Выбрать главу

La junan reĝon videble kontentigis la vortoj de Staĉjo, ĉar li rigardis lin iom pli kuraĝe kaj diris:

— Kali bati, ho, kiel bati la sorĉistojn! Forjeti tamburojn kaj diri al Va-hima, ke tie, kie estas la bona Mzimu, ne estas permesite mortigi. Sed kion Kali devas fari kun Faru kaj la Samburuanoj, kiuj mortigis Fumba'n?

Staĉjo, kiu pripensis ĉion jam antaŭe en sia kapo, kaj kiu atendis nur tiun demandon, respondis tuj:

— Via patro pereis kaj lia patro pereis — do kapo por kapo. Vi ligos kun la juna Faru sango-fratecon, post kio Va-hima kaj Samburu vivos en paco, ili trankvile kulturos maniokon kaj ĉasos. Vi rakontos al Faru pri la Granda Spirito, kiu estas la patro de ĉiuj blankuloj kaj nigruloj, kaj Faru amos vin kiel fraton.

— Kali havi nun blankan cerbon! — respondis la juna negro.

Kaj per tio finiĝis ilia interparolo. Post kelka tempo denove aŭdiĝis sovaĝaj kriegoj, sed jam ne de la malbona Mzimu, nur de ambaŭ sorĉistoj, kies haŭton Kali batis senkompate. La batalantoj, kiuj malsupre ĉirkaŭis senĉese King'on en densa ringo, senspire kuris supren, por vidi, kio okazas, kaj ili baldaŭ konvinkiĝis per siaj propraj okuloj kaj el la eldiroj de la sorĉistoj, ke la malbona Mzimu, antaŭ kiu ili ĝis nun tremis, estas nur kavigita arbotrunko kovrita per simia felo.

Kaj la juna Faru, kiam oni anoncis al li, ke oni ne nur ne frakasos lian kapon honore al la bona Mzimu kaj al la granda sinjoro, sed kontraŭe, ke Kali devos manĝi pecon de li, kaj li pecon de Kali, ne volis kredi al siaj oreloj. Kaj poste, sciiĝinte, al kiu li ŝuldas dankon por la vivo, li kuŝiĝis vizaĝaltere antaŭ la enirejo al la kabano de Fumba kaj li kuŝis tie tiel longe, ĝis Nel eliris al li kaj ordonis al li leviĝi. Tiam li ĉirkaŭprenis per siaj nigraj manplatoj ŝian malgrandan piedeton kaj starigis ĝin sur sian kapon kiel signon, ke dum la tuta vivo li volas esti ŝia sklavo.

La Va-himanoj tre miris pri la ordonoj de la juna reĝo, sed la ĉeesto de la nekonataj gastoj, kiujn ili opiniis la plej potencaj sorĉistoj en la mondo, kaŭzis, ke neniu kuraĝis tion kontraŭstari. La maljunaj homoj ne estis kontentaj pri la novaj kutimoj, kaj la du sorĉistoj, kompreninte, ke la bonaj tempoj finiĝis al ili por ĉiam, ĵuris en la animo teruran venĝon al la reĝo kaj al la alvenintoj.

Dume oni solene entombigis Fumba'n ĉe la rokmuro sub la boma. Kali fiksis sur lia tombo krucon el bambuoj, kaj la negroj starigis kelkajn ujojn kun “pomba" kaj kun fumaĵita viando, „por ke li ne ĉikanu kaj ne timigu dumnokte".

La kadavron de Mamba, post la ligo de la sango-frateco inter Kali kaj Faru, oni redonis al Samburu.

ĈAPITRO XLII

— Nel, ĉu vi povas nombri niajn vojaĝojn de Fajumo? — demandis Staĉjo.

— Jes, mi povas.

Dirante tion, la knabineto suprenlevis la brovojn kaj komencis kalkuli helpe de la fingretoj.

— Momenton. De Fajumo ĝis Kartumo — la unua; de Kartumo ĝis Faŝodo — la dua; de Faŝodo ĝis tiu intermonto, en kiu ni trovis King'on — la tria; kaj de la monto Linde ĝis la lago — la kvara.

— Jes. Verŝajne ne estas en la mondo plia muŝo, kiu traflugis tian spacon de Afriko.

— Bele ĉi tiu muŝo aspektus sen vi!

Kaj li komencis ridi.

— La muŝo sur la elefanto! La muŝo sur la elefanto!

— Sed ne ceceo, ĉu ne, Staĉjo — ne ceceo?

— Ne, — li respondis — sed iu sufiĉe aminda muŝo!

Nel, kontenta pri la laŭdo, apogis la nazeton je lia brako, post kio ŝi demandis:

— Kaj kiam ni komencos la kvinan vojaĝon?

— Nur kiam vi estos sufiĉe ripozinta kaj mi lerniginta iomete la pafadon al tiuj homoj, kiujn Kali promesis al ni doni.

— Kaj ĉu ni longe vojaĝos?

— Ho, longe, Nel — longe! kiu scias, ĉu ĝi ne estos la plej longa vojo.

— Sed vi helpos vin, kiel kutime, ĉu ne Staĉjo?

— Mi devas.

Kaj Staĉjo efektive helpis sin, kiel li nur povis, sed tiu kvina vojaĝo postulis multajn preparojn. Ili estis eniĝontaj denove en nekonatajn regionojn, en kiuj minacis ilin multegaj danĝeroj, do la knabo volis sekuriĝi kontraŭ ili pli bone, ol li sukcesis fari tion antaŭe. Tiucele li ekzercis en la pafado el remingtonaj pafiloj kvardek junajn Va-himanojn, kiuj estis formontaj la ĉefan armitan forton kaj kvazaŭ la gvardion de Nel. Pli multe da pafistoj li ne povis havi, ĉar King alportis nur dudek kvin pafflojn, kaj sur la ĉevaloj estis lokitaj apenaŭ dek kvin. La reston de la armeo devis formi cent Va-himanoj kaj cent Samburuanoj, armitaj per lancoj kaj pafarkoj, kiujn promesis al li disponigi Faru kaj kies ĉeesto forigis ĉiajn malfacilaĵojn de la vojaĝo tra la vasta kaj tre sovaĝa regiono loĝata de la Samburu-gentoj. Staĉjo ne sen fiero pensis, ke, forkurinte dum la vojaĝo el Faŝodo nur kun Nel kaj kun duo da genegroj sen iuj ajn vivrimedoj, li povas nun alveni al la oceanbordo kun ducent armitaj homoj, kun elefanto kaj ĉevaloj. Li imagis, kion diros pri tio la angloj, kiuj tiel alte taksas la kapablon sin helpi kaj la inventemon, sed antaŭ ĉio, kion diros lia patro kaj sinjoro Rawlison. La penso pri tio dolĉigis al li ĉiujn penojn.

Sed li tute ne estis trankvila pri la propra sorto kaj pri tiu de Nel. Bone! Oni trairos certe facile la teritorion de Va-hima kaj Samburu, sed kio poste? Kiajn gentojn trafos oni ankoraŭ, en kiajn regionojn oni eniĝos kaj kiom da vojo restos ankoraŭ al ili? La instrukcioj de Linde estis tro ĝeneralaj. Staĉjon turmentis ege, ke li verdire ne sciis, kie li estas, ĉar tiu parto de Afriko aspektis sur la landkartoj, laŭ kiuj li lernis geografion, tute kiel blanka karto. Li havis ankoraŭ nenian imagon, kio estas tiu lago Bassa-Narok kaj kiel granda ĝi estas. Li estis en ĝia suda bordo, ĉe kiu la larĝeco de la supraĵo povis atingi dekkelkajn kilometrojn. Sed kiel longe la lago tiriĝis norden, tion scipovis diri al li nek la Va-himanoj nek la Samburuanoj. Kali, kiu iomete sciis la lingvon ki-swahili, je ĉiuj demandoj respondis nur: „Bali! Bali!" — kion signifas: malproksimen! malproksimen! — sed tio estis ĉio, kion Staĉjo sukcesis eligi el li.

Ĉar en la nordo la montaro fermanta la horizonton, ŝajnis sufiĉe proksima, li supozis, ke estas iu ne tro vasta montara lago, da kiuj multe troviĝas en Afriko. Kelkajn jarojn poste montriĝis, kiel grandan eraron li faris (Ĝi estis la granda lago, kiun en la jaro 1888 malkovris la fama vojaĝanto Teleki kaj nomis ĝin lago Rudolfo), sed provizore temis al li ne tiom pri la preciza ekkono de la spaco, kiun okupis Bassa-Narok, kiom pri tio, ĉu ne elfluas el ĝi iu rivero, kiu poste fluas en la oceanon. La Samburuanoj, la subuloj de Faru, asertis, ke orienten de ilia lando situas iu granda senakva dezerto, kiun neniu ankoraŭ trairis. Staĉjo, kiu konis la negrojn el la rakontoj de vojaĝantoj, el la aventuroj de Linde kaj parte el propraj spertoj, sciis bone, ke kiam nur komenciĝos danĝeroj kaj penoj, multaj el liaj homoj certe forkuros hejmen, kaj eble neniu restos al li. Tiuokaze li troviĝus meze de praarbaro kaj dezerto nur kun Nel, Mea kaj la malgranda Nasibu. Sed antaŭ ĉio li komprenis, ke la manko de akvo tuj dispelus la karavanon kaj pro tio li tiel insiste demandadis pri rivero. Irante laŭlonge de ĝia fluo, oni povus evidente eviti tiujn teruraĵojn, kiuj minacas al la vojaĝantoj en senakvaj regionoj.

Sed la Samburuanoj povis diri al li nenion certan, kaj li mem ne povis al si permesi pli longan vojaĝon laŭlonge de la orienta lagobordo, ĉar aliaj okupoj retenis lin en Boko. Li kalkulis, ke el ĉiuj flugdrakoj, suprenlasitaj de sur la monto Linde kaj dumvoje el negraj vilaĝoj, verŝajne neniu transflugis la ĉenon de la montopintoj, kiuj ĉirkaŭis Bassa-Narok. Pro tio oni devis fari kaj suprenlasi novajn, ĉar nur tiujn la vento povis transporti trans la platan dezerton malproksimen — eble ĝis la oceano. Do tiun laboron li devis inspekti persone; ĉar Nel scipovis bonege glui la flugdrakojn, kaj Kali lernis suprenĵeti ilin, sed neniu el ili povis skribi sur ili ĉion ĉi, kion necesis surskribi. Staĉjo opiniis, ke tio estas afero de granda signifo, kiun decide oni ne devas neglekti.