Выбрать главу

Staĉjo ne pelis la terurigan King al la batalo, li nur permesis al ĝi muĝi por tiom pli granda timigo de la malamikoj. Li mem ne unufoje pafis el sia mallonga pafilo al la Samburuanoj, ĉar unue, forlasante Luelan, li promesis al la malgranda Nel, ke li neniun mortigos, kaj due — li verdire ne volis mortigi homojn, kiuj nek al li, nek al Nel faris iun malbonon. Sufiĉis, ke li certigis al la Va-himanoj la venkon kaj liberigis la sieĝitan en la granda boma Fumba'n. Kaj baldaŭ, kiam Kali alkuris kun la sciigo pri la definitiva venko, li ordonis al li, ke oni tuj finu la batalon, kiu daŭris ankoraŭ en la arbustaro kaj en rokanguloj kaj kiun plilongigis la malcedemo de la aĝa Fumba.

Sed antaŭ ol Kali sukcesis moderigi lin, tagiĝis jam. La suno, kiel kutime en la tropikoj, leviĝis rapide de trans la montoj kaj surverŝis per hela lumo la batalkampon, sur kiu kuŝis pli ol ducent kadavroj de Samburu, trapikitaj per lancoj aŭ frakasitaj per bastonegoj. Post kelka tempo, kiam ĉesis la batalo kaj nur la ĝojplena hurlado de la Va-himanoj perturbis la matenan silenton, aperis denove Kali, sed kun vizaĝo tiel deprimita kaj malagaja, ke jam de malproksime oni povis ekkoni, ke lin trafis iu granda malfeliĉo. Kaj stariĝinte antaŭ Staĉjo, li komencis per la pugnoj bati sian kapon kaj krii lamente:

— Ho, sinjoro granda — Fumba kufa! Fumba kufa (mortigita)!

— Mortigita? — ripetis Staĉjo.

Kali rakontis, kio okazis, kaj el liaj vortoj montriĝis, ke la kaŭzo de tiu okazaĵo estis nur la malcedemo de Fumba, ĉar kiam la batalo jam ĉesis, li volis ankoraŭ finmortigi du Samburuanojn kaj de unu el ili li ricevis la mortigan baton per lanco. La malĝojiga sciigo disvastiĝis fulmrapide inter ĉiuj Vahimanoj kaj ĉirkaŭ Kali ekestis tumulto. Unu momenton poste ses batalantoj alportis sur lancoj la malvivan reĝon, kiu ne estis mortigita, sed grave vundita, kaj antaŭ la morto li volis ankoraŭ vidi la potencan sinjoron, sidantan sur la elefanto, la veran venkinton de Samburu.

Kaj nemezurebla admiro batalis en liaj okuloj kun la krepusko, per kiu la morto vualis ilin, kaj liaj lipoj, palaj kaj etenditaj per „pelele", flustris mallaŭte:

— Jancig! Jancig!…

Sed tuj poste lia kapo kliniĝis malantaŭen, la buŝo malfermiĝis larĝe — kaj li mortis. Kali, kiu amis lin, ĵetis sin plorĝeme sur lian bruston. Inter la batalantoj unuj komencis batadi siajn kapojn, la aliaj proklami Kali'n reĝo kaj „jancigi" je lia honoro. Kelkaj falis vizaĝaltere antaŭ la juna reganto. Leviĝis nek unu kontraŭa voĉo, ĉar la regado decis al Kali, ne sole laŭleĝe, kiel al la plej aĝa filo de Fumba, sed ankaŭ kiel al la venkinto.

Dume en la kabanoj de la sorĉistoj aŭdiĝis en la boma sur la montpinto sovaĝaj kriegoj de la malbona Mzimu, la samaj, kiujn Staĉjo aŭdis en la unua negra vilaĝo, sed ĉi-foje direktitaj ne kontraŭ li, sed nur postulantaj la morton de la militkaptitoj por la mortigo de Fumba. Tamburoj komencis bruegi. La batalantoj formiĝis en longa taĉmento, po tri homoj en unu vico, kaj komencis militdancon ĉirkaŭ Staĉjo, Kali kaj la kadavro de Fumba.

— Oa, oa! Jah, jah! — ripetadis ĉiuj voĉoj, kapoj balanciĝis per ĉiam egalaj movoj dekstren kaj maldekstren, briletis skleroj, kaj la akraĵoj de la lancoj flagris en la matena suno. Kali leviĝis kaj, turninte sin al Staĉjo, diris:

— Sinjoro granda venigi „bibi" al boma kaj ekloĝi en kabano de Fumba. Kali esti la reĝo de Va-hima, kaj sinjoro granda — la reĝo de Kali.

Staĉjo kapjesis signo de konsento, sed li restis ankoraŭ dum kelkaj horoj ĉi tie, ĉar li mem, kiel ankaŭ King, nepre bezonis ripozon.

Li rajdis nur komence de la vesperiĝo. Dum lia foresto la kadavroj de la Samburuanoj estis forigitaj kaj ĵetitaj en proksiman profundan abismon, super kiu tuj aperis aro da vulturoj. La sorĉistoj preparis ĉion por la entombigo de Fumba, kaj Kali transprenis la regadon, kiel sola mastro pri vivo kaj morto de ĉiuj subuloj.

— Ĉu vi scias, kio estas Kali — demandis Staĉjo la knabineton dum la returna vojo el Luela.

Nel rigardis lin kun miro.

— Li estas via „boy" (knabo kiel servisto).

— Ĝuste! Boy! Kali estas la reĝo de ĉiuj Va-himanoj.

Nel ege ĝojis pri tiu sciigo. La subita ŝanĝo, dank' al kiu la antaŭa sklavo de la kruela Gebhro, kaj poste la humila servisto de Staĉjo, fariĝis reĝo, ŝajnis al ŝi io eksterordinara kaj samtempe nekutime amuza.

Sed la rimarko de Linde, ke la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne estas kapablaj memori, kio estis hieraŭ, ne montriĝis prava rilate al Kali, ĉar tuj post kiam Staĉjo kaj Nel haltis ĉe la monto Boko, la juna monarko elkuris rapide al ilia renkontiĝo, bonvenigis ilin kun la kutimaj signoj de humileco kaj ĝojo kaj ripetis tiujn vortojn, kiujn li jam diris antaŭe:

— Kali esti la reĝo de la Va-himanoj, kaj sinjoro granda — la reĝo de Kali.

Kali ĉirkaŭis ilin ambaŭ per kulto preskaŭ dia, kaj speciale li kliniĝis antaŭ Nel vizaĝaltere en la ĉeesto de la tuta popolo, ĉar li sciis el la sperto akirita dum la vojaĝo, ke sinjoro granda zorgas pri la malgranda „bibi" pli ol pri si mem.

Enkondukinte ilin solene sur la monton al la rezideja boma, li transdonis al ili la kabanon de Fumba, similan al granda budo, dividita je kelkaj kameroj. Al la Va-himaninoj, kiuj alvenis kune kun ili el Luela, kaj kiuj ne povis satiĝi per la vido de la bona Mzimu, li ordonis meti en la unuan kameron pastujojn kun mielo kaj acida lakto. Kaj kiam li sciiĝis, ke la laca pro la vojaĝo „bibi" endormiĝis, li ordonis al ĉiuj loĝantoj kiel eble plej profundan silenton, je puno de lango-detranĉo. Sed li decidis honori ilin ankoraŭ pli solene, kaj tiucele, kiam Staĉjo post mallonga ripozo eliris antaŭ la budon, li proksimiĝis al li kaj, kliniĝinte, diris:

— Morgaŭ Kali ordoni entombigi Fumba'n kaj senkapigi por Fumba kaj por Kali tiom da militkaptitoj, kiom da fingroj ĉe la manoj havas ili ambaŭ, sed por „bibi" kaj por sinjoro granda Kali ordoni senkapigi Faru'n, la filon de Mamba kaj „vengi, vengi" da aliaj Samburuanoj, kiujn kaptis la Va-himanoj.

Je tio Staĉjo kuntiris la brovojn kaj komencis per siaj ŝtalaj okuloj rigardi en la okulojn de Kali post kio li respondis:

— Mi malpermesas al vi tion fari!

— Sinjoro — diris per necerta voĉo la juna negro — Va-hima ĉiam senkapigi la militkaptitojn. Maljuna reĝo morti — senkapigi; juna reĝo sekvi — senkapigi. Se Kali ne ordoni ilin senkapigi, Vahima pensus, ke Kali ne reĝo.

Staĉjo rigardis pli kaj pli severe.

— Kio do? — li demandis. ĉu vi nenion lernis sur la monto Linde kaj ĉu vi ne estas kristano?

— Mi estas, ho sinjoro granda…

— Do aŭskultu! La Va-himanoj havas nigrajn cerbojn, sed via cerbo devas esti blanka. Kiam vi fariĝis ilia reĝo, fariĝis via devo ilin klerigi kaj lernigi tion, kion vi lernis de mi kaj de „bibi". Ili estas kvazaŭ ŝakaloj kaj hienoj — faru el ili homojn. Diru al ili, ke militkaptitojn oni ne povas senkapigi, ĉar por la sango de sendefendaj homoj punas la Granda Spirito, al kiu preĝas mi kaj „bibi". La blankuloj ne mortigas la militkaptitojn, kaj vi volas esti pli malbona al ili, ol estis al vi Gebhro — vi kristano! Hontu, Kali, ŝanĝu la malnovajn, abomenajn kutimojn de la Va-himanoj en bonajn, kaj por tio benos vin Dio kaj „bibi" ne diros, ke Kali estas sovaĝa, malsaĝa kaj malbona negro.

Teruraj kriegoj en la kabanoj de la sorĉistoj superbruis liajn vortojn. Staĉjo svingis la manon kaj parolis plu:

— Mi aŭdas! Via „malbona Mzimu" volas la sangon kaj la kapojn de la militkaptitoj. Sed vi ja scias bone, kion tio signifas — kaj vin ĝi ne ektimigos. Do mi diros al vi jene: prenu dikan bambuon, iru al ĉiu el la kabanoj kaj batu la haŭton de la sorĉistoj, ĝis ili komencos kriegi pli laŭte ol iliaj tamburoj. Kaj la tamburojn ĵetu sur la mezon de la boma, por ke ĉiuj Va-himanoj vidu kaj komprenu, kiamaniere tiuj friponoj trompas ilin. Samtempe diru al viaj malsaĝaj Va-himanoj tion, kion vi mem anoncis al la homoj de M'Rua, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝata.