ripeti al ili sian promeson, ke li liberigos Fumba'n, kaj oni ekiris al Luela.
Kali ekrajdis kun kelkaj militistoj antaŭen, por anonci al la kolektitaj virinoj de ambaŭ gentoj, ke ili havos la neesprimeblan kaj eksterordinaran feliĉon vidi „bonan Mzimu", kiu alvenos sur elefanto. La afero estis tiel nekutima, ke eĉ tiuj virinoj, kiuj kiel Vahimaninoj ekkonis en Kali la perditan tron-heredanton, opiniis, ke la juna reĝido ŝercas pri ili, kaj ili miris, ke li estas ema ŝerci en tempoj tiel malfacilaj por la tuta gento kaj por Fumba. Sed kiam ili ekvidis post kelkaj horoj la grandan elefanton, alproksimiĝantan al la remparoj, kaj sur ĝi blankan palankenon, ili falis en ĝojfuriozon kaj akceptis la bonan Mzimu per tiaj ekkrioj kaj tia hurlado, ke Staĉjo en la unua momento opiniis tiujn sonojn eksplodo de malamo, tiom pli, ĉar la neesprimebla malbeleco de la negrinoj igis ilin similaj al sorĉistinoj.
Sed tio estis pruvoj de eksterordinara respekto. Kiam oni starigis la tendon de Nel en angulon de la foirplaco, sub la ombro de du foliar-riĉaj arboj, la Va-himaninoj kune kun la Samburuaninoj ornamis ĝin per girlandoj kaj florkronoj, post kio ili alportis tiom da nutraĵoj, ke ili sufiĉus por monato, ne sole por la diajo, sed ankaŭ por ĝia sekvantaro. La ravitaj virinoj falis vizaĝaltere eĉ antaŭ Mea, kiu, vestita en roza perkalo, ornamita per kelkaj ŝnuroj de bluaj vitrokoraletoj, ŝajnis ankaŭ al ili, kiel servistino de Mzimu, estaĵo multe pli supera ol la aliaj ordinaraj negrinoj.
Nasibu, pro sia infana aĝo, estis enlasita malantaŭ la remparon, kaj li tuj profitis de la oferaĵoj alportitaj por Nel, kaj tiel skrupule, ke jam post unu horo lia ventro similis al afrikana milit-tamburo.
Post mallonga ripozo ĉe la remparoj de Luela, Staĉjo, kondukanta la tricent batalantojn, ekiris kun Kali eĉ antaŭ la sunsubiro al la boma de Fumba, ĉar li volis ataki la Samburuanojn nokte, kalkulante je tio, ke en la mallumo la „ardantaj serpentoj" faros pli grandan impreson. Luela distancis de la monto Boko, sur kiu defendis sin Fumba, naŭ horojn, inkluzive la ripozhaltojn, tiel ke antaŭ la fortikaĵo ili troviĝis nur ĉirkaŭ la tria horo post la noktomezo. Staĉjo haltigis la batalantojn kaj, ordonante al ili ĝistempe kiel eble plej profundan silenton, komencis esplori la situacion, La montopinto, sur kiu sidis la defendantoj, estis malhela, kaj la Samburuanoj bruligis multe da fajroj. Ilia brilo lumigis la krutajn rokmurojn kaj grandegajn arbojn kreskantajn ĉe la malsupro de la monto. De malproksime aŭdiĝis la obtuza voĉo de tamburoj, ekkrioj, kaj kantoj de batalantoj, kiuj videble regalis sin malavare per "pombe" (biero el milio, per kiu ebriiĝas la negroj), volante honori la proksiman kaj finan venkon. Staĉjo ŝoviĝis kun sia taĉmento ankoraŭ pli proksimen, tiel ke fine ne pli multe ol cent paŝoj dividis lin de la lastaj fajroj. Tendara gardistaro tute ne estis, kaj la senluna nokto ne permesis al la sovaĝuloj vidi King'on, kiun ĉe tio ankoraŭ kaŝis arbustaro. Sidanta sur ĝia nuko Staĉjo silente donis la lastajn ordonojn, post kiuj li mansignis al Kali, ke li ekbruligu unu el la pretigitaj raketoj. La ruĝa lumstrio flugis siblante en la aeron alte sub la malhela ĉielo, post kio ĝi disŝutiĝis kun bruo kiel bukedo de ruĝaj, bluaj kaj oraj steletoj. Ĉiuj voĉoj tuj mutiĝis kaj ekestis momento de kompleta silento. Kelkajn minutojn poste flugis kvazaŭ kun infera subrido du pliaj „ardantaj serpentoj", sed ĉi-foje direktitaj horizontale, rekte al la tendaro de la Samburuanoj, kaj samtempe aŭdiĝis la muĝo de King kaj la kriego de la tricent Va-himanoj, kiuj, armitaj per negraj lancoj, bastonegoj kaj tranĉiloj, ĵetis sin antaŭen en nehaltigebla impeto. Komenciĝis la batalo, tiom pli terura, ke ĝi okazis en la mallumo, ĉar en la tumulto oni tuj dispremis per piedoj ĉiujn fajrejojn. Sed tuj en la komenco, je la vido de la ardantaj serpentoj, blinda timego ekkaptis la Samburuanojn. Tio, kio nun fariĝis, superis komplete ilian menson.
