Do tiuj laboroj bezonis tiom da tempo, ke la karavano estis vojaĝpreta nur post tri semajnoj. Sed la antaŭvesperon de la tago, je kiu oni devis ekiri je la tagiĝo, la juna reĝo de Va-hima stariĝis antaŭ Staĉjo kaj, riverencinte antaŭ li profunde, diris:
— Kali iri kun sinjoro kaj bibi ĝis la akvo, sur kiu veturas grandaj boatoj de blankaj homoj.
Staĉjon kortuŝis tiu pruvo de lia sindono, sed li opiniis, ke li ne rajtas kunpreni la knabon al tiel granda vojaĝo de kiu la reveno estis por li tre duba.
— Kial vi volas iri kun ni? — li demandis.
— Kali ami sinjoro granda kaj „bibi".
Staĉjo metis la manplaton sur lian krispan kapon.
— Mi scias, Kali, vi estas honesta kaj bona knabo. Sed kio fariĝos kun via regno kaj kiu regos la Va-himanojn anstataŭ vi.
— M'Tana, la frato de la patrino de Kali.
Staĉjo sciis, ke ankaŭ inter negroj okazas bataloj pri la estreco kaj ke la regado allogas ilin samgrade kiel la blankulojn, do li pripensis momenton kaj diris:
— Ne, Kali. Mi ne povas vin kunpreni. Vi devas resti ĉe la Va-himanoj, por fari el ili bonajn homojn.
— Kali reveni al ili.
— M'Tana havas multe da filoj, do kio okazos, se li mem volos esti reĝo kaj postlasi la regadon al siaj filoj, kaj la Va-himanojn li instigos, ke ili vin elpelu?
— M'Tana bona. Li tion ne fari.
— Sed se li faros?
— Tiam Kali iri ree al la granda akvo, al sinjoro granda kaj "bibi".
— Ni tie jam ne estos.
— Tiam Kali sidi ĉe la akvo kaj plori pro malĝojo.
Dirante tion, li metis la manojn sur la kapon — kaj post momento li flustris:
— Kali tre ami sinjoro granda kaj „bibi" — tre. Kaj du grandaj larmoj ekbrilis en liaj okuloj.
Staĉjo hezitis, kion li devas fari. Li bedaŭris la negron, sed li ne tuj konsentis lian peton. Li komprenis, ke — jam ne parolante pri la danĝeroj de la reveno — se M'Tana aŭ la sorĉistoj ribeligos la negrojn, tiam la knabon minacos ne sole la ekzilo, sed ankaŭ la morto.
— Pli bone estos por vi resti — li diris — senkompare pli bone!
Sed kiam li estis diranta tion, eniris Nel, kiu tra la maldika mato dividanta la kamerojn bonege aŭdis la tutan interparolon. Vidante nun larmojn en la okuloj de Kali, ŝi komencis per la fingretoj forviŝi ilin el liaj okulharoj, kaj poste ŝi turnis sin al Staĉjo.
— Kali iros kun ni — ŝi diris kun granda firmeco.
— Ho! — respondis Staĉjo, iom inicitita — tio ne dependas de vi.
— Kali iros kun ni! — ŝi ripetis.
— Aŭ ne iros.
Subite ŝi ekfrapis per la piedeto.
— Mi volas!
Kaj ŝi mem ekploris kore.
Staĉjo rigardis ŝin kun la plej granda miro, kvazaŭ ne komprenante, kio okazis al la ĉiam tiel bona kaj milda knabineto, sed vidante. ke ŝi metis ambaŭ pugnetojn antaŭ siajn okulojn kaj kvazaŭ birdeto ŝi kaptas la aeron per la malfermita buŝo, li komencis krii kun granda rapideco:
— Kali iros kun ni! — li iros! iros! Kial vi ploras? Kiel vi estas neeltenebla! Li iros! iros! — ĉu vi aŭdas?
* * *
Kaj tiel okazis. Staĉjo hontis ĝis la vespero pro sia malforto al la „bona Mzimu", kaj la bona Mzimu, akirinte, kion ŝi volis, estis tiel mallaŭta, milda kaj obeema, kiel ĉiam.
La karavano ekiris la sekvantan tagon je la tagiĝo. La juna negro estis bonhumora, la malgranda despotineto milda kaj obeema, kaj Staĉjo plena de energio kaj espero. Iris kun ili cent Samburuanoj kaj cent Va-himanoj — kvardek el ĉi lastaj estis armitaj per remingtonaj pafiloj, el kiuj ili scipovis iom pafi. La blanka estro, kiu dum tri semajnoj ekzercis ilin en tio, sciis bone, ke laubezone ili faros multe pli da bruo ol malutilo, sed li pensis, ke ĉe renkontiĝo kun sovaĝuloj la bruo ludas ne malpli grandan rolon ol la kugloj, kaj li estis kontenta pri sia gvardio. Oni kunprenis grandajn provizojn da manioko, da flanoj bakitaj el grandaj kaj grasaj blankaj formikoj, zorge sekigitaj kaj muelitaj je faruno, kaj multe da fumaĵita viando.
Kun la karavano iris dekkelkaj virinoj, kiuj portis diversajn bonajn objektojn por Nel kaj sakojn el antilopa ledo por akvo. Staĉjo de sur la dorso de King gardis pri la ordo, donis ordonojn — eble ne tiom pro tio, ke ili estis necesaj, kiom pro tio, ke al li plaĉis la rolo de estro — kaj fiere li rigardis sian malgrandan armeon.
— Se mi volus, — li diris al si — mi povus fariĝi reĝo super ĉiuj popoloj de Doko — same, kiel Beniowski en Madagaskaro!
Kaj tra lia kapo flugis la penso, ĉu ne estus bone reveni iam ĉi tien, almiliti la grandan teritorion de la lando, civilizi la negrojn, fondi ĉi tie novan Pollandon aŭ eĉ ekiri iam kun nigruloj al la malnova. Sed ĉar li sentis, ke en tiu penso estas io ridinda kaj ĉar li dubis, ĉu la patro donus al li la permeson ludi la rolon de Aleksandro la Macedona en Afriko, li ne konfidis siajn planojn al Nel, kiu certe estis en la mondo la sola persono preta ilin aplaŭdi.
Kaj krome, antaŭ la almilitado de tiuj regionoj de Afriko oni ja devis antaŭ ĉio eliĝi el ili, do li okupis sin pri la pli proksimaj aferoj. La karavano distiriĝis kvazaŭ longa ŝnuro. Staĉjo, sidante sur la nuko de King, decidis rajdi ĉe ĝia fino, por havi ĉion kaj ĉiujn antaŭ la okuloj. Kiam la homoj preteriris lin unu post la alia, li rimarkis ne senmire, ke ambaŭ sorĉistoj M'Kunje kaj M’Pua, la samaj, kiuj ricevis de Kali vipopunon, apartenas al la karavano kaj kun pakaĵoj sur la kapoj iras kun la aliaj.
Do li haltigis ilin kaj demandis:
— Kiu ordonis vin iri?
— La reĝo — ili ambaŭ respondis, riverencante humile.
Sed sub la masko de humileco iliaj okuloj briletis tiel sovaĝe kaj sur liaj vizaĝoj respeguliĝis tia kolero, ke Staĉjo en la unua momento volis forpeli ilin, kaj li ne faris tion nur por ne subfosi la aŭtoritaton de Kali.
Tamen li tuj vokis lin.
— Ĉu vi ordonis al la sorĉistoj iri kun ni? — demandis.
— Kali ordoni, ĉar Kali estas saĝa.
— Do mi demandas ankoraŭfoje, kial via saĝeco ne lasis ilin hejme?
— Ĉar se M'Kunje kaj M’Pua resti, tiam ili ambaŭ instigi la Va-himanojn, ke ili mortigu Kali post la reveno. Kaj se ili iri kun ni, Kali rigardi ilin kaj gardi ilin.
Staĉjo pripensis dum momento kaj diris:
— Eble vi estas prava, sed gardu ilin bone tage kaj nokte, ĉar iliaj okuloj briletas malame.
— Kali havi bambuon — respondis la juna negro.
La karavano ekiris. En la lasta momento Staĉjo ordonis, ke la gvardio armita per remingtonaj pafiloj fermu la irantaron, ĉar ĝi konsistis el la homoj elektitaj de li kaj plej fidindaj. Dum la armilekzercoj, kiuj daŭris sufiĉe longe, ili alkutimiĝis certagrade al sia juna estro kaj samtempe, kiel la plej proksimaj al lia honorinda persono, ili opiniis sin io pli bona kaj grava ol la aliaj. Nun ili estis gardontaj la tutan karavanon kaj kaptontaj tiujn, kiuj volus forkuri. Ne estis malfacile antaŭvidi, ke, kiam komenciĝos penoj kaj danĝeroj, ne mankos forkurantoj.
Sed la unuan tagon ĉio iris kiel eble plej bone. La negroj kun pezaĵoj sur la kapoj, ĉiu armita per lanco kaj kelkaj malpli grandaj ĵetponardoj (asagai), etendiĝis kvazaŭ longa serpento tra la ĝangalo.
Dum kelka tempo ili ŝoviĝis laŭlonge de la suda lago-bordo sur la ebenaĵo. Sed ĉar la lagon ĉirkaŭis de ĉiuj flankoj altaj montopintoj, oni devis suprengrimpi, kiam ili deflankiĝis orienten. La aĝaj Samburuanoj, kiuj konis tiujn regionojn, asertis, ke la karavano devos iri tra altaj montoseloj inter montoj, kiujn ili nomis Kullal kaj Inro, post kio ĝi eniros en la regionon Ebene, situantan sude de Borani. Staĉjo komprenis, ke oni ne devas iri rekte al la oriento, ĉar li mernoris, ke Mombassa situas kelkajn gradojn trans la ekvatoro, do rimarkeble pli sude ol tiu nekonata lago. Posedante kelkajn kompasojn de Linde, li ne timis perdi la ĝustan vojon.