Ili nur sciis, ke atakis ilin iuj teruraj estaĵoj kaj ke ilin minacas neevitebla kaj granda pereo. Pli granda parto de ili forkuris, antaŭ ol atingis ilin la lancoj kaj bastonegoj de la Va-himanoj. Cent kelkdekoj da batalantoj, kiujn Mamba sukcesis kolekti ĉirkaŭ si, donis malcedeman kontraŭstaron; sed kiam ĉe la fulmoj de la pafoj ili ekvidis la gigantan beston, kaj sur ĝi blanke vestitan homon, kaj kiam iliajn orelojn atingis la bruo de la armilo, el kiu Kali pafis ree kaj ree, ankaŭ iliaj koroj perdis la esperon. Ankaŭ Fumba sur la monto, vidinte la unuan raketon, kiu krevis en la supraj aersferoj, falis teren pro timo, kaj li kuŝis tie kvazaŭ senviva dum kelkaj minutoj. Sed rekonsciiĝinte, li komprenis el la malespera hurlado de la batalantoj unu aferon, nome: ke iaj spiritoj malsupre pereigas la Samburuanojn. Tiam ekestis en lia kapo la penso, ke, se li ne venos helpi al tiuj spiritoj, ilia kolero povos turni sin kontraŭ li; kaj ĉar la pereo de la Samburuanoj estos por li savo, do, kolektinte ĉiujn siajn batalantojn, li elŝoviĝis el la boma tra flanka, kaŝita eliro kaj detranĉis la vojon al pli granda nombro da forkurantoj. La batalo ŝanĝiĝis nun en hambuĉadon. La tamburoj de Samburu ĉesis bruegi. En la krepusko, kiun disŝiradis nur la ruĝaj fulmoj ĵetitaj per la pafilo de Kali, aŭdiĝis la hurlado de la mortigatoj, la obtuza batado de bastonegoj kontraŭ ŝirmo-ŝildoj kaj la ĝemado de la vunditoj.
Kompaton neniu petis, ĉar negroj ne konas ĝin. Pro timo, ke en la mallumo kaj tumulto estos mortigitaj la propraj homoj, Kali fine ĉesis pafi kaj, kaptinte la glavon de Gebhro, ĵetis sin kun ĝi en la mezon de la malamikoj. La Samburuanoj povis nun forkuri el la montoj al siaj limoj nur tra unu larĝa intermonto, sed ĉar tiun intermonton fermis Fumba kun siaj militistoj, el la tuta taĉmento saviĝis nur tiuj, kiuj, ĵetinte sin teren, lasis sin preni en vivanta stato, kvankam ili sciis, ke atendas ilin terura mallibero aŭ eĉ tuja morto el la manoj de la venkintoj. Mamba defendis sin heroe, ĝis la ekbato de bastonego tute frakasis lian kranion. Lia filo, la juna Faru falis en la manojn de Fumba, kaj tiu ordonis tuj kateni lin, kiel venontan dankoferaĵon por la spiritoj, kiuj aperis al li kun helpo